Выбрать главу

post ioma silento diris li per la antaŭa serioza ĝ is senpasieco tono. - Komence al mi ŝajnis ke vi di- rektiĝas al la hejmo, sed nun mi vidas ke ni iras kontraŭan direkton.

Viktor daŭre staris, rigardante lin de sia alteco.

«Du botoj estas paro», - pensis li. - «Li kalkulis, analizis, kaj afereme decidis ne in- formi la rezulton. Ne rakontos li al mi kio okazis ĉi tie. Ĉu eble krimaĵo? Novaj, ĉu vi scias, tempoj... Stultaĵo, konas mi nunajn krimulojn...».

Ĉio estas en ordo, - diris li, kaj ekiris pluen. - Ni iras en la hotelon, mi loĝas tie.

La knabo, rekta, severa kaj malseka paŝadis apude. Venkinte ioman nedecidemon Viktor metis la manon sur lian ŝultron. Okazis nenio eksterordinara

la knabo toleris tion. Tamen, verŝajne, li decidis ke lia ŝultro ekestis bezonata estiel utilaĵo, estiel apogaĵo por la traŭmatulo.

Mi devas diri al vi, - per plej konfida tono in- formis Viktor, - ke ĉe vi kaj Irma estas tre stranga maniero konversacii. Ni, infanaĝe, parolis ne tiel.

Ĉu vere? - ĝentile diris Bol-Kunac. - Kaj kiel vi parolis?

Nu, ekzemple, tiu ĉi via demando ĉe ni sonus tieclass="underline" Kijo?

Bol-Kunac levetis la ŝultrojn.

Ĉu vi volas diri ke tio estus pli bone?

Gardu Dio. Mi volas diri nur, ke tio estus pli nature.

Ĝuste tio kio estas plej natura, - rimarkis Bol-Kunac, - malplej decas al homo.

Viktor eksentis iun internan malvarmon. Iun maltrankvilon. Aŭ eĉ timon. Kvazaŭ al li, en la viza- ĝon, ekridegis katino.

Ĉio natura ĉiam estas primitiva, - daŭrigis Bol-Kunac. - Sed homo estas estaĵo komplika, na- tureco ne konvenas al ĝi. Ĉu vi komprenas min, sin- joro Banev?

Jes, - diris Viktor, - certe...

Estis io mirinde falsa en tio ke li patre tenas la manon sur ŝultro de tiu ĉi knabo, kiu ne estas kn- abo. Li eksentis eĉ malkomforton en la kubuto, sin- garde deprenis la manon, kaj ŝovis ĝin en la poŝon.

Kiom aĝa vi estas? - demandis li.

Dek-kvar-jara. - malkoncentriĝe respondis Bol-Kunac.

Ha-a...

Ĉiu alia knabo, sur loko de Bol-Kunac, nepre ek- interesiĝus pri tiu ĉi incite-nedifina "ha-a", sed Bol- Kunac ne estis unu el ĉiuj ajn knaboj. Li respondis nenion. Lin ne interesis incite-nedifinaj interjekcioj.

Li meditis pri interrilato de natura kaj primitiva. Li bedaŭris ke trafis tiel neintelektan konversaciulon, kaj eĉ kapbatitan...

Ili eniris Prezident-avenuon. Ĉi tie estis multe da lanternoj, kaj renkontiĝis pasantoj, rapidantaj viroj kaj virinoj kurbitaj per la multtaga pluvo. Ĉi tie estis lumigitaj eksponfenestroj, kaj eniro en la kinejon, lumigita per neona lumo, kie sub la plu- vŝirmejo amasiĝis tre samaj junaj homoj de nedis- tingebla sekso en brilaj pluvmanteloj ĝis la kalka- noj. Kaj tra la pluvo, super ĉio ĉi tio, brilis oraj kaj bluaj sorĉvortoj: "Prezidento - patro de la popolo", "Legio de Libero - fidela filo de la Prezidento", "Armeo - nia minaca gloro"...

Ili, inercie, iris sur la pavimo, kaj pretervetu- ranta aŭto ekblekis ilin, alpelis sur la trotuaron, kaj verŝis per malpura akvo...

Sed mi opiniis ke vi estas okdek-jara, - diris Viktor.

Kijo-kijo? - per abomena voĉo diris Bol- Kunac, kaj Viktor liberiĝe ekridis.

Malgraŭ ĉio tio estis knabo, ordinara normala mirinfano, satleginta na Gejbor, na Zurzmansor, na Frem, kaj eble eĉ pene pe[2]-leginta na Ŝpengler (Spengler).

Ĉe mi, infanaĝe, estis konato, - diris Viktor, - kiu iniciatis pe-legi originalon de Gegel (Hegel), li pe-legis, sed ekestis skizofreniulo. Vi, viaaĝe, certe

scias kio estas skizofrenio.

Jes, mi scias, - diris Bol-Kunac.

Kaj ĉu vi ne timas?

Ne timas.

Ili venis al la hotelo, kaj Viktor proponis:

Eble vi venu al mi, sekiĝu?

Mi dankas vin. Mi ja intencis peti vian perme- son eniri. Unue mi devas diri ion al vi kaj, due, mi devas konversacii telefone. Ĉu vi permesas?

Viktor permesis. Ili trairis la turniĝantan pordon preter la pordisto, demetinta la ĉapon antaŭ Viktor, preter la riĉaj statuoj kun elektraj kandeloj, en tute malplenan vestiblon, saturitan per restoraciaj odor- oj, kaj Viktor eksentis kutiman plivigliĝon, antaŭ - gustumante la venantan vesperon, kiam eblos drin- ki, babili senrespondece, kaj per la kubuto forŝovi al morgaŭo tion kio incite premas hodiaŭ, antaŭgus- tumante na Jul Golem kaj doktoron Kvadriga...

«Kaj eblas ke ankoraŭ kun iu mi konatiĝos, kaj eble okazos io: interbatiĝo, aŭ temo subite ekludos; kaj mendu mi hodiaŭ lampridon4. Kaj iru ĉio bone, kaj per lasta buso veturu mi al Diana».

Dum Viktor prenis ŝlosilon de la akceptisto, post lia dorso okazis konversacio. Bol-Kunac konversaciis kun la pordisto.

Vi por kio venaĉis ĉi tien? - siblis la pordisto.

Ĉe mi estas konversacio kun sinjoro Banev.

Mi montros al vi konversacion kun sinjoro Banev, - siblis la pordisto, - vizitaĉas vi restoracio- jn...

Ĉe mi estas konversacio kun sinjoro Banev, - ripetis Bol-Kunac. - Restoracio min ne interesas.

Nur tio mankas ke vin, hundidon, restoracio interesu... Jen forĵetos mi vin de ĉi tie.

Viktor prenis la ŝlosilon, kaj returnis.

E... - diris li. Li denove forgesis nomon de la pordisto. - La knabeto venas kun mi, ĉio estas en ordo.

La pordisto respondis nenion, lia vizaĝo estis malkontenta.

Ili leviĝis en la ĉambron. Viktor delice deĵetis la pluvmantelon, kaj kliniĝis por delaĉi la malsekajn botetojn. La sango verŝiĝis al la kapo, kaj li eksen­tis interne dolorajn neoftajn puŝojn en tiu loko kie estis la ŝvelaĵo, peza kaj ronda kiel plumba plateto. Li tuj rektiĝis kaj, tenante sin je la fosto, komencis deŝiri la boteton, apogante la ŝu-postaĵon per ŝu- pinto de la dua piedo. Bol-Kunac staris apude, de li falis gutoj.

Senvestiĝu, - diris Viktor. - Pendu ĉion sur la radiatoron, kaj mi donos al vi viŝtukon.

Permesu telefoni, - diris Bol-Kunac, ne moviĝante de la loko.

Agu, - Viktor deŝiris la duan boteton, kaj en malsekaj ŝtrumpetoj foriris en la banĉambron. Sen- vestiĝante li aŭdis kiel la knabo mallaŭte konversa- cias, trankvile kaj neklare. Nur foje li distingeble kaj laŭte prononcis "Mi ne scias". Viktor viŝiĝis per la bantuko, vestis la negliĝan mantelon kaj, pren- inte puran bantukon, eliris el la banĉambro.

Jen al vi - diris li, kaj tuj ekvidis ke tio ne be- zonatas. Bol-Kunac, kiel antaŭe, staris ĉe la pordo, kaj de li, kiel antaŭe, falis gutoj.

Mi dankas vin, - diris li. - Sed mi devas iri. Mi nur volus ankoraŭ...

Malvarmumos vi, - diris Viktor.

Ne, ne maltrankviliĝu, mi dankas vin. Mi ne malvarmumos. Mi volis nur klarigi unu aferon. Ĉu Irma diris ion al vi?

Viktor ĵetis la bantukon sur la kanapon, kaŭriĝis antaŭ la drink-ŝranketo, kaj eltiris botelon kaj glason.

Irma sufiĉe multe diris al mi, - respondis li moroze. Li verŝis en la glason fingroalte da ĝino, kaj alverŝis iom da akvo.

Ĉu ŝi transdonis al vi nian inviton?

Ne, invitojn ŝi ne transdonis al mi. Prenu, drinku.

Mi dankas vin, ne estas bezonate. Se ŝi ne transdonis, transdonos mi. Ni volus renkontiĝi kun vi, sinjoro Banev.

Kiu - ni?

Gimnazianoj. Ĉu vi scias, ni legis viajn libro- jn, kaj volus prezenti al vi kelkajn demandojn.

Hm, - diris Viktor dube. - Ĉu vi estas certa ke tio interesos ĉiujn?

Mi opinias ke jes.

Tamen mi verkas ne por gimnazianoj, - mem- origis Viktor.

Tio ne gravas, - diris Bol-Kunac kun mola in- sisto. - Ĉu vi konsentas?

Viktor pripense turnis en la glaso la travideblan miksaĵon.

Eble vi tamen drinkos? - demandis Viktor. - Plej bona rimedo kontraŭ malvarmumo. Ne? Tiam drinkos mi. - Li sekigis la glason. - Bone. Mi kon- sentas. Nur neniujn afiŝojn, avizojn, kaj tiel plu. Malvasta rondo. Vi kaj mi... Kiam?