Mi scias, ke vi ne kredos min. Sed kion mi povas fari, se ne diri la veron? La postan matenon, ni trovis nin en la apuda lando. Neniu el ni komprenis, kiel ni tien transportiĝis. Ni kuŝiĝis nia-lande, ekdormis, kaj kiam ni eldormiĝis, ni estis sur la transa flanko de la rivero. La afero ŝajnas nekredebla al vi, ĉu? Sed kiom pli al ni, kiuj ĝin travivis! Tamen, fakto restas fakto, eĉ se ne klarigebla.
La homoj tie estis ege bonkoraj al ni. Ili donis manĝi kaj trinki, kaj poste la vilaĝestro veturis kun ni al la plej proksima urbo. Tie oni havigis al ni lokon por tranokti kaj atendi la sekvon. Dum pluraj tagoj, grava policestro venigis mian fraton kaj min multfoje al sia oficejo por pridemandi nin. Li volis scii, kiamaniere ni transvenis. Ni povis diri nur: «Ni ne scias. Ni preĝis, ni endormiĝis, kaj la morgaŭon jen ni estis via-lande.» Sed li ne povis kredi.
Post kelkaj tagoj, li montris al ni fotojn, kiujn liaj subuloj faris. Sur la fotoj tre bone videblas la markoj faritaj de niaj piedoj: la tero enhavis iom da akvo, kaj niaj piedoj klare markiĝis en ĝi sur la du flankoj de la rivero, sur la nia-landa kaj sur la alia.
«Ŝajnas, ke vi flugis», la policestro diris al ni. «Se vi uzus ion, kio iras sur la akvo, vi alvenus al iom pli malalta loko; vi ne povus alveni ĝuste vid-al-vide de la deirloko, kiel montras la piedmarkoj. Kaj kompreneble ne eblas piediri en la rivero. Sen paroli pri ĝia neelportebla malvarmeco. Vi ankaŭ ne naĝis. Pri tio ni havas certecon, ĉar ni bonege studis la lokon kaj viajn irmarkojn. Vi do flugis. Kian flugmaŝinon vi uzis? Kiu funkciigis ĝin?»
Feliĉe, la fakto, ke ni ne povis respondi kontentige, ne ŝanĝis lian sintenon rilate al ni. Li plu akceptis nin kiel homojn kun bona volo kaj kun puraj kialoj por ellandiĝi. Li fine komprenis, ke utilos al nenio nin pridemandi plu. Post tio, ĉio iris plej bone por ni. Nun ni atendas forflugon al Kanado, kie ni komencos novan vivon.
Dankon, ke vi aŭskultis min. Mi vidas, ke vi min ne kredas. Sciu, ke eĉ mi preskaŭ ne povas kredi min. Sed mi estas ĉi tie, kaj tio sufiĉas al mi. La vivo enhavas pli da nekompreneblaj okazoj ol homoj povas elpensi. Se la afero vin interesas, jen la nomo kaj adreso de tiu policestro. Li montros al vi la fotojn, kaj certe raportos, al kio alvenis finfine ilia serĉado kaj ilia ĉia-metoda provado kompreni. Mi ne mirus, se li sukcesis eltrovi respondon akcepteblan por ordinara homa pensado. Se tiel, la respondo estas malvera. Nenion pli mi povus aldoni. Forto supera al ĉi-mondo nin translokis. Al Tiu iras nia plej ama, plej pura, plej sentoplena danko.
novaj vortoj:
dio, frosto, intenci, ‑it‑, konstanta, kontroli, laŭ, leĝo, limo, marko, naĝi, ofico, plano, polico, politiko, preĝi, prepari, ŝtato, ŝtono, teorio, vagono, vento, vintro
novaj kunmetoj:
tiel longe, kiel; vid-al-vide
7. Plej multaj feliĉu
Antaŭ jarcento tie estis vilaĝo, antaŭ kvindek jaroj urbeto, nun urbego staras kaj grandiĝas pli kaj pli.
Eŭropanoj ja venis, kun siaj scienco kaj iloj. Kaj ene de la tero ili trovis grandegan riĉon: metalon. Ili vidis, ke elterigi ĝin oni povos dum jarcentoj. Helpe de multa laboro, jes ja, sed tio ne estis problemo: ne mankis laborforto surloke. La metalon oni do komencis elpreni. Tiel, antaŭ kvindek jaroj, aperis la unuaj domoj eŭropecaj. Hodiaŭ videblas pli kaj pli da altaj domegoj. Al ĉi tiu loko afrika, ŝajnas, Ameriko venis.
Kun la transmaranoj venis laboro kaj mono, kaj kun mono ĉio ŝanĝiĝis. En tiu urb-komenca tempo, la kamparanoj, kiuj foje venis, malfacile povis kredi la propran vidadon, tiel mirinda ĉio estis. Aperis belaj magazenoj, kie oni trovis ĉion, eĉ aĵojn, pri kiuj antaŭe neniu povus pensi. Ĉiu magazeno plena je mirindaĵoj havis montro-fenestron, kiu lumis nokte. Kaj en kelkaj eĉ pli mirigaj ejoj, oni povis sidi en mallumo sur plaĉa seĝo kaj rigardi brilan rakonton, en kiu ŝajnis, ke ĉiu kaj ĉio vivas kaj ekzistas en-vere. Filmo oni tion nomis.
Ĝis malproksimaj vilaĝoj alvenis la famo, ke tie en la urbo mirindaĵoj ĉie videblas, kaj ke tie oni povas labori, ricevi monon, kaj per la mono aĉeti la mirindaĵojn. Tial la iama urbeto kreskis, kreskis kaj plu kreskas.
Nun, bicikloj, aŭtobusoj, aŭtoj veturas kiel eble plej rapide sur ĝiaj stratoj bru‑ kaj mov-plenaj. Kaj la homoj forlasas siajn kampojn. Kial daŭrigi fortoprenan laboron, malpurigan al la manoj, por malriĉe vivi en seninteresa loko, dum tie ĉio belas kaj brilas? Kial militadi al malamika naturo, dum ekzistas aŭtoj kaj televido, maŝinoj por purigi, maŝinoj por kuiri, maŝinoj por tio kaj tio ĉi, mirindaĵo apud mirindaĵo? Ne ĉiu sukcesas trovi laboron, tute certe, sed iamaniere oni elturniĝas. Vilaĝe, ĉion decidas maljunuloj, kaj libereco tute mankas. Kaj en vilaĝo, verdire, preskaŭ ne vidiĝas mono.
Mono! Pri ĝi multege pensis Mbagema, malkontente. Jam de pluraj jaroj li petis, ke lia terpeco, en bona loko ĉe-urba, ricevu la urbajn akvon kaj elektron. Pro la ne-ago de la urbaj oficistoj pri tio respondecaj, lia terpeco ne havis la valoron, kiun ĝi indus havi. Jam ofte, de pluraj flankoj, oni petis lin vendi ĝin, por tie konstrui magazenojn, riĉulan hotelon aŭ domegon multloĝejan. Kaj ĉiufoje oni pretis pagi tiom da mono, ke simple ne eblas bildigi al si, kion ĝi fakte signifus en la vivo.
Sed ree kaj ree la esperoj ekfalis ĉe la sama demando: «Ĝi havas urbajn akvon kaj elektron, ĉu ne?», al kiu, ree kaj ree, Mbagema nur povis respondi: «Ne».
Ĉi-foje ne plu eblis atendi. La lasta persono, kiu deziris aĉeti, pretis doni tiel altan pagon, ke tio aperis donaĵo de la dioj. Ĉu al la dioj oni malamik-vortu? Refoje respondi «ne» estus direkti al la dioj la plej malbelan parolon eblan en la lingvo. Mbagema decidis viziti la sorĉiston.
«Montru al mi la terpecon», petis ĉi-lasta. Surloke, li longe rigardis, kaj restis same longe senvorta.
«Revenu viziti min, kiam la luno rekomencos kreski», li fine diris.
Ĉe tiu dua vizito li havis respondon.
«Mi rilatis kun la supernaturaj estaĵoj, kiuj amikas al mi, kaj ili informis min», li diris tre malrapide, kiel parolas gravulo. «Mi nun scias, ke tiun terpecon havis via patro. Post lia morto vi prenis ĝin por vi sola. Sed vi havas du fratojn kaj tri fratinojn.»
«Kiam mortis mia patro,» Mbagema respondis, «li treege malkontentis pri miaj gefratoj, ĉar ili malbon-agis al li. Tial li decidis, ke tiu terpeco estos nur mia. Tion ili scias, eĉ se ili diras la malon.»
«Eble tiel estas. Sed viaj fratoj kaj fratinoj malamas vin pro tio, kaj ili metis sorĉaĵon en vian teron, kaj dum tiu sorĉaĵo tie restos, nenio utila al vi eblos pri via terpeco.»
«Kio estas tiu sorĉaĵo?»
«Pli bone, ke vi ne sciu. Sed ĉu estas tre grave por vi, ke oni alligu vian terpecon al la urbaj akv‑ kaj elektro-servoj?»
«Kompreneble, estas treege grave. Mi tion deziregas.»
«Mi povas forpreni la sorĉaĵon, sed tio kostos al mi multe, ĉar la supernaturaj estaĵoj tre amas sian povon tie, kaj mi devos aĉeti multegon al ili por igi ilin konsenti pri forlaso de tiu povo.»
Sekvis longa interparolado pri mono. Mbagema ne sciis, kion fari. Se li akceptos pagi, li ricevos el la vendo de la terpeco ege multe malpli, ol pagos tiu, kiu deziras aĉeti. Sed ĉu ne preferindas iom ol nenio? Mbagema fine jesis.
Post nur unu semajno la oficejo, kiu zorgis pri tiuj aferoj, informis lin, ke jam la morgaŭan matenon komenciĝos la laboroj por havigi al lia terpeco urbajn akvon kaj elektron. Post nelonge la vendo okazis.
Mbagema plej feliĉis. Li ricevis tiom da mono, ke eĉ ne estis vere malagrable transdoni grandan parton de ĝi al la «faranto de miraĵoj».
Ankaŭ feliĉis la sorĉisto, al kiu Mbagema pagis tiel bele. Sed ne nur tiuj du feliĉis. Feliĉis krome la greko, per kiu la vendo okazis. Li ja transdonis al Mbagema nur la dekonon de la mono, kiun li ricevis de la araba aĉetanto. Feliĉis la arabo, certa pri bona uzo de tiu mono, kiu jar-post-jare havigos al li plian kaj plian riĉon. Feliĉis multaj lokanoj, ĉar, oni-dire, la novaj riĉulaj hotelo kaj magazenoj ebligos al ili trovi agrablan laboron. Feliĉis la urbestro kaj aliaj urbaj gravuloj: ili ricevis belajn mon-donojn de la araba aĉetanto kaj de lia greka peranto, ĉar tiuj du tre deziris certigi al si bonajn rilatojn por la posta tempo. Feliĉis la loka UN-funkciulo, kiu povis verki plian raporton pri sia utila agado surloke, kiun ekzempligis tiu nova riĉigo de la urbo, tiu nova labordona konstruado.