Выбрать главу

La pacienca ellaborado de la formoj

Post multe da jaroj, jen la primitivaj ameboj grup- iĝas por la komuna ĉela vivo, kaj formiĝas kolonioj da infuzorioj, da poliparoj, laŭ la planoj de la definitiva konstruado de la estonteco, preparitaj en la spirita mondo, kie ĉiu progreso de la Tero havas sian genezon.

La vegetala kaj animala regnoj ŝajnas konfuzitaj en la profundoj de la oceanoj. Ne ekzistas difinitaj formoj nek individua karaktero en tiuj socioj da infu- zorioj; sed el tiuj simplaj socioj formiĝas provoj de vivo, kiuj jam prezentas karakterojn kaj rudimentojn de la superaj organismoj.

Miloj da jaroj estis necesaj al la helpantoj de Jesuo, por la servoj de pacienca ellaborado de la formoj.

Komence kunordiĝas la elementoj de nutrado kaj konservado de la ekzistado. Koro kaj bronkoj estas konkeritaj kaj poste formiĝas la ĉelaj rudimentoj de la nerva sistemo kaj de la seksorganoj, kiuj perfektiĝas kaj difiniĝas ĉe la estaĵoj.

La interaj formoj de la Naturo

La atmosfero ankoraŭ estas saturita per malsekeco kaj vaporoj, kaj la solida tero estas kovrita per ŝlimo kaj neimageblaj marĉoj.

Sed la lastaj internaj skuoj de la terglobo lokalizas la centrajn varmojn de nia planedo, limigante la zonon de tiuj teraj influoj necesaj al la subtenado de la ani- mala vivo.

Tiuj geologiaj fenomenoj starigas la geografiajn konturojn de la terglobo, difinante la kontinentojn kaj fiksante la pozicion de la oceanoj, kaj tiel aperas la grandaj vastaĵoj el firma tero, kapablaj ricevi la re- produktantajn semojn de la vivo.

La unuaj surteraj krustacoj estas ia evoluiĝo de la maraj krustacoj. Poste aperas la batrakoj, kiuj ŝanĝas la akvojn por la ŝlimecaj kaj firmaj regionoj.

En tiu evolua fazo de nia planeco, la tuta terglobo sin vestas per mirinda kaj luksa vegetaĵaro, de kies abundaj kaj senmezuraj arbaroj la nuntempaj karbo- minoj estas ŝtoniĝintaj vestiĝoj.

La timegigaj provaĵoj

En tiu tempo la artistoj de la kreitaĵaro inaŭguras novajn evoluajn periodojn rilate la formojn.

La naturo fariĝas granda oficino por monstraj provaĵoj. Post la rampuloj aperas la hororaj bestoj de la primitivaj eraoj.

La servantoj de la Kristo, same kiel la alĥimiistoj studantaj la kombinon de substancoj en la retorto de zorgaj observoj, ankaŭ esploras la mirindan kombinon de la ĉelaj kompleksoj, kies formiĝon ili mem planis, realigante per siaj spertoj justan taksadon de valoroj, antaŭvidante ĉiujn eblojn kaj bezonojn de la estonteco.

Ĉiuj malfacilaĵoj estis forigitaj. Malhelpaĵoj glatiĝis kaj novaj konkeroj realiĝis. La ĉela maŝino estis perfekt- igita, en la limo de ebleco, pro la fizikaj leĝoj de la ter- globo. La tipoj adekvataj al la Tero estis elfinitaj en ĉiuj regnoj de la naturo, kaj la teratogenaj kaj strangaj fruktoj foriĝas el la laboratorio de konstantaj eksperi- mentoj. La pruvo pri la interveno de la spiritaj fortoj en tiu vasta kampo de agado estas la fakto, ke, dum la skorpio, ĝemelo de la maraj krustacoj, ĝis hodiaŭ tenas entute la primitivan formon, la monstraj bestoj de la foraj epokoj, kiuj venis post ĝi, malaperis por ĉiam el la surtera faŭno, kaj la muzeoj de la mondo konserv- as tiujn interesajn ekzemplerojn de iliaj turmentaj formoj.

La prahomoj

La animala regno suferas la plej strangajn trans- iĝojn dum la terciaro, sub la influoj de la medio kaj pro la potenco de la leĝo pri selektado.

Sed nia sciama rezondado serĉas la efektivajn antaŭ- ulojn de la homo en tiu grandega vastaĵo de la proscenio de la anima evoluado.

Kie estas Adamo defalinta de la paradizo? Niaj afliktitaj okuloj vane serĉas tiujn legendajn figurojn, kun celo lokalizi ilin en la Spaco kaj en la Tempo. Ni fine komprenas, ke Adamo kaj Eva estas rememoro pri la Spiritoj ekzilitaj sur la malluman pejzaĝon de la Tero, same kiel Kaino kaj Habelo estas du simboloj por la personeco de la kreitoj.

Sed ekzamenante la aferon laŭ ĝiaj realaj elvolv- iĝoj, ni vidas la unuajn prahomojn suferantajn la per- fektigajn procedojn de la naturo. En la terciaro, pri kiu ni parolas, sub la gvidado de la spiritaj rondoj vidiĝas kelkaj rasoj el antropoidoj en la malsupera Plioceno. Tiuj antropoidoj, antaŭuloj de la homo, kaj tiuj pra- patroj de la simioj, kiuj ankoraŭ ekzistas en la mondo, ekevoluis de konverĝaj punktoj, kaj el tio venas la sera parenceco inter la moderna homa organismo kaj tiu de la nuna ĉimpanzo.

Sed rememorante la eminentajn naturalistojn de la lastaj tempoj, detale esplorintajn la transcendajn de- mandojn pri la evoluismo, ni devas klarigi, ke ne okazis ĝustadire ia "malsupreniro de sur la arbo", en la komenco de la homa evoluo.

La spiritaj fortoj, kiuj direktas la terajn fenomen- ojn, sub la gvidado de la Kristo, starigis en la epoko de la granda adaptebleco de la materiaj elementoj, ian definitivan genealogion por ĉiuj specoj, en kiuj la spirita principo trovos la proceson de sia pliperfektiĝo, direkte al racieco.

La fiŝoj, la rampuloj, la mamuloj havis siajn fiks- ajn genealogiojn de disvolviĝo kaj la homo ne estos escepto al tiu ĝenerala regulo.

La granda transiĝo

La antropoidoj el la kavernoj tiam grupe disiris tra la surfaco de la terglobo, en la malrapida paso de la jarcentoj, suferante la influojn de la medio kaj formante la praulojn de la estontaj rasoj laŭ ties diversaj tipoj; tamen estas realaĵo, ke la spiritaj estuloj helpis la homon de la siliko, donante al li novajn biologiajn karakterojn. Eksterordinaraj eksperimentoj estis realig- itaj de la senditoj el la nevideblo. La ĵusaj esploroj de la scienco pri la tipo Neandertalo, rekonante ĝin, kiel specon de bestiĝinta homo, kaj aliaj interesaj eltrovoj de la Paleontologio, rilate la fosilian homon, estas pruvo pri la biologiaj eksperimentoj, kiujn faris la senditoj de

Jesuo ĝis tiam, kiam fiksiĝis ĉe la "primato" la proksim- aj karakteroj de la estonta homo.

La jarcentoj tiris sian vualon de penigaj eksperi- mentoj sur la frunton de tiuj estaĵoj kun longaj brakoj kaj densaj haroj, sed iam la legioj el la nevideblo faris definitivan transiĝon ĉe la antaŭekzistanta perispirita korpo de la primitivaj homoj, en la astraj regionoj kaj en certaj intertempoj de iliaj reenkarniĝoj.

Aperas la unuaj sovaĝuloj kun plibonigita kom- pleksio, alkliniĝanta al la eleganteco de la estontaj tempoj.

Ia profunda transformiĝo okazas ĉe la strukturo de la antaŭuloj de la homaj rasoj.

Kiel povis okazi tia transiĝo? demandos via scienca

kriterio.

Tre laŭnature.

Ankaŭ la infanoj havas la malperfektaĵojn de la infanaĝo korektataj de siaj gepatroj, kiuj ilin preparas por la vivo, kaj ili ne memoras pri tio, en sia plenaĝo.

III

LA RASOJ DE ADAMO Sistemo de Kapelo

En la zodiakaj mapoj, kiujn la surteraj astronomoj foliumas en siaj studoj, oni vidas grandan stelon de- segnitan en la konstelacio de Koĉero, ricevintan sur la Tero la nomon Kaprino aŭ Kapelo (*). Grandioza suno inter la astroj, kiuj estas al ni plej najbaraj, ĝi en sia irado tra la Senfino ankaŭ estas akompanata de sia familio el mondoj, prikantantaj la diajn glorojn de la Eternulo. Ĝia lumo konsumas ĉirkaŭe 42 jarojn por atingi la surfacon de la Tero, konsidere la regulan dis- tancon, ekzistantan inter Kapelo kaj nia planedo, ĉar la lumo trakuras la spacon, kun la ĉirkaŭa rapido de 300.000 kilometroj en sekundo.

Preskaŭ ĉiuj mondoj dependantaj de ĝi jam puriĝis materie kaj morale, kompare kun la kondiĉoj de la malpli progresinta moralo de la Tero, kie la homo satigas sin per la visceroj de siaj malsuperaj fratoj, tiel same, kiel en la antaŭhistoriaj eraoj de sia ekzistado marŝas unuj kontraŭ la aliaj, ĉe la sono de la militaj himnoj, ne sciante la plej ordinarajn principojn de frateco kaj realigante malmulton por estingo de siaj egoismo, vantamo, malfeliĉa fiero.