Fakte, la apartan karakteron de Esperanto difinas la kombino de du principoj:
• kompleta memstareco kaj nevarieco de la vorteroj (ĉeftrajto de la izolaj lingvoj);
• tuj perceptebla gramatika analizo (al kiu plej proksimiĝas la aglutinaj lingvoj).
En la esprimoj «mia sonĝo» / «mi sonĝas» / «miasonĝe» la gramatika rolo de la koncepto ‹sonĝ› estas eksplicite indikita, dum en la anglaj aŭ francaj frazoj, la funkcio de la vortoj dream kaj rève estas sciebla nur el la kunteksto (“I dream”, «je rève» = ‹mi sonĝas›; “my dream”, «mon rève» = ‹mia sonĝo›).
Nur tre malofte esperanta frazo havas elementojn, kies rolo ne tuj analtzeblas. Unu el la maloftaj strukturoj, kiuj ebligas dubsencecon, estas la kunmetita vorto: sonĉasisto povas signifi ‹ĉasisto de sonoj› kaj ‹ĉasisto per sonoj›. Simila dubsenceco retroviĝas ankaŭ en la aglutinaj lingvoj, la plej klaraj gramatike.
La meza nivelo
Ĉe la meza nivelo, Esperanto estas nekontesteble slava. Esperanto prezentas multajn slavajn karakterizaĵojn:
1. en la vortordo kaj la stilo (la kutima vortordo de esperantlingva teksto tre similas al la slava):
Eo: mi lin vidis / mi vidis lin
Ru: я его увидел / я увидел его
Eo: kiel vi fartas? kion li legas?
Ru: как вы поживаете? что он читает?
(en okcidentaj lingvoj la pronomo ĝenerale staras post la verbo en tia frazo);
2. en la sintakso:
a) rilatoj inter tempoj propoziciaj
Eo: mi pensis, ke pluvas
Ru: я думал, что дождь идёт
b) deviga refleksivo
Eo: ŝi amas sian edzon
Ru: она любит своего мужа
Eo: ŝi amas ŝian edzon
Ru: она любит её мужа
c) gramatikmorfema distingo inter epiteta kaj predikativa komplementoj
Eo : la kuracisto trovis la sanan infanon
Ru: врач нашёл здорового ребёнка
Eo: la kuracisto trovis la infanon sana
Ru: врач нашёл ребёнка здоровым
ĉ) uzo de adverba fermo ĉe infinitiva aŭ propozicia subjekto
Eo: laboro estas necesa / labori estas necese
Ru: работа нужна / работать нужно
d) infinitivo kiel senprepozicia komplemento de substantivo
Eo: la deziro venki
Ru: желание победить
e) malsimetrio aŭ limigoj en la uzo de prepozicio sekvata de infinitivo
Eo: antaŭ ol foriri,
sed ne post ol foriri,
anstataŭigata de foririnte
aŭ post foriro
Ru: прежде чем уйти
sed ne «после чем уйти»
anstataŭigata de «ушедши»
aŭ «после ухода»
Komparu
angle: before leaving / after leaving
hispane: antes de salir / despuès de salir
france: avant de partir / après être parti
Ni substreku, ke la uzo de sennecesa ol («antaŭ foriri» ja estus same klara) estas laŭvorta traduko el la rusa:
antaŭ ol foriri = Ru: прежде чем уйти
pli granda ol li = Ru: больше чем он
Eo : (li rendevuis kun la spiono)
por transdoni ŝtatsekretojn,
sed ne (li estis arestita)
pro transdoni ŝtatsekretojn
Ru: «чтоб передать»,
sed ne «из-за передать»
Komparu
angle: with a view to transmitting, for transmitting;
hispane: para transmitir, por transmitir;
france: pour transmettre, pour avoir transmis
La tuta diskuto pri tio, ĉu sen + infinitivo estas allasebla, devenas de tiu slaveco. Le fakto, ke tiu strukturo estes tre ofta en la latinidaj lingvoj (hispane: sin olvidar; france; sans oublier) kaj en la ĝermanaj (angle: without forgetting; germane: ohne zu vergessen) igis multajn rigardi ĝin taŭga. Sed, ĉar en la slavaj lingvoj ĝi ne ekzistas — oni esprimas tiun ideon per ne + gerundio (ruse: не забывая = ‹ne forgesante›) — ĝi estis ĝenerale fremda al la lingvouzo de Zamenhof kaj sekve forĵetita de la puristoj.
3. en diversaj neokcidentaj nuanc-opozicioj (aspektoj)
konstruata domo / konstruita domo
flugis / ekflugis / flugadis
4. en multaj parolturnoj
siatempe / se konsideri / po du glasoj / elpaŝi kun iu propono ktp.
5. en la senco de multaj radikoj, eĉ se ĉerpitaj el latinidaj lingvoj
facila vento
okazo =
a) evento, travivaĵo
(angle event, france événement)
b) difinita aparta cirkonstanco, kazo
(angle case, france cas)
c) favora, helpa cirkonstanco
(angle opportunity, france occasion)
Tiuj estas ekzakte la tri signifoj de la rusa «случай».
6. en la formo de la pruntaĵoj
mateno estis prenita el la franca laŭ la slava maniero asimili: martena forno — france: four Martin — en la rusa estas мартеновская печь aŭ eĉ simple мартен; la nomo de la komponisto Chopin pole skribiĝas Szopen (se la asimilado estus pure latintipa, oni havus *matino, *Martino).
Simile, nur slava influo klarigas, ke apud la italaj formoj studente kaj stato, kaj la germanaj Student (pron. /ŝtudent/) kaj Staat (pron. /ŝta:t/), en Esperanto oni diras «studento» kaj «ŝtato». La Internacia Lingvo akiris tiujn formojn tra la rusa, kiu ricevis ilin de la latina, jen tra latinida lingvo (ruse студент) jen tra la germana (ruse штат).
7. en la skribmaniero
Ĉapelitaj konsonantoj retroviĝas en la ĉeĥa, slovaka, kroata kaj slovena;
la konstanta prononco de c, eĉ antaŭ a, o kaj u retroviĝas en neniu okcident-eŭropa lingvo, sed en ĉiuj slavaj lingvoj skribataj latinlitere;
la tradicia maniero skribi mallongigojn en Esperanto, ofte kun streketo neniam uzata okcidente, sekvas la rusan modelon