Выбрать главу

Ĉu vi telefonis al ili?

Ne, - respondis Diana. - Ĉu mi telefonu?

Ne valoras jam, - diris Golem, - ĉar ili ŝtopos ĉion. Ĝis revido.

La ĵipo ekmoviĝis, ĉirkaŭveturis la florbedon, kaj forruliĝis.

Iru ni, - diris Diana.

Naĝu ni, - diris Viktor. Nun, kiam ĉio finiĝis, li sentis nenion krom incito.

En la vestiblo Diana prenis lian brakon.

Ne gravas, - diris ŝi. - Tuj vi vestos la sekan, drinketos la vodketon, kaj ĉio ekestos bona.

Fluas kiel de malseka hundo, - kolere plendis Viktor. Kaj, eble, vi klarigos kio okazis ĉi tie?

Diana lace suspiris.

Ja nenio specifa okazis ĉi tie. Ne devis li for- gesi la lanterneton.

Kaj kaptiloj sur vojoj, ĉu tio estas ĉe vi afero normala?

La urbestro metas ilin, kanajlo...

Ili leviĝis sur la duan etaĝon, kaj ekiris en la koridoro.

Ĉu li estas frenezulo? - informiĝis Viktor. - Ja tio estas krimafero. Eble li vere estas frenezulo?

Ne. Simple li estas kanajlo, kaj malamegas malsekulaĉojn. Same al la tuta urbo.

Tion mi rimarkis. Ni ankaŭ ne ŝatas ilin, sed kaptiloj... Sed kion malsekulaĉoj faris al ili?

Ja oni devas malamegi iun, - diris Diana. - En iuj lokoj oni malamas judojn, en iuj aliaj - negrojn, kaj ĉe ni - malsekulaĉojn.

Ŝi haltis antaŭ la pordo. Diana turnis la ŝlosilon, eniris kaj ŝaltis lumon.

Momenton, - diris Viktor, ĉirkaŭrigardante. - Kien vi alkondukis min?

Tio estas labo, - respondis Diana. - Mi tuj...

Viktor restis ĉe la pordo, kaj rigardis kiel ŝi iras

en la grandega ĉambro kaj fermas la fenestrojn. Sub la fenestroj nigriĝis flakoj.

Kaj kion li faris ĉi tie nokte? - demandis Vik­tor.

Kie, - demandis Diana, ne turniĝante.

Sur la pado... Ja vi sciis ke li estas tie, ĉu?

Ĉu vi komprenas, - diris ŝi, - en la leprulejo estas malbone pri medikamentoj. Iam ili venas al ni, petas...

Ŝi fermis la lastan fenestron, kaj trairis la labon, pririgardante la tablojn, okupatajn per apara- toj kaj kemia vazaro.

Aĉas ĉio ĉi tio, - diris Viktor. Malbonas la reg­no. Kien ajn oni veturu, ĉie iu fiaĵo... Iru ni, ĉar malvarmas mi.

Momenton, - diris Diana.

Ŝi prenis de la seĝo iun malhelan veston kaj skuis ĝin. Tio estis vira vespera kostumo. Ŝi akurate pendis ĝin en ŝrankon por profesia vesto.

«De kie ĉi tie kostumo?» - pensis Viktor. - «Krom tio iu konata kostumo».

Kaj nun, - diris Diana, - vi kiel vi volas, sed mi engrimpos varmegan bankuvon.

Aŭskultu, Diana, - diris Viktor singarde. - Kio estis tiu kun jen tia nazo... Flavvizaĝa? Kun kiu vi dancis...

Diana prenis lin je la mano.

Ĉu vi scias, - diris ŝi post ioma silento, - tio estas mia edzo... Estinta edzo.

Ĉapitro kvara

Longe mi ne vidis vin en la urbo, - diris Pavor per nazkatara voĉo.

Ne tiom longe, - oponis Viktor. - Nur du tagoj.

Ĉu mi povas iom sidi kun vi, aŭ vi preferas esti duopaj? - demandis Pavor.

Sidu, - ĝentile diris Diana.

Pavor eksidis kontraŭ ŝi kaj kriis: "Kelnero, duoblan konjakon!". Vesperiĝis, la pordisto kurtenis

la fenestrojn. Viktor ŝaltis la plankan lampon.

Mi admiras vin, - alparolis Pavor na Diana. - Logi en tia klimato kaj konservi belegan koloron de la vizago... - Li ternis. - Pardonu. Tiuj ĉi pluvoj finigos min... - Kiel prosperas la laboro? - deman­dis li na Viktor.

Ne tro. Ne povas mi labori kiam ĉielo malser- enas: ĉiam aperas deziro drinki.

Sed kiun skandalon ordigis vi ĉe la policestro? - demandis Pavor.

Bagatelaĵo, - diris Viktor. - Mi serĉis juste-

con.

Sed kio okazis?

Animalo urbestro ĉasis malsekulaĉojn per kaptiloj. Unu kaptig is, difektis la piedon. Mi prenis la kaptilon, iris en la polican administrejon, kaj pos- tulis esploron.

Tiel, - diris Pavor. - Kaj poste?

En tiu ĉi urbo estas strangaj legoj. Ĉar ne ve­nis plendo de la suferito, oni opinias ke krimo forestis, sed estis malfeliĉa okazo, pri kiu kulpas neniu krom la suferito. Mi diris al la policestro ke mi konsideros tion, kaj li deklaris al mi ke tio estas mi- naco; post kio ni separigis.

Sed kie okazis tio? - demandis Pavor.

Apud la sanatorio.

Apud la sanatorio? Sed kion bezonas malseku- laĉo apud sanatorio?

Laŭ mi tio koncernas neniun, - akre diris Di­ana.

Certe, - diris Pavor. - Mi simple miris... - Li sulkigis, fermis la okulojn, kaj sonore ternis. - Dia- ble, - diris li. - Mi petas pardonon.

li ŝovis la manon en la poŝon, kaj eltiris gran- dan naztukon. Io frapobrue falis sur la plankon. Vik­tor kliniĝis. Tio estis kaprompilo. Viktor levis ĝin kaj etendis al Pavor.

Por kio vi portaĉas tion? - demandis li.

Pavor, enŝovinte la vizaĝon en la naztukon,

rigardis la kaprompilon per ruĝiĝintaj okuloj.

Tio estas pro vi, - diris li per premita voĉo, kaj purigis la nazon. - Tio vi timigis min per via rakonto... Sed, interalie, ĉi tie, onidire, agas iu loka bando. Ĉu banditoj ĉu huliganoj, sed mi, ĉu vi scias, ne ŝatas kiam oni batas min.

Ĉu oni ofte vin batis? - demandis Diana.

Viktor alrigardis ŝin. Ŝi sidis en la brakseĝo,

metinte la gambon sur la gambon, kaj fumis, mal- levinte la okulojn.

«<Bedaŭrinda Pavor», - pensis Viktor. - «<Nun estos vi forigita».

Li etendis la manon kaj ŝiretis la jupon sur ŝiaj genuoj.

Min? - demandis Pavor. - Ĉu vere mi aspektas kiel homo kiun oni ofte batas? Tion necesas korekti. Kelnero, ankoraŭ duoblan konjakon!... Tiel do, sekvonttage mi eniris seruristejon, kaj tie oni sen- prokraste faris tiun ĉi aĵon. - Kun kontenta aspekto li pririgardis la kaprompilon. - Bona aĵo, eĉ al Golem ekplaĉis ĝi...

Ĉu malgraŭ ĉio oni ne enlasis vin en la lep- rulejon? - demandis Viktor.

Jes, ne enlasis, kaj eblas opinii ke ne enlasos.

Mi perdis jam la esperon. Mi sendis plendojn en tri departementojn, kaj nun sidas kaj verkas la rapor- ton, - plendis Pavor. Je kiu sumo la leprulejo ricevis pasintjare kalsonojn. Aparte virajn, aparte inajn. Diable pasiiga laboro.

Skribu ke ĉe ili mankas medikamentoj, - kon- silis Viktor.

Pavor mire levis la brovojn, kaj Diana maldili- gente diris:

Pli bone ĉesu vi la skribaĉadon, pe-drinku glason da varma vino kaj kuŝu dormi.

La aludon mi komprenis, - diris Pavor kun suspiro. - Do devas mi foriri... Ĉu vi scias kiun ĉambron mi okupas? - demandis li na Viktor. - Es- tus bone se vi vizitus min.

Ducent-tridek-trian, - diris Viktor.

Nepre. - Ĝis revido, - diris Pavor leviĝante. - Agrablan vesperon.

Ili rigardis kiel li aliris la vendobreton, prenis botelon da ruĝa vino, kaj ekiris al la eliro.

Lango ĉe vi estas longa, - diris Diana.

Jes, - konsentis Viktor. - Kulpas mi. Ĉu vi scias, per io li plaĉas al mi.

Sed al mi - ne, - diris Diana.

Kaj ankaŭ al doktoro R.Kvadriga li ne plaĉas. Interese, kial?

Vizaĝaĉo lia estas fia, - respondis Diana. - Blonda bestaĉo. Konas mi tiajn. Veraj viroj. Sen honoro, sen konscienco, regantoj super stultuloj.

Jen kiel, - miris Viktor. - Sed mi opiniis ke tiaj viroj devas plaĉi al vi.

Nun forestas viroj, - oponis Diana. - Nun aŭ

faŝistoj, aŭ virinaĉoj.

Kaj mi? - kun intereso informiĝis Viktor.

Vi? Vi tro ŝatas marinitajn lampridojn. Kaj samtempe - justecon.

Ĝuste. Sed laŭ mi tio estas bone.

Tio ne estas malbone. Sed se vi devus elekti, vi elektus lampridojn, jen kio malbonas. Al vi pros- peris ke vi havas talenton.

Kial vi estas tiel kolera hodiaŭ? - demandis Viktor.

Sed mi entute estas kolera. Ĉe vi - talento, ĉe mi - kolereco. Se forpreni de vi la talenton, kaj de mi - kolerecon, tiam restos du kopulantaj nuloj.