novaj vortoj:
egala, estimi, famo, ĝoji, ja, komerco, konsideri, koro, kvankam, paco, plezuro, preta, propra, publiko, regiono, socio, universala, ve, verki
novaj kunmetoj:
re-koni, sci-povi
4. Serĉas leteran amikon
Atentu, amiko leganto! Ĉi tiu rakonto estas longa. Se vi trovos ĝin tro longa, legu hodiaŭ nur la unuan duonon. Se vi sukcesas legi ĝin ĝisfine en unu fojo, tio signifas, ke vi jam havas bonan komprenon de Esperanto.
Kial Anjo opiniis, ke ŝi estas malbela, neniu povus diri, sed tio estis fakto. Jes ja, ŝi ne estis superbelega, kaj oni eble ne akceptus ŝin sen plia pripenso por ludi junan belulinon en filmo, sed ŝi estis plaĉa, kaj nenie, kiam ŝi aperis, viroj forturnis la rigardon. Male. Kiam ŝi eniris en publikan lokon, la knaboj unu-move direktis la rigardon al ŝi. Kaj kion ili vidis, tio plaĉis, ĉiu-foje. Rigardi Anjon ĉiam estis plezuro.
Sed Anjo tion ne kredis, kaj nun, dum ŝi tria-foje legis la leteron, kiun ŝi antaŭ nelonge ricevis el trans-mara lando, ŝi sentis sin senhelpa. La junulo, kiu skribis al ŝi, ja diris: «Bonvolu sendi foton de vi».
Tiu letero estis respondo al peto, kiun ŝi presigis en revuo kun la celo interŝanĝi leterojn en la nova lingvo, kiun ŝi komencis lerni. Ŝi deziris plibonigi sian scion de la lingvo; ĉu devi legi kaj respondi leterojn ne estus bona metodo tiu-cele? La knabo, kiu skribis al ŝi, montriĝis mult-rilate inda fariĝi amiko. Sed lia peto pri foto — eĉ se plej natura kaj komprenebla — metis ŝin en malplaĉan situacion. Ŝi ne sciis, kion fari.
«Ne gravas,» ŝi fine decidis; «li loĝas tiel malproksime, ke neniam ni renkontiĝos. Mi povas sendi al li foton de iu alia. Li neniam scios la veron.» Kaj, kontenta pri tiu ideo, ŝi enmetis kun sia responda letero belan foton de sia belega amikino Lenjo, tiu, kiu deziris fari el filmiĝo sian tut-vivan okupon, aŭ, se tion ŝi ne sukcesos, ĉiu-tage montriĝi televide. Antaŭ ol fermi la leteron, Anjo aldonis jenajn vortojn: «Mi ĉi-kune sendas al vi mian foton, kaj komprenas, ke vi deziras scii, kia mi aperas, sed kial vi ne havigis al mi vian? Mi forte esperas, ke en la letero, kiun vi certe baldaŭ adresos al mi, mi trovos vian foton.»
Ivo multrilate feliĉis pri la letero de Anjo. Ŝi skribis simple, sed ŝiaj vortoj estigis en li ian senton de varma kontenteco, kiun li ne povis bone klarigi, sed kiu ege plaĉis al li. Longe li rigardis ŝian foton. Ŝi estis nekredeble bela. Ne tute natura, eble, sed… foto estas nur foto. Sed nun li devis sendi sian bildon. Pri tio li malkontentis. Kiam li skribis al ŝi, lia sci-volo estis pli forta ol ĉio. Li duone sentis, ke ne estas ĝuste peti foton sen sendi propran, sed tiun penson li forĵetis malproksimen de si, kaj li ne provis bildigi al si, kio okazos, kiam venos ŝia respondo. Kaj nun, li ne povis elturni sin el la neceso kontentigi ŝin: sendi foton al ŝia adreso li devis. Sendi foton, jes ja, sed ĉu necese sian? «Mi havas ideon,» li pensis, «mi sendos foton de Alberto.»
Eble vi opinias, ke Ivo havis problemon similan al Anjo. Tute ne. Kontraŭe, eĉ. Ivo sciis, ke li estas bela, tre bela. Tion lia patrino multfoje diris al li. Kaj ofte li rimarkis, ke, kiam iu lin unuafoje ekvidas, tiu eksentas… kiel diri?… frapon. Ivo sentis, ke li disradias ian sun-brilon, ian ĉielan plaĉon, tiel bela li montriĝas. Li ne estis homo, li estis vida poemo pri beleco. Kiam Naturo naskis lin, ĝi certe faris ĉef-verkon.
Se vi kredas, ke estas facile akcepti, ke oni estas mirindaĵo de la naturo, vi malĝuste opinias. Kun sia beleco Ivo ne povis repaciĝi. Ĉie, kien li iris, li sentis la rigardojn. Lin rigardis mez-junaj sinjorinoj, kaj li rimarkis, ke lia vido ekturnas iliajn sentojn ĉiu-direkte. Lin rigardis knabinoj, kiuj miris kaj tuj pretis ami. Lin rigardis viroj, pli diverse: kelkaj, tute certe, sentis deziron amikiĝi, sed al multaj Ivo ne malpli certe vidiĝis kiel io troa, kion necesus forigi, ĉar lia ĉeesto nur povos ŝanĝi la situacion rilate al knabinoj. Ĉe kelkaj viroj li eĉ preskaŭ sentis, ke ili dezirus kapti lian belecon kaj ĝin proprigi al si. Ĝis malamo tio kelkfoje iris. Tial al Ivo ne plaĉis la propra neordinara beleco.
Nun mankus nur — por malsimpligi lian vivon — ke Anjo, pro foto, enamiĝu al li, aŭ eĉ nur rigardu lin kiel iu eksterordinara. Tion li ne povus akcepti. Li ne deziris amon, eble eĉ ankaŭ ne veran amikiĝon. Li deziris informojn. Li deziris scii pri ŝia lando, pri la situacio tie, pri la tiea popolo kaj ĝia pens-maniero. Li studis en universitato, kaj la leter-aferon li aliris kun universitata sinteno: studi kaj informiĝi estis liaj celoj.
Pri Alberto vi demandas, ĉu? Ene, kaj en-vere, Alberto estis bona knabo, ĉiam preta doni kaj helpi, kun forta sento pri respondecoj kaj kun povo ĝuste agi en malfacilaj situacioj, eĉ se, ofte, lia unua reago estis timo. Sed ekstere, en apero, li montriĝis sen-forma dikulo, ŝajne ne tute homa, bestego plej malplaĉa al rigardo. Li estis tiel malbela, fakte, ke lia foto nur povos forigi la eblecon, ke Anjo eksentu amon al sia leter-kunulo. Skribante la adreson, Ivo ridis al si: li sukcesis trovi kontentigan eliron el sia problemo.
Letero sekvis leteron, el ĉi tiu lando al tiu alia, el tiu alia al tiu ĉi. Kun ĉiu letero plifortiĝis la intereso de Anjo al Ivo, de Ivo pri Anjo. Jes, vi bone legis. Ivo, nia universitatulo, kiu deziris nur informiĝi, trovis pli kaj pli da plezuro en la leteroj de Anjo. Iom post iom io ŝanĝiĝis en li. Iom post iom sentoj okupis kampon, kie antaŭe vivis nur pensado.
La lingvon ili uzis pli kaj pli bone. Venis la tago, kiam, same en tiu lando kiel en ĉi tiu, Anjo kaj Ivo akceptis respondecojn en siaj prilingvaj junularaj organizoj.
Kaj kiam la gravuloj de la internacia asocio decidis, ke tut-monda junul-kongreso okazos en la urbo de Anjo, ĉiuj en la lando de Ivo opiniis, ke li estos ilia plej bona homo por paroli tie nome de la landa organizo. «Ni pagos al vi la vojaĝon kaj ĉiujn loĝ‑ kaj manĝo-kostojn», ili diris. Ĉu eblus al tio diri: ne? Ivo kompreneble jesis.
«Anjo!»
La nomo, kiun li elparolis kun forto, resonis plu en la granda salonego. Sed ŝi eĉ ne turnis sin al li. Li rapidis post ŝi.
«Anjo! Pardonu, ke mi alparolas vin tiel… tiel… kiel proksimulo, kiel amiko aŭ familiano, dum al vi ŝajnas, ke vi ne konas min, sed mi vin konas. Ni fakte konas unu la alian. Mi klarigos ĉion. Estas granda plezuro por mi renkonti vin.»
«Se vi konus min, sinjoro, vi scius, ke mi nomiĝas Lenjo, ne Anjo. Mi konas iun Anjon, sed ŝi tute ne similas al mi, kaj vi ne povus vere preni min por ŝi. Via maniero aliri knabinojn povas plaĉi al kelkaj, sed ne al mi. Lasu min, mi petas. Mi havas multegon por fari en ĉi tiu mil-homa kongreso.»
Ŝi parolis tiel malvarme, superule, forĵete, ke Ivo sentis sin kiel eta infano, al kiu la patrino timige eldiras sian nekontentecon. Ne ĉiufoje, ŝajnas, lia beleco igis virinojn ami lin.
Antaŭ ol la kongreso malfermiĝis, Anjo multe pensis kaj pensadis pri la situacio, en kiun ŝin lokis la ideo fote malveri al Ivo. Ŝi fine decidis ne tuj diri la veron, sed serĉi lin, igi lin amika al ŝi kaj iom post iom venigi lin al kompreno pri ŝia vera esto.
Nun montriĝis bona okazo. La malbela juna solulo, kiu sidis ĉe tablo antaŭ preskaŭ malplena glaso, tiel similis la foton, ke Anjo estis plej-plej certa. Ŝi aliris lin.
«Mi scias, el kiu lando vi venis», ŝi diris al li tuj post sia saluto.
Li volis ekparoli, sed antaŭ ol li povis, jam ŝi interrompis lin: ŝi nomis la landon.
«Kiel vi scias?» li demandis.
«Tion mi eksciis per unu rigardo al via tuta persono, sed ĝenerale mi bezonas studi manon por ĉion scii pri homo. Donu al mi vian maldekstran», ŝi diris, kaj ĝin prenis mem.
«Haha! Mi vidas! Mi vidas multon!» diris ŝi, kaj ŝi metis en sian parol-manieron ian gravecon, kiu igis Alberton miri preskaŭ time.