Выбрать главу

Kaj tiam la lumo estingig is.

Ha! - diris Viktor voĉe, kaj la lampo ekfunkci- is denove, sed duonarde.

Kio estas tio? - diris Viktor, sed pli lume ne ekestis.

Viktor atendis iomete, kaj poste telefonis al la akceptisto. Neniu reagis.

«Eblas telefoni en elektrostacion, sed por tio oni devas trovi telefonan libron, sed kie ĝin serĉi, kaj tutegale venis tempo enlitiĝi. Sed antaŭe necesas drinki.»

Viktor leviĝis, kaj subite ekaŭdis iun susuron. Iu movadis sur la pordo siajn manojn. Poste oni komencis puŝiĝi je la pordo.

Kiu estas tie? - demandis Viktor, sed oni ne respondis al li, aŭdiĝis nur ke oni enpuŝiĝas kaj na- zosiblas.

Viktor eksentis teruron. La muroj, ruĝetaj pro la duonlumo ŝajnis fremdaj kaj nekutimaj, en la angu- loj densiĝis tro multe da ombro, kaj post la pordo moviĝis io granda, stulta kaj sensenca...

Per kio mi ĝin - ekpensis Viktor, ĉirkaŭrigar- dante, sed tiam post la pordo oni diris per raŭka flustro:

Banev, he, Banev, ĉu vi estas ĉi tie?

Dirinte duonvoĉe "idioto", Viktor venis en la enirĉambron kaj turnis la ŝlosilon. En la ĉambron enrompiĝis R.Kvadriga. Li estis en negliĝa mantelo, liaj haroj estis viligitaj, la okuloj vigle moviĝis.

Dank al Dio ke apenaŭ vi estas surloke, - tuj ekparolis li. - Ĉar mi tute freneziĝis pro la timo... Aŭskultu, Banev, necesas forkuri... Iru, ĉu? Iru ni de ĉi tie, Banev... - Li kaptis na Viktor je la ĉemizo, kaj ektiris lin en la koridoron. - Iru ni, ne eblas plu...

Stultiĝis vi, - diris Viktor, elŝiriĝante. - Iru dormi, strangulo. Estas la tria nokte.

Sed Kvadriga denove kaptis lin lerte je la ĉemi- zo, kaj Viktor mire evidentiĝis ke la doktoro honoris kauza estas tute sobra kaj eĉ senodora.

259

Oni ne povas dormi, - diris Kvadriga. - Oni devas forkuri el tiu ĉi malbenita domo. Ĉu vi vidas kio pri la lumo? Pereos ni ĉi tie... Kaj entute oni devas fuĝi el la urbo. Ĉe mi en la vilao staras aŭto. Iru ni. Mi forveturus sola, sed mi timas eliri...

Ĉesu, ne kaptiĝu vi, - diris Viktor.- Trankvil- iĝu antaŭe.

Li entiris na Kvadriga en la ĉambron, sidigis lin en la brakseĝon, kaj ekiris en la banĉambron por glaso da akvo. Kvadriga tuj saltleviĝis kaj postkuris lin.

Ni estas solaj ĉi tie, neniu restis, - diris li. - Golem forestas, la pordisto forestas, la direktoro forestas...

Viktor malfermis la kranon. En la tuboj ekaŭdiĝis grumblo, elverŝis kelkaj gutoj.

Kio, - diris Kvadriga, - ĉu vi akvon bezonas? Iru, ĉe mi estas plena botelo. Nur rapide. Kaj kune.

Viktor skuis la kranon. Elverŝis ankoraŭ kelkaj gutoj, kaj la grumblo ĉesiĝis.

Kio okazis? - demandis Viktor fridiĝante. - Ĉu milito?

Kvadriga svingis la manon.

Kiu ja milito... Oni devas forkuri dum ne estas malfue, sed li - milito...

Viktor deŝovis lin per la kubuto, eliris el la ĉambro kaj direktiĝis soben, al la akceptisto. Kvadriga etpaŝe sekvis lin.

Aŭskultu, - balbutis li. - Iru ni tra la rezerva eliro... Nur foriri, sed tie ĉe mi estas aŭto. Jam pretigita, ŝarĝita... Mi kvazaŭ antaŭsentis, je Dio... Vodketon drinku ni kaj ekveturu, ĉ ar ne restis ĉi tie

vodketo...

En la koridoro nehele, kiel ruĝaj steletoj lumiĝis plafonlampoj, sur la ŝtuparo tute forestis lumo, ankaŭ en la vestiblo, nur super skrib-pupitro de la akceptisto lumetis lampo. Tie sidis iu, sed tio ne es­tis akceptisto.

Iru ni, iru, - diris Kvadriga kaj ektiris na Vik­tor al la eliro. - Tien ne iru, tie estas malbone...

Viktor liberiĝis, kaj venis al la skrib-pupitro.

Kial ĉe vi tiu ĉi malordaĉo... - komencis li, kaj eksilentis.

Ĉe la skrib-pupitro sidis Zurzmansor kaj rapide skribis en dikan kajeron.

Banev, - diris li ne levante la kapon. - Jen es­tas fino, Banev. Adiaŭ. Kaj ne forgesu nian konver- sacion.

Sed mi ne intencas forveturi, - refutis Viktor. Lia voĉo deŝiriĝis. - Mi intencas ekscii kio okazas pri la elektro kaj akvo. Ĉu tio estas via laboro?

Zurzmansor levis la flavan vizaĝon.

Ne, - diris li. - Ni ne laboras plu. Adiaŭ, Banev. - Li etendis trans la skrib-pupitro la manon en la ganto.

Viktor aŭtomate prenis tiun ĉi manon, eksentis manpremon kaj premis mem.

Tia estas vivo, - diris Zurzmansor. - Ni kreas estonton, sed ne por ni. Vi, ŝajne, jam komprenis tion. Aŭ komprenos post nelonge. Tio koncernas vin pli ol nin. Adiaŭ. Li kapklinis kaj denove ekskribis.

Iru ni! - siblis Kvadriga super la orelo.

Nenion mi komprenas, - laŭte, je la tuta vestiblo diris Viktor. - Kio okazas ĉi tie?

Li ne volis ke en la vestiblo estu silente. Li ne volis senti sin eksterulo ĉi tie. Ne li estas ĉi tie ek- sterulo, kaj ne sidu ĉi tie Zurzmansor je la tria nok- te ĉe skrib-pupitro de akceptisto. Kaj ne timigu min, ja mi ne estas al vi Kvadriga...

Sed Zurzmansor ne aŭdis aŭ ne volis aŭdi. Tiam Viktor demonstre levis la ŝultrojn kaj direktiĝis en la restoracion. Ĉe la pordo li haltis.

En la halo duonlumis la planklampoj, duonlumis la lustro, duonlumis la murlampoj, kaj la halo estis plena. Ĉe la tabletoj sidis malsekulaĉoj. Ili ĉiuj estis samaj, sed sidis en diversaj pozoj. Iuj el ili legis, aliaj dormis, kaj multaj, kvazaŭ rigidiĝinte, sen- move rigardis nenien. Heliĝis nudaj kranioj, staris odoro de malsekeco kaj medikamentoj. La fenestroj estis vaste malfermitaj, sur la planko malhelis akvo. Aŭdeblis neniu sono, nur de ekstere aŭdiĝis plaŭdo de pluvo...

Poste antaŭ Viktor aperis Golem, streĉita, zorgigita, tute maljuna.

Kial vi ĝis nun estas ĉi tie? - demandis li duonvoĉe. - Foriru, ne estu ĉi tie.

Kion signifas - ne estu? - diris Viktor denove incitiĝinte. - Mi volas drinki.

Pli mallaŭte, - diris Golem. - Mi opiniis ke vi jam forveturis. Mi frapis vian pordon. Kien vi nun?

En mian ĉambron. Prenu mi botelon kaj iru en la ĉambron.

Ĉi tie forestas alkoholaĵoj, - diris Golem.

Viktor silente montris per la fingro la ŝrankon,

kie duonlume brilis vicoj da boteloj. Golem retrori- gardis.

Ne, - diris li. - Ho ve!

Mi volas drinki! - ripetis Viktor obstinvoĉe.

Sed li ne sentis en si obstinecon. Li kuragaĉis.

La malsekulaĉoj rigardis lin. La legantoj mallevis la librojn, la rigidigintoj turnis la kraniojn, kaj nur dormantoj daŭrigis dormi. Dekoj da brilantaj okuloj, kvazaŭ pendantaj en la rugeta mallumo, rigardis lin.

Ne iru vi en la ĉambron, - diris Golem. - Foriru el la hotelo. Al Lola... Aŭ al la doktoro en la vilaon... Sed mi devas sciu kie vi trovigas. Mi alve- turos preni vin... Aŭskultu, Viktor, ne kontraŭu, faru kion mi diras. Forestas nun tempo rakonti, kaj maldecas tio. Bedaŭrindas ke Diana forestas, ŝi konfirmus.

Sed kie estas Diana?

Golem denove retrorigardis, kaj rigardis la hor- logon.

Je la kvara... Aŭ kvina... Ŝi estos apud aŭt- busa stacio ĉe Suna pordego.

Kaj kie ŝi estas nun?

Nun ŝi estas okupata.

Tiel do, - diris Viktor, kaj ankaŭ ekrigardis la horlogon. - Je la kvara aŭ kvina ĉe Suna pordego. - Li tre volis foriri. Estis netolereble stari tiel, en atent-fokuso de tiu ĉi kvieta kunigo.

Eblas ke je la sesa, - diris Golem. Iru vi en la vilaon kaj atendu tie.

Ŝajnas ke vi simple volas forigi min, - diris Viktor.

Jes, - diris Golem. Subite li kun intereso fik- sis la okulojn sur vizagon de Viktor. - Viktuar, ĉu vere vi tute-tute ne volas malaperi de ĉi tie?

Mi volas dormi, - malzorge diris Viktor. - Mi ne dormis du noktojn. - Li prenis na Golem je la bu- tonon kaj elkondukis lin en la vestiblon.