Выбрать главу

Eblas viziti Saharon, - diris Viktor.

Teddi eksmajlis.

Ridinde, - diris li. - Tiu ĉi sinjoro via, Pavor, ridinda afero, ducent kronojn proponas kontraŭ tiu

л . л

ĉi ajo.

Pro ebrieco verŝajne, - diris Viktor. - Por kio ĝi al li...

Ĝuste tiel mi diris al li, - Teddi turnis "veter- aĵon", kaj proksimigis ĝin al la dekstra okulo. - Ne fordonos mi, - diris li decide. - Li mem serĉu.

Li metis la "veteraĵon" sub la vendobreton, rigardis kiel Viktor turnas en la fingroj la pokaleton, kaj informis:

Diana via estis alveturinta.

Ĉu antaŭdelonge? - malatente demandis Vik­tor.

Je la kvina, proksimume. Mi donis al ŝi keston da konjako. Rosŝeper sendadas, neniel haltos li. Sendadas li la personaron por konjako, grasa muze- laĉo. Tia, vidu vi, - ano de la parlamento... Ĉu vi ne maltrankvilas pri ŝi?

Viktor levetis la ŝultrojn.

Subite li ekvidis apud si na Diana. Ŝi aperis ĉe la vendobreto, sur ŝi estis malseka pluvmantelo kun dekapigita kapuĉo. Ŝi ne rigardis lian flankon, li vidis nur ŝian profilon, kaj pensis ke el ĉiuj virinoj kiujn li antaŭe ko- nis, ŝi estas plej bela, kaj ke tia, eble, neniam plu estos ĉe li. Ŝi staris apoginte sin je la vendobreto, kaj ŝia vizaĝo estis tre pala, kaj tre indiferenta, kaj ŝi estis plej bela - ĉio estis bela ĉe ŝi. Kaj ĉiam. Kaj kiam ŝi ploris, kaj kiam ŝi ridis, kaj kiam koleris, kaj kiam ŝi es­tis indiferenta, kaj eĉ kiam ŝi malvarmis, kaj precipe kiam venis al ŝi tia stato... «Ĝis kiom mi estas ebria» - pensis Viktor, - «<kaj odor- aĉas de mi, ŝajne, kiel de R.Kvadriga».

Li elstreĉis la suban lipon, kaj spiretis en la na- zon. Nenio percepteblas.

Vojoj estas malsekaj, glitaj, - diris Teddi. - Nebulo... Krom tio mi diru al vi ke tiu Rosŝeper certe estas in-ŝatanto, olda virkapro.

Rosŝeper estas impotento,- refutis Viktor, senpense pe-glutinte la distilitan.

Ĉu tion ŝi rakontis al vi?

Lasu, Teddi, - diris Viktor. - Ĉesu.

Teddi atente alrigardis lin, poste suspiris, grakis, ka ŭ rig is, serĉetis sub la vendobreto, kaj metis antaŭ Viktor boteleton da amoniaka akvo kaj komencitan pakaĵeton da teo. Viktor rigardetis la horlogon, kaj komencis spekti kiel Teddi nehaste prenas puran pokalon, verŝas en gin sodan akvon, gutas el la boteleto, kaj same senhaste kirligas la miksaĵon per vitra bastoneto. Poste li alŝovis la pokalon al Viktor. Viktor eltrinkis, kaj fermis la oku- lojn, detenante la spiradon. Freŝa kaj aĉa, aĉe-freŝa strio de la amoniaka akvo frapis la cerbon kaj dis-

37

verŝis ie post la okuloj. Viktor entiris per la nazo aeron, kiu ekestis netolereble malvarma, kaj enigis la fingrojn en pakaĵeton da teo.

Bone, Teddi, - diris li. - Dankon. Enskribu al mi kiom decas. Ili diros al vi kiom decas. Iru mi.

Peneme maĉante la teon li revenis al sia table- to. Okulvitra juna homo kun sia altstatura kunulo haste glutis la vespermanĝon. Antaŭ ili staris sola botelo - kun loka minerala akvo. Pavor kaj Golem, liberiginte lokon sur la tablotuko, ludis je ĵetkuboj, kaj doktoro R.Kvadriga, kaptinte la nekombitan kapon, monotone zumis:

"Legio de Libero - apogo de la prezidento". Mozaiko... En feliĉa nomtago de via ekscelenco... "Prezidento - patro de infanoj". Alegoria pentraĵo...

Foriras mi, - diris Viktor.

Bedaŭrindas, - diris Golem. - Tamen mi dezi- ras al vi sukceson.

Saluton al Rosŝeper, - diris Pavor, okulu- minte.

"Ano de la parlamento Rosŝeper Kant", - vigli ĝ is R.Kvadriga. - Portreto. Nemultekoste. Ĝ ista lie...

Viktor prenis sian bruligilon, cigared-skatolon, kaj ekiris al la eliro. Post li doktoro R.Kvadriga per klara voĉo prononcis:

Mi opinias, sinjoroj, ke venis tempo konatiĝi. Mi estas Rem Kvadriga, doktoro honoris kauza, sed vin, sinjoro mi ne memoras...

En la pordo Viktor kunpuŝiĝis kun dika trejnisto de futbala teamo "Fratoj je racio". La trejnisto estis tre zorgita, tre malseka, kaj cedis al Viktor la vojon.

Capitro tria

La buso haltis, kaj la ŝoforo diris:

Venis ni.

Ĉu sanatorio? - demandis Viktor. Ekstere es­tis nebulo, densa, lakta. Lumo de la lumĵetiloj di- fuzis en ĝi, kaj videblis nenio.

Sanatorio, sanatorio, - elgrumblis la ŝoforo, ekfumante la cigaredon.

Viktor venis al la pordo kaj, malleviĝante, diris:

Jen kia nebulego. Nenion mi vidas.

Orientiĝos vi, - indiferente promesis la ŝo- foro. Li sputis trans la fenestron. - Trovis ili lokon sanatorion establi. Tage nebulo, vespere nebulo.

Bonan vojaĝon, - diris Viktor.

La ŝoforo ne respondis. Ekmuĝis la motoro, fermiĝis la pordoj, kaj la grandega malplena buso, tute vitrigita, kaj lumigita interne kiel vendejo ŝlosi- ta pro nokto, returnis, tuj transformiĝinte je malk- lara lum-makulo, kaj forruliĝis reen en la urbon.

Viktor malfacile trovis la pordegon, tuŝante per la manoj la kradan barilon, kaj palpe ekiris sur la aleo. Nun, kiam la okuloj alkutimiĝis al la mallumo, li neklare distingis antaŭe lumigitajn fenestrojn de la dekstra alo, kaj iun aparte profundan mallumon sur loko de la maldekstra alo, kie dormis laciĝ intaj tage "Fratoj je racio". En la nebulo kiel tra vato aŭdiĝis kutimaj sonoj - ludis gramofono, tintis manĝilaro, iu kriaĉis raŭke.

Viktor moviĝis, penante teni sin meze de la sabligita aleo, por ne stumbli je iun gipsan vazon. Botelon da ĝino li zorge premis al la brusto, kaj es­tis tre singarda, tamen post nelonge li stumblis je io mola, kaj ekiretis kvarpiede. Post li oni malvigle kaj dorme damnis en senco ke oni devas ŝaltadi lumon. Viktor pe-palpis en la mallumo la falintan botelon, denove premis ĝin al la brusto, kaj ekiris pluen, etendinte la liberan manon. Post nelonge li stumblis je aŭto, palpe preteriris ĝin, kaj stumblis je la alia. Diablo, ĉi tie okazis amaso da aŭtoj. Viktor, blasfe- mante, vagis inter ili kiel en labirinto, kaj longe ne povis elgrimpi al la neklara aŭreolo kiu signifis en- iron en la vestiblon. Glataj aŭtoflankoj estis malsekaj pro la rosiĝinta nebulo. Ie apude oni hihiis kaj depuŝiĝis.

Ĉi foje la vestiblo estis malplena. Neniu ludis blindludon kaj kuradis tuŝlude, skuante la grasan postaĵon, neniu dormis en brakseĝoj. Ĉie kuŝaĉis ĉi- fitaj pluvmanteloj, kaj iu ŝercemulo pendigis la ĉapelon sur la fikuson.

Sur tapiŝita ŝtuparo Viktor leviĝis la duan etaĝon. Tondris muziko. En la koridoro ĉiuj dekstraj pordoj en apartementon de la parlamentano estis vaste malfermitaj, de tie disvastiĝis grasa odoro de manĝaĵoj, fumaĵoj kaj de varmigitaj korpoj. Viktor turniĝis maldekstren kaj frapetis pordon de Diana. Respondis neniu. La pordo estis ŝlosita, la ŝlosilo el- staris el la ŝlosiltruo. Viktor eniris, ŝaltis lumon kaj metis la botelon sur la televidilan tableton.

Ekaŭdiĝis paŝoj, kaj li elrigardis eksteren. Sur la koridoro, per vasta kaj firma irmaniero, mal- proksimiĝis dekstren altstatura homo en malhela vespera kostumo. Sur la ŝtuparplaceto li haltis an- taŭ la spegulo, ĵetlevinte la kapon korektis la krava- ton (Viktor sukcesis pririgardi la flavete-brunhaŭtan aglan profilon kaj la pikan mentonon), kaj poste io ŝangigis en li: li gibetis, iom klinigis flanken kaj, aĉe svingante la femurojn, malaperis en iu el la vaste malfermitaj pordoj.

«<Dandaĉo», - necerte ekpensis Viktor. - «<Vomi li iris».

Li ekrigardis maldekstren. Tie estis mallume. Viktor demetis la pluvmantelon, ŝlosis la ĉambron, kaj ekiris serĉi na Diana.

«<Necesas eniri al Rosŝeper» - pensis li, - «<kie ankoraŭ ŝi povas esti?».