Выбрать главу

La germana strukturo ĉi-kaze pli parencas al tiu de alikategoriaj lingvoj kiel la hungara kaj ĉina, ol al lingvoj el la sama familio kieclass="underline"

la franca commissaire du peuple (laŭvorte «komisaro de la popolo»), kaj

la rusa народный комиссар (laŭvorte «popola komisaro»).

Alian ekzemplon prezentas la posedaj adjektivoj. Ili estas memstaraj vortoj antaŭantaj la koncernan substantivon en la plimulto el la fleksiaj lingvoj: mia patro estas france mon père; angle my father; ruse мой отец, samkiel en izola lingvo kiel la ĉina: wŏde fuqin. Sed alia sistemo, sufiksa, unuavide tipa karakterizaĵo de la aglutinaj lingvoj:

turka baba = patro, babam = mia patro

retroviĝas ankaŭ en kelkaj fleksiaj:

irana (hindeŭropa): pidar = patro, pidaram = mia patro

araba (ŝemida): ab = patro, abi = mia patro.

Kiel trian ekzemplon oni povas preni la neadon. La strukturo

    subjekto + neada vorto + verbo

ekzistas en la tri kategorioj:

rusa (fleksia)я не понимаю‹mi ne komprenas›
hungara (aglutina)én nem értem
ĉina (izola)bu dŏng

dum samkategoriaj kaj eĉ samfamiliaj lingvoj havas malsamajn strukturojn. Al la sama grupo «fleksia», kaj al la ŝama, sampraava familio «hindeŭropa» ja apartenas:

la germana: ich verstehe nicht, laŭvorte ‹mi komprenas ne›;

la angla: I do not understand, laŭvorte ‹mi faras ne kompreni›;

la franca: je ne comprends pas, laŭvorte ‹mi ne1 komprenas ne2›.

Oni vidas, ke estus neprave bazi sian argumenton sur apartaj trajtoj, kiel la ĵus menciitaj, por respondi al la demando «kie situas Esperanto inter la lingvoj?». La kriterio komence difinita — t.e. la proporcio de la morfemoj povantaj varii — estas multe pli preciza kaj verŝajne pli trafa. Tamen, ĉar la adeptoj de la tradicia klasado eble ne akceptos ĝin, ni ankaŭ konsideros diversajn aliajn trajtojn, kiuj estas eble malpli signifaj, sed kiuj prezentos la avantaĝon pli bone loki Esperanton en la vasta spektro de la lingvoj de Eŭropo kaj Azio.

Ni supozu, ke jarcentojn post katastrofo ruiniginta nian civilizon, arkeologoj el nova kulturo iom post jom retrovas dokumentojn redaktitajn en la hodiaŭaj lingvoj, intertempe malaperintaj. Unu el ili malkovras esperantlingvajn tekstojn kaj sin demandas, kiel situas tiu lingvo rilate al la altaj.

En unu el la dokumentoj, li renkontas la frazon «Li legis multajn seriozajn librojn». Li unuavide konkludas, ke temas pri tipe fleksia lingvo pro la akordiĝo gramatika de la adjektivoj kun la respondaj substantivoj (kiel en hindeŭropaj kaj ŝemidaj lingvoj). Vidante la vortprovizon, li proponas hipotezon pri la hindeŭropeco de Esperanto. Plu studante, li trovas «konfirmojn» de tiu tezo, ekzemple en ŝajnaj vortfamilioj kiel la jenaj, kiujn li rimarkas en retrovitaj pecoj de vortaro:

direkcio — direkti — direktoro

redakcio — redakti — redaktoro

aŭ kieclass="underline"

    fragmento, fragila; frakasi, frakcio, frakturo,

kiujn vortojn videble unuigas la sama koncepto ‹romp›. Li do konkludas, ke en Esperanto aktivas formalaj vortfamilioj similaj al tiuj de la latinidaj lingvoj: i.a. li rimarkas la alternon de du radikoj (direkc/direkt kaj frag/frak) kun sama senca valoro. Laŭ tiu arkeologo, Esperanto estas do fleksia, hindeŭropa kaj latinida lingvo.

Sed ni supozu, ke li ne limigas siajn konstatojn al tio. Daŭrigante sian esploron, li ekkomprenas, ke la hazardo komence trafigis al li ne tre normalan specimenon — vortaron —, kaj ke en Esperanto ekzistas ankaŭ alispecaj vortfamilioj, fakte multege pli oftaj, kie ĉiu nova vorto estas formata per nevaria radiko kaj fiksaformaj afiksoj:

    simpl-a

    simpl-ig-i

    simpl-ig-ebl-a

    simpl-ig-ebl-ec-o,

Tiu sistemo, laŭ kiu oni regule formas novajn vortojn aldonante afiksojn al nevaria radiko, estas tradicie rigardata kiel tipa pri la aglutinaj lingvoj. Nia arkeologo konstatas, ke tiu sistemo estas multe pli produktema — t.e. konsistigas multe pli ampleksan proporcion el ordinara teksto — ol la sistemo kun alternaj radikoj kiel frak/frag, kiu montriĝas, verdire, tute escepta. Li konkludas, ke Esperanto apartenas al la aglutina grupo, kion perfekte konfirmas tiaj verbaj formoj kiel «li resanigeblis» aŭ «la raporto tradukendos», senmanke elvokaj pri la turka verba sistemo.

Sed, profundiĝante en la esploro, li rimarkas ankaŭ, ke la «afiksoj» fakte kondutas ekzakte kiel iu ajn alia semantemo, kun la sama memstareco, kio ne retroviĝas en la aglutinaj lingvoj. Afiksoj ja troviĝas jen solaj (kun, kompreneble, la vokala finaĵo): aro, ebla, iĝi, eco ktp; jen kombinitaj: ebliĝi, arigi, ebleco, aĉularo…

Ĉu tiu memstareco de la morfemoj ne estas la ĉefa karakterizo tradicie atribuita al la izolaj lingvoj? Esperanto montriĝas tiurilate pli izola ol la ĉina. Kaj la afiksoj de la turka, de la hungara kaj de la aliaj aglutinaj lingvoj, siaflanke, estas veraj afiksoj, ĉiam ligitaj al aliaj semantemoj, kaj ne memstaraj vortoj, kiel la malĝuste nomitaj «afiksoj « de Esperanto.

Pikite de scivolemo, nia arkeologo decidas serĉi, ĉu aliaj faktoj argumentas favore al struktura simileco inter Esperanto kaj la izolaj lingvoj. Kaj li rikoltas ilin abunde. Formoj kieclass="underline"

    ĝis nun → ĝisnuna,

    mi → mia; mia + land → mialanda

tuj pensigas pri la ĉina vortformado. Eĉ la fakto, ke en la sama artikolo (Esperanto, 69, 1976, p.61), li trovas jen estrarkunsido, jen estrara kunsido, videble kun la sama signifo, estas tipa pri la ĉinlingva ebleco uzi aŭ ne uzi la determinan vorteton:

    estrarkunsido = zhíxíngchù-hùiyì

    estrara kunsido = zhíxíngchùde hùiyì.

Ĉu do Esperanto estus izola lingvo?

6. DIVERSAJ LINGVONIVELOJ

Fakte, ne eblas klasi Esperanton sen distingi almenaŭ tri nivelojn: profundan, mezan, supraĵan.

Por difini, al kiu nivelo tiu aŭ alia lingva trajto apartenas, ni uzos kiel kriterion la senton, kiun lingvouzantoj ĝenerale havas pri la graveco de la ŝanĝo aperanta, se io aliiĝas rilate la konsideratan trajton.

El tiu vidpunkto, la kvalito de la sonoj estas supraĵa trajto. Neniu sentas la lingvon tre malsama depende de tio, ĉu la koncernato parolas ĝin laŭ itala aŭ dana elparolo. Ambaŭkaze, Esperanto restas Esperanto. Same, la angla restas la angla egale ĉu ĝi estas prononcata laŭ la angla, hinda aŭ usona elparolo. Anstataŭigi unu vorton per alia ne pli elvokas senton de grava ŝanĝo. Ni ne havas la senton, ke ni parolas alian lingvon, se ni transiras de «la vagonaroj fariĝis pli kaj pli malnovaj» al «la trajnoj iĝis pli kaj pli oldaj». La donitan son-aranĝon, kiu esprimas koncepton, ni do povas rigardi trajto neesenca, supraĵa.

Kiam ni atingas la nivelon de vortordo, la impreso, ke ni ŝanĝas la lingvon fariĝas pli akra. Se mi diras «por ke homo la juna homojn la maljunajn respektu, necesas ke komprenu li ilin», mi vekas senton de strangeco. Sed tamen tiu ŝanĝo ne igas la lingvon komplete fremda. Ĝi restas Esperanto, kvankam eble poezia, aŭ regioneca. Ni atingis nivelon pli profundan ol tiu de la sonsistemo aŭ de la radikoj, sed ankoraŭ ne kernan. Iom pli profunde situas la sintakso. La frazo «por ke juna homo respektas je la maljunaj, necesas ke li komprenas ilin» estas malpli aŭtenta Esperanto ol la ĵus prezentita.