Выбрать главу

rondo - brilantaj okuloj kaj nenature blanka frunto.

Kanajloj - diris Diana per sufokiginta voĉo. Ĝuste tion mi atendis. Animaloj.

Ŝi falis sur la genuojn, la lumrondo glitis laŭ la nigra korpo, kaj Viktor ekvidis iun brilan metalan arkon, ĉenon en la herbo, kaj Diana ordonis: "Rapi- de, Viktor".

Li kaŭre eksidis apud ŝi, kaj nur tiam komprenis ke tio estas kaptilo, kaj en la kaptilo - homa piedo. Per la ambaŭ manoj li kroĉigis en la ferajn makzelo- jn, kaj penis disigi ilin. Ili iomete cedis, sed denove kunig is.

Stultulo! - kriis Diana. - Per la pistolo.

Li grincis per la dentoj, kaptigis pli oportune, streĉis ĉiujn muskolojn tiel, ke kraketis en la ŝul- troj, kaj la makzeloj disiris.

Tiru, - raŭke diris li. La piedo malaperis, la feraj arkoj kunig is denove kaj premis liajn fingrojn.

Tenu la lanterneton, - diris Diana.

Mi ne povas, - kulpe diris Viktor. - Kaptig is mi. Prenu el mia poŝo la pistolon...

Diana elblasfemis, ŝovis la manon en lian poŝon. Li denove disigis la arkojn, ŝi enigis inter ili la pistolon, kaj li liberi g is.

Tenu la lanterneton, - ripetis ŝi. - Mi pririgar- dos la piedon.

La osto estas dispecigita, - diris el la mallumo streĉita voĉo. - Portu min en la sanatorion kaj voku la aŭton.

Ĝuste, - diris Diana. - Tuj. Viktor, donu la lanterneton, prenu lin.

Ŝi lumigis. La homo sidis sur la sama loko, apoginte sin al arba trunko. Soba duono de lia viza- ĝo estis kovrita per nigra tuko.

«<Okulvitrulo» - ekpensis Viktor. - «<Malsekulaĉo. Kiel li trafis ĉi tien?»

Ja prenu vi, - senpacience diris Diana. - Sur la dorson.

Momenton, - resonis li. Li ekmemoris la flava- jn rondojn ĉirkaŭ la okuloj. Al la gorĝo ekruliĝ is naŭzo. - Momenton.

Li kaŭriĝis apud la malsekulaĉo kaj turniĝis al li per la dorso.

Prenu min je la kolo, - diris li.

La malsekulaĉo okazis magra kaj malpeza. Li ne

■ Л ■ I ■ Л ■ /V ■■ I • I • /V ■

moviĝis kaj, ŝajne, eĉ ne spms, kaj li ne ĝemis kiam Viktor glitiĝis, sed ĉiufoje lian korpon trafis konvulsio. La padeto estis multe pli kruta ol Viktor opiniis, kaj kiam ili alvenis la barilon, li signife ekanhelis. Ekestis malfacile traigi la malsekulaĉon tra fendo en la barilo, sed finfine ili venkis tion.

Kien lin? - demandis Viktor, kiam ili venis al la perono.

Dume en la vestiblon, - respondis Diana.

Ne, - per sama streĉa voĉo diris la malseku- laĉo. - Lasu min ĉi tie.

Ĉi tie estas pluvo, - oponis Viktor.

Ĉesu babilaĉi, - diris la malsekulaĉo. - Mi restos ĉi tie.

Viktor prisilentis tion kaj komencis leviĝi per la ŝtupoj.

Lasu lin, - diris Diana.

Al diablo, - diris li, - ja ĉi tie pluvas.

Ne estu stultulo, - ripetis la malsekulaĉo. - Lasu... ĉi tie...

Viktor, dirante eĉ ne vorton, kaj paŝante tra la tri ŝtupoj leviĝis al la pordo kaj eniris la vestiblon.

Kreteno, - mallaŭte diris la malsekulaĉo, - kaj faligis la kapon sur ŝultron de Viktor.

Ŝtipulo, - diris Diana, atingante na Viktor kaj kaptante lin je la manumo. - Vi murdos lin, idioto! Tuj elportu lin kaj metu sub la pluvon! Tuj, ĉu vi aŭdas? Nu, kial vi staras?

Freneziĝis vi ĉiuj, - kolere kaj embarase diris Viktor.

Li turniĝis, piedbatis la pordon, kaj eliris sur la peronon. Pluvo kvazaŭ atendis ĝuste tion. Ĵus ĝi gutetis maldiligente, sed nun ekfalis subite torente. La malsekulaĉo mallaŭte ekĝemis, levis la kapon, kaj subite ekspiris ofte-ofte, kiel pe-persekutita. Viktor daŭre prokrastis, instinkte serĉante iun aleron.

Metu min, - diris la malsekulaĉo.

Ĉu en flakon? - sarkasme kaj amare deman- dis Viktor.

Tio indiferentas... Metu.

Viktor atente metis lin sur ceramikajn platojn de la perono, kaj la malsekulaĉo tuj dismetis la brakojn kaj etendiĝis, lia dekstra piedo estis nena- ture turniĝita, la grandega frunto, ĉe lumo de forta lampo, ŝajnis bluete-blanka. Viktor eksidis apude sur la ŝtupon. Li tre volis foriri en la vestiblon, sed tio estis neeble: lasi la vunditan homon sub la plu- vego, kaj foriri en la varmon.

«<Kiomfoje oni nomis min hodiaŭ stultulo?»

55

- pensis li, frotante la vizaĝon per la manpla- to. - «<Ho, ial tro multe. Kaj, ŝajne, estas en tio parto da vero, ĉar stultulo, kiu estas ankaŭ idioto, kreteno, kaj tiel plu - tio estas profano kiu obstinas en sia profaneco. Sed je Dio, al li vere ekestis pli bone sub la pluvo! Kaj la oku- lojn li malfermis, kaj ne tiom timigaj estas ili ĉe li... Malsekulaĉo», - pensis li. - «<Jes, ŝajne malsekulaĉo sed ne okulvitrulo. Kiel li trafis en la kaptilon? Kaj de kie ĉi tie la kaptilo? Jam duan malsekulaĉon mi renkontas hodiaŭ, kaj ĉe ambaŭ ili - malagrablaĵoj. Ĉe ili mala- grablaĵoj, kaj ankaŭ ĉe mi pro ili - mala- grablaĵoj».

Diana konversaciis en la vestiblo per telefono. Viktor ekaŭskultis.

Piedo!... Jes. La osto estas dispecigita... Bone... Rapide, ni atendas.

Tra la vitra pordo Viktor ekvidis kiel ŝ i pendigis la aŭskultilon kaj ekkuris supren per la ŝtuparo.

«<Ial malbone ekestis ĉe ni en la urbo pro la malsekulaĉoj. Iu baraktado ĉirkaŭ ili. Al ĉiuj ili ekmalhelpis ial, eĉ al direktoro de la gimnazio. Eĉ al Lola», - ekmemoris li subite. - «<Ŝajnas ke ankaŭ ŝi ion neamikan diris pri ili...»

Li ekrigardis la malsekulaĉon. La malsekulaĉo rigardis lin.

Kiel vi fartas? - demandis Viktor. La malseku- laĉo silentis. - Ĉu vi bezonas ion, - demandis Vik­tor, altigante la voĉon. - Ĉu gluton da ĝino?

Ne kriaĉu, - diris la malsekulaĉo. - Mi aŭdas.

Ĉu doloras? - kompate diris Viktor.

Sed kion vi opinias?

«Neordinare malagrabla homo», - pensis Viktor. - «<Tamen ne gravas. Renkontiĝis ni kaj disiris. Sed ĉe li - doloroj...»

Tenu vi vin, - diris li. - Toleru ankoraŭ kelka- jn minutojn. Post nelonge oni venos preni vin.

La malsekulaĉo respondis nenion, lia frunto sulkigis, la okuloj fermigis. Li eksimilis kadavron - plata kaj senmova sub la pluvego.

Sur la peronon elsaltis Diana kun kuracista val- izeto, eksidis apude, kaj ekfaris ion pri la kripligita piedo. La malsekulaĉo mallaŭte ekgraŭlis, sed Diana ne diris trankviligajn vortojn kiujn tiuokaze kutimas diri medicinistoj.

Ĉu mi helpu al vi? - demandis Viktor.

Ŝi ne respondis. Li levigis, kaj Diana, ne tur- nante la kapon diris:

Atendu, ne foriru.

Mi ne foriras, - diris Viktor. Li rigardis kiel lerte ŝi surmetas la splintojn.

Vi ankoraŭ estos bezonata, - diris Diana.

Mi ne foriras, - ripetis Viktor.

Fakte vi povas kuri supren. Kuru, glutu ion, dum estas la tempo, sed poste tuj revenu.

Ne gravas, - diris Viktor. - ne tro bezonatas.

Poste ie, post kurteno de la pluvo ekbruis mo-

toro, ekbrilis lumĵetiloj. Viktor ekvidis ĵipon, sin- garde turnantan en la pordegon. La ĵipo alruligis al la perono, kaj el gi peze elgrimpis Jul Golem en sia malgracia pluvmantelo. Li leviĝis per la ŝtupoj, klin- iĝis ĉe la malsekulaĉo, prenis lian manon. La malsekulaĉo diris obtuze:

Neniujn injektojn.

Bone, - diris Golem, kaj alrigardis na Viktor. - Prenu lin.

Viktor prenis la malsekulaĉon sur la manojn, kaj ekportis lin al la ĵipo. Golem devancis lin, malfermis la pordeton, kaj engrimpis enen.

Metu lin ĉi tien, - diris li el la mallumo. - Ne, per piedoj antaŭen... Pli kuraĝe. Subtenu la ŝultro- jn...

Li snufis kaj ŝoviĝis en la aŭto. La malsekulaĉo denove ekgraŭlis, kaj Golem diris al li ion nekom- prenan, eble sakris, ion similan al "Ses injektojn je la kolon..." Poste li elgrimpis, batfermis la pordeton kaj, eksidante ĉe la stirilo, demandis na Diana: