d-ro ruse д-р (доктор)
s-ino ruse г-жа (госпожа)
sed prof. ruse проф. (профессор).
Pluraj trajtoj — sed ne ĉiuj — ĉi tie menciitaj estas komunaj al la slavaj lingvoj kaj al la klasikaj greka kaj latina.
La supraĵa nivelo
Per la origino de la radikoj, Esperanto estas ĉefe latinida kaj ĝermana, kun pli ampleksa latinida (ĉefe franca) karaktero. En la ĝermana parto, oni konstatas precipecon de la germana: ekzemple, la vortkomencaj duopoj ŝp, ŝp, ŝm renkontiĝas nur en la germana kaj jida.
Kiom koncernas la sonsistemon, Esperanto tre proksimas al la latinidaj lingvoj, ĉefe al la itala, kun tamen kelkaj orlent-eŭropaj trajtoj. Slaveca estas la kompleta serio de la gingivaj konsonantoj ĉ, ĝ, ĝ, ĵ kaj eble ankaŭ la ofteco de la grupoj oj kaj aj, kvankam ĉi tie verŝajne kuninfluis ankaŭ la jida kaj la tradicia prononco de la malnovgreka. La akcento sekvas la polan modelon.
Estus interese detale esplori, ĉu ekzistas jena leĝo:
Ekster la kazoj, kiam aplikiĝas nur la du bazaj principoj pri nevarieco de memstaraj radikoj kaj pri tuj perceptebla gramatika analizo,
• se lingva trajto estas komuna al la lingvoj ĝermanaj kaj slavaj, ĝi retroviĝas en Esperanto;
• se lingva trajto estas komuna al la lingvoj latinidaj kaj slavaj, ankaŭ ĝi retroviĝas en Esperanto;
• se maniero solvi lingvan problemon ne estas komuna al du el tiuj grupoj (inkluzive la slavan), Esperanto sekvas
(a) la slavan modelon, kiam temas pri mezprofunda nivelo (sintakso, stilo, parolturno),
(b) jen la ĝermanan, jen la latinidan, se temas pri supraĵa nivelo (fonetiko, vortformo).
Verdire, la vorto «leĝo» estas tro forta. Sendube estus pli ĝuste diri, ke, kiam la ĵus indikitaj kondiĉoj ne estas plenumitaj, aperas streĉiĝoj en la lingvo. Ni jam citis la ekzemplon pri sen + infinitivo. Oni povus trovi aliajn. La nunaj jarcento kaj jarmilo, ekzemple, sekvas la ĝermanan modelon, ne la slavan kaj latinan, sed tiujn formojn dum longa tempo konkurencis centjaro kaj miljaro.
Alia ekzemplo pri streĉiĝo estas la pasivaj participoj. Ĉu oni diru: «la kontrakto estis subsktibita je la 10ª» aŭ «estis subsktibata»?
La plej logika formo probable estus la germana/nederlanda: iĝis subskribita (je kelkaj sekundoj antaŭ la deka, la kontrakto estas subskribata; je kelkaj sekundoj post la deka ĝi certe estas subskribita; je la sekundero, kiam la lasta plumo forlasas la paperon, ĝi transiras de la stato ‹subskribata› al la stato ‹subskribita›; tiumomente ĝi do iĝas subskribita. Se oni parolas pri tio poste, oni devus logike diri: je la deka ĝi iĝis subskribita). Sed la lingvokutimoj de slav-, latinid- kaj anglalingvanoj verŝajne estas tro fortaj por akcepti tian formon.
Ŝajnas, ke la ita-formo estas nun venkanta, kvankam nur vekinte intensan kontraŭstaron. En la uzo de la unuaj esperantistoj, kiuj plejparte loĝis en orienta Eŭropo, la ita-formo perfekte egalis la slavan pasintecan pasivan participon de la ‹nedaŭra aspekto› (subskribita = ruse: подписанный) kaj la ata-formo la estantecan pasivan participon de la ‹daŭra aspekto› (subskribata = ruse: подписываемый). Tiusisteme, finaĵoj ne estas nur tempaj, ili kondensas la konceptojn pri tempo kaj pri ‹aspekto›: -ata akcentas, ke la ago disvolviĝas en daŭro, sen konsideri eventualan difinitan finpunkton, dum -ita substrekas, ke ĝi atingis difinitan plenumitecon.
Kio ŝajnas evidenta al slavoj estas nekomprenebla por ĝermano. Kiel la esperanta «li iris», la germana er ging, ekzemple, tradukas egale la rusan «он шёл», la francan il allait, le hispanan andaba (la ago estas rigardata kiel ripetiĝanta aŭ daŭranta) — kaj la rusan «он пошёл», la francan il alla, la hispanan anduvo (temas pri preciza, unufoja, difinita ago). Rezulte, la esperantistoj ĝermanlingvaj ne perceptas en la esprimo «estis subskribata» la senton pri etendiĝo en la tempo, en la daŭro, kiu en ĝi evidentas al la slavoj.
Koncerne la latinidlingvanojn, tiu nuanco estas al ili malpli fremda ol al la ĝermanoj, ĉar ĝi ekzistas en ilia konjugacio; sed en iliaj lingvoj ĝi neniam aplikiĝas al la participoj, tiel ke estas al ili malfacile simple sekvi la sistemon naturan por la slavoj. Konsekvence, la pasivaj participoj nun prezentas per si punkton de streĉiĝo en la lingvo, kaj la lingvouzo ne estas tre kohera (oni ofte trovas ĉe okcidentanoj ita-participon rilatan al situacioj, en kiuj la ago klare ripetiĝas).
Ni nun vidu kelkajn ekzemplojn.
• En la sonsistemo, uzo de kv kie latinidaj lingvoj havas kw aŭ k (tiu trajto retroviĝas ne en ĉiuj ĝermanaj lingvoj sed en la plimulto).
• Distingo inter ŝia kaj lia (kontraste kun la latinidaj lingvoj: franca son livre, hispana su libro, povas signifi kaj ‹lia› kaj ‹ŝia libro›).
• Kutimo loki la epiteton antaŭ la vorton, kiun ĝi determinas. En latinida lingvo, oni ne dirus «terura, por mi neelportebla situacio»; la adjektivoj starus post la substantivo. Estas interese noti, ke en la uzado de Zamenhof la epiteta adjektivo ĝenerale sekvas la polan modelon, kaj ne la rusan; Zamenhof volonte diras lingvo internacia (pole: język międzynarodowy), dum la rusa uzo postulus internacia lingvo (ruse: международный язык).
• En la sonsistemo, la senvoĉaj konsonantoj estas senaspiraciaj: p, t kaj k prononciĝas kiel en la pola kaj en la itala, ne kiel en la angla, germana kaj skandinavaj lingvoj.
• La prefikso mal- uzata por formi kontraŭsignifaĵojn estis probable elektita prefere ol la latinaj in- kaj dis- aŭ ol la ĝermanan un- (on-), ĉar dum ĝi ebligas formi multajn derivaĵojn en la latintdaj lingvoj pro la signifo ‹malbono›, ĝi ankaŭ uziĝas prefikse en la slavaj kun la ideo ‹eta› aŭ ‹malmulte›:
FRANCE
malheureux = malfeliĉa
maladroit = mallerta
malpropre = malpura
malgracieux = malafabla
RUSE
маленький = malgranda
мало = malmulte
малодушие = malkuraĝo
малосильный = malforte
Ni parenteze notu, ke ankaŭ la uzo de la prefikso ne- estas slavdevena :
| Esperanto | ||
|---|---|---|
| Russian | невидимый | nevidebla |
| French | invisible | |
| German | unsichtbar |