politiko = zhengzhi, politikigo = zhengzhihua
eco = —xing
ebla = keneng, ebleco = kenengxing
komplika = fuza, komplikeco = fuzaxing
reala = shiji, realeco = shijixing
Kompari la parojn ‹mallonga/mallongeco› kaj ‹maljusta/maljusteco› estas bona maniero reliefigi la tri gradojn de variado:
franca (fleksia) : bref/brièveté
hungara (aglutina): rövid/rövidség
ĉina (izola) : jianlue/jianluexing
franca (fleksia) : injuste/injustice
hungara (aglutina): igazságtalan/igazságtalanság
ĉina (izola): feizhengyi/feizhengyixing
1) fleksia lingvo: variado okazas ĉiunivele
• oni devas uzi -té en unu kazo (brièveté) kaj -ice en la alia (injustice);
• la radiko bref transformiĝas al brièv en la derivita vorto;
2) aglutina lingvo: nur la afiksoj varias
• la radikaloj rövid kaj igazságtalen ne ŝanĝiĝas;
• la sufikso estas la sama, sed ĝi prezentiĝas jen sub la formo -ség, jen sub la formo -ság;
3) izola lingvo: neniu variado okazas
• la radikaloj jianlue kaj feizhengyi ne ŝanĝiĝas;
• la sufikso -xing estas uzata ambaŭkaze kaj senŝanĝe.
Rimarkoj
1. Pro oportuneco, ni konservas la tradiciajn terminojn fleksia, aglutina, izola, kvankam ili estis malbone elektitaj kaj devenas de nesufiĉa analizo de la faktoj. Ekzemple, la ĉina estas ĝenerale citata kiel la tipa izola lingvo, sed ĝi fakte enhavas multegajn morfemojn, kiujn oni ne povas uzi izole. Tio validas ne nur pri multaj afiksoj, kiel nü- kaj -hua ĉi-supre prezentitaj, sed eĉ pri multaj aliaj semantemoj: la morfemo fu-, ekzemple, kiu signifas ‹patro›, neniam estas uzata sola en la ordinara lingvo (t.e. escepte de proverboj, maksimoj, kaj poeziaj esprimoj); oni diras fuqin = ‹patro›; fumu = ‹gepatroj›; fuxizhidu = ‹patriarkia reĝimo›, ktp. Aliflanke, la ĉina konstante uzas sistemon tradicie rigardatan kiel tipe aglutinan: ĝi aldonas morfemojn unujn al allaj por formi kelkfoje tre longajn vortojn:
ta = li
tamen = ili
tamende = ilia;
xin = koro, animo, menso
xinli = psiko
xinlixue = psikologio
xinlixuejia = psikologo
zhengyi = juste
feizhengyi = maljusta
feizhengyixing = maljusteco
(Ĉinaj morfemoj uziĝas solaj en la malnova skriba lingvo, la t.n. wényán, sed wényán neniam estis parolata lingvo kaj estus malprave konfuzi ĝin kun la lingvo, kiun oni kutime nomas «la ĉina»).
2. Por klasi lingvon en unu el la tri kategorioj, ne necesas, ke la kriterio aplikiĝu 100%-e. Eta marĝeno antaŭvidendas, i.a. por regula variado kaŭzata de la sonsistemo. Ekzemple, en la ĉina, la sufikso -er aldonata al morfemo, kiu finiĝas per konsonanto, malaperigas ĉi-lastan, kelkfoje kun modifo de la vokala sono:
man = malrapida → manmar = malrapide
kuai = rapida → kuaikuar = rapide
ling = kolo → līr = kolumo.
Sonvariado en semantemo relative oftas en la japana:
kuni = lando → kuniguni = ĉiuj landoj
Oni povas konsideri, ke lingvo apartenas al la koncerna kategorio, se la kriterio aplikiĝas al minimume 90% el la morfemoj aperantaj en, ni diru, dekminuta ordinara konversacio.
Ni nun povas ekzameni pli detale la tri lingvokategoriojn,.
2. FLEKSIAJ LINGVOJ
En ĉi tiuj lingvoj, la radikoj transformiĝas, kiel dum derivado, tiel ankaŭ ĉe ŝanĝo de la gramatika funkcio. Kompari ilin kun Esperanto, en kiu la radiko neniam varias, evidentigas tiun apartaĵon de la fleksiaj lingvoj. Por reliefigi la neŝanĝeblon de la esperantlingvaj morfemoj, ni ĉi-sube apartigos ilin per streketo.
Jen ekzemploj el la:
denken = pens-i
ich dachte = mi pens-is
Gedanke = pens-o
sell = vend-i
sold = vend-it-a, vend-is
sale = vend-o
go = ir-as, ir-u, ir-i
went = ir-is
ходить = ir-i
я хожу = mi ir-as
хаживал = ir-ad-is
Ankaŭ la ŝemidaj lingvoj estas konsiderataj fleksiaj. Sed ilia fleksieco estas iom alia: la formo de la derivitaj vortoj ŝanĝiĝas, sed baza konsonanto-framo restas senŝanĝa. En la araba, la konsonanto-framo KTB signifas ‹skrib’›, ‹verk’›:
KaTaBa = li skribis, li verkis
KuTiBa = estis skribite, estis verkite
jaKTuBu = li skribos, li verkos
juKTaBu = estos skribite, estos verkite
meKTuB = skribita
aKTaBa = li skribigis, li verkigis
KiTāB = verkaĵo, libro
KuTuB = verkaĵoj, libroj
KāTiB = verkisto
KaTB = verkado
3. AGLUTINAJ LINGVOJ
Aglutina lingvo karakteriziĝas per nevariebla radiko, al kiu algluiĝas sufiksoj ne uzeblaj memstare, kies vokalo povas ŝanĝiĝi laŭ la tipo de la radikaj vokaloj.
Ni prenu ekzemple la turkan esprimaĵon kırılmadılarmı? Ĝi dismembriĝas jene:
kir = romp
ıl = -ite
ma = ne
dı = -is
lar = ili
mı = ĉu
La vorto do signifas: «ĉu ili ne estis rompitaj?».
Jen aliaj ekzemploj, reliefigantaj la «leĝon pri vokala harmonio»: depende de tio, ĉu la radikala vokalo estas e aŭ a, la pluralo esprimiĝas per -ler aŭ per -lar; ‹mia› per -im aŭ per ım; ‹al› (direkto, atribuo, destino) per -e aŭ -a.
| ev | domo | at | ĉevalo |
|---|---|---|---|
| eve | al domo | ata | al ĉevalo |
| evim | mia domo | atım | mia ĉevalo |
| evime | al mia domo | atıma | al mia ĉevalo |
| evler | domoj | atlar | ĉevaloj |
| evlere | al domoj | atlara | al ĉevaloj |
| evlerim | mia domoj | atları | mia ĉevaloj |
| evlerime | al miaj domoj | atlarıma | al miaj ĉevaloj |