Выбрать главу

Li devis frapi sufiĉe longe: komence delikate, per ostetoj de la fingroj, kaj kiam oni ne respondis - pli decide - per la pugno, kaj kiam oni ne reagis ankaŭ al tio - sed nur knaris sub iu la plank-breto, kaj oni ekspiris en la serurtruon, - tiam, turniĝinte, per la kalkanumo, jam tute malĝentile.

Kiu estas tie? - demantis finfine voĉo post la pordo.

Najbaro, - respondis Viktor. - Malfermu por minuteto.

Kion vi bezonas?

Mi devas diri al vi kelkajn vortojn.

Venu matene, - diris voĉo el post la pordo. - Ni jam dormas.

Diablo vin prenu, - diris Viktor, koleriĝinte. -

Ĉu vi volas ke oni ekvidu min ĉi tie? Malfermu, kion vi timas?

Klakis la ŝlosilo, kaj la pordo iomete malfer- miĝis. En la fendo aperis malbrila okulo de la longa profesiulo. Viktor montris al li malfermitajn manpla- tojn.

Kelkajn vortojn, - diris li.

Eniru, - diris la longa. - Nur sen stultaĵoj. Viktor venis en la enirĉambron, la longa fermis

post li la pordon, kaj ŝaltis lumon. La enirĉambro estis malvasta, duope ili malfacile lokiĝis tie.

Nu, parolu, - diris la longa.

Li estis en piĵamo, per io malpurigita antaŭe. Mirigita Viktor eksentis ke de la altstatura dis- vastiĝas alkohola odoro. La dekstran manon li, kiel decas, tenis en la poŝo.

Do ni konversacios ĉi tie? - informiĝis Viktor.

Jes.

Ne, - diris Viktor. - Ĉi tie mi ne konversacios.

Laŭdezire, - diris la altstatura.

Laŭdezire, - diris Viktor. - Ja tio estas ne mia afero.

Ili silentis. La altstatura jam senkaŝe priserĉis na Viktor per la okuloj.

Ŝajnas ke via familnomo estas Banev? - diris

li.

Ŝajnas.

Aha! - diris la altstatura malserene. - Do kia ja najbaro vi estas? Vi loĝas en dua etaĝo.

Najbaro laŭ la hotelo, - klarigis Viktor.

Aha... Do kion vi volas, mi ne komprenas.

Mi intencas informi vin pri io, - diris Viktor. -

Ekzistas iu ajn informo. Sed mi jam komencas pripensi, ĉu valoras.

Nu, bone, - diris la altstatura. - Iru ni en la banĉambron.

Ĉu vi scias, - diris Viktor. - prefere mi foriru.

Sed kial vi ne volas en la banĉambron? Kial vi kapricas?

Ĉu vi scias, - diris Viktor, - mi ŝangis la deci- don. Prefere foriru mi. Finfine tio estas ne mia afero. - Li faris movon.

La altstatura eĉ elgrakis pro disŝirantaj lin kon- traŭsentoj.

Vi, ŝajne, estas verkisto, - diris li. - Aŭ mi misdistingas vin?

Verkisto, verkisto, - diris Viktor. - Ĝis revido.

Sed ne, atendu. Kial vi tuj ne diris tion. Iru ni. Jen ĉi tien.

Ili eniris la gastsalonon kun tre multaj kurtenoj - dekstre kurtenoj, maldekstre kurtenoj, rekte, sur la grandega fenestro, kurtenoj. Grandega televidilo en la angulo brilis per la kolora ekrano, la sono es­tis malŝaltita. El alia angulo na Viktor rigardis, su­per malfermita ĵurnalo, la okulvitra juna homo, sidanta en mola braksego sub la planklampo. Ankaŭ li estis en piĵamo kaj pantofloj. Apud li sur la gazeta tableto levig is kvarangula botelo kaj sifono. La teko videblis nenie.

Bonan vesperon, - diris Viktor.

La juna homo silente klinis la kapon.

Tio al mi, - diris la altstatura. - Ne turnu la atenton.

La juna homo silente klinis la kapon, kaj fer- miĝs per la ĵurnalo.

Bonvolu ĉi tien, - diris la altstatura. Ili eniris la dekstran dormoĉambron, kaj la altstatura eksidis sur la liton. - Jen brakseĝo, - diris li. - Sidu kaj parolu.

Viktor eksidis. En la dormoĉambro dense odoris tabakfumo kaj oficira parfumo. La altstatura sidis sur la lito kaj rigardis na Viktor, ne elprenante la manon el la poŝo. En la gastsalono kraketis la ĵur- nalo.

Bone, - diris Viktor.

Li ankoraŭ ne plene sukcesis venki la abomenon, sed se li venis ĉi tien, necesis paroli.

Mi proksimume imagas kio vi estas. Eblas ke mi eraras, kaj tiam ĉio estas en ordo. Sed se mi ne eraras, do al vi estos utile scii ke oni observas vin, kaj penas malhelpi al vi.

Supozu ni, - diris la altstatura. - Kaj kiu ob­servas nin?

Pri vi tre interesiĝas homo, nomo de kiu estas Pavor Summan.

Kio? - diris la altstatura. - Ĉu la sanitara in- spektisto?

Li ne estas sanitara inspektisto. - Jen, fakte, ĉio kion mi volis diri al vi. - Viktor leviĝis, sed la altstatura eĉ ne moviĝetis.

Supozu ni, - ripetis li. - Sed de kie vi, fakte, scias tion?

Ĉu tio gravas? - demandis Viktor.

Iom da tempo la altstatura meditis.

Supozu ni ke ne gravas, - diris li.

Tio estas via devo - kontroli, - diris Viktor. -

Kaj mi scias nenion pli. Ĝis revido.

Ja kien vi, atendu, - diris la altstatura. Li kliniĝis al la apudlita tableto, eltiris botelon kaj glason. - Vi tiel volis eniri, kaj jam foriras... Vi ne kontraŭas se el sama glaso?

Tio depende de kion - respondis Viktor kaj denove eksidis.

Skotan, - diris la altstatura. - Ĉu taŭgas?

Ĉu vera skota?

Vera. Ricevu, - li etendis la glason al Viktor.

Jen kiel homoj vivas, - diris Viktor kaj el- drinkis.

Nu, kio ni estas kompare al verkistoj, - diris la altstatura kaj ankaŭ eldrinkis. - Pli bone vi rakontus detale.

Lasu, - diris Viktor. - Al vi pro tio oni salajron pagas. Mi donis al vi nomon, la adreson vi scias mem, jen okupiĝu vi. Des pli ke mi vere scias ne­nion. Tamen... - Viktor haltis kaj aspektigis ke ĉe li aperis ideo. La altstatura senprokraste kaptiĝis je la hoko.

Nu, diris li. - Nu?

Mi scias ke li ŝtelis malsekulaĉon, kaj ke li agis kune kun urbaj legianoj. Kio li estas... Flaman- ta... Juventa...

Flamin Juventa, - sugestis la altstatura.

Jen-jen.

Pri la malsekulaĉo - ĉu tio estas certe? - de­mandis la altstatura.

Jes. Mi penis malhelpi, sed sinjoro sanitara inspektisto frapis mian kapon per kaprompilo. Kaj poste, dum mi kuŝaĉis tie, ili forveturigis lin per

ĵipo.

Jen kiel, - prononcis la altstatura. - Do tio estis Summan. Aŭskultu, ja vi estas bravulo, Banev! Ĉu vi volas ankoraŭ da viskio?

Volas, - diris Viktor.

Kion ajn li diris al si, kiel ajn li admonis kaj agordis sin, al li estis aĉe.

«Nu, bone», - pensis li. - «Ankaŭ pro tio dankon ke skota, almenaŭ ne turmentiĝos mi. Neniu plezuro, kvankam ili komencos nun vori unu la alian. Golem estis prava: vane mi en- miksiĝis tiun ĉi aferon... Aŭ Golem estas pli ruza ol mi opinias?»

Mi petas, - diris la altstatura, etendante al li plenan glason.

Ĉapitro naŭa

Kioma horo? - dorme demandis Diana.

Viktor akurate forrazis strion da sapo de la liva

zigomo, enrigardis la spegulon kaj poste diris:

Dormu, etulo, dormu. Fruas ankoraŭ.

Vere, - diris Diana. Knaretis la kanapo. - La naŭa. Sed kion vi faras tie?

Mi razas min, - respondis Viktor, derazante sekvan strion da sapo. - Ekvolis mi subite razi min. Razu mi min, ekpensis mi.

Frenezulo, - diris Diana tra la oscedo. - Ves- pere vi devis raziĝi. Tutan min gratis vi per viaj pikaĵoj. Kaktuso.

En la spegulo al li estis videble kiel ŝi levig is, venis al la braksego, surgrimpis gin kun la piedoj, kaj ekis rigardi lin. Viktor palpebrumis al ŝi. Denove ŝi estis alia, tenera-tenera, mola-mola, karesema- karesema, volvigis kiel sata katino, prizorgita, prikaresita, bonkora. Tute ne tia kia ŝi levig is ves- pere en lian ĉambron.

Hodiaŭ vi similas katinon, - diris li. - Kaj eĉ ne katinon, sed katineton... Kial vi smajlas?

Tio ne pri vi. Simple ekmemoris mi ial...

Ŝi oscedis kaj dolĉe etendigis. Ŝi dronis en piĵamo de Viktor, el la braksego, el senforma amaso da silko elrigardis nur ŝia mirinda vizago kaj la maldikaj manoj. Kiel el ondo. Viktor ekrazis sin pli rapide.

Ne rapidu, - diris ŝi. - Tranĉvundetos vi vin, tutegale mi devas jam veturi.

Ĝuste tial mi rapidas, - oponis Viktor.

Nu ne, mi ne ŝatas tiel. Tiel nur gekatoj... Kio pri miaj vestaĵoj?

Viktor etendis la manon kaj tuŝis ŝiajn robon kaj la ŝtrumpojn, dispendigitajn sur la varmiga kra- do. Ĉio estis seka.