Выбрать главу

174

kaj mensogis, delice mensogis, plezuriĝis, mokis min, hihiis li en la pugnon kiam mi de- turniĝis, okulumis al si mem, kaj poste kun- sente demandis kio ĉe mi pri la kapo...»

Kiel tra nigra nebulo Viktor vidis kiel doktoro R.Kvadriga malrapide levis la kapon, malfermegis en neaŭdebla krio la sekiĝintan buŝon, kaj komencis konvulsie palpi sur la tablotuko per la tremantaj manoj kiel blinda, kaj okuloj liaj estis kiel ĉe blindu - lo kiam li turnadis la kapon, kaj ĉiam li kriis, kriis, sed Viktor aŭdis nenion...

Kaj vere, mi mem estas merdo, al neniu bezonata hometo, je vizaĝaĉo min per la boto, kaj teni je la manoj, kaj ne doni al mi viŝi min, kaj al kiu, diable, mi estas bezonata, oni devis bati pli forte, por ke mi ne leviĝu, sed mi kiel en sonĝo kun vataj pugnoj, kaj Dio mia, je kiu diablo mi vivas, kaj je kiu diablo vivas ĉiuj! Ja tio estas tiel simple, veni de malantaŭe kaj frapi per fero la kapon, kaj nenio ŝanĝiĝos, je mil kilometroj de ĉi tie samsekunde naskiĝos alia bastardo...

Grasa vizaĝo de Golem malsanete ŝveliĝis eĉ pli, kaj ekestis nigra pro la ekvidiĝinta hirtaĵo, la okuloj tute graskovriĝis, kaj li kuŝis en la brakseĝo senmove kiel felsako kun difektiĝinta oleo, ĉe li moviĝis nur fingroj kiam li malrapide prenis pokale­ton post pokaleto, sensone derompis la piedeton, ellasis, kaj denove prenis, kaj denove rompis kaj el- lasis.

«Kaj neniun mi amas, ne povas mi ami na Diana, ĉu gravas kun kiu mi dormas, ja dormi ĉiuj scipovas, sed ĉu oni povas ami virinon kiu ne amas vin, ankaŭ virino ne povas ami kiam vi ne amas ŝin, kaj tiel ĉio turniĝas en damni- ta senhomeca rondo, turniĝas kiel serpento kiu postkuras sian voston, kiel animaloj kiuj ku- niĝas kaj diskuras... Sed animaloj ne elpensas vortojn kaj ne verkas versaĵojn, ili nur kuniĝas kaj diskuras...»

Kio koncernas Teddi do li ploris, metinte la kub- utojn sur la vendobreton, metinte la ostecan mentonon sur la ostecajn pugnojn, lia kalva frunto safrane brilis sub la lampo, kaj sur la enigintaj van- goj senhalte fluis larmoj, kaj ankaŭ ili brilis sub la lampo...

«Kaj ĉio pro tio ke mi estas ne verkisto sed merdo, kia el mi, al diablo, verkisto, se mi ne toleras verki, se verkado - tio estas okupo turmenta, honta, aĉa, simila al malsaneca fiziologia funkcio, simila al lakso, simila al el- premo de puso el furunko, malamas mi, timi- gas eĉ pensi ke mi devos okupiĝi pri tio la tu- tan vivon, ke mi estas kondamnita, ke oni jam ne ellasos, sed postulos: donu, donu, kaj mi donos, sed nun mi ne povas, eĉ pensi mi ne povas pri tio. Dio, faru ke mi ne pensu pri tio... »

Bol-Kunac staris post dorso de R.Kvadriga kaj rigardis la horlogon, svelteta, malseka, kun malseka freŝa vizaĝo, kun mirindaj malhelaj okuloj, kaj de li, disŝirante la densan sufokecon, disvastiĝis freŝa odoro - odoro de herbo kaj fonta akvo, odoro de nimfeoj, de suno kaj libeloj super lago...

Kaj mondo revenis. Nur iu neklara memoro aŭ sento, aŭ rememoro pri sento ĵetiĝis post la angu- lon: ies senespera ŝiriĝinta krio, nekomprena grin- co, sonoro, krako de vitro...

Viktor lekis la lipojn kaj etendiĝis al la botelo. Doktoro R.Kvadriga, metinte la kapon sur la tablo- tukon, raŭke murmuris: "Nenio bezonatas. Kaŝu min. Foriru ili..." Golem zorgeme forbalais de la tablo la vitrajn rompaĵojn.

Bol-Kunac diris:

Sinjoro Golem, bonvolu pardoni min. Jen letero al vi, - li metis antaŭ Golem koverton kaj de­nove enrigardis la horloĝon. - Bonan vesperon, sin­joro Banev, - diris li.

Bonan vesperon, - diris Viktor, verŝante al si konjakon.

Golem atente legis la leteron. Post la vendobre- to Teddi brue purigis la nazon per la naztuko.

Aŭskultu, Bol-Kunac, - diris Viktor. - Ĉu vi vidis kiu frapis min tiam?

Ne, - diris Bol-Kunac, rigardante liajn okulo-

jn.

Kiel tiel - ne? - diris Viktor, kuntirante la brovojn.

Li staris al mi per la dorso, - klarigis Bol- Kunac.

Vi konas lin, - diris Viktor. - Kiu estis tio?

Golem eligis nedifinitan sonon. Viktor rapide ekrigardis lin. Atentante neniun, Golem pripense disŝiris la skribaĵon je etaj pecetoj. La ŝiraĵojn li kaŝis en la poŝon.

Vi eraras, - diris Bol-Kunac. - Mi ne konas lin.

Banev, - elmurmuris R.Kvadriga. - Mi petas vin... Mi ne povas troviĝi tie sola... Iru kun mi... Tre time...

Golem leviĝis, serĉis per la fingro en poŝo de la veŝto, poste kriis:

Teddi! Enskribu al mi... Kaj konsideru ke mi rompis kvar pokaletojn... - Nu, mi iras, - diris li al Viktor. - Pripensu kaj akceptu saĝan decidon. Eblas eĉ ke pli bone estas por vi forveturi.

Ĝis revido, sinjoro Banev, - ĝentile diris Bol- Kunac. Al Viktor ŝajnis ke la knabo apenaŭ rimarke balancis nee la kapon.

Ĝis revido, Bol-Kunac, - diris li. - Ĝis revido.

Ili foriris. Viktor pripense ĝisdrinkis la kon­jakon. Venis kelnero, lia vizaĝo estis ŝvelita, tute kovrita per ruĝaj makuloj. Li komencis purigi la tablon, kaj liaj movoj estis nekutime mallertaj kaj necertaj.

Ĉu vi estas ĉi tie antaŭ nelonge? - demandis Viktor.

Jes, sinjoro Banev. De hodiaŭa mateno.

Kaj Peter, ĉu li malsaniĝis?

Ne, sinjoro Banev. Li forveturis. Ne eltenis li. Ankaŭ mi, verŝajne, forveturos...

Viktor rigardis na R.Kvadriga.

Forkonduku vi lin poste en la ĉambron, - diris

li.

Jes, certe, sinjoro Banev, - respondis la kel- nero per necerta voĉo.

Viktor kvitiĝis, adiaŭe svingis la manon al Ted­di, kaj eliris el la restoracio en la vestiblon. Li lev- iĝis sur la duan etaĝon, venis al pordo de Pavor, levis la manon por ekfrapi, staris iome, kaj, ne frap- inte, denove malleviĝis.

La akceptisto, post sia pupitro, kun mirego pririgardis siajn manojn. Liaj manoj estis malsekaj, al ili algluiĝis tufoj da haroj, lia uniforma surtuto estis superŝutita per la haroj, kaj sur la vizaĝo, sur la ambaŭ vangoj, ŝvelis freŝaj grataĵoj. Li ekrigardis na Viktor - liaj okuloj estis konsternitaj. Sed nun ne eblis rimarki ĉiujn tiujn ĉi strangaĵojn, tio estus sentakte kaj kruele, kaj des pli ne eblis paroli pri tio, estis bezonate aspektigi ke okazis nenio, ĉion tion oni devas prokrasti al poste, al morgaŭ aŭ, eble, eĉ al postmorgaŭ. Viktor demandis:

Kie loĝas tiu... Vi ja scias, juna, kun okulvit- roj, ĉiam iras kun la teko.

La akceptisto ekprokrastis. Kvazaŭ serĉante el- iron li alrigardis la ŝlosiltabulon, tamen iom poste li respondis:

En tricent-dek-dua, sinjoro Banev.

Dankon, - diris Viktor, metante monereton sur la pupitron.

Sed ili ne ŝatas kiam oni maltrankvilas ilin, - nedecide avertis la akceptisto.

Mi scias, - diris Viktor. - Mi ne intencis mal- trankvili ilin. Mi simple demandis... mi volis diveni estonton. Ĉu vi komprenas: se en la para, tiam ĉio iros bone.

La akceptisto pale smajlis.

Kiuj ja malagrablaĵoj povas esti ĉe vi, sinjoro Banev? - ĝentile demandis li.

Ĉiuj povas esti, - suspiris Viktor. - La grandaj kaj la etaj. Bonan nokton.

Li leviĝis sur trian etaĝon moviĝante nehaste, speciale nehaste, kvazaŭ por ĉion pripensi kaj pesi, kaj primediti eblajn sekvojn, kaj konsideri ĉion, je tri jaroj antaŭen sed, verdire, pensis li nur pri tio ke tapiŝon sur la ŝtuparo delonge jam oni devas ŝanĝi, senhariĝis la tapiŝo, elfrotiĝis. Kaj antaŭ frapi por- don de tricent-dek-dua ĉambro - (lukso: du dor- moĉambroj kaj gastsalono, televidilo, radioricevilo de alta klaso, fridujo kaj vinŝranko), li preskaŭ voĉe diris:

«Vi estas krokodiloj, sinjoroj! Tre agrable. Tial mi igos vin manĝegi unu la alian».