Выбрать главу

Dume kun neniu, - respondis Pavor, kaj fikse alrigardis la doktoron, sed R.Kvadriga ne rimarkis

24

tion.

Kelnero alportis la pokaleton. Pavor nehaste el- drinkis la konjakon, kaj leviĝis.

Iru mi lavi min, - diris li trankvil-voĉe, - ek- ster la urbo estas kote, tuta mi merdiĝis. - Kaj li foriris, tuŝante dum la iro la seĝojn.

Io okazas pri mia inspektisto, - diris Golem. Li per fingrobato deĵetis de sur la tablo ĉifitan buŝ - tuketon. - Io de tutmonda skalo. Ĉu vi, hazarde, scias kio ĝuste?

Tion vi devas scii, - diris Viktor. - Li insperk- tas ne min sed vin. Kaj tio estas vi kiu scias ĉion. Parenteze, Golem, de kie vi scias ĉion?

Neniu scias ĉion, - oponis Golem. Iuj konjek- tas. Tre malmultaj - kiuj volas. Sed ne eblas de- mandi de kie ili konjektas, - tio estas lingvo-perfor- to. Kien iras pluvo? Per kio leviĝas suno? Ĉu vi par- donus na Ŝekspir, se li verkus ion similan? Tamen na Ŝekspir vi pardonus. Al Ŝekspir ni pardonas mul- ton, malsame al Banev... Aŭskultu, sinjoro beletris- to, mi havas ideon. Mi eldirnkos la konjakon, kaj vi finigu tiun ĉi ĝinon. Aŭ vi jam cedas?

Golem, - diris Viktor, - ĉu vi scias ke mi estas fera homo?

Mi konjektas.

Kaj kio sekvas el tio?

Ke vi timas rustiĝi.

Supozu ni ke jes, - diris Viktor. - Sed mi kon- sideras ne tion. Mi konsideras mian kapablon drinki multe kaj longe, ne perdante la moralan ekvilibron.

Ha, jen pri kio temas, - diris Golem, verŝante al si el la karafeto. - Bone do. Ni ankoraŭ revenos

al tiu ĉi temo.

Mi ne memoras, - klarvoĉe diris subite dok­toro R.Kvadriga. - Ĉu mi prezentiĝis, sinjoroj, aŭ ne? Rem Kvadriga, pentristo, doktoro honoris kauza6, honora ano... Vin mi memoras, - diris li al Viktor. - Ni lernis kune, kaj ankoraŭ io... Sed vi, pardonu...

Mia nomo estas Jul Golem, - malzorge diris Golem.

Tre agrable. Ĉu skulptisto?

Ne, kuracisto.

Ĉu ĥirurgo?

Mi estas ĉefkuracisto de leprulejo, - tolereme klarigis Golem.

Ha, jes! - diris doktoro R.Kvadriga, ĉevale svingante la kapon. Certe. Pardonu min, Jul... Sed kial vi sekretas? Kia ja kuracisto vi estas tie? Ja vi bredas malsekulaĉojn... Mi prezentos vin. Tiaj ho- moj estas bezonataj al ni... Pardonu, - diris li neat- endite. - Mi tuj.

Li elgrimpis el la brakseĝo, kaj ekimpetis al la eliro, vagante inter la malplenaj tabletoj. Al li al- saltis kelnero, kaj doktoro R.Kvadriga brakumis lin je la kolo.

Ĉio tio pro pluvoj, - diris Golem. - Ni spiras akvon. Jam tri jaroj tiu ĉi urbo spiras akvon. Sed ni ne estas fiŝoj, ni aŭ mortos, aŭ foriros de ĉi tie. - Li serioze kaj malgaje rigardis na Viktor. - Kaj pluvo daŭre falados sur la malplenan urbon, disfluante la pavimojn, gutante tra tegmentoj, tra la putraj tegmentoj... Poste ĝi forlavos ĉion, dissolvos la ur- bon, transformos ĝin en la praan teron, tamen ne ĉesiĝos, sed falos kaj falos...

Apokalipso, - diris Viktor, por diri ion.

Jes, apokalipso... Ĝi falos kaj falos, kaj poste la tero saturiĝos, kaj elĝermos nova semitaĵo, kiu ne okazis antaŭe, kaj forestos trudherbaĉoj inter la seninterrompaj grenplantoj. Sed forestos ankaŭ ni, kaj ne sukcesos plezuriĝi pri tiu ĉi nova universo.

«Se ne tiuj ĉi bluaj saketoj sub la okuloj, se ne la pendanta gelatena ventraĉo, se tiu ĉi belega semida nazo ne similus topografian mapon... Tamen, se pripensi, ĉiuj profetoj es­tis alkoholuloj, ĉar estas ja tre angore: vi scias ĉion, sed neniu kredas al vi. Se en de- partementojn oni enigus etatan postenon de profeto, tiam oni devus promocii al ili titolon de ne malpli ol tria-ranga konsilisto[4] - por la prestiĝo. Sed ankaŭ tio verŝajne ne helpus...».

Pro sistemeca pesimismo, - diris Viktor voĉe, - kiu subfosas servan disciplinon kaj kredon je racia estonto, mi ordonas ekzekuti tria-rangan konsiliston Golem per ŝtonĵetado.

Hm, - diris Golem. - Mi estas nur ses-ranga konsilisto, - informis li. - Kaj, entute, ĉu ekzistas en nia tempo profetoj? Mi konas neniun. Multege da misprofetoj, kaj neniu profeto. En nia tempo ne eblas antaŭvidi estonton - tio estas perforto super la lingvo. Kion vi dirus leginte na Ŝekspir: antaŭvidi estanton? Ĉu oni povas antaŭvidi ŝrankon en propra ĉambro... Kaj jen iras mia inspektisto. Kiel vi sentas vin, inspektisto?

Perfekte, - diris Pavor, eksidante. - Kelnero, duoblan konjakon! Tie, en vestiblo, nian pentriston tenas kvaropo, - informis li. Ili klarigas al li kie tro- viĝas la restoracia eniro. Mi decidis ne enmiksiĝi, ĉar li kredas al neniu, kaj batadas... Pri kiuj ŝrankoj vi konversacias?

Li estis seka, eleganta, freŝa, kaj odoris par- fumon.

Ni konversacias pri estonto, - diris Golem.

Ĉu estas senco konversacii pri estonto? - oponis Pavor. - Pri estonto oni ne konversacias, es- tonton oni faras. Jen pokaleto da konjako. Ĝi estas plena. Mi faros ĝin malplena. Jen tiel. Unu saĝa homo diris ke estonton oni ne povas antaŭvidi, sed eblas inventi ĝin.

Alia saĝa homo, - rimarkis Viktor, - diris ke estonto entute ne ekzistas, ekzistas nur estanto.

Mi ne ŝatas klasikan filozofion, - diris Pavor. - Tiuj homoj scipovis nenion, kaj deziris nenion. Al ili simple plaĉis rezoni, kiel al Golem drinki. Estonto estas zorgeme sendanĝerigita estanto.

Ĉe mi ĉiam aperas stranga sento, - diris Golem, - kiam civila homo rezonadas kiel militisto.

Militistoj tute ne rezonas, - oponis Pavor. - Ĉe militistoj estas nur refleksoj kaj iom da emocioj.

Ankaŭ ĉe plimulto da civiluloj, - diris Viktor, palpante sian nukon.

Nun neniu havas tempon rezoni, - diris Pavor, - nek militistoj, nek civiluloj. Nun oni sukcesu turniĝi. Se vin interesas estonto, inventu ĝin rapide, dum la iro, konforme al la refleksoj kaj emocioj.

Al diablo inventistojn, - diris Viktor.

Li sentis sin ebria kaj gaja. Ĉio troviĝis sur siaj lokoj.

Li volis iri nenien, resti ĉi tie, en tiu ĉi malplena duonluma halo, ankoraŭ tute ne kaduka, sed jam kun lik-spuroj sur la muroj, kun movebliĝintaj planktabuloj, kun kuireja odoro; precipe se ekmemori ke ekstere en tuta mondo iras pluvo, super pavimitaj stratoj - pluvo, super pintaj tegmentoj- pluvo, pluvo superverŝas montojn kaj valojn, kaj iam ĝi forlavos ĉion ĉi tion, sed tio okazos tute ne baldaŭ... Kvankam, se pripensi, pri nenio eblas diri nun ke tio okazos ne baldaŭ. Jes, karaj miaj, delonge jam pasis tiu tempo kiam esonto estis ripeto de la estanto, kaj ĉiuj ŝanĝoj svage videblis ie post malproksima horizonto. Golem pravas, ne ekzistas en mondo iu ajn esonto, ĝi kunverŝiĝis kun la estanto, kaj nun ne eblas disting kie estas kio.

Perfortita per malsekulaĉo! - diris Pavor venĝeme.

En pordo de la restoracio aperis doktoro R.K­vadriga. Kelkajn sekundojn li staris, pez-atente pririgardante la vicojn da malplenaj tabletoj, poste lia vizaĝo klariĝis, kaj li, abrupte kliniĝinte antaŭen, ekimpetis al sia loko.

Kial vi nomas ilin malsekulaĉoj? - demandis Viktor. - Ĉu ili ekestis malsekaj ĉe vi pro pluvo?

Sed kial ne? - diris Pavor. - Kiel laŭ vi oni nomu ilin?

Okulvitruloj, - diris Viktor. - Bona malnova vorto. Ni ĉiam nomis ilin okulvitruloj.

Doktoro R.Kvadriga proksimiĝis. Li estis tute malseka antaŭe, verŝajne oni lavis lin super lavabo. Li aspektis laca kaj disiluziita.

Diablo scias kio, - abomene diris li ankoraŭ de malproksime, - tio neniam okazis al mi: forestas eniro! Kien ajn mi puŝiĝu - ĉie nur fenestroj... Ŝaj- nas ke mi igis vin atendi, sinjoroj. - Li falis en sian brakseĝon, kaj ekvidis na Pavor. - Denove li estas ĉi tie, - informis li na Golem per kredema flustro. - Mi esperas ke li ne ĝenas vin... Kaj min, ĉu vi scias, trafis mirinda okazaĵo. Oni malsekigis min tutan...

Golem verŝis al li konjakon.