Выбрать главу

Tiun hongkongan kostumon li foje aĉetis ĉe brokanta vestvendisto, kiu ricevis ĝin tute novan el la heredaĵo de viro mortinta akcidente la morgaŭon de sia reveno el Ekstremoriento. Tiu kostumo estis tajlita laŭ modo ege malsimila ol la nia, kaj ĝi komplete ŝanĝis la figuron de l’ junulo: kun ĝi Stefano aspektis pli maldika kaj mallarĝa ol reale.

La knabo kontente rigardis en la grandan ŝrankan spegulon. En tia varma kaj sennuba tago, kiam ĉiu eliras senmantele, la kunmeto de altigitaj ŝuoj kaj de vesto mallarĝiga mirinde aliigis lin. Pro la severaj okulvitroj kaj la haroj alikombitaj de poezio al prozo, la ĝenerale petola vizaĝo cedis lokon al serioza. Eĉ sen la lipharoj li taksis sin nerekonebla, almenaŭ por persono, kiu ne vidis lin pli ol dufoje, sed ili aldonis al la tuta transformado specon de arta fintuŝo, kiun estus domaĝe malhavi.

La strikta jako kaj la nekutimaj ŝuoj devigis la junulon ŝanĝi sian paŝmanieron, kaj li sentis sin aliulo, kiam li atingis la administran konstruaĵon, kie Veronika laboris.

Oficistoj jam eliradis, kaj Stefano esperis, ke li ne miskalkulis la tempon. Fakte estis la malo: li intuis tiel ĝuste, ke li ne devis atendi pli ol kvin minutojn, antaŭ ol Veronika aperis sur la sojlo. Ŝi paŝis en lia direkto kaj lia koro batis, sed ŝi eĉ ne ĵetis rigardon al li. Ŝi tenis tekon kaj havis esprimon de persono profundiĝinta en severajn pensojn. Li vidis alian junulon atendi, kaj eĉ pli bone komprenis ŝian neintereson pri li. Ĉe tia bela vetero, juna viro atendanta antaŭ la pordego de fraŭlinriĉa konstruaĵo neniel impresis surprize.

Li lasis ŝin iom antaŭiri kaj eksekvis. Kiam ŝi eniris aŭtobuson, li devis kuri por trafi la saman, sed pri tio neniu miris, kaj ŝi sendube rimarkis nenion. Ŝi eliris, kiel multaj, ĉe la haltejo “Parka Restoracio” kaj li decidis, por ne tiri al si ŝian atenton, ke li eliros nur je la posta laŭpeta haltejo, fakte tute proksima. Ĉar li kapablas marŝi tre rapide, li tute certe facile retrovos ŝin.

Svarmis homoj, eble ĉar la tago imitis someron, dum en ĉies memoro vintro ankoraŭ freŝis, sed li senpene revidis ŝin. Ŝi staris, iom hezite, inter la liberaera kafejo, la lageto kaj la infanludejo, kie bunta kriado akompanis la toboganadon aŭ sablokonstruadon de multopa etularo.

Pasante preter la kafejo, Stefano kvazaŭ sensis fiksan rigardon al li de iu kaftrinkulo. Mire li rimarkis, ke tiu “admiranto” estas la altkreska atleto, kiu forportis la originalan dokumenton fotokopiatan de Veronika, kiam ŝi svenis! Tiu sidis apud dikventrulo kun roza, prospera vizaĝo kaj nete kombitaj, bele blankaj haroj. Kiam Stefano pasis, li gratis al si la nazon, sed lia gesto, same kiel lia fiksa rigardo al Stefano, aspektis pure aŭtomata. Cetere, kiel li povus rekoni la junulon? Ĉi-lasta turnis sian atenton al Veronika, kiu nun babilis kun trio da infanoj proksimume dekjaraj.

Benko prezentiĝis tute taŭga por observi la junan virinon, kaj li tie eksidis. Evidente, ŝi lin ne rekonis, kiam li preterpasis ŝin.

Stefano ĵus diris al si, ke li verŝajne devos ekzerci sin al pacienco, ĉar nenio okazos antaŭ longe, se entute tia sekvado havos utilan rezulton, kiam li vidis unu el la knaboj preni el la mano de Veronika ties tekon. La du aliaj tiam ekkuris unu post la alia al la liberaera kafejo, dum la tria paŝis malantaŭe en la sama direkto. Subite la knabo, kiu postkuris, trafis sian persekutaton, kaj donis al li tian fortan puŝon, ke tiu renversis la tablon, sur kiun la bato lin ĵetis, kun brua frakaso de glasoj kaj tasoj. Ĉies okuloj turniĝis al la kolizia loko, sed ne la stefanaj: la junulo gape vidis la trian knabon profiti de la ĝenerala konfuzo por nerimarkite interŝanĝi la tekon de Veronika kun tiu de la nazgratema sinjoro. Same nerimarkate li revenis alporti la kaptitan tekon al la sekretariino, kiu iris al la ludeja mureto por tie sidi kun li.

Stefano konstatis, ke la priŝtelito nenion perceptis. Por pli bone sekvi la postajn okazaĵojn, li ŝanĝis sian observlokon. Pasis iom da tempo, kaj la du tablorenversintoj venis al Veronika, kiu donis monon al la tri, post kio ŝi per malrapidaj, promenĝuaj paŝoj eliris el la parko tenante la rabitan tekon.

La nevo de Karal decidis, ke estus riske sekvi ŝin plu: ŝi eble fine rimarkus la konstantan apudan ĉeeston de tiu liphara junulo. Dum li ekiris la vojon al la hejmo de la geonkloj, lin regis admiro al la simpla kaj efika tekniko, kiun Veronika uzis. Li antaŭĝuis ĝin rakonti al Karal.

*

Veronika Munzo eniris sian apartamenton dancapaŝe, fajfante al si gajan melodion. La plano sukcese plenumiĝis. Se ŝi estas bonŝanca, la teko enhavas la duondokumenton, kiun Sulavi forŝtelis de ŝi. Ŝi neniam tre ŝatis KGB-ordonojn, sed ĉi-foje, kiam la ĉefoj komisiis ŝin iri al la parko kaj aranĝi la kapton de teko, kiun havos la longnazulo, espero ŝin plenigis.

Kun vigle batanta koro la tekon ŝi malfermis kaj eltiris la paperojn. Uf! Kia senpeziĝo! Estis efektive ĝi. Impulse, ŝi kisis la faskon da folioj. Jen ŝi rehavis finfine la tutan dokumenton. Baletistine ŝi aliris ŝranketon, el kiu ŝi prenis glason, kaj botelon da portovino, al kiu ŝi ĉiam havis specialan korinklinon.

Ŝi trinkis korvarmigan gluton kaj ridetis al si. Kia bonŝanco, ke KGB antaŭ nelonge malkovris la CIA-anecon de tiu rozhaŭta blankhara dikulo, ke ĝi sekvis lin, spionis lin por eltrovi liajn kontaktojn, kaj — dank’ al mikrofono lerte instalita en la aliurba hotelĉambro, de kie li telefonis al Sulavi — eksciis, malgraŭ la kodaj formuloj uzataj en la konversacio, la detalojn de l’ parka rendevuo, kiam grava dokumento transdoniĝos! Ŝi ameme rigardis paĝon post paĝo, plu zumante al si la kanzoneton. Fine ŝi leviĝis kaj iris preni la alian parton de la dokumento, tiun, kiun redonis Stefano, por rekunmeti la tuton, post kio ŝi iris al la tablo kaj komparis la paĝnumerojn. Ja necesis remeti la foliojn bonorde.

Sed kiam ŝi foliumis la redonitajn paĝojn, ŝia koro misbatis. La malforta c de la originalo forestis: ĉiuj c ĉi tie estis stampitaj kun la sama forto. Ŝi komparis kun la folioj, kiujn ŝi ĵus ruze rehavigis al si. Ne estis dubo: sur ĉi-lastaj ĉiu c estis iom pli pala.

Eblis nur unu klarigo: la paĝoj, kiujn la junulo redonis al ŝi, estis retajpaĵo, sed kial oni retajpus, se ne por enŝovi erarojn? Necesis kontroli tuj. Ŝi memoris kelkajn partojn. Kaj jen la serĉata pruvo: en la indikoj pri iu Huberto Falĉiles, oni aldonis unu ne, kiu diametre ŝanĝis la sencon de la paragrafo.

“Hundoj, hundoj, hundoj, hundoj! Hundaĉoj!” ŝi ekkriis. Kaj furiozaj larmoj eksplode eksaltis el ŝiaj okuloj, dum malespero invadis nigranube la ĵus lazuran lumon en ŝia animo.

“Sed por kiu do laboras tiu muknazulo?” ŝi diris, nekomprene memorante la honestan vizaĝon de Stefano, kiu tiom plaĉis al ŝi.

Ke la ŝanĝoj rezultis el decido de la kontraŭspiona servo, konsidere al ŝtatsekureco, ŝi tute ne povis diveni.

7

La pri-inajn gustojn de Joĉjo Stefano neniam komprenis. Kaj ankaŭ vi, amiko leganto, observante nun la filon de Karleto alkineji kun Lizabeta, verŝajne starigus al vi demandojn. Kelkaj homoj, ekvidante ilin paŝi sur la trotuaro, ne povis subpremi rideton: tiu dumetra knabo, kun senorda hararo kaj maldika korpo betultrunka, aspektis groteske kun sia longega brako ĉirkaŭ la ŝultro de virino dik-osta kaj videble fortmuskola, kies kvadrata kapo kaj masiva figuro neniel sukcesis elvoki tiujn sveltajn stelulinojn, kiujn oni kutime asocias kun la seksaj revoj de dudekjara viro. Sed nin interesas ĉi tie ne tiom la ekstera aspekto de la du, kiom ilia ekstertera prizorgado.