Выбрать главу

Tiu bela, altkreska virino kun la rigidaj nigraj haroj kaj la bluaj okuloj sin tenis reĝine. Ŝi rigardis, kvazaŭ ŝia kunparolantino estus mizera insekto, kaj al ŝia tono, kiam ŝi parolis, komplete mankis spontaneco. La okulojn Ĝoja trovis kalkulemaj, inteligentaj, sed ponarde malvarmaj. Ŝi surhavis blu-grizan tajlorkostumon ekstreme, sed diskrete, elegantan, kies koston viro ne imagus, sed kiun Ĝoja tuj klasis inter la plej altprezajn.

“Mi intencas viziti s-ron Verstratan,” Ĝoja klarigis, “sed antaŭe mi tre ŝatus babili pri li kun vi. Vi ja konigis al la mondo lian arton, kaj…”

“Babili ne ŝajnas al mi tre taŭga vorto”, la alia diris malestime. “Granda artisto ne estas temo kiel la veterprognozo aŭ la lasta filmo multmiliondolara.”

“Nu, kiel vi volas. Helpu min lin koni, lin kompreni, se vi bonvolos. Mi estus tre danka”, Ĝoja diris senemocie.

“Lin kompreni! Kaj vi verkas por psikologia revuo? Oni vere dungas iun ajn niaepoke, por ia ajn laboro. Lin kompreni! Artiston oni ne povas kompreni, sinjorino, nur ami aŭ malami, adori aŭ abomeni… Kiel oni povus pretendi kompreni personecon tiel kompleksan?”

“Vi tamen povas helpi min iom scii, kiel li vivas, kiel li konsideras la pentroarton, ĉu estas aŭ ne konstanteco en lia inspiro…”

“Hm! Eventuale.”

“Ĉu li ĉiam vivas en tiu stranga kabano surmonte?”

“Ne. Li pasigas tie nur kelkajn monatojn ĉiujare. Tio efektive estas, kiam li havas inspiron. Li povas pentri nur tie. Se li sentas inspiron, li iras al sia kabano kaj pentras. Tie li estas certa, ke neniu ĝenos lin, interrompos lian laboron.” Ŝi rigardis Ĝojan serpente. “Aŭ venos lin intervjui.”

“Kaj kie li vivas la reston de la tempo?”

“Tie kaj tie ĉi. Li havas domon en Kastelomara, kie li ofte restadas. Sed ofte ankaŭ li iras al hotelo. Ekzemple, feliĉe por li, kiam okazis tiu tuta skandalo, ĉar iu havis la strangan ideon mortfali tie supre, li estis en Akvoviva. Mi scias, ĉar ankaŭ mi tie lin renkontis hazarde. Feliĉe, ke li ne havis inspiron tiutempe, ĉar se li estus en Rafunja, ĉu vi imagas? Ĵurnalistoj, policanoj, scivoluloj… Neniu lasus lin labori trankvile.”

“Li devas esti riĉa por havi domon en Kastelomara kaj restadi en Akvoviva hotele, ĉu ne?”

“Jes, li estas riĉa. Kompreneble li estas riĉa. Lia arto alportas al li multe da mono. Oni ŝatas liajn pentraĵojn kaj proponas sumegojn por ili. Bedaŭrinde!”

“Kial bedaŭrinde?”

Ŝi refoje rigardis Ĝojan kvazaŭ malbonodoran bestaĉon.

“Ĉar tiuj, kiuj aĉetas liajn ĉefverkojn, ilin ne ĝuas,” ŝi respondis, “ili ne komprenas ilin, ili aĉetas nur investe. Ne ĉiuj, feliĉe, sed mi timas, ke plimulto.”

“Ĉu vere?”

“Ho jes. Eble estas mia kulpo. Estas mi, kiu konigis lin al la publiko.”

“Efektive, vi estas tre fama, admirata kaj estimata artfakulino, kaj viaj artikoloj pri li signis por li komencon de nova epoko, ĉu ne?”

Ĝoja amuziĝis konstatante, kiom videble la flataj vortoj plezurigis ŝian kunparolantinon. Kiel infanaj plenkreskuloj ofte estas!

“Jes, li estis tute nekonata. Mi antaŭlonge konigis lin al la artaj medioj, sed ĉi tie en Sanktavalo neniu interesiĝis pri li. Nur antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi verkis indignan artikolon, en kiu mi diris, ke neniu respektas tiun grandan artiston ĉi tie, kaj jen la emiro de Ajn-Muĥra dediĉas duonmilionon al unu el liaj komponaĵoj, verŝajne por ĝin meti en sian kelon, ĉar lin interesas nur la investo, ne la arta aspekto, subite multaj sanktavalanoj malkovris, ke meritas atenton tiu loka pentristo, kiun ili ĝis tiam ignoris!”

“Tiuepoke li aranĝis ekspozicion, ĉu ne?”

“Jes, tiun iniciatis mi.”

“Kaj nun li famiĝis en Sanktavalo. Dank’ al vi.”

Ŝi ridetis memplaĉe.

“Jes, dank’ al mi. Li iĝis fama en Sanktavalo, kiel ankaŭ dank’ al mi li iĝis fama en la tuta mondo. Mi verkis multajn artikolojn pri li en multaj lingvoj por multaj fakaj revuoj. Sed bedaŭrinde tiu famiĝo kaŭzis altigon de la prezoj. Kiam li foje eksciis, ke pentraĵon, kiun li vendis je minimuma prezo, iu revendis eksterlande je prezo centobla — ĉu vi aŭdas min? centobla — tiam li furiozis kaj mem ekvendis je similaj prezoj.”

“Terure!”

“Jes. Komence, mi tre ĝojis. Mi pensis, ke finfine oni rekonas la valoron de lia talento. Kiom mi eraris! Kelkaj artkonantoj efektive komprenis tiun valoron, sed ili ne povis aĉeti. La aliaj vidis nur, ke de jaro al jaro la prezoj de liaj verkoj altiĝas, kaj ili aĉetis investe! Kia dekadenca epoko!”

“Naŭze!”

Ŝi kontemplis Ĝojan minuteton kvazaŭ mirante, ke tia mizera insekto kapablas havi civilizitajn sentojn. “Naŭze,” ŝi eĥis, “naŭze estas, efektive.”

Ĝoja sentis, ke ŝi ŝtupis iom supren sur la estimskalo de la eleganta snobulino. Necesis profiti de tiu taŭga pozicio, verŝajne ne daŭronta.

“Ĉu vi opinias, ke li konsentus akcepti min kaj respondi al kelkaj demandoj por nia revuo?” ŝi prononcis, kaj bum! tuj evidentis al ŝi, ke ŝi refalis sub nulon.

“Mia kara,” la alia respondis kun ege afekta elparolo, “kiam li estas en sia kabano, li laboras. Li pentras. Li verkas. Ĉu decus interrompi artiston, dum la krea febro lin tenas? Ne, ne. Vi havas eĉ ne ŝanceton. Li forpelas kolere ĉian vizitanton.” Kaj ŝi aldonis post paŭzo, kvazaŭ lastan ŝtonon por forkurigi la hundaĉon pli rapide: “Eĉ psikoĵurnalistojn.”

Antaŭ momento Ĝoja faris demandon, ĉar ŝi havis la impreson, ke la artfakulino ŝin iom pli akceptas; nun ŝi prezentis demandon pro mala kaŭzo: ŝi sentis sin tiel neniigita en la juĝo de la alia, ke ŝi povis diri plej strangajn aferojn, Laŭra Pergame ne plu miros.

“Kion li opinias pri tiuj eksterteranoj?” ŝi demandis.

Kontraŭ ĉia probableco, la virino prenis la demandon tute serioze:

“Fakte, li firme kredas, ke ili alteriĝas sur la rafunja ebenaĵo. Mi scias, ĉar li pentris unu el iliaj kosmoŝipoj. Mi foje miris pri pentraĵo, kiun mi vidis ĉe li, kaj kiu tute malsimilis lian kutiman manieron. Li diris al mi: ‘En tia maŝino ili traflugas la spacon’, kaj mi tiam eksciis, ke li ilin vidis. Mia opinio ŝanĝiĝis tiutage. Antaŭe mi trovis tion freneza, sed kiam mi vidis, ke tia geniulo, kiu kun mi ĉiam sinceras (li konsideras, ke li havas grandan dankŝuldon al mi, ĉar pro mi li iĝis riĉa)… ke tia geniulo ne havas dubon pri ilia alveno, mi sciis, ke mi eraris antaŭe.”

“Sed ĉu artisto ne havas precize tian rigardon al la mondo, ke pli ol iu alia li kapablas kredi je fantaziaĵoj?”

Ŝi direktis al Ĝoja la ponardon de siaj okuloj, sed videble ŝi kaŝe koleris pri tio, ke ŝiaj jupiteraj rigardoj Ĝojan tute ne impresas.

“Ĉar por vi, kiu volas verki artikolojn pri la psikologio de arta kreado, artisto estas frenezulo, ĉu ne? Haluciniĝas, plej certe?” Ŝia voĉo sarkasme acidis. Ŝi aldonis, sible:

“Mi pensas, ke ne valoras daŭrigi ĉi tiun konversacion, sinjorino, mi ne havas tempon por perdi kun personoj, kiuj videble nenion komprenas pri arto.” Kaj ŝi stariĝis rigide, kun superula rigardo al Ĝoja.

Pro la nura plezuro montri, ke tia sinteno ne imponas al ŝi, Ĝoja restis side dum minuteto, kvankam ŝia gastigantino — se oni povas uzi tian vorton — okule ordonis al ŝi levi sin. Kiam Ĝoja fine ekstaris, ŝi turnis al Laŭra Pergame radian rideton, kiu konstateble ne plaĉis.

“Havu bonan tagon”, ŝi diris. “Mi tre dankas pri via afabla kaj informa akcepto.” Kaj kun reĝina digno ŝi eliris.

14

‘Al patrokuzidoj povas manki takto’, pensis Joĉjo, furioza, ke Stefano ne foriras, kaj sopiranta al plaĉa ge-soleco.

‘Al patrokuzidoj povas manki gusto’, pensis Stefano, rigardante la kompaktan virinon, kiu vekas en la joĉja koro tiom da fervór kaj favór.