Выбрать главу

Ĉi tiu laboro ne devos esti historia. La historio de la mondo estas kompilita kaj farita. Nia kontribuo estos al la religia tezo, klarigante la sanktan influon de la fido kaj la spiritan superregadon en la sinsekvo de ĉiuj sur­teraj civilizacioj. La libro de nia frato Humberto (#) estas la revelacio pri la kolektiva misio de ia lando; nia klopodo kosnsistos sole nur el rimarkoj sur la mar- ĝeno de la tasko de grandaj misiistoj en la mondo kaj

(*) "Brazilo, Koro de la Mondo, Patrolando de la Evan­gelio". - La Eldonistoj.

de popoloj jam malaperintaj, montrante la grandecon kaj la favorkorecon de la Dia Majstro. Ni do atendu la proksimajn tagojn, kiam ni provos realigi niajn hu- milajn laborplanojn. Dio donu al vi ĉiuj trankvilecon kaj sanon, kaj al ni la necesajn kapablojn. Mi tre dankas vian personan helpon ĉe la ĝenerala klopodo. Ni laboru ĉe la granda abelaro de la evoluado, ne havante alian zorgon, krom bone servadi Tiun, kiu en la Ĉielo scias pri ĉiuj niaj luktoj kaj larmoj. Ni Lin konfidu. El lia respekteginda kaj kompatema koro originas la fonto de lumo kaj vivo, de harmonio kaj paco por ĉiuj koroj. Li vin benu.

Emmanuel.

(Mesaĝo ricevita en 17-8-1938.)

Enkonduko

Dum la penigaj transiĝoj de la XX jarcento sin anoncas ĉe la malbonsigna tintado de armiloj, la spiritaj fortoj kunvenas por la grandaj rekonstruoj de la estonteco.

Alproksimiĝas la tempo, kiam la taksado de ĉiuj surteraj valoroj efektiviĝos por reapero de la energioj kreontaj iun novan mondon kaj estas kompreneble, ke ni konsideru la mistikan forton ĉe ĉiuj civilizacioj, kiuj aperis kaj malaperis, rememorante la grandajn evoluajn periodojn de la Homaro kun ĝiaj mizeraĵoj kaj ĝiaj bril- oj, por certigi la spiritajn realaĵojn super ĉiuj efemeraj fenomenoj de la materio.

Tiu klopodo de koncizeco estas tiu de la fido, pos- tulanta sian pozicion ĉe la scienco de la homoj kaj ĉe la religioj de apartiĝo, kvazaŭ kompaso de la efektiva saĝeco.

Antaŭ niaj spiritaj okuloj preterpasas la fantomoj de la mortintaj civilizacioj, kvazaŭ ni estas antaŭ magia ekrano. Animoj ŝanĝas sian karnan veston en la senĉesa pasado de la jarcentoj; faras la multjarmilan kons- truaĵon de la homa evoluo per siaj larmoj kaj suferoj kaj ĝis niaj oreloj venas la doloraj eĥoj de iliaj aflikt- iĝoj. Malaperas la unuaj homaj organizoj kaj malaperas iliaj grandaj urboj, transformiĝintaj en silentajn ostuj- ojn. La tempo, kvazaŭ dia propraĵo de la Spirito, re- novigas la maltrankvilojn kaj angorojn de ĉiu jarcento, por prilumi la vojon de la homaj spertoj. Malaperas rasoj kaj generacioj, lingvoj kaj popoloj, landoj kaj landlimoj, sciencoj kaj religioj. Ia dia blovo movas ĉiujn aferojn en tiu miriga ventokirlo. Tiam estiĝas la ordo, ekvilibrigante ĉiujn fenomenojn kaj movojn de nia pla- neda konstruaĵo, fortigante la eternajn ligilojn, kiuj kunigas la grandan familion.

Tiam oni vidas la nerompeblan fadenon, kiu subtenas la jarcentojn da surteraj spertoj, reunuigante ĉi tiujn, unujn al aliaj, ke ili konsistigu la nedetrueblan trezoron de la homa animo en ties glora suprenirado al la Senfino.

Animoj anstataŭas rasojn, kaj generacioj estas stadi- oj de iliaj lernado kaj profitado; la lingvoj estas esprimo- formoj, aliiĝantaj en la nuran esprimon de frateco kaj amo, kaj la popoloj estas disaj membroj de ia granda familio, laboranta por la definitiva starigo de sia uni- versala komunumo. Ĝiaj plej eminentaj filoj sur la kampo de la spiritaj valoroj estas favoratoj de la Su- perega Justeco, leĝofaranta en la Supro por ĉiuj mondoj en la Universo, kaj povas viziti aliajn astrajn patrujojn kaj reveni sur la terglobon, por la benata klopodo en regeneraj misioj, en preĝejoj kaj en surteraj akademioj.

Sur la magia ekrano de niaj studoj, elstariĝas tiuj misiistoj, kiujn la mondo multfoje krucumis pro la nekompreno de la vulgaraj homoj, sed en ĉion kaj super ĉion disradias la lumo de tiu fadeno el spiriteco, kiu diigas la materion, kunordigante la laboron de la civi- lizacioj, kaj, pli supre, blinde heligantan la ekranon de niaj observoj kaj studoj, ni vidas tiun fonton de ekster- ordinara lumo, de kie ekmoviĝas la unua geometria punkto de tiu fadeno de vivo kaj harmonio, ekvilibrigan- ta la tutan Teron kaj saturanta ĝin per apoteoza movo kaj diaj helecoj.

Niaj kompatindaj okuloj ne povas vidi detalojn de tiu brilego, sed ni scias, ke la fadeno de la lumo kaj de la vivo estas en ĝiaj manoj. Gi estas Li, kiu subtenas ĉiujn aktivajn kaj pasivajn elementojn de la surtera ekzistado. En lia respekteginda kaj kompatema koro estas la Vorto de la komenco. Iu blovo de lia volo povas renovigi ĉiujn aferojn kaj unu lia ago povas transformi la fizionomion de ĉiuj surteraj horizontoj.

La generacioj de ĉiuj tempoj forpasis kun siaj maltrankviloj kaj angoroj. La militoj malsekigis per sango la vojon de la popoloj en iliaj migradoj al la supera kono. La tronoj de reĝoj disfalis kaj la jarmilaj kronoj disrompiĝis. La potenculoj de la mondo revenis en la teatron de sia fiera vanteco, en la humila vesto de sklavoj, kaj la diktatoroj vane kunvokis kaj ankoraŭ kunvokas la popolojn sur la Tero, por murdado kaj detruado.

La determinismo de amo kaj bono estas la leĝo de la tuta Universo kaj la homa animo eliĝas el ĉiuj ka- tastrofoj serĉe de ia pli bona vivo.

Nur Jesuo ne forpasis dum la dolora irado de la rasoj, celante la detruon de ĉiuj landlimoj por la uni- versala frateco. Li estas la Lumo de la Komenco kaj en liaj favorkoraj manoj kuŝas la destinoj de la mondo. Lia grandanima koro estas la fonto de la vivo por la tuta surtera homaro. Lia mesaĝo de amo, en la Evan- gelio, estas la eterna parolo pri reviviĝo kaj justeco, pri frateco kaj favorkoreco. Ĉiuj homaj aferoj forpasis, ĉiuj homaj aferoj ŝanĝiĝos. Sed Li estas la Lumo de ĉiuj surteraj vivoj, neatingebla de la tempo kaj detruo.

Dum ni parolas pri la misio de la XX jarcento, rigardante la nunajn diktatorojn, kiuj faras la rolon de ekzekutistoj de homamasoj, ni devas turni niajn humil- ajn okulojn al la senlima favorkoreco de la Sinjoro, petegante de Li pacon kaj amon por ĉiuj koroj.

I

GENEZO DE LA TERO La Rondo el la Puraj Spiritoj

Diras la tradicioj en la spirita mondo, ke, por la direktado de ĉiuj fenomenoj de nia sistemo, ekzistas ia Rondo el Spiritoj Puraj kaj Elektitaj de la Superega Sinjoro de la Universo, en kies manoj kuŝas la potenco direktanta la vivon de ĉiuj planedaj kolektivoj.

Tiu Rondo el anĝelaj kaj perfektaj estuloj, el kiu Jesuo estas unu el ĝiaj diaj membroj, laŭ tio, kion ni eksciis, jam kunvenis proksime de la Tero, por solvo de aferoj nepre necesaj al la organizado kaj direktado de nia planedo, nur dufoje en la daŭro de la konataj jarmiloj.

La unua kunveno okazis tiam, kiam la terglobo depreniĝis de la suna nebulozo, ke oni ĵetos en la Tempon kaj en la Spacon la celstangojn de nia kosmogonia sis­temo kaj la ĝermojn de la vivo en la brulantan materion de nia planedo, kaj la dua tiam, kiam oni decidis la

venon de la Sinjoro sur la supraĵon de la Tero, ke Li

portu al la homa familio la senmortan lecionon de sia Evangelio de amo kaj savo.

La Scienco de ĉiuj tempoj

Ne estas nia intenco prezenti al la konsiderado de la studemuloj ian novan teorion pri la formiĝo de la mondo. La Scienco de ĉiuj jarcentoj estas plena de apostoloj kaj misiistoj. Ili ĉiuj siatempe estis inspirataj, spegulante la helecon de la Supro, kiun la spertoj de la Senlimo stampis sur ilian spiritan memoron, kaj ekster- igante la erarojn kaj konceptojn de la epoko, en kiu ili vivis en la formo homa de sia memeco.

Kiel laborantoj de la universala progreso, ili estis portantoj de iompostiomaj revelacioj, sur la kampo de la superaj konoj de la Homaro. Inspiritaj de Dio ĉe la penigaj klopodoj por la vera civilizacio, iliaj pensoj kaj laboroj indas la respekton de ĉiuj generacioj de la Tero, eĉ tiam, kiam la modernaj evoluaj esprimoj de la kultura rondo de la homaj societoj estis devigitaj nuligi iliajn teoriojn kaj malnovajn formulojn.