Выбрать главу

Bone, mi foriros, - diris li. - Sed kiu ja panoptiko estas ĉi tie? Ĉu ĉe vi estas kongreso?

Jes, - diris Golem.

Aŭ vi ekribelis?

Jes, - diris Golem.

Ĉu eble komenciĝis milito?

Jes, - diris Golem. - Jes, jes, jes, jes. Mala- peru de ĉi tie.

Bone, - diris Viktor. Li turniĝis por iri, sed haltis. - Kaj Diana? - demandis li.

Al ŝi minacas nenio, - diris Golem. - Ankaŭ al mi. Al neniu el ni minacas io. Ĉiuokaze ĝis la sesa. Eble ĝis la sepa.

Vi respondecas al mi pri Diana, - diris Viktor mallaŭte.

Golem elprenis la naztukon kaj viŝis la kolon.

Mi respondecas pri ĉio, - diris li.

Ĉu? Mi preferus ke vi respondecu nur pri Di­ana.

Vi tedis al mi, - diris Golem. - Ho kiel vi tedis al mi, belega anasido. Diana estas kun la infanoj. Al Diana minacas tute nenio. Foriru do. Mi devas la- bori.

Viktor turniĝis kaj ekiris al la ŝtuparo. Zurz­mansor forestis ĉe la skrib-prupitro, restis nur lam- po, duonlumanta super la dika laktole bindita ka- jero.

Banev, - vokis R.Kvadriga el iu malluma an- gulo. - Kien vi? Iru ni!

Ja ne povas mi tiriĝi sub la pluvo en la pantofloj! - kolere reeĥis Viktor, ne turniĝante.

«Forĵetis», - pensis li, - «Ili forĵetis nin el la hotelo. Eblas ke ankaŭ el la urbestraro ili forĵetis nin. Kaj eble el la urbo... Kaj kio poste?»

En sia ĉambro li rapide revestiĝis, kaj surmetis la pluvmantelon. Kvadriga senevite malhelpis moviĝi

Ĉu vi iros tiel, en la negliĝa mantelo? - de­mandis Viktor.

Ĝi estas varmiga, - diris Kvadriga. - Kaj hejme estas ankoraŭ unu.

Ŝtipo, iru vestiĝi.

Ne iros mi, - firme diris Kvadriga.

Iru ni kune, - proponis Viktor.

Ne. Ankaŭ kune mi ne volas. Ja ne timu vi, mi tiel... Mi kutimiĝis...

Kvadriga estis kiel pudelo, ŝiriĝanta promeni. Li saltis surloke, enrigardante la okulojn, laŭte spiris, tiris je la vestoj, alkuris la pordon kaj revenis. Estis senutile konvinki lin. Viktor ŝovis al li sian malno- van pluvmantelon, kaj enpensi ĝ is. Li prenis el la tablo dokumentojn kaj monon, disŝovis ilin en la poŝojn, fermis la fenestron, kaj malŝaltis la lumon. Poste li fordonis sin al volo de Kvadriga.

Doktoro honoris kauza, klininte la kapon, im- pete tiris lin sur la koridoro al serva ŝtuparo, preter malluma malvarma kuirejo, elpuŝis lin tra la pordo sub torentan pluvon, en plenan mallumon, kaj el- saltis post li.

Dank al Dio, eskapis, - diris li. - Kuru ni!

Sed kuri li ne scipovis. Lin turmentis anhelo, kaj mallume estis tiel ke ili devis iri preskaŭ palpe, ten- ante sin je la muroj. Komunan direkton ili povis di- veni nur laŭ la noktaj lanternoj, lumantaj duonarde, kaj laŭ spacetoj en fenestaj kurtenoj, tra kiuj en kelkaj lokoj penetretis rugeta lumo.

La pluvo batis senhalte, sed la stratoj estis ne tute dezertaj; iu konversaciis duonvoĉe, miaŭis suĉinfano, dufoje preterveturis pezaj kamionoj, iu ĉaro pretertondris sur la asfalto per la feraj radben- doj.

Ĉiuj kuras, - balbutis Kvadriga. - Ĉiuj fugas. Nur ni tirigas.

Viktor silentis. Sub la piedoj plaŭdis, la ŝuoj malsekigis, sur la vizago rampis malklareta akvo. Kvadriga kroĉig is kiel iksodo, ĉio tio estis aĉa, sen- valora, kaj ili devis tirigi tra la tuta urbo, kaj fino al tio ne videblis. Li stumblis je pluvtubo, io krakis, Kvadriga deŝirigis, kaj tuj plore ekkriaĉis je la tuta urbo: - Banev! Kie vi estas? - Dum ili palpis en malseka mallumo, serĉante unu la alian, super la kapoj frapis fenestreto, kaj sufokita voĉo in- formigis:

Nu, kio nova?

Mallume, tiel kaj ne tiel... - respondis Viktor.

Ĝuste! - entusiasme respondis la voĉo. - Kaj akvo forestas... Bone ke ni sukcesis la kuvon pleni- gi.

Sed kio estos? - demandis Viktor, haltigante na Kvadriga kiu ŝirigis antaŭen.

Post ioma silento la voĉo prononcis:

Oni evakuon deklaros, ne povas alie... Ho,

vivo nia!

Kaj la fenestreto frape fermiĝis.

Ili ektiriĝis pluen. Kvadriga, tenante je Viktor per la ambaŭ manoj, komencis senorde rakonti kiel li vekiĝis pro teruro, sobiĝis, kaj ekvidis tie tiun ĉi teruran kuniĝon... Ili stumblis je kamiono, palpe preteriris ĝin, kaj trafis homon kun iu ŝarĝo. Kvadriga denove ekkriaĉis.

Kio okazis? - furioze demandis Viktor.

Batas li, - ofende informis Kvadriga. - Je la hepaton. Per kesto.

Sur trotuaroj troviĝis malorde metitaj aŭtoj, fridujoj, ŝrankoj, densejo da enpotaj kreskaĵoj. Kvadriga trafis en malfermitan spegulan ŝrankon, poste li komplikiĝis en biciklo. Viktor poiome bestiĝis. Sur iu angulo oni haltis ilin lumigante per lanterneto. Briletis malsekaj soldataj kaskoj, kruda voĉo kun suda prononco deklaris:

Milita patrolo. Prezentu la dokumentojn.

Ĉe Kvadriga dokumentoj, nature, forestis, kaj li tuj komencis krii ke li estas doktoro, ke li estas laŭreato, ke li persone estas konato de... La kruda voĉo diris malestime:

Civiluloj. Tralasu ilin.

Ili trairis la urban placon. Antaŭ la polica ad- ministrejo amasiĝis aŭtoj kun lumantaj lumĵetiloj. Sensence tumultis or-ĉemizuloj, brilante per kupro de siaj estingistaj kaskoj, aŭdiĝis laŭtaj nekompre- naj ordonoj. Videblis ke centro de la paniko estas ĉi tie. Iom da tempo la vojon lumigis relumo de la lumĵetiloj, poste denove ekestis mallume.

Kvadriga ne balbutis plu, sed nur anhelis kaj ĝemetis. Kelkfoje li falis, tirante kun si na Viktor. Ili malpuriĝis kiel porkoj. Viktor tute stultiĝis kaj jam ne malbenis, vualo de humila apatio tegis la cerbon, estis necese iri, forpuŝi nevideblajn renkontulojn, denove kaj denove levi na Kvadriga je kolumo de lia ŝveliĝinta negliĝa mantelo, ne eblis nur halti, kaj neniokaze eblis iri reen. Io memoriĝis al li, io estin- ta jam delonge, malhonora, amara, nereala, tamen tiam estis fajrorebrilo kaj homa kaĉo sur stratoj, kaj malproksime aŭdiĝis pafegoj kaj eksplodoj, malan- taŭe estis teruro, kaj ĉirkaŭe estis malpleniĝintaj domoj kun fenestroj, surgluitaj per kruc-strioj, kaj en la vizaĝon flugis cindro kaj fetoro de brulanta papero, kaj sur peronon de bela aparta domo kun giganta nacia flago eliris alta kolonelo en luksa reĝ- husara uniformo, demetis la kaskedon, kaj mort- pafis sin, kaj ni, ŝirvestitaj, sangantaj, venditaj, perfiditaj, ankaŭ en husara uniformo, sed jam ne husaroj sed preskaŭ dizertintoj, ekfajfis, ekridegis, ekkriaĉis, kaj iu ĵetis en kadavron de la kolonelo rompaĵon de sia sabro.

Halt! - oni diris flustre el la mallumo, kaj ap- ogis en la bruston ion konatan.

Viktor aŭtomate levis la manojn.

Kiel vi aŭdacas! - ekjelpis Kvadriga post lia dorso.

Silenton! - diris la voĉo.

Polico! - elkriaĉis Kvadriga.

Silentu, stultulo, - diris al li Viktor. - Kapitu- lacias mi kapitulacias, - diris li en la mallumon, de kie oni peze spiris kaj apogis en lian bruston mi- traleton.

Mi pafos! - time avertis la voĉo.

Ne valoras, - diris Viktor. - Ja ni kapitulacias. - Lia gorĝo sekiĝis.

Nu, senvestiĝu! - ordonis la voĉo.

En kiu senco?

La botetojn demetu, la pluvmantelon demetu, la pantalonon...

Por kio?

Rapide, rapide, - siblis la voĉo.

Viktor pririgardis, mallevis la manojn, paŝis flanken kaj, kaptinte la mitraleton, turnis la tubon supren. La rabisto elpepis, ŝiriĝis, sed ial ne pafis. La ambaŭ pene ĝemis, elturnante unu de alia la armilon.

Banev! - kie vi estas? - senespere kriaĉis Kvadriga.

Laŭpalpe kaj laŭodore homo kun la mitraleto estis soldato. Iom da tempo li ankoraŭ ŝiriĝis, sed Viktor estis multe pli forta.

Ĉio, - diris Viktor tra la dentoj. - Ĉio... Ne ŝiriĝu vi, alie je muzelaĉon ricevos.

Sed vi ellasu! - siblis la soldato malforte rezistante.

Por kio al vi mia pantalono? Kio vi estas?

La soldato nur spiregis.

Viktor! - kriegis Kvadriga jam de mal- proksime. - A-a-a!

El post angulo elturniĝis aŭto, porsekunde lu­migis per la lumĵetiloj konatan lentugan vizaĝon, rondajn pro la timo okulojn sub la kasko, kaj forimpetis.