Выбрать главу

— Jes, sed se mi bone komprenis, tio ne solvas ŝian problemon. Ŝi trovis iun, kiu havigas al ŝi la necesajn ŝtofojn kaj fadenon, same kiel la butonojn kaj aliajn necesajn aĵojn, kaj ŝi komencis produkti mantelojn tiel grandakvante, ke ŝi gajnas novajn milionojn, el kiuj ŝi ne scias, kion fari.

— Ŝiaj manteloj estas bonegaj kaj belegaj, tial ŝi sukcesas.

— Se ŝi havus, krom la edzo, ankaŭ amanton, li scius, kiel elspezi la monon. Mi nepre devus klopodi ŝin tiri al mi. Ni estas samaĝaj, dum ŝia edzo estas pli maljuna. Mi do eble havas ŝancojn. Ŝi ne estas bela, sed tiel vigla kaj inteligenta!

— Vi ne sukcesos. Ankaŭ mi opiniis: mi nepre devos klopodi kapti ŝin. Kaj mi konas multajn, kiuj simile provis. Ĉiuj malsukcesis. Vi ne venigos ŝin en viajn brakojn, kredu min.

— Kial vi estas tiel certa?

— Mi scias. Ŝi havas principojn.

────────

novaj vortoj:

artikolo, butono, cigaredo, entrepreno, fabriko, fadeno, forko, glacio, ingo, kadro, klopodi, konvinki, kopii, kuko, kulero, mantelo, nombro, projekto, regi, sincera, sistemo, suspekti, ŝtofo, teksto, tondi

novaj kunmetoj:

en-spezi, krom-pago

32. La ŝlosita ŝranko

Tiel longe, kiel li povis memori pri si, Pol scivolis pri la granda ŝranko en la ĉambro de la patrino. Li sciis, ke en ĝi estas nur vestoj: jupoj, roboj, eble eĉ — kiu scias? — kelkaj malnovaj ĉapeloj, kiajn la avinoj surmetis. Tamen, se estas nur vestoj, kial ŝi ĉiufoje ŝlosas ĝin? Kaj kial ŝi ĉiufoje prenas la ŝlosilon, kien ajn ŝi iras?

Sed hodiaŭ oni vokis ŝin al io lastminute kaj ŝi ege rapidis iri en la ĉambron por surmeti taŭgan robon por respondi al tiu… tiu kio? Pri kio temis? Kial la ega rapideco? Ŝi nenion diris. Pol malprecize rimarkis, ke ŝi havas iom strangan esprimon sur la vizaĝo, sed li ne starigis al ŝi demandojn. Lin interesis nur, ke ŝi havis la ŝlosilon enmane, kiam ŝi revenis vestita per serioz-aspekta robo, kaj ke ŝi ĝin metis sur mebleton, dum ŝi kontrolis kelkajn paperojn, antaŭ ol eliri. Kaj la afero fariĝis precipe interesa, kiam li rimarkis, ke ŝi forgesas repreni ĝin.

«Ĉu vi estos for longe?» la knabo demandis.

«Mi verŝajne revenos nur posttagmeze. Vi devos tagmanĝi sola. Vi povus revarmigi la rizon de hieraŭ. Metu iom da oleo, kaj kiam ĝi estos varma… nu, vi scias, kiel mi faras kutime rizon revarmigitan. Vi mem jam faris, ĉu ne? Sed ne metu tiom da oleo, kiom lastfoje. Ne estas bone, se ĝi estas tro grasa. Restas ankoraŭ iom da legomoj, kiujn vi povos enmeti. Sed pardonu min nun, mi devas vere forkuri.»

Ŝi parolis multe pli rapide ol kutime. Ne ofte ŝi tiel faris multajn rekomendojn. Pol estis sufiĉe memstara kaj ne bezonis tian parolfluon por scii, kiel varmigi rizon jam kuiritan. Sed ne pri ĉio ĉi li pensis. Ja estos libertago, sen la patrino, sed kun la ŝranko-ŝlosilo.

Li decidis atendi dek minutojn post ŝia foriro, por certiĝi, ke ŝi ne revenos. Kial dek minutoj ŝajnis al li daŭro sufiĉe certiga, ne demandu min. Tiel funkcias la menso de knabo dekkvarjara.

Longaj ŝajnis tiuj dek minutoj, kaj kiam li prenis la ŝlosilon kaj direktis sin al la ĉambro, lia koro preskaŭ brue batis.

Li malŝlosis la ŝrankon. En ĝi, kiel antaŭvidite, pendis ĉefe roboj, jupoj, kaj aliaj vestoj. Kaj videblis ankaŭ kelkaj malnovaj ĉapeloj, vere ridindaj.

Sur la ŝranka planko li rimarkis grandan kvadratan skatolon, malnov-aspektan. Li malfermis ĝin.

Eta ora kruco, kaj insigno de iu internacia klubo aŭ societo, kuŝis sur serio da kovertoj kaj malnovaj paperoj, flaviĝintaj. La enhavo de la kovertoj ne estis interesa: fakturoj, malnova monbileto kun bela bildo de reĝo el lando, kiu delonge ne plu estis reĝlando. Alia bileto de cent francaj frankoj, kiu de eĉ pli longe ne plu estis valida, kaj diversaj aliaj paperoj, pri kiuj li nenion komprenis. Kial ŝi konservis ĉion ĉi?

En la lasta koverto troviĝis leteroj videble skribitaj de infano, jen krajone, jen plume, sur stranga malmoderna papero, ĉe kies supro estis presita rozo. Kaj kio sub la kovertoj? Tie kuŝis folioj, ĉiu kun la sama bela maldika skribo. Leteroj plejparte, sed ankaŭ aliaj tekstoj: notoj pri tio aŭ tio ĉi, vortoj de kantoj, kantoj kun muziknotoj, poemoj, kiel tiu ĉi:

Kiam mi revenis al vilaĝo mia ne plu estis poploj sur la riverbordo kie ili staris.
Kiam mi revenis la ŝtonkruco flava ĉe la voja rando estis renversita kaj la pecoj kuŝis.
Mi ne plu retrovis kiam mi revenis la knabinon brunan kiu ludis kun mi: ŝin la morto prenis.
Kaj la rozĝardeno estas nun senflora sur ĝi kreskas sole la sovaĝaj herboj.

La subskribo estis «Lucien Thevenin», kaj poste venis la vortoj: «El „La vana kanto“».

Poemo kopiita el libro, ŝajnis. Kial?

La skribo estis tiu de lia patro, kiel li komprenis rigardante la subskribon de leteroj. La patro! Jen unuafoje en la vivo Pol vidis, kia aspektis la skribo de lia patro, tiu homo, kiu estis por li nur fota aŭ rakonta estaĵo. Li ja mortis, kiam Pol estis tiel juna, ke restis pri li neniu memoro, eĉ nebula. Cetere, liaj fotoj estis malmultaj, kaj lia patrino preskaŭ neniam rakontis pri li.

Nun li legis liajn leterojn. Ili estis jen amplenaj, jen ege praktikaj, ofte kun desegnaĵoj, poezio, kantoj. Longa korespondado de viro al virino, kiujn la laboro ofte apartigis. Kiel li amis ŝin! Kiel bele li esprimis siajn sentojn! Tiu legado kondukis la knabon tra la tempo al amhistorio, kiun li antaŭe ne imagis. Li ĉeestis la naskiĝon kaj disvolvon de amo. Kaj ankaŭ, verdire, multajn aliajn aferojn. Problemojn pri loĝejo. Problemojn pri laboro. Problemojn pri mono. Li trovis ege aminda la patran ŝaton al kulturo, lian elekton de poemoj, lian intereson pri ĉio bela kaj bona. Tra tiuj leteroj li ekkonis altkvalitan viron, kun videblaj mankoj, kompreneble, sed tamen tiel indan je varma, fila amo!

Kaj jen li ekkoleris. Kial ŝi tenis ĉion ĉi enŝlosita? Tiu viro estis ŝia edzo, jes ja, kaj lia morto ege suferigis ŝin. Sed li estis la patro de Pol. Neniam ŝi konsentis paroli pri li. Kial? Kial? Kial? Kiam li scivolis, kaj faris demandon, ŝi respondis lacavoĉe: «Mi petas vin, Pol…» kvazaŭ estus memkompreneble, kial similaj demandoj ne konvenas.

Komencon de respondo, eble, li trovis tuj poste. Sub la leteroj li ja trovis plian koverton, kiun li antaŭe ne rimarkis. Ĝi plenis je gazetaj eltondaĵoj. Sur ili li vidis la foton de sia patro. Teruran foton. La foton de lacega, malfeliĉega homo. Kvankam, dank’ al Dio, io tamen briletis en la rigardo. Ne estis homo sanaspekta, estis iu tenata de malfacile superebla doloro.

La grandaj literoj, kiuj ĉapelis la artikolojn, frapis la knabon rekte en la koron, tiel neatendite, ke li preskaŭ perdis la konscion. Lia patro estis krimulo. El kie Pol prenas la kuraĝon eklegi, li ne sciis. Sed li streĉis siajn fortojn, subpremis la kriojn, kiuj formiĝis en li, kaj legis, kvazaŭ estus devo. Jes, la patro mortigis homon. En plej aĉa, por-mona krimo. Pol sukcesis legi ĝis la fino, ĝis tiu momento, kiam la juĝisto elparolis la terurajn vortojn: malliberejo ĝismorta. Pol sciis, kiam lia patro mortis. Tio estis nelonge post tiu juĝdecido.

Li ekploris. Fluis liaj ploroj, daŭre, daŭre, kvazaŭ el fonto senlima, nehaltigeble, ĉe malpreciza ideo, ke lia mondo nun estas tute renversita. Sufero, kolero, honto, ĉio miksiĝis en li. Ŝajnis, kvazaŭ tiuj sentoj estus grupo da atakantoj, kiuj batus lin de ĉiu flanko, ĵetante lin de unu al la alia, de tiu alia al tiu ĉi, ĉiuj frapemaj, ĝuantaj krueli al senkulpa kaj sendefenda knabo. Io estis nun ŝirita en lia animo, io sangis, kaj io pro kolerfajro bolis.