Kaj tamen ni ne havas la saman impreson, ke la lingvo estis atakita en sia profunda bazo, kiel se ni renkontas la frazon «por ke juno homo maljunos homines respektet, necesat lim komprendere ellos». Ĉi tiu frazo ne plu estas Esperanto, eĉ malbona, kvankam preskaŭ ĉiuj radikoj estis konservitaj. Kial? Ĉar ĉi-foje ni atencis la bazan nivelon, tiun de la strukturoj, de la funda konceptado gramatika. Aperas klaraj signoj de nereguleco: homo ŝanĝiĝas al homines, sed juno al maljunos, kaj forsvenis la paraleleco inter lin kaj ilin (lim, ellos); krome, la fakto, ke adjektivo (juno) havas la saman finaĵon kiel substantivo (homo) kerne detruas la lingvokonstruon elpensitan de Zamenhof.
Pruvon, ke ĉi tiu nivelo estas pli fundamenta ol tiu de la formo de la vortoj, mi ĉerpos el jena konstato. Al la meza esperantisto, la frazo «Mi rakle felbis la burnan kazumon per mia felbilo, kaj ĝi bemis al mi» kvankam nekomprenebla — ĝi signifas nenion! — tamen estas sentata kiel Esperanto, dum la supre prezentita frazo (por ke juno homo respektet…) impresas kiel alia lingvo, eĉ al tiuj, kiuj ĝin tuj plene komprenas.
Mi sekve proponas jenan hierarkion de lingvoniveloj:
1. kerno (baza, funda, profunda nivelo): baza tipo de gramatiko kaj de derivado, t.e. la maniero, laŭ kiu indikiĝas la rilatoj inter la vortoj (ekzemple, kiu determinas kiun), la precizigoj pri tiu aŭ alia nuanco (ĉu estas unu, ĉu estas pluraj; ĉu estas finite, ĉu plu daŭras; ktp) kaj la rilatoj inter la konceptoj (ekzemple inter ‹frato› kaj ‹fratino›, inter ‹vidi› kaj ‹nevidebla›, inter ‹haroj›, ‹stari› kaj ‹harstariga›);
2. meza nivelo: sintakso kaj vortordo;
3. supra aŭ supraĵa nivelo: efektiva formo de la vortoj, sonsistemo.
7. KIE SITUAS ESPERANTO?
La kerna nivelo
Funde, kerne, Esperanto estas izola lingvo. Ĝi perfekte konformas al la struktura kriterio pli supre difinita: nevariado de la morfemoj.
Variadoj kiel direkc/direkt aŭ frag/frak prezentas per si nur ekstreme malgrandan proporcion el tio, kio estas dirata aŭ skribata en Esperanto (inter 0,1% kaj 0,3% el la tuto, laŭ niaj esploroj). Krome, ne temas pri sama morfemo aperanta sub diversaj formoj, kiel en la franca directeur/diriger. Tion pruvas la fakto, ke ĉiu radiko esperanta povas naski tutan serion da novaj derivaĵoj: ‹direktor’› naskas ‹direktori›, ‹direktorigi›, ‹direktorado›, kiuj tute ne estas sinonimoj de ‹direkti›, ‹direktigi›, ‹direktado›, k.s. Temas do pri radikoj, kiuj videble estas etimologie parencaj, sed kiuj, strukture, konsistigas malsamajn morfemojn.
Tiun izolan karakteron de Esperanto konfirmas la granda nombro da fundamentaj trajtoj, kiujn ĝi posedas komune kun la ĉina:
Ĉar tiu ĉi teksto estas destinita por nefakuloj, la priskribo de la lingvaj faktoj utiligas la terminojn ĝenerale uzatajn en Okcidento. Fakte, tiuj terminoj, historie ligitaj al la hindeŭropa lingvokompreno, ne plene taŭgas por priskribi realaĵon, kiun karakterizas alitipa strukturo. La uzo de vortoj kiel «prepozicio» aŭ «adverbo» do ne signifas ke Esperanto kaj la ĉina havas prepoziciojn kaj adverbojn samsence kiel la okcidentaj lingvoj,
1. La «afiksoj» fakte estas «plenrajtaj» vortoj. Tiurilate Esperanto estas pli izola ol la ĉina. En ĉi-lasta lingvo multaj afiksoj alprenas novan signifon, kiam ili estas uzataj memstare. Ekzemple, la sufikso jiā, kiu signifas la fakulon aŭ la ‹isto›n:
shēngwùxué = biologio → shēngwùxuéjia = biologiisto;
kèxué = scienco → kèxuéjiā = sciencisto;
zhèngzhì = politiko → zhèngzhìjiā politikisto,
signifas ‹familio›, ‹hejmo› kiam uzata sola. Multaj afiksoj tute ne povas esti uzataj memstare, kiel ekzemple la prefikso nü-, kiu signas la homajn inojn (‹virino› estas nüren, el nü- = ‹ino›, kaj ren = ‹hom’›), aŭ la sufikso -huà en lādinghuà = latinigo, el lāding = latina.
2. La rilato inter posed-adjektivoj kaj personaj pronomoj havas ekzaktan ekvivalenton en la ĉina:
wo = mi, wode = mie,
ta = li, tade = lia.
Ĉi tio ne estas supraĵa detaleto aŭ okazo hazarda, sed konsekvenco de la karaktero fundamente izola de ambaŭ lingvoj. Nek la aglutinaj nek la fleksiaj lingvoj prezentas tiun trajton, ĉar ĝi ne konformus kun ilia spirito.
3. En Esperanto, kiel en la ĉina, la verbo ne havas konjugacion. La verbaj finaĵoj de Esperanto ludas rolon analogan al tiu de la vorteroj, kiuj nuancas aŭ precizigas la sencon de la ĉinaj verboj.
4. La neado esprimiĝas similstrukture en ambaŭ lingvoj:
wo bu shi = mi ne estas
jian = vid’; kejian = videbla; bukejian = nevidebla
5. En Esperanto, la komplementoj estas enkondukataj grandparte per prepozicioj, kontraste kun la aglutinaj lingvoj, en kiuj prepozicie funkcias sufiksoj. En la ĉina estas ĝenerale same: la ekvivalentoj de ‹al›, ‹kun›, ‹per›, ‹por›, ‹anstataŭ› ktp uziĝas kiel en Esperanto. Tamen, por tempaj kaj lokaj komplementoj oni uzas en la ĉina postpozicion: ‹sur la tablo› estas zhuozi-shang, laŭvorte ‹tablo-supr(e)›, ofte tamen krome anoncatan de prepozicio: ‹sur la tablo› = zai zhuozi-shang, laŭvorte ‹je (ĉe) tablo-supr›.
6. Kiel jam dirite, vortkunmetado okazas simile en Esperanto kaj en la ĉina, kvankam ĝi estas treege multe pli uzata en ĉi-lasta. Jen ekzemploj de morfem-kunmetaj skemoj, kiuj prezentas perfektan paralelon inter la du lingvoj:
a) skemo neantaŭ…ebla → bukeyu…de
| vid- → neantaŭvidebla | jiàn → bùkĕyùjiànde |
| sci- → neantaŭsciebla | zhī → bùkĕyùzhīde |
| sent- → neantaŭsentebla | găn → bùkĕyùgănde |
| kalkul- → neantaŭkalkulebla | suàn → bùkĕyùsuànde |
b) skemo sam…ano → tong…ren
| urb- → samurbano | chéng → tóngchéngrén |
| land- → samlandano | guó → tóngguórén |
| ide- → samideano | dào → tóngdàorén |
| ras- → samrasano | zú → tóngzúrén |
| religi- → samreligiano | jiào → tóngjiàorén |
Kun la fleksiaj lingvoj ne retroviĝas simila paraleleco. En la plimulto el tiuj lingvoj, multaj el la koncernaj vortoj entute mankas. Tiuj, kiuj ekzistas, ne estas formitaj regule, kiel oni tuj vidos el jena ekzemplo:
| Esperanto | samlandano | samreligiano |
|---|---|---|
| ĉine | tóngguórén | tóngjiàorén |
| angle | fellow-citizen | coreligionist |
| france | compatriote | coreligionnaire |
| germane | Landsmann | Glaubensgenosse |
| ruse | соотечественник | единоверец |