Kompreneble. La vojaĝo estis tiel longa, la atendo tiel problem-plena, la sentoj tiel fortaj kaj neordinaraj! Tro longe necesis pli forti ol la scio pri sia eteco, ol la timo troviĝi senpova en novaj situacioj. Ne facilis estri sin, igi sin kiel eble plej paca, serĉi en si la povon elporti la senrespondajn demandojn, de kiuj vivo dependos. Kaj nun ĉio montriĝis tiel plaĉa kaj natura! Ilia rido verŝajne estis reago al la nefacile eltenebla malcerto, kiu ilin tiel longe okupis kaj kiu deprenis de ili pli da forto, ol ili konsentis klar-diri al si.
Ili ĉirkaŭrigardis. Ili estigis, videble, ĝeneralan intereson. Ilia samtablulo ridetis. Neniu montris malamikan sintenon.
«Mi atendis ĉion, krom tio: senti min hejme», diris Joĉjo. Dum li parolis, li faris unu el tiuj movoj, kiajn ni faras sencele kaj eĉ sen ilin rimarki: li metis la maldekstran manon malantaŭ sin. Kaj jen li tie sentis ion, kontakton preskaŭ nesenteblan. Ree ek-timo lin prenis. Kio denove? Zorga, preta reagi kiel necesos, li turnis sin.
Estis knabineto. Ŝi prezentis tri florojn al li.
Dum la lasta horo, tro da sentoj sekvis unu la alian kun tro rapidaj ŝanĝoj: timo, espero, sentimiĝo, zorgo, ekĝojo… Tro estas tro. Li ne povis elteni plu.
«Dankon», li diris. Kaj ekploris.
novaj vortoj:
energio, esprimi, estro, floro, freneza, karto, kolekti, laca, lerta, maŝino, pendi, plori, pluraj, tiri
novaj kunmetoj:
de-pendi, el-porti, el-teni, per-forto
6. La vojo liberecen
Ĉu estas vi, sinjoro, kiu kolektas rakontojn pri faktoj veraj, sed eksterordinaraj? Jes, ĉu? Kion mi travivis, tio do interesos vin. Mi donos al vi ĉiujn necesajn informojn, por ke vi povu certiĝi, ke mi diras la veron. Sed estas plej verŝajne, ke vi ne kredos min.
Mi estas tio, kion oni nomas «kredanto», tio estas: mi kredas je iu ekstertempa, nevidebla Senfinulo, kiu estas pli alta, pli bona, pli multpova ol ĉiu kaj ĉio sur nia Tero, kaj kiun oni ĝenerale nomas Dio. Mi facile akceptas, ke aliaj homoj malsamopinias, sed, tiel longe, kiel mi kaŭzas malbonon al neniu, mi devus havi la rajton kredi, kion mi kredas, kaj vivi, kiel mi elektis vivi, ĉu ne?
Malfeliĉe, mi vivis en lando, kie tio ne eblas. La ŝtato tie havas sian idearon, kaj ne akceptas la mian. Eĉ se ĝi ofte diras la malon al la ekstera mondo, ĝi fakte volus, ke la tuta popolo akceptu ĝiajn teoriojn. Tiu politiko estis ege malfacila por mi. Ĉu mi vere elektis kredi je Dio? Mi ne povus diri. Sed mi kredas kaj ne povas forĵeti mian kredon. Ĝi havigas al mi enan pacon kaj feliĉon, kaj mi rigardas ĝin altvalora.
Sed ĝi ankaŭ kunportas devojn en la ĉiutaga vivo, kaj ne eblis sin teni je tiuj devoj, ĉar la leĝoj de nia ŝtato tion multrilate malhelpas. Resti tie kaj devi vivi en maniero kontraŭa al la devoj de mia kredo, tio fariĝis pli kaj pli neeltenebla. Sed nia ŝtato ne permesas al ŝtatanoj forlasi sian landon por iri vivi aliloke. Refoje kaj refoje mi petis permeson foriri. Neniam mi ricevis ĝin.
Finfine, post longa pripensado, mi decidis foriri senpermese. Miaj samkreduloj diras: «Gravas la volo de Dio, ne la diroj de la homoj». Mi havas familion, kaj ĉiuj akceptis la ideon foriri: edzino, gefiloj, frato, lia edzino, ni entute estis sep. Ni sciis, ke ne estos facile, ĉar la ŝtato organizis ĉion plej bone por malhelpi ellandiĝon. Sed ni ne plu povis resti tie kaj ni opiniis, ke estas preferinde morti aŭ retroviĝi en malliberejo ol vivi kontraŭe al tio, kio por ni estas kredo kun devoj. Krome, mia frato iam laboris en regiono, kie, laŭ lia opinio, devus esti eble translimiĝi. Ni decidis iri tien.
La vintra aero estis nekredeble malvarma, kiam, post longa vojaĝo envagone, ni alvenis al la monta regiono, kie ni intencis ellandiĝi. Mi ne rakontos la tre multajn okazaĵojn, pro kiuj nia irado estis plej malplezura sinsekvo de timoj kaj zorgado. Kiom da fojoj ni devis kaŝi nin, ĉar kelkloke konstante alvenis anoj de la polico, kiu kontrolas la regionon por ne ellasi ŝtatanojn el la lando senpermese! Kiom ofte en la montaro kelkaj el ni ektimis sur la mallarĝaj vojetoj, kaj tamen necesis plu iri kaj ne fari iun sonon, por ke neniu sciu, ke ni tie senpermese iradas! Eĉ neintence faligi plej etan ŝtonon estis neakcepteble. Kaj mi ne parolos pri tiuj fortegaj, malamikaj bestoj, kiujn ni jen kaj jen renkontis, kaj kiuj rigardis nin tiel timige, ke ni estis certaj — verŝajne malĝuste — pri ilia deziro nin manĝi.
Dum multaj longaj tagoj ni piediris en la senfina naturo, sur altaj montoj, en konstante malvarma vento.
Kaj jen finfine, post semajnoj, dum kiuj ni nin ripete demandis, ĉu ni havos sufiĉajn fortojn por alveni al nia celo, jen finfine ni staris tute proksime al ĝi. Estis froste, sed la aero estis pura, la suno brila, kaj plej bela la vidaĵo. Ni staris iom alte kaj rigardis malsupren.
«Tie estas la limo», mia frato diris.
Li konis la lokon. Kiam li loĝis en ĉi tiu regiono pro sia laboro, li jam deziris foriri eksterlanden, kaj interesiĝis pri la eblecoj tion organizi.
«Mi povus,» li diris tiutempe, «sed mi ne volus tion fari sen la edzino, kaj ŝia ĉeesto malsimpligas la problemon.»
Ĉi-foje, li kaj mi preparis ĉion kiel eble plej kontentige por sukcesi ankaŭ kun la familio. Ni prenis en konsideron ĉion, kion ni sciis pri similaj faroj, kaj la bona kono, kiun mia frato havis pri la regiono, estis plej utila. Sed kvankam, niaopinie, ni ĉion konsideris, kaj kvankam ni provis plani plej bone, tamen restis demandoj, al kiuj ni povos trovi respondon nur surloke. Kaj surloke ni nun preskaŭ estis.
«Rigardu», li plu diris. «Tiu rivero markas la limon inter la du landoj.»
«Kiom da tempo ni bezonos por alveni malsupren, laŭ via opinio?»
«Ne pli ol du horojn. Sed tiam ni devos trairi la riveron, kaj tio min zorgigas. Mi sciis, kie ni povus trovi ĉion necesan tiucele, sed tio estis antaŭ pluraj jaroj, kaj ĉio eble ŝanĝiĝis.»
Ni decidis resti supre dum tuta tago kaj atendi la nokton. Ni estis senfortaj pro la longa surmonta piedirado, kaj niajn fortojn ni certe plej plene bezonos. La virinoj decidis pasigi la tutan tagon en preĝo. Fakte, ankaŭ ni, la mezjunaj viroj, preĝis. Kaj same la gejunuloj.
Kiam venis la nokto, ni malsupreniris ĝis la rivero. Ĉiujn malhelpilojn, kiujn la ŝtato metis, ni sukcesis trairi. Ĉiu en nia grupeto ja plenis je ideoj kaj povis fari preskaŭ ĉion per siaj manoj. Krome ni kunprenis multajn utilajn ilojn. Tiuj ebligis, ekzemple, forpreni la teron de sub unu ege larĝa kaj longa vojfermilo por povi transiri sub ĝi: malrapida laboro, ne facila ankaŭ pro la neceso agi kaŝe, sed ni ĝin faris ĝisfine. Mi ne rakontos ĉion, kion ni devis prizorgi. Gravas nur, ke ni sukcesis.
Sed la lasta malhelpo estis natura. Ne estis unu el tiuj riveretoj, kun malmulte da akvo, kiujn eblas trairi piede. Krome, ĝi estis tiel rapida kaj frosta, ke naĝi ne estus eble, kun la portaĵoj. Malfeliĉe, la ejo, en kiu mia frato opiniis, ke li trovos ŝipeton por transporti nin transen, ne plu ekzistis. Ni serĉis ĉie, sed nenie trovis ion, kio povus helpi.
Tiel proksime al la landlimo, la ŝtata interesiĝo pri eblaj senpermesaj el‑ kaj en-landiĝoj estis aparte viva: anoj de la landlima polico iradis kaj venadis, tiel ke ni ree kaj ree devis nin kaŝi. Ke ili ne vidu nin, ni tute bone sukcesis, sed nenion alian. Ĉiuj niaj provoj trovi metodon por transiri montriĝis senutilaj. Ni uzis ĉion uzeblan por fari al ni transirilon, ni ege laboris, sed ni ne sukcesis konstrui ion sufiĉe fortan, por ke ni certe alvenu al la alia flanko.
Ni faris ĉion por ne perdi la esperon, sed ĝi tamen iom post iom malaperis. Ni trovis bonan kaŝejon, en kiu ni povis tranokti, certaj, ke neniu nin vidos, sed ni ege zorgis pri la morgaŭo. Kiel mi diris, ni estas homoj kun tre viva kredo al Dio. Sen ĝi, ni ne povus ekfari vojaĝon plenan je tiom da necerteco. Ni decidis lasi al Dio la zorgon trovi metodon por nin irigi transen. «Pro Vi ni volas vivi alilande», ni infanece diris. «Manieron nin alvenigi tien bonvolu trovi Vi.» Ni kune longe preĝis.