Выбрать главу

Jajo kaj lia amatino interŝanĝis signifplenan rigardon.

«Ne gravas al mi», la knabino diris. «Adum, kuŝu meze, inter ni.»

Tiel estis aranĝite, kaj la tri baldaŭ endormiĝis.

Sed meze de la nokto, Jajo kaj la junulino vekiĝis, dum Adum plu dormis profunde. La geknaboj ridetis al si, ĝojaj konstati, ke ambaŭ vekiĝis samtempe. En tiu fakto ili vidis, ke io ligas ilin, iu ligilo jam forta, eĉ se ilia amo ankoraŭ estas tre freŝdata.

Jajo puŝis for sian kovrilon, ekstaris, kaj signis al la amatino, ke ŝi venu al li. Ankaŭ ŝi forpuŝis la kovrilon kaj alproksimiĝis al la knabo.

«Mi havas ideon», Jajo diris tiel mallaŭte, ke ŝi apenaŭ povis aŭdi. «Ni faru ŝercon al Adum. Kiam mi iris preni akvon, mi konstatis, ke sur la riverbordo troviĝas sekaj arboj, kiuj falis foje, verŝajne trafite de fulmo. Inter ili estas kelkaj samgrandaj kiel vi kaj mi. Ĉu vi bonvolos veni kun mi ĝis tiu bordo kolekti du? Ni kuŝigos ilin ambaŭflanke de Adum kaj metos sur ilin niajn kovrilojn. Tiel li imagos, ke estas vi kaj mi. Ni tuj foriros surkamele. Kiam tagiĝos kaj la sunradioj vekos nian timulon, tio estos leciono por li. Li konstatos, ke li dormis tute sola, kaj ke neniu leono lin manĝis!»

Ŝi ridis silente.

«Ŝercema vi estas, Jajo, ŝercema! Al mi tio plaĉas!»

Tion ili faris evitante fari bruon aŭ movojn, kiuj povus veki Adum, ĝojaj pri la sento de komuneco, de agrabla kunlaboro en ŝerco. Kaj, meze de la bela stelplena nokto, ili surkamelis for.

Kiam Adum vekiĝis, li terure konstatis, ke liaj gekunuloj foriris kaj ke… leono staras tuj apud li. La leciono pri nedanĝero leona vere estis fuŝita!

Lin kaptis tia timego, ke, ne plene konscia, kion li faras — eble li ankoraŭ duondormis — li saltis sur la dorson de l’ leono kaj ekkaptis ties du orelojn. Sentante iun sur si, ne sciante, kion fari, la leono ekkuris tra la senhomejo.

Tenante ĝiajn orelojn, Adum rimarkis, ke li kapablas direkti ĝin. Li ĝin turnis jen al tiu direkto, jen al tiu alia, ĝis li kondukis ĝin al sia vilaĝo.

Kiam li alvenis en la vilaĝon, Jajo kaj la knabino ankoraŭ ne estis revenintaj. Ili ĝuis sian kuneston for de ĉiuj ceteraj homoj, kaj tute ne deziris rapidi hejmen. Vidante Adumon eniri fulmrapide la vilaĝon, side sur kuranta leono, la vilaĝanoj apenaŭ povis kredi al la propraj okuloj. Krioj sonis:

«Estas Adum! Kia kuraĝulo! Kiu diris, ke li estas timema? Rigardu! Kia neordinara kuraĝo! Li sidas sur leono kaj direktas ĝin!»

«Li indas fariĝi nia ĉefo!» iu proponis. La antaŭa vilaĝestro antaŭ nelonge mortis, kaj oni ankoraŭ ne estrigis iun, kiu anstataŭu lin.

«Jes! Adum nia ĉefo! Adum estu nia ĉefo!» ĉiaj voĉoj laŭtis. Ili ne konsciis, ke Adum estas preskaŭ morta pro timo. Sed ĉi-lasta bezonis helpon.

«Amikoj! Mortigu ĉi tiun leonon», li kriis per voĉo, kiun markis timo. Sed oni ĉiam aŭdas laŭ tio, kion oni imagas, kaj anstataŭ timon aŭdi, la vilaĝanoj aŭdis venkosenton. Kiel, se ne venke, povus reagi viro kapabla vojaĝi sur leono? Jam ili sentis lin superulo kaj deziris lin obei. Ili do mortigis la leonon. Nur tiam Adum sukcesis deiĝi de sur la sovaĝa, plej timiga besto. Tiel li fariĝis vilaĝestro.

Kiam Jajo kaj lia amatino alvenis, la vilaĝanoj anoncis al ili, ke nova estro ĵus estis elektita: Adum.

«Adum, ĉu vere? Ĉu vi ŝercas? Kia nekredebla anonco!» Jajo ekmiris.

Oni klarigis, ke tute ne temas pri ŝerco, sed pri la efektiva, de ĉiuj konstatita, kuraĝo de Adum, alveninta side sur leono. Pri tiu antaŭe ne imagebla evoluo, la du geamantoj ne sciis, kion pensi. Sed ĉar temis pri bonkora kaj certe plej sincera amiko, ili plezure akceptis lin kiel ĉefon.

Ĉiuj ekaktivis por prepari grandan feston kaj prikanti la novan ĉefon kaj lian historian grandfaron. Oni kuiris bonajn viandojn, trinkis, laŭ la tradicio, multe da tre sukerita teo, kaj lasis gliti tra la lipoj, ĝue, tiun grenbieron, kiun, laŭ la religio, oni devus ne trinki, sed… nu, Islamo alvenis ĉi tien ne antaŭ tiel longe, kaj ĝi ne sukcesis plene forpuŝi la antaŭajn kutimojn.

Ekde tiu tago, Adum neniam plu timis. Ĉiuj rigardis lin kuraĝulo. Kion li povis fari, krom agi kuraĝe? Tion farante, li rimarkis, ke ne estas tiel terure, ke li efektive povas: kuraĝo iom post iom fiksiĝis en li. Kaj ĉar li estis lerta, inteligenta, kunsentema, li montriĝis bonega vilaĝestro.

Nur kiam li mem iris ŝteli edzinon, li diris al ŝi (ĉar ambaŭ amis unu la alian sincere, kaj li ne volis kaŝi for de ŝi la veron):

«Ĉu vi scias, kial mi alvenis ĝis la vilaĝo surleone?»

«Ne», ŝi scivole respondis.

Eĉ al amata edzino ne estis facile klarigi.

«Ĉar mi… nu, pro timo mi… mi… mia korpo eligis ĉion superfluan, ĉu vi komprenas? Mi malsekiĝis. Nu… ĉio, kion mi antaŭe manĝis kaj trinkis, elfluis kaj elglitis tra la malsupraj korpo-truoj. Pro la suno kaj la varmo, la forĵetaĵoj duone resekiĝis kaj formis kvazaŭ gluaĵon, tiel ke mi restis glue fiksita al la dorso de tiu leono. Pro tio ĝis la vilaĝo mi restis sur ĝi!»

────────

novaj vortoj:

glui, Islamo, kamelo, Saharo, zafiaŭo

novaj kunmetoj:

egal-anima, est-onta, freŝ-data, kovr-ilo, mez-nombro, speco de, super-flua

42. La fakturo de fraŭlino Gudula

Kompare kun multaj aliaj, tiu vintro de 1720 ne estis speciale terura. Sed dum juna Janĉjo laŭiris la neĝkovritajn stratojn de Namuro, li ne ĉesis vortaĉi al si plende. Vintron li malamegis.

Li atingis parkon, kaj pasis en ĝin. Li sin demandis, ĉu iri dekstren aŭ maldekstren, sed ambaŭ ebloj estis egale senesperigaj. Li iris maldekstren parolante al si preskaŭ sensone.

«Dio mia, Dio mia!» li alvokis la Plej-Altulon. Ĉu li ŝercis, ĉu li seriozis, li mem verŝajne ne povus diri. Se estis preĝo, ĝi estis iom stranga.

«Laŭ nia pastro,» plu parolis la apenaŭ aŭdebla voĉo, «vi kreis la mondon, kun multo bela en ĝi, kaj ankaŭ, verdire, multo malbela. Vi kreis montojn kaj ebenaĵojn, riverojn kaj teron, arbojn kaj florojn, pomojn kaj terpomojn. Nu, bone, konsentite. Mi komprenas, ke vi kreis printempon, someron kaj aŭtunon; iom da vetera diferenco agrablas al ni ĉiuj. Sed kreante vintron, vi troigis. La diferenco kun la aliaj sezonoj estas tro akra. Rigardu! Jen refoje neĝpezaj nuboj kovras la ĉielon.»

Li ĉesis dum momento paroli. Odoro de freŝe bakita pano trafis lian nazon. Li nun paŝis sur parka vojo, kiu troviĝis ĉe la rando de strato, sur kies alia flanko fama panbakejo staris. Sed li havis enpoŝe eĉ ne unu moneron. La penson pri bona buterita pantranĉo li forĵetis malproksimen de si. Li rekomencis alparoli Dion:

«Rigardu, kiel malsekaj miaj ŝuoj estas! Tiu neĝo eniĝas en ilin, kaj miaj ŝtrumpoj, kvankam dikaj kaj ame faritaj propramane de mia patrino, nun impresas, kvazaŭ ili estus tuttage restintaj en fonto. Mi eĉ min demandas, ĉu unu el miaj bonaj ŝtrumpoj ne komencas havi truon. Tiu glacia akvo tenas miajn karajn piedetojn en konstanta frosto. Kompatindaj miaj piedoj, kiuj tiom ŝatas komforton, jen ili glaciiĝas ĝisoste.»

En la parko troviĝis neniu. Post kelkminuta silenta marŝado, la knabo rekomencis frazigi sian memkompaton, ĝis la sinsekvo de pensoj kondukis lin al jena diro:

«Tion mi ne meritas, ĉu? Kion mi faris por… meriti… tian… punon?»

Ke la vortofluo en la menso de la 16-jarulo subite malrapidiĝis, tiel ke la sonoj kvazaŭ ne plu povis klare formiĝi, tio havis precizan kaŭzon: lasante siajn pensojn flui tiamaniere, Janĉjo plej akre resentis la memoron pri ĵusa puninda misfaro. Li iĝis klare konscia, ke li efektive meritus la koleron de la Ĉielaj Superuloj.

Kial, vi cetere demandas, la knabo trapromenis la urbon kaj ĝiajn parkojn de unu rando al alia malsekigante al si la ŝuojn, kaj sekve la piedojn, malplaĉe marŝante sub tiu grizplafona ĉielo? Ĉar li ne kuraĝis reveni hejmen. Kaj kial li malvolis hejmeniĝi? Ĉar… Sed por tion klarigi, ni devas reiri iom pli fruen en la tempo.