Выбрать главу

Strugackij

Strugackij

Aĉaj cignoj

Hajfo 2014

Tradukis A.Kerbel

Aĉaj cignoj

Arkadij Strugackij (1925-1991) Boris Strugackij (1933-2012)

Ĉapitro unua

Kiam Irma eliris, akurate ferminte post si la pordon, magra, longpieda, adolt-ĝentile smajlante[1]per la granda buŝo kun intense ruĝaj, kiel ĉe la pa- trino lipoj, Viktor komencis peneme bruligi la ciga- redon.

«Tio tute ne estas infano», - pensis li kon- sternite. - «Infanoj ne parolas tiel. Tio estas eĉ ne krudeco, tio estas krueleco, kaj eĉ ne krueleco sed simple tutegale estas al ŝi. Kvazaŭ ŝi pruvis al ni ĉi tie teoremon - prikalkulis ĉion, analizis, afereme informis la rezulton, kaj foriris tute trankvila, tremetante per la harplektaĵetoj».

Superante la ĝenecon Viktor ekrigardis na2 Lola. Ŝia vizaĝo estis kovrita per ruĝaj makuloj, la intenskoloraj lipoj tremis, kvazaŭ ŝi intencis ekplori,

sed ŝi, certe, ne intencis plori, ŝi estis furioza.

Ĉu vi vidas? - diris ŝi per alta voĉo. Knabi- naĉo, nazmukulino... Aĉulino! Nenio estas sankta al ŝi, ĉiu vorto - moko, kvazaŭ mi estas ne patrino sed surplanka tuko por purigi piedojn. Antaŭ la najbari- noj estas honte! Fiulino, vulgarulino...

«Jes», - pensis Viktor, - «kaj kun tiu ĉi virino mi vivis. Mi promenis kun ŝi en montoj, mi voĉlegis al ŝi na Bodler (Baudelaire), mi tremetis kiam tuŝis ŝin, kaj memoris ŝian odoron... Ŝajne eĉ pugnobatalis pro ŝi. Ĝis nun mi ne komprenas kion ŝi pensis kiam mi voĉlegis al ŝi na Bodler? Simple mirindas ke mi sukcesis fuĝi de ŝi. Ne kompreneblas eĉ kial ŝi liberigis min? Verŝajne ankaŭ mi ne estis sukero. Verŝajne ankaŭ nun mi ne estas sukero, sed tiam mi drinkis eĉ pli ol nun kaj, krom tio, opiniis min granda poeto».

Por vi tio certe ne gravas, - diris Lola. - Ĉe- furba vivo, ĉiuj baletistinoj, aktorinoj... Mi scias ĉion. Ne imagu ke ni, ĉi tie, scias nenion. Kaj mon- rimedoj, certe, frenezaj, kaj amorantinoj, kaj senĉesaj skandaloj... Por mi, se vi volas scii, tio in- diferentas, mi ne malhelpis al vi, vi vivis kiel vi vo- lis...

«Al ŝi, entute, malutilas tio ke ŝi parolas tro multe. Fraŭline ŝi estis modesta, silen- tema, mistera. Estas tiaj fraŭlinoj kiuj de naskiĝo mem scias kiel konduti sin. Ŝi sciis. Cetere ankaŭ nun ŝi ne malbonas kiam,

3

ekzemple, sidas silente sur sofo kun cigaredo, eimontrante la genuojn... Aŭ metos subite la manon post la nukon, kaj etendiĝos. Sur provincan advokaton tio devas efiki eksteror- dinare...».

Viktor imagis komfortan vespereton, tiu ĉi tableto estas ŝovita al tiu jen sofo, botelo, ĉampano siblas en la pokaloj, rubandita ĉokolad-skatolo, kaj la advokato mem, forĝita en amelon, bant-kravato. Ĉio kiel decas, sed subite eniras Irma...

«Koŝmaro» - pensis Viktor. - «Ja Lola es­tas malfeliĉa virino».

- Vi mem devas kompreni, - diris Lola, - ke ne pri mono temas, ke ne mono decidas nun ĉion. - Ŝi jam trankviliĝis, la ruĝaj makuloj malaperis. - Mi scias, si-maniere vi estas honesta homo, ne malra- cia, maldisciplina sed ne malica. Vi ĉiam helpis al ni, kaj ĉi-flanke mi havas al vi neniujn pretendojn. Sed nun mi bezonas ne tian helpon. Mi ne povas nomi min feliĉa, sed ankaŭ malfeliĉa vi ne sukcesis min fari. Ĉe vi estas via vivo, ĉe mi - la mia. Mi, cetere, ne estas ankoraŭ maljunulino, kaj ĉe mi es­tas multo antaŭe.

«La knabinon mi devos forpreni», - pensis Viktor, - «ŝi jam ĉion, ŝajne, decidis. Se lasi na Irma ĉi tie, en la domo komenciĝos vera in- fero... Bone, sed kien mi ŝovu ŝin? Jen kio, ja parolu mi honeste», - proponis li al si. - «Nur honeste. Ĉi tie necesas agi honeste, tio ne es­tas ludiloj...».

Li tre honeste ekmemoris sian vivon en la ĉe- furbo.

«Malbone», - pensis li. - «Certe eblas dungi ekonominon. Tio signifas lui konstantan loĝejon... Sed ne pri tio temas: la knabino devas esti kun mi, ne kun ekonomino... Oni- dire infanoj kiujn edukis patroj estas plej bonaj infanoj. Krom tio ŝi plaĉas al mi, kvankam ŝi estas tre stranga knabino... Kaj entute mi devas. Estiel honesta homo, estiel patro. Mi estas kulpa antaŭ ŝi. Sed tio estas beletro. Kaj se honeste? Se honeste, - mi timas. Poste ŝi staros antaŭ mi, adolte smajlos per sia granda buŝo, kaj kion mi scipovos diri al ŝi? Legu, pli multe legu, ĉiutage legu, pri nenio alia okupiĝu, nur legu. Tion ŝi scias ankaŭ sen mi, kaj mi havas nenion plu por diri al ŝi. Tial mi timas... Sed ankaŭ tio estas ne tute honeste. Ne deziras mi, jen kio. Mi kutim- iĝis esti sola. Mi ŝatas esti sola. Mi ne volas alie... Jen kiel aspektas tio, se honeste. Abomene aspektas, same al ĉiu vero, cinike, egoisme, aĉe. Honeste».

Kial vi silentas? - demandis Lola. - Ĉu vi in- tencas daŭre silenti?

Ne, ne, mi aŭskultas vin, - haste diris Viktor.

Kion vi aŭskultas? Mi jam duonhoro atendas kiam vi bonvolos reagi. Ja tio, finfine, estas ne nur mia infano...

«Ĉu ankaŭ kun ŝi mi devas honeste?» - pensis Viktor. - «Sed kun ŝi mi tute ne volas honeste. Ŝi, ŝajne, imagas ke tiun ĉi proble- mon mi povas solvi tuj, inter du cigaredoj».

Komprenu, - diris Lola, - mi ne diras ke vi prenu ŝin kaj okupiĝu pri ŝi. Mi ja scias ke vi ne po­vas, kaj dank al Dio ke vi ne prenos, ja vi tute ne taŭgas por io tia. Sed ĉe vi estas rilatoj, konatecoj, ja vi estas sufiĉe konata persono, helpu aranĝi ŝ in! Ja estas ĉe ni iuj privilegiaj entreprenoj, edukpen- sionoj, specialaj lernejoj. Ja ŝi estas kapabla knabi- no, ĉe ŝi estas lingvaj kapabloj, matematikaj kaj muzikaj...

Edukpensiono, - diris Viktor, - Jes, certe... Edukpensiono. Orfejo... Ne, ne, mi ŝercas. Valoras pripensi tion.

Sed kion pripensi? Ĉiu estus ĝoja aranĝi sian infanon en bonan edukpensionon aŭ en specialan lernejon. Edzino de nia direktoro...

Aŭskultu, Lola, - diris Viktor, - tio estas bona ideo, mi provos fari ion. Sed por tio bezonatas tem­po, tio ne estas simple. Mi, certe, skribos...

Skribos! Ĝuste tia vi estas. Necesas ne skribi sed veturi persone, viziti! Ja tutegale vi estas ĉi tie senhejmulo! Tutegale vi nur drinkaĉas kaj kuniĝas kun virinaĉoj. Ĉu vere por propra filino estas tiel malfacile...

«Ho, diablo», - pensis Viktor, - «ja ne po­vas mi klarigi al ŝi ĉion».

Li denove ekfumis, ĉambro. Post la fenestro leviĝis, kaj paŝadis en la vesperiĝis kaj, kiel antaŭe,

falis pluvo, grandmezura, peza, malhasta - pluvo, da kiu estis tre multe, kaj kiu sendube rapidis ne- nien.

Ho kiel vi tedis al mi! - diris Lola kun neaten- dita kolero. Se vi nur scius kiel vi tedis al mi...

«Venis jam tempo foriri», - pensis Viktor. - «Komenciĝas sankta patrina kolero, furiozo de lasita, kaj ĉio tia cetera; tutegale mi ne- nion respondu al ŝi hodiaŭ. Kaj nenion prome- su al ŝi».

Pri nenio eblas kalkuli je vi, - daŭrigis ŝi, - sentaŭga edzo, sentalenta patro... Moda verkisto, vidu vi, eĉ propran filinon ne sukcesis eduki... Ja ĉiu kamparano komprenas homojn pli bone ol vi! Nu kion mi faru nun? Ja de vi estas neniu utilo. Mi sola penadas, povas nenion. Mi estas por ŝi nulo, iu ajn malsekulaĉo gravas por ŝi centfoje pli ol mi. Sed sciu, iam vi bedaŭros! Se vi ne instruos ŝin, do ili ŝin instruos! Ĝisatendos vi ke ŝi kraĉos vian muzelon same kiel la mian...

Ĉesu, Lola, - diris Viktor, grimacante, - vi ja ne tiel... Mi estas patro, jes, sed vi estas la patrino. Ĉiuj ĉirkaŭ vi kulpas...