Выбрать главу

«Ĉion oni devas pripagi», - pensis li, - «nenion oni akceptas senpage, kaj ju pli vi ricevis, des pli oni devas pagi, pro nova vivo oni devas pagi per malnova vivo...»

Li furioze gratis la manojn, kaj ne rimarkis tion.

Diana eniris ne frapante, deĵetis la pluvman- telon, kaj haltis apud li, ridanta, alloga, kaj levis la manojn, ordigante la harojn.

Malvarmas mi, - diris ŝi. - Ĉu vi enlasos varmigi?

Jes, - diris li, malbone komprenante kion ŝi diras.

Ŝi malŝaltis la lumon, kaj nun li ne vidis ŝin, nur aŭdis kiel la ŝlosilo turnigis en la serurtruo, krakadon da disigantaj butonoj, susuron de la ves- taĵoj, kaj kiel la ŝuo falis sur la plankon, kaj poste ŝi okazis apude, varma, glata, bonodora.

Sed li daŭre pensis pri tio ke al ĉio venis nun fino - ĉiama pluvo, morozaj domoj kun truigitaj tegmentoj, fremdaj nekonataj homoj en malseka nigra vestaĵo, kun malsekaj tukoj sur la vizaĝoj. Kaj jen ili demetas la tukojn, demetas la gantojn, demetas la vizaĝojn, kaj

247

metas ilin en specialajn ŝranketojn; kaj brakoj iliaj estas kovritaj per pusaj ulceroj - angoro, teruro, soleco...

Diana premiĝis al li, kaj li per kutima movo brakumis ŝin. Ŝi estis sama, sed li, li jam ne estis sama, li nenion scipovis plu, ĉar li bezonis nenion.

Kio pri vi, karulo? - karese demandis Diana. - Ĉu vi drinkis tro multe?

Li singarde deprenis ŝiajn manojn de sia kolo. Nun li eksentis teruron.

Atendu, - diris li. - Atendu.

li leviĝis, pe-palpis ŝaltilon, ŝaltis lumon, kaj kelkajn sekundoj staris dorse al ŝi, ne decidante turniĝi, tamen li turniĝis. En ordo, ŝi estis belega. Ŝi estis verŝajne eĉ pli bela ol kutime, sed tio estis kiel pentraĵo. Tio ekscitis fieron pri homo, ravon pri homa perfekteco, sed tio ekscitis nenion alian. Ŝi rigardis lin, mire levante la brovojn, kaj poste ŝi ŝa- jne ektimis, ĉar subite ŝi eksidis rapide, kaj li ek- vidis ke ŝiaj lipoj moviĝas. Ŝi diris ion, sed li ne aŭdis.

Atendu, - ripetis li. - Tio ne povas esti. Aten-

du.

Li vestiĝis kun febra hasto, kaj daŭre diris: atendu, atendu, sed li ne pensis pri ŝi, temis ne nur pri ŝi. Li elsaltis en koridoron, stumblis je ĉambro de Golem, je la fermitan pordon, ne tuj komprenis kien nun, kaj poste deŝiriĝis kaj ekkuris soben, en la restoracion.

Ne volas, - ripetadis li, - ne volas mi tion, ne petis mi.

Dank al Dio, Golem troviĝis sur sia kutima loko.

248

Li sidis, metinte la manon post dorson de la brak- seĝo, pririgardante kontraŭ lumo pokaleton da kon- jako. Sed doktoro R.Kvadriga estis ruĝa, agresema, kaj, ekvidinte na Viktor, diris laŭte je la tuta halo:

Tio estas malsekulaĉoj. Merduloj. For!

Viktor falis en sian brakseĝon, kaj Golem, di-

rante eĉ ne vorton, verŝis al li konjakon.

Golem, - diris Viktor. - Aĥ, Golem, mi infek- tiĝis!

Ŝprucado! - deklaris R.Kvadriga. - Ankaŭ al

mi.

Drinku la konjaketon, Viktor, - diris Golem. - Ne nervoziĝu vi tiel.

Iru al diablo, - diris Viktor, kun teruro rigar- dante lin. - Ĉe mi estas okulvitra malsano. Kion fari?

Bone, bone, - diris Golem. - Vi tamen drinku. - Li levis la fingron kaj kriis al kelnero: - Sodan akvon! Kaj ankoraŭ konjakon.

Golem, - diris Viktor malespere. - Vi ne kom­prenas. Mi ne povas. Mi ekmalsanis, diras mi al vi! Tio estas malhoneste... Mi ne volis... Ja vi diris - ne infekte...

Li teruriĝis pro penso ke parolas tro senlige, ke Golem ne komprenas lin kaj opinias ke li estas sim­ple ebria. Tiam li ŝovis sub nazon de Golem siajn manojn. La pokaleto renversiĝis, ruliĝis sur la tablo, kaj falis planken.

Golem komence haste retrokliniĝis, poste ekri- gardis, kliniĝis antaŭen, prenis manon de Viktor per finaĵoj de la fingroj, kaj komencis pririgardi la grati- tan tuberetan haŭton. Liaj fingroj estis malvarmaj

kaj firmaj.

«Jen estas la fino», - pensis Viktor, - «Jen estas unua medicina pririgardo, kaj poste es­tos aliaj pririgardoj kaj mensogaj promesoj ke estas ankoraŭ espero, kaj trankviligaj mik- sturoj, kaj poste mi kutimiĝos, kaj estos jam neniaj pririgardoj, kaj oni transportos min en la leprulejon, kovros la buŝon per nigra tuko, kaj ĉio estos finita.»

Ĉu vi manĝis sovaĝan fragon? - demandis Golem.

Jes, obeeme diris Viktor. - La ĝardenan.

Voris, ŝajne, ĉirkaŭ du kilogramojn, - diris Golem.

Kiel rilatas la frago? - ekkriaĉis Viktor, elŝi- rante la manon. - Faru ion! Ne povas esti ke estas malfrue. Ja ĵus komenciĝis.

Ĉesu kriaĉi. Ĉe vi estas alergio. Ne estas rekomendinde al vi vori tiom da frago.

Viktor ankoraŭ ne komprenis. Pririgardante la manojn li balbutis: "Ja vi mem diris... Veziketoj... Ekzantemo..."

Veziketoj ankaŭ pro cimoj okazas, - diris Golem edife. - Vi estas sentema al kelkaj substan- coj. Kaj imago via ne konformas al la racio. Same kiel ĉe plimulto da verkistoj. Ankaŭ vi tien - en malsekulaĉojn...

Viktor eksentis ke li reviviĝas.

«Preterpasis», - frapiĝis en lia kapo. - «Preterpasis, ŝajne. Se preterpasis, mi ne

scias kion mi faros... Fumi ĉesos...»

Ĉu vi ne mensogas? - diris li plende.

Golem smajletis.

Ja drinku vi la konjaketon, - proponis li. - Ĉe alergio estas malpermesate drinku konjakon, sed vi drinku. Ĉar tro bedaŭrindas via aspekto.

Viktor prenis lian pokaleton, fermis la okulojn kaj drinkis.

«Nenio! Iom naŭzetas, sed tio, oni devas kompreni, pro la postebriiĝo. Tuj pasos».

Kaj ĉio pasis.

Kara verkisto, - diris Golem. - Por ekesti konstrukciisto veziketoj ne sufiĉas.

Venis la kelnero kaj metis sur la tablon kon­jakon kaj sodan akvon. Viktor profunde kaj liberig e suspiris, enspiris la konatan restoracian aeron, kaj eksentis belegajn odorojn de tabaka fumo, de marinita cepo, de iom bruligita oleo kaj de rostita viando. La vivo revenis.

Amikego, - diris li al la kelnero. - Botelon da gino, limonan sukon, glacion, kaj kvar porciojn da lamprido en la ducent-dek-sesan. Kaj rapide!..

Alkoholuloj, - diris li al Golem kaj R.Kvadriga. - Aĉaj restoraciaj ratoj. Drinkaĉu vi ĉi tie gis perdo de la konscio, sed mi iros al Diana. - Li estis preta kisadi ilin.

Golem diris, rilatante al neniu:

Bedaŭrinda belega anasido!

Por unu sekundo Viktor eksentis bedaŭron. Aperis kaj malaperis rememoroj pri iuj gigantaj neefektiviĝintaj eblecoj. Sed li nur ekridis, deŝovis la brakseĝon, kaj ekpaŝadis al la eliro.

Ĉapitro dek-dua

Pasis jaro post la milito. Leŭtenanto Bo es­tis malmobilizita pro la vundiĝo. Sur lin oni pendis medalon "Viktorio", enŝovis en la den­tojn unumonatan monprovizon kaj kartonan keston kun donaco de sinjoro prezidento: botelon da trofea ŝnapso, du ladskatoletojn da strasburga pasteĉo, du rondojn da fumaĵita ĉevala kolbaso, kaj trofeajn silkajn kalsonojn por ordigo de familia vivo.

Reveninte en la ĉefurbon la leŭtenanto ne senkuraĝiĝas. Li estas bona mekanikisto, lin oni ĉiumomente prenos labori en universitata- jn metiejojn, de kie li foriris volontule, sed li ne rapidas - li restarigas malnovajn konateco- jn, ordigas la novajn, kaj inter tio fordrinkas la fatrason, elprenitan de la malamiko je konto de la reparacioj. En unu festeneto li renkontas virinon nomo de kiu estas Nora, tre similan al Diana. Priskribo de la festeneto: eluzitaj an- taŭmilitaj gramofondiskoj, brulalkoholo de hejma purigo, usonaj viandkonservaĵoj, silkaj ĉemizetoj sur nuda korpo, kaj ĉiuforme preparita karoto. La leŭtenanto, tintante per la medaloj, momente dispelas diversajn civilulo- jn, senlace almetantaj al Nora kuiritan karo- ton, kaj komencas regulan sieĝon. Nora kon- dutas strange. De unu flanko ŝi videble ne kontraŭas, sed de dua flanko ŝi donas al li