Выбрать главу

Mia nomo estas Zurzmansor.

Fama familnomo, - gentile diris Viktor. - Ĉu vi estas parenco de Pablo Zurzmansor, sociologo?

La malsekulaĉo duonfermis la okulojn. - Eĉ ne samnomulo, - diris li. - Oni diris al mi, Banev, ke morgaŭ vi elpaŝos en gimnazio...

Viktor ne sukcesis respondi. Post lia dorso ek- movigis braksego, kaj bravula baritono prononcis:

Nu, vi, infektulo, for de ĉi tie!

Viktor turnigis. Super li levigis diklipa Flamin Juventa, aŭ kio estas lia nomo, unuvorte neveto. Viktor rigardis lin ne pli ol sekundon, sed eksentis jam fortegan ekscitigon.

Al kiu vi diras tion, juna homo? - Informigis

li.

Al via kamarado, - gentile diris Flamin Juven­ta, kaj denove elkriegis: - Ĉu vi ne aŭdas, malseka felaĉo!

Unu momenton, - diris Viktor, kaj levig is.

Flamin Juventa, aĉsmajle rigardis lin desupre.

Tia juna goljato en sporta jako, brilanta per mult- nombraj emblemoj, nia simplega patruja ŝturmfjur- er, fidela filo de la nacio kun kaŭĉuka bastoneto en la malantaŭa poŝo, minaco por liv-uloj, dekstruloj kaj moderuloj.

Viktor etendis la manon al lia kravato kaj diris, figurante zorgemon kaj scivolon:

Kio estas ĉi tie ĉe vi?

Kaj kiam la juna goljato aŭtomate klinis la kapon por rigardi kio estas ĉe li tie, Viktor forte

pinĉis lian nazon per dika kaj montra fingroj.

E! - konsternite kriis la juna goljato, kaj pe­nis elŝiriĝi, sed Viktor ne ellasis lin, kaj iom da tempo peneme kaj kun glacia delico turnadis kaj tiradis tiun ĉi impertinentan fortikan nazon, al- parolante:

Kondutu vi vin dece, pedika hundido, neveto, vulgarulo...

Lia pozicio estis ekstreme oportuna: la juna gol­jato terure kalcitris, sed inter ili estis brakseĝo, juna goljato knedis la aeron per la pugnoj, sed manoj de Viktor estis longaj, kaj Viktor daŭre tur- nadis kaj tiradis, ĝis kiam super lia kapo traflugis botelo. Tiam li retrorigardis: sur lin, disŝovante tablojn kaj renversante seĝojn, kun bruego kuris la tuta bando - kvinopo, duopo el kiuj estis tre alt- staturaj. Por momento ĉio eksenmoviĝis, kiel sur fo- tografaĵo: nigra Zurzmansor, trankvile sidanta en la brakseĝo, Teddi, pendanta ene de la salto super la vendotabulo, Diana kun blanka volvaĵo meze de la halo, kaj sur malantaŭa fono - furioza liphara viza- ĝo de la pordisto, kaj tre apude - malicaj muzelaĉoj kun malfermitaj buŝoj. Poste la fotografaĵo finiĝis, kaj komenciĝis kino.

Unuan el la altstaturaj Viktor tre sukcese faligis per bato je la vangosto. Tiu malaperis, kaj iom da tempo ne estis videbla. Sed alia altstaturulo trafis orelon de Viktor. Ankoraŭ iu batis lian vangon per la manplata rando. Verŝajne li maltrafis la kolon. Kaj ankoraŭ iu, - ĉu liberiĝinta goljato? - saltis sur lin de malantaŭe. Ĉiuj ili estis krudaj huliganoj, apogo de la nacio, - nur unu el ili konis bokson, sed aliaj deziregis ne tiom interbatiĝi kiom kripligi, elpremi okulon, ŝiri la buŝon, kalcitri je la ingveno. Se Vik­tor estus sola, ili kripligus lin, sed de malantaŭe ilin alkuris Teddi, kiu sankte sekvis oran regulon de ĉiuj elĵetistoj - estingi ĉiun interbatiĝon je la ĝermo mem, kaj de flanko aperis Diana, Diana Furioza, dent-nudigita pro la malamo, ne simila al si, jam sen la blanka pakaĵo, sed kun peza plektita botelego en la mano; krom tio alrapidis la pordisto, homo kvankam nejuna, sed, laŭ la sperto, iama soldato - li agis per ligaĵo da ŝlosiloj kvazaŭ tio es­tus rimeno kun bajoneto en la bajonetingo. Do kiam el la kuirejo alkuris du kelneroj, estis jam nenio al ili por fari. La neveto forkuris, forgesinte sur la tableto la transistoran radioricevilon. Unu el la bravuloj restis kuŝi sub la tableto - tio estis kiun Diana faligis per la botelego, restintan kvaropon Viktor kaj Teddi, kuraĝigante unu la alian per bravaj alkrioj, elportis el la halo, senmetafore, sur la pug- noj, pelis ilin tra la vestiblo, kaj per la piedbatoj enigis en la turniĝantan pordon. Laŭinercie ili elflugis eksteren, kaj nur tie, sub la pluvo, konsciis sian plenan venkon kaj iom trankviliĝis.

Nazmukuloj fiaj, - diris Teddi, ekfumante samtempe du cigaredojn: - por si kaj por Viktor. - Kutimiĝis ili diboĉi ĉiuvendrede. Pasintfoje preterri- gardis mi - du brakseĝojn rompis ili. Kaj kiu pagu? Mi!

Viktor palpis la ŝvelintan orelon.

La neveto foriris, - diris li bedaŭre. - Do ne atingis mi lin kiel decas.

Tio estas bone, - diris Teddi afereme. - Kun tiu ĉi diklipulo oni prefere ne havu aferojn. Onkleto lia, vi ja scias kio li estas, kaj ankaŭ li mem... Apogo de la patrujo kaj de la ordo, aŭ kiel ili nomas sin tie. Sed pri interbatigoj, sinjoro verkisto, lertig is vi bone. Tia, memoras mi, nazmukulo vi estis - oni frap! kaj vi jam sub la tablon. Bravulo.

Ja tia estas mia profesio, - suspiris Viktor. - Rezulto de porekzista lukto. Ja ĉe ni jen kieclass="underline" - ĉiuj sur unuopulon. Kaj sinjoro prezidento pro ĉiuj.

Ĉu vere gis interbatigo venas? - simple anime miris Teddi.

Sed kiel vi opinias! Verkos oni pri vi laŭdan artikolon ke vi, kvazaŭ, estas saturita per la nacia memkonscio, do iras vi serĉi la kritikiston, sed li jam kun kompanio. Kaj ĉiuj junaj, batalemaj, fortaj, infanoj de la prezidento...

Jen kiel, - diris Teddi kompate. - Kaj kio?

Diverse. Kaj tiel okazas, kaj alie.

Al la enirejo alruligis ĵipo, malfermigis la pordeto, kaj sub la pluvon, kovrante sin per unu pluvmantelo, elgrimpis la juna homo kun okulvitroj kaj lia altstatura akompananto. El ĉe la stirilo el­grimpis Golem. La altstatura kun akra, iel profesia intereso rigardis kiel la pordisto elbatas tra la turniganta pordo la lastan diboĉulon.

Bedaŭrindas ke tiu forestis, - flustre diris Teddi, montrante la altstaturan, - jen kiu estas ma- jstro! Ne kiel vi. Profesiulo, ĉu vi komprenis?

Komprenis, - same flustre respondis Viktor.

La juna homo kun la teko kaj la altstatura trote preterkuris ilin kaj plongis en la eniron. Golem sen- rapide ekmovigis post ili, de malproksime smajlante al Viktor, sed lian vojon baris Zurzmansor kun la blanka pakaĵo sub la brako. Li diris ion duonvoĉe al Golem, post kio Golem ĉesis smajli, kaj revenis en la aŭton. Zurzmansor engrimpis la postan sidlokon kaj la ĵipo forruliĝis.

Tiel do - diris Teddi. - Ne tiun ni batis, sin­joro Banev. Homoj sangon pro li perdas, sed li ek- sidis en malpropran aŭton kaj forveturis.

Nu, tion vi vane, - diris Viktor. - Malsana malfeliĉa homo, hodiaŭ li, morgaŭ vi. Ni iros nun kaj drinkos, sed li estas en leprulejon veturigata.

Scias ni kien li estas veturigata! - senpaciĝe diris Teddi. - Nenion vi komprenas en nia vivo, verkisto.

Deŝiriĝis mi de la nacio, ĉu?

De nacio aŭ ne de nacio, sed vivon nian vi ne konas. Provu vi vivi ĉe ni: kioman jaron pluvoj, sur la kampoj putris ĉio, infanoj senbridiĝis... Ja pri kio paroli -eĉ ne unu kato en la urbo restis, neniu savo de musoj... E-eĥ! - diris li, svinginte la manon. - Iru ni jam.

Ili revenis en la vestiblon, kaj Teddi demandis la pordiston, kiu okupis jam sian postenon:

Nu, ĉu multas la perdoj?

Ne, - respondis la pordisto, - eblas opinii ke evitis ni. Unu surplanka lampo estas kripligita, la muron ili malpurigis, sed monon mi forprenis de tiu... de lasta, jen, prenu. Kalkulante dumire la monon, Teddi eniris la restoracion. Viktor sekvis lin.

En la halo denove regis trankvilo. La juna homo kun la okulvitroj kaj la altstatura enuis jam super botelo da minerala akvo, melankolie maĉante sian vespermanĝon. Diana sidis kie ŝi sidis antaŭe, tre vigla, tre beleta, kaj eĉ smajlis al preninta sian lokon doktoro R.Kvadriga, kiun kutime ŝi ne toleris. Antaŭ R.Kvadriga staris botelo da rumo, sed li anko- raŭ estis sobra, kaj tial aspektis strange.

Je la venko! - malserene salutis li na Viktor. - Bedaŭras mi ke ne ĉeestis tion en rango eĉ de kadeto.

Viktor falis en la brakseĝon.

Bela orelo, - diris R.Kvadriga. - Kie vi akiris tian? Kiel koka kresto.

Konjakon! - postulis Viktor. Diana verŝis al li konjakon. - Pro ŝi, nur pro ŝi akiris mi tiun ĉi venkon, - diris li, montrante na Diana. - Ĉu vi pri- pagis la botelon?