Выбрать главу

• Nea formo de la verbo: la strukturo alprenita en Esperanto (ne + verbo) sekvas la modelon de ĉiuj slavaj lingvoj kaj de ĉiuj latinidaj escepte de la franca. Ĝi retroviĝas en neniu ĝermana.

8. KONKLUDO

La demando, kien loki Esperanton en la larĝega gamo de la homaj lingvoj, ne estas facile solvebla. Ni aliris ĝin ĉi tie nur el la vidpunkto de la profunda strukturo; ni tiel atingis la konkludon, ke Esperanto estas fundamente lingvo izola.

Se kiel kriterion ni prenus la originon de la vortoj, ni devus klasi ĝin inter la latinid/ĝermanajn, kun precipeco de la latinida fonto. Tiurilate, la du lingvoj plej proksimaj al ĝi estus la angla kaj la romanĉa.

Kriterio donanta ĉefecon al stilo kaj sintakso akcentus la slavecon de la Internacia Lingvo. Sed ni notis ankaŭ, ke Esperanto multatrajte najbaras al la aglutina grupo.

Fakte, du faktoroj igas la problemon speciale kompleksa. Unuflanke, Zamenhof probable volis krei tre koheran kodon, kaj la nevariado de la morfemoj verŝajne pli ŝuldiĝas al tiu deziro ol al la intenco sekvi kreolan aŭ ĉinan modelon. Mi tamen ne rajtas ekskludi la hipotezon, ke lin influis la konstato, ke en la tipa interkultura situacio, kiam du personoj konas nur kelkajn bazajn elementojn el komuna lingvo kaj provas komuniki, ili spontane transformas tiun malbone konatan lingvon en specon de izola lingvo.

Ĉar Zamenhof mem regis nur fleksiajn lingvojn, ties influo, eĉ se ĝi kontraŭis la bazajn principojn elektitajn por la lingva ilo, kiun li forĝis, pezis sur lia maniero skribi kaj paroli la konstruitan lingvon. La modelo proponita al la publiko ekde la unuaj paŝoj jam estis loko de internaj streĉiĝoj.

Aliflanke, la izola strukturo de Esperanto kaj ĝia ega reguleco estis akre kritikata de la kulturitaj personoj en Okcidenta Eŭropo, tiel ke Zamenhof pli kaj pli inklinis miksi kun la komenca lingvaĵo elementojn pli konformajn al la okcidentaj strukturoj, kio klarigus la ekziston de duoblaĵoj kiel redaktisto/redaktoro, redaktejo/redakcio ktp. Tiu tendenco ŝajnas kontraŭa al liaj komencaj ideoj, se juĝi laŭ la rimarko farita en regulo 15 de la Fundamento, kie li rekomendas, koncerne la t.n. «internaciajn vortojn», deprunti nur la radikon kaj derivi la ceterajn laŭ la internaj reguloj de la lingvo.

Estu kiel ajn, alia faktoro intervenis: la «substrato». La kolektivo, kiu alprenis Esperanton, uzas, en sia granda plimulto, fleksiajn lingvojn, kaj sekve ne konas aŭ ne ŝatas la latentaĵojn de izolaj lingvoj, kun tiu rezulto, ke ĝi emas solvi lingvajn problemojn, specife terminologiajn, laŭ principoj, kiujn oni rajtas rigardi kontraŭaj al la baza spirito de la lingvo. La vortprovizo de Zamenhof, ĉefe en la tekstoj de la unuaj jaroj, estas multe pli «ĉina» ol tiu de la plimulto de la postaj verkistoj: Zamenhof diris ununombro (ekzakta traduko de la ĉina responda vorto danshu, el dan = ‹unusola›, kaj shu = ‹nombro›), dum la postaj gramatikistoj enkondukis singularo.

Ĉar la substrato estas diverstipa, la lingvon streĉis disaj tendencoj. Koncerne la vortaron, oni observas streĉiĝon inter «naturalisma» tendenco, kiu manifestiĝas multloke en PIV — tendenco multe ĉerpi el la greka kaj latina, kun pli-malpli forta respekto al ties ortografio (el tiu tendenco fontas vortoj kiel relegacii kaj ekshibicio) — kaj «esperantista simpleco», t.e. inklino uzi mallongajn radikojn, kiel rilegi kaj ekzibo, kaj ekspluati la eblecojn rilatajn al derivado kaj kunmetado prefere ol enkonduki neologismojn.

En la gramatiko, konstateblas ankaŭ streĉiĝo inter «konservemo» — ekzemple rifuzo de la formo ĝis kiam aŭ de la formo sen …i — kaj «aŭdaco», t.e. emo ĝisfunde ekspluati la latentaĵojn de la lingvo, kia ajn la uzado de Zamenhof: enkonduko de participoj finiĝantaj per -unta kaj -uta; mallongigo (uzata i.a. de Lanti) de la tradiciaj formoj junulino, malsanulino ktp al junino kaj malsanino. Multajn aliajn ekzemplojn oni povus prezenti.

Unuopulo povas kompreneble esti konservema rilate al tiu aŭ ĉi tiu punkto kaj aŭdaca koncerne tiun aŭ tiun alian. Unuavide, ŝajnas ke la plimulto el la esperantlingva publiko favoras la «konserveman» tendencon, kaj la verkistoj — ĉefe la poetoj — la «aŭdacan».

En tiuj streĉiĝoj grandparte radikas la vivanteco de Esperanto. Laŭ strukturisma perspektivo, estas fascine observi la evoluadon de tiu eksterordinara fenomeno: strukturo kreita de homo, sed eskapanta el lia regado kaj obeanta leĝojn, kies ekziston li, la kreinto, ne konsciis, tiel iĝanta objekto de rimarkinda ludo dialektika kun internacia kolektivo, kiu konsistigas veran diasporon, dum neniu aŭtoritato, eĉ se prestiĝe nomata Akademio, kapablas iam ajn frostigi la duoblan moviĝon asimilan kaj alkonformiĝan, kiu devigas la lingvan strukturon adaptiĝi al la portanta kolektivo kaj tiun kolektivon siavice adaptiĝi al la lingva strukturo, ktes leĝoj pli fortas ol ĝi.

Noto: Ĉiuj dokumentoj en tiu ĉi serio havas indeksnumeron laŭ la rilata sekcio en la verko «Esperanto en Perspektivo». La EP-numero de ĉi tiu dokumento estas 2.3.2.