Выбрать главу

“Prave,” aprobis Joĉjo, “sed ion mi eksciis, pri kio vi eble neniam aŭdis. Oskaro Kolombét, la direktoro de Vespera Folio, kiu tiom koleris pri tiu artikolo, estas la amanto de… divenu…”

“De tiu… kiel vi ĵus nomis ŝin… de tiu, kiu flamas por Ospaci?” Stefano sugestis.

“Ĝuste, mezetúl, tute ĝuste”, respondis Joĉjo. “Oskaro Kolombét kaj Elga Misuro formas aman paron jam de jaroj, kaj oni diris al mi, ke al la bela Oskaro — ĉar laŭdire li estas bela kiel buldogo — tute ne plaĉis la subita fervoro de Elga por la trakosmaj rilatoj.”

“Interese, ege interese”, Karal murmuris, eble pli al si ol al la tuta kunularo.

“Kaj en via grupo, onklino, kion oni rakontis?” Stefano demandis al Ĝoja. Sed ĉi tiu nur levis la ŝultrojn.

“Mi ne havis bonŝancon”, ŝi diris. “Mi ne sukcesis eniĝi en grupon. Mi nur aŭdis du junulojn babili pri ia tekniko de etaj verdaj estaĵoj el la kosmo por mortigi telepatie, kontraŭ kio ekzistus neniu defendebleco, sed ili rimarkis, ke mi aŭskultas, kaj malaperis, ĵetinte al mi rigardon, kiu tute elvokis provon telepatie murdi min…”

5

En sia tuta vivo, Melania Georgido stumblis ĉe la sama nesolvebla problemo. Ŝi ege ŝatis sian sendependecon, kaj pro tio neniam eltenus vivon en domo maljunula. Sed soleco al ŝi pezis: forte viglis en ŝi la deziro dividi kun iu alia la ĉefajn spertojn de la vivo.

Tial, se ŝi — laŭ fantazia hipotezo — foje forlasus la ortodoksan religion, en kiu ŝi estis edukita, por alpreni kredon paganan, ŝi certe kultus unuarange al tiu unuaranga beno de l’ soluloj: la dio Telefono.

Vidu nun, kiom telefonemo ŝin tiklas. Ŝi hazarde trafis sur la televida ekrano programon el malproksime, kiun oni neniam listigas en la gazetoj de Valĉefa, ĉar ĝi estas ĝenerale nericevebla, kaj la afero montriĝis tiel spirhaltiga, ke ŝi nepre devas komuniki siajn sentojn al iu alia.

Efektive, jen ŝi jam telefonas:

“Adela? Ĉu estas vi? Rigardu sur kanalo 7. Kion?… Televido, kompreneble! Jes, 7. Estas eksterordinara raportaĵo… Ne… Ne en la gazeta programo. Vi scias, ke kanalo 7 neniam listiĝas ĉe ni… Kial?… Hazarde. Mi serĉis alian, sed mislokis miajn okulvitrojn… La sono, la paroloj, kompreneble… Mi ne bezonis vidi por aŭdi, ke ĝi… Pli ol interesa, kiel oni povas diri? Terure interesega… Ne, mi trovis ilin en mia poŝo… Tiuj eksterteranoj refoje venis, sed ĉi-foje la televido ĉeestis kaj ili filmis ĉion… Kiel mi diras, kara, ekzakte tiel. Ili venis kaj oni ilin filmas. Mi adiaŭas tuj, ĉar mi ne volas perdi minuton. Sciencisto parolis, kiam mi decidis telefoni al vi. Lia klarigo ja estis tute nekomprenebla por mi… Ĝis!”

Adela Gregor vidis. Nebone, ĉar la elsenda stacio malproksimis, kaj la meteologiaj kondiĉoj estis favoraj nur sporade. Sed ŝi vidis sufiĉe por scii, ke necesas averti la najbarinon Julian.

“Haloo! Jes, parolas Julia Blankavój… Kion? Sed mia aparato neniam donas ion per kanalo 7… Ĉu vere?… Dankon, sinjorino Gregor, mi tuj rigardos.”

Kaj tiel, de vidvino al vidvino, de najbarino al najbár, de amiko al amikino, la famo disvastiĝis: ili venis kaj estis filmataj.

La adiciiloj de l’ telefona kompanio laboris laŭ freneza ritmo. Ĉar dum parto de Valĉefa telefonis al la konatoj la miraĵon pri programo 7, alia parto telefone disvastigis informon ne malpli gravan:

“Rikardo Ospaci ĵus mortis!”, “Oni trovis Ospacin mortan!”, “Mi ne scias, nur ke li estis tute sana, kaj jen mortis subite”, “Krimo! Rik estis murdita!”. La vortigo variis, sed ne la signifo. “Rik mortis”, “Rik mortis”, “Rik mortis”, ripetis la telefonaj lineoj kaj ties milvoĉa eĥo kafeja, drinkeja, restoracia, aŭtobusa aŭ privatloĝeja.

Ne necesis multe da tempo por ke kruciĝu ambaŭ informlinioj. Baldaŭ la famo prenis novan formon: “La verdaj hometoj alteriĝis kaj murdis Ospacin, verŝajne ĉar li rifuzis labori por havigi al ili la povon…”

Sprituloj aldonis amuzajn detalojn, kiujn homoj kredemaj tuj prenis serioze. Mensmalfortuloj enmiksis siajn sonĝojn, prenitajn por realo. Vidiluzioj kombinitaj kun la forta kolektiva sugestio aldoniĝis al la tuto. Kaj post du horoj oftiĝis komentoj kiel jenaj: “Mi vidis ilin propraokule: du flugantajn telerformajn aferojn, tute lumajn en la nokto”, aŭ “Ŝi rakontis mem al mi la aferon: ŝi pasis laŭ Hugostrato, kie la publaj lumoj paneis, kaj eta homo stis tie kaŝita kaj kuris post ŝi, kaj li havis enmane armilon, specon de tubeto, kaj kiam li ekfunkciigis ĝin, venis fasko da lúm, kaj muso, kiu kuris tie, ekestis nevidebla, fulmrapide neniigita. Feliĉe ŝi sukcesis sin forsavi dank’ al ĵus alvenanta bús…”

Post iom da tempo estis neeble atingi telefone oficejon polican, armean aŭ administran. En la ĉefurbo, la ministro pri defendo kaj tiu pri enlandaj aferoj devis forlasi, la unua komitatkunsidon, la dua varman liton virinhavan, por rapidi al televida studio kaj tie turni sin “ĉefe al la loĝantaro de Sanktavalo, sed ankaŭ de aliaj regionoj” kaj klarigi al ĝi, ke la eksterlanda programo sur kanalo 7 estas fikciaĵo, kaj ke oni ne konfuzu ĝin kun la efektiva morto de s-ro Rikardo Ospaci, juna ĵurnalisto el Valĉefa, fondinto de partio, kiu prezentas kandidatliston por la baldaŭa elektado.

Tio, kune kun la klarigo sur la morgaŭa gazetaro, kvietigis la spiritojn, se escepti aron da obstinuloj, laŭ kiuj la ministroj intervenis nur “por kaŝi al la popolo la amplekson de la katastróf”.

*

Jano Karal ĉirkaŭrigardis. Estis io prema en la loko mem. Jam la antaŭan tagon, kiam li venis tuj post la funebra malkovro, la loko lin impresis preme. Nun, la korpo estis for, la fotoj jam faritaj, restis sur la grundo nur la kreta silueto de homo kun granda larĝa torso, kruroj ne tre longaj, kaj la brakoj etenditaj preskaŭ kruce.

Rokoj, nur nudaj rokoj ĉirkaŭis la polican detektivon. Nuboj densis en la ĉielo, kaj Jano, tiom por fari ion helpan al pensado, kiom por konservi la formon de l’ falinto en la okazo, se komencus pluvi, kovris la kretan desegnon per ŝtonetoj.

Ne necesis nekropsia raporto por scii, ke Rik Ospaci mortis pro rompo de ostoj kaj histoj. Sufiĉis rigardi supren: li falis de proksimume 150-metra alteco, kaj neniu arbo, neniu vepro, neniu herbejo povis moligi la baton, li falis sur grundon betone malmolan, nur de ŝtonoj kaj rokoj kovritan.

Rik Ospaci ĉiam rifuzis diri, kie, laŭdire, li renkontas la elkosmanojn, sed li plurfoje menciis “tre sovaĝan kaj dezertan lokon en la montoj ne pli ol 60 kilometrojn for de Valĉefa”. Li eble elektis ĉi tiun lokon kiel bazon por siaj elpensaĵoj.

Malsupre de la alta apikaĵo, de kie Ospaci falis, etendiĝis relative vasta ebena spaco, en kiu iom da imago povus vidi alteriĝan terenon. La reliefo, malglata pro la rokoj piede de la natura ŝtonmurego, fariĝis plata kaj kovrita de malabunda herbaro je negranda distanco de la klifo. Ĉirkaŭrigardante, Karal starigis al si du demandojn, kies respondon li eble trovos en turista gvidlibro, nome, pro kiu natura kaŭzo preskaŭ nenio kreskas ĉi-loke, dum tute proksime, je pli alta nivelo, videblas vastaj pinarbaroj, kaj de kie venas — do kion signifas — la nomo Rafunja donita al ĉi tiu rokdezerto.

Nenio pli restis vidinda piede de la roka vertikalaĵo, kaj la detektivo reiris la krutan vojon supren. La loko, de kie Rik Ospaci falis, povus liveri pri la evento indikojn, kiujn la rokoj malsupre obstine rifuzis doni.

La natura teraso, de sur kiu la mortiga plonĝo okazis, ne estis tre glata. Tie kreskis arboj kaj herbo. Vojeto paralelis la randon de la klifforma altaĵo tiel proksime al la abismo, ke multaj certe sentus kapturniĝon ĝin irante. De ĉi tie la malsupra ebenaĵo eĉ pli pensigis pri alteriĝa tereno, tiom ĝia glateco kontrastis kun la ĥaosa naturo ĉirkaŭa.

Jano Karal tre atente ekzamenis la grundon, sed vane. Neniu indikaĵo, neniu spuro montriĝis. La vetero estis seka dum la tri aŭ kvar lastaj tagoj, kaj la ŝtonabunda tero ne povis konservi la stampon de plandumoj. Eĉ se homoj luktis ĉi tie, neniu spuro restus, ĉar la naturo estis per si mem ĥaoso, al kiu neniu baraktado povus aldoni malordon.