MALRICHA RICHULO
"Richulo restas tute sen felich',
Se mankas mangho en sufich',
Dum li avaras monon por la rich'.
Ghi estas stulto, — chiam prenas morto.
Ni nur turmentas nin per tiu sorto.
Ne, se farighus mi richul',
Elspezus monon mi facile, sen skrupul',
La vivon kun plezur', kun lukso mi aranghus,
En bruo de festen' mi kun amikoj manghus,
Bonfarus mi al homoj kun volont'.
Sed richa avarul' vegetas en sufero."
Jen tiel Malrichul' meditis pri estont',
En sia hejmo, en mizero.
Subite tra fendet' aperis nekonat'.
Chu estis li sorchist' au por diablo frat',
Ne scias mi; vershajne la diablo.
Por la rakonto estas ghi probablo.
Do diris li: "Per richa plen-efik'
Plezure mi komplezos al amik'.
Jen estas la monuj': dukaton ghi enhavas.
Se vi elprenos ghin, alia venos tuj.
Miraklas la monuj',
Kaj, certe, vi, amik', en la richeco bravos.
Do prenu ghin kaj uzu por felich', —
Lau via volo, sendiskute.
Sed estas tamen unu nur kondich':