Выбрать главу

Kompreneble, la neceso konstante atenti la rilaton inter konataj kaj nekonataj vortoj, kaj enkonduki iom post iom vortojn el difinita listo — la milmorfema listo, kiu konsistigas la «mezan nivelon» en «Kontakto» — devigis min larĝmezure ŝanĝi la originalajn rakontojn aŭ la faktojn raportitajn. Mia imago, ofte, tiom helpis min, ke la originala raportaĵo fariĝis nerekonebla.

Granda parto el la baza materialo, kiun mi uzis, estis transdonita al mi okaze de ŝancaj renkontoj, antaŭ longe, en tempo, kiam mi tute ne pensis, ke iutage mi verkos per ĝi lern‑ aŭ leg-libron. Rezulte, mi ne povas laŭnome danki multajn el miaj informintoj. Ili sciu, ke iliaj vizaĝoj restas vivaj en mia memoro, kaj ke mi konscias, kiom mi ŝuldas al ili.

Kelkaj personoj, de kiuj mi petis permeson prezenti ĉi-libre okazaĵojn, kiujn ili raportis al mi, konsentis, sed nur kondiĉe, ke mi ne diru ilian nomon. Ankaŭ tiuj memvolaj sennomuloj akceptu mian amikan dankadon.

Fine, ĉar kelkajn nomojn mi tamen povas diri, permesu, ke mi ĉi tie publike danku al Ching Liben, Mahmud Idris, karmemora Goh Kah-bin, Tusiama Mabinda kaj Aleksandr Ŝtejnman. Mi esperas, ke ili bonvole pardonos la transformojn, kiujn mi faris en iliaj rakontoj aŭ raportaĵoj.

C. P.
────────

novaj vortoj:

haŭsa

novaj kunmetoj:

materialo: verk-materialo, bazo uzata por verki

kar-memora: oni uzas tiun vorton por esprimi, ke la persono for-pasis (= mortis) kaj ke oni konservas karan memoron pri li aŭ ŝi

trans-formi: ŝanĝi (la formon de).