Выбрать главу

“Atentu”, “Iu malsanas!”, “Mi ja diris, ke mankas aero ĉi tie”, voĉoj diverskoloraj samtempe kriis, inter kiuj unu infana — “ĉu la sinjorino subite mortis?” — elstaris malkvietige. Dum du viroj genuis apud la falinta junulino, Stefano trovis sin puŝita ĉe la kopian maŝinon. Vidante la faskon da fotokopioj kaj aliaj folioj, li ĝin ekprenis sin demandante, ĉu estos pli saĝe ĝin redoni al la virino aŭ ĝin havigi al la polico, konsidere al la mistero pri la mono kaŝita. Sed fakto kvazaŭ devigis lin elekti la duan eblecon: antaŭ liaj surprizitaj okuloj, mano fulmrapide kaptis la reston de la dokumento, t.e. la nekopiitan parton, kiu kuŝis sur la maŝino mem, kaj ĝi malaperis. Stefano apenaŭ havis la tempon konstati, ke tiu mano apartenas al la ŝtrumpetulo, sur kies piedo li antaŭe paŝis, jam tiu estis for. La junulo vane serĉis. Malgraŭ sia alta kresko, la viro sukcesis dissolviĝi en la ĉirkaŭan homan oceanon.

“Kio okazis poste?” Jano demandis la nevon.

“Alvenis iu magazena gravúl,” Stefano respondis, “kaj li portigis ŝin al la flegejo, kie ŝi tuj retrovis la konscion.”

“Vi do ne scias, kiu ŝi estas, ĉu?”

“Ho jes. Kiam mi konstatis, ke mi ne povus trovi la ulon, kiu ŝtelis ŝian dokumenton, mi tuj revenis al la loko, kie ŝi svenis. La gravulo ankoraŭ ne alvenis tiutempe. Iu provis ŝin veki vangofrape. Estis multaj personoj ĉirkaŭe. Mi diris: ‘kiu ŝi estas?’ kaj malfermis ŝian mansaketon. Neniu taksis tion stranga en la donitaj cirkonstancoj. En ŝia saketo troviĝis nenio aparte rivela, nur la kutimaj aĵetoj. Tamen mi havis la eblecon parkerigi al mi la indikojn de ŝia identiga karto.”

Jano prenis paperon kaj globkrajonon.

“Nomo: Veronika Munzo,” la junulo diktis, “fraŭlino, naskiĝdato: 14-a de junio 1950; naskiĝloko: Sankta-Stefano. Tio estis amika favoro de la sorto por ke mi pli facile memoru. Adreso: Tribunalstrato 76, Valĉefa; profesio: sekretariino.”

“Bonege. Mi transdonos tiujn informojn al la kontraŭspiona servo.”

“Kaj ĉu la dokumenton, kiun ŝi fotokopiis…?”

“Ankaŭ la dokumenton mi sendos al ili. Ĉio ĉi ilin certe interesos.”

“Ĉu vi havis tempon rigardi tiujn foliojn?”

“Nemulte. Ĉu vi?”

“Nur iomete, sed sufiĉe por konstati, ke estas listo de personoj el la tuta lando kun politikaj kaj psikologiaj komentoj: ĉu ili favoras tiun aŭ alian partion, kiaj estas iliaj ĉefaj malfortaj punktoj, kiamaniere ilin eventuale manipuli, ktp.”

“Jes. Ni ne povas scii, kiu kunmetis tiun liston, sed okulfrapas, ke ĝi estus treege utila al iu ajn fremda registaro, kiu volus enmiksiĝi en nian politikon. Mi rimarkis, ke inter multaj nekonatoj troviĝas jen kaj jen nomo de gravulo. Tial mi ne dubas, ke niaj amikoj kontraŭspionaj ĝojos pri tiu kaptaĵo.”

“Sed ĉu, leĝe, ni ne devas redoni la dokumenton al ŝi?”

“Sendube jes. Ni faros fotokopion kaj sendos nur tiun al la spionvoruloj. La paperojn, kiujn vi prenis, estos plej bone, plej nature, ke redonu vi. Se vi povus tiuokaze iom pli ekscii pri ŝi, vi faros grandan servon al ni ĉiuj.”

“Se ŝi estas sekretariino, kial do ŝi faris fotokopiojn en ĉiovendejo? Ŝi certe havas pli oportunan eblecon uzi oficejan maŝinon, ĉu ne?”

“Dependas… Tiuj ĉi paperoj certe ne rilatas al ŝia laboro. Se ŝi timas, ke oni surprizos ŝin fotokopianta ion, kion ŝi ne rajtus, eble estas pli sekure por ŝi uzi la anonimecon de granda magazeno.”

“Eble jes, mi ne pensis pri tio. Ĉu vi havas ideon pri tio, kion niaj spionspionoj faros pri ŝi?”

“Ho jes, mi scias, ili jam diskutis la aferon kun ni, kiam ili venis aranĝi la fotosistemon. Ili ne havas sufiĉe da disponeblaj homoj por sekvadi ŝin ĉien, sed tion ili dezirus. Ili petis nin tion aranĝi laŭeble, sed mi dubas, ĉu ni havas sufiĉe da homoj. Fakte mi pensis, ke… nu… nun estas la paskaj ferioj, ĉu ne? Kion vi faras? Ĉu vi laboras nuntempe?”

“Ne. Kun tiu ekonomia krizo oni ne facile dungas portempajn ulojn kiel via studenta nevo. Mi ne trovis laboron. Verdire mi ne multe serĉis. Mi decidis, ke foje ne malbonos al mia sano, se mi ripozos dum la libertempo.”

“Se vi do volas distron, kiu samtempe utilos al la komuna bono…”

“Ne faru paroladon, mi komprenis. Kaj vi konas mian malvirton: enketi ĉiam estis por mi volupto. Mia ekspluatinda moŝto do denove komplezos al la polico, kvankam mi kelkfoje min demandas, kion ĝi farus, se mi ne oportune ekzistus. Via mendo estas, ke mi simple eksciu pri tiu Veronika ĉion, kion vi mem ne kapablus trovi, ĉu ne? por ke vi havu la gloron triumfe savi la ŝtaton el kruela reto da spionoj. Mian rolon oni ne rajtos mencii, ĉar ĝi estas ne laŭregula. Bone, bone. Mi grandanimos plian fojon, kaj malkovros pri Veronika aferojn, kiujn ŝi mem tute ne scias…”

Kaj kun unu el tiuj humuraj vizaĝesprimoj, kiujn tiom ŝatas lia onklino Ĝoja, li faris komikan riverencon, kaj foriris.

*

Estis unu el tiuj ŝtal- kaj betonkonstruaĵoj, kiuj, similaj al gigantaj alumetskatoloj, provizas loĝon al miloj kaj miloj en urbo moderna. Stefano liftis ĝis la tria etaĝo kaj tuj trovis la pordon. Li sonorigis.

Mikson el dubo kaj timo elmontris la vizaĝo de Veronika Munzo, kiam ŝi malfermis la pordon. Ne tre granda, ŝi surhavis bluĝinson kaj malhele ruĝan trikaĵon, kies fortikecon du agresemaj mampintoj ŝajne penis kontroli ĝisekstreme.

“Sinjoro…?” ŝi diris kun demanda esprimo kaj voĉo profunda.

“Mi staris apude, kiam vi… ĉe la fotokopia maŝino…” Stefano ne facile trovis la vortojn.

“Ho jes, eniru, mi petas.” Ŝi aperis al Stefano tre dezira rapide fermi la pordon. Ŝi invitis lin sidi.

“Ĉu vi fartas tute bone nun?” la junulo demandis.

“Jes. Estis nenio grava. Verŝajne la manko de aero en tiu magazeno… Sed ĉu nur por scii pri mia sano vi venis? Estas tre ĝentile kaj mi sentas min danka; tamen, mi havas multon por fari, kaj…”

“Ne”, Stefano interrompis. “Fakte mi venis por redoni al vi la paperojn, kiujn vi fotokopiis.”

Ŝi videble sentis egan malpeziĝon.

“Mi troviĝis tie, kiam oni kondukis vin for”, li aldonis. “Mi konstatis, ke en la ĝenerala kriz-etoso neniu pensas pri viaj dokumentoj, kaj mi ilin savis.”

“Dankegon,” ŝi diris, kaj ŝia sincero sonis kortuŝe, “estas vere tre afable.”

Dum li transdonis la paperojn, ŝi proponis trinkaĵon, kion Stefano, ema elpumpi informojn, ĝoje akceptis. Ŝi forlasis la ĉambron kaj revenis kun pleto, sur kiu staris tera kruĉo, du glasoj kaj pladeto da biskvitoj.

“Mi esperas, ke plaĉos al vi”, ŝi diris kun falsmodesta esprimo. “Estas trinkaĵo, kiun mi faras mem.”

Stefano gustumis. Iom acida, sed tre parfuma sensaĵo tiklis liajn palaton kaj nazon.

“Bonege”, li diris. “Kio estas en ĝi?”

“Citrono kaj sambuko, plus kelkaj aliaj aferoj: mia sekreto!” ŝi respondis kun eta rido.

“Mia avino faris ion pli malpli similan, sed tamen ne tiel perfekte paradizan”, Stefano komentis kun flato, kiun ŝi videble ĝuis.

“Ĉu vi kolektis la tuton?” ŝi demandis foliumante la ĵus transdonitajn paperojn.

“Mi prenis ĉion, kio estis en la… kiel oni nomas tion?… en tiu ujo, kie la fotokopioj finas sian vojaĝon. Estis nenio alia.”

“Ho jes, estis io alia. Mi fotokopiis nur duonon de la dokumento, kiam tiu malfeliĉo okazis. La alia duono estis sur la maŝino mem.”

“Ne”, Stefano mensogis. “Kiam mi prenis ĉi tion, estis nenio sur la maŝino. Mi estas tute certa. Mi kompreneble tuj rigardis, ĉar la plimulto el la homoj tien metas la kopiotajn paperojn.”

“Oj”, ŝi respondis ĉagrenite. “Tio estas tre malgrabla, ĉar estas grava dokumento. Iu verŝajne prenis ĝin kaj ne scias, al kiu ĝin redoni.”