Выбрать главу

Don Quijote, vidante, ke la kvar vojaĝantoj tute ignoras lin kaj ne respondas lian demandon preskaŭ eksplodis de kolero kaj furiozo: kaj se li trovintus en la kavalirisma kodo, ke vaganta kavaliro povus lice plenumi alian taskon malgraŭ sia parolo fini unue entreprenon antaŭe promesitan, certe li atakus la tutan grupon kaj devigus ilin respondi al lia demando; sed, ĉar ŝajnis al li, ke ne decus, nek konvenus komenci alian taskon ĝis li surtronigus Micomiconan, li decidis teni la buŝon fermita, regi sin, kaj atendi la rezulton de la serĉado de la vojaĝantoj; fine unu el ili trovis la junulon dormanta apud mul-knabo, kaj certe ne imaganta, ke oni lin serĉus, kaj eĉ malpli, ke oni trovus lin. La viro prenis lin je la brako kaj diris:

—Vere, sinjoro don Luis, via kostumo tre kongruas kun via rango, kaj la lito, kie vi kuŝas, bele respondas al la lukso en kiu via patrino vin edukis.

La knabo frotis al si la dormemajn okulojn, rigardis ioman tempon sian kaptinton, kaj, fine rekonante lin kiel serviston de sia patro, li tiel surpriziĝis, ke li ne kapablis balbuti eĉ unu vorton. La servisto aldonis:

—Sinjoro don Luis, nenio alia farendas ol pacienci kaj returne iri hejmen, se via moŝto ne volas, ke nia senjoro, via patro, vojaĝu al la transa mondo; ĉar tia sorto atendas lin, se konsideri, kiel multe afliktas lin via foresto.

—Nu, kiel sciis mia patro, ke mi venis ĉi-voje kaj en ĉi kostumo? —demandis don Luis.

—Vi konfidis vian intencon al iu studento amiko via, sed li tiel kortuŝiĝis ĉe la doloro, kiun via foresto kaŭzas al via patro, ke li fine rivelis al li vian projekton. Tiam via patro sendis kvar servistojn serĉi vin, kaj jen, ni estas ĉi tie je via dispono, nedireble kontentaj pro la bona rezulto de niaj klopodoj, kaj pro tio, ke ni revenos kaj metos vin antaŭ la okuloj de via amanta patro.

—Okazos, kiel mi deziros, aŭ kiel la ĉielo ordonos —respondis don Luis.

—Kion vi povas deziri, aŭ la ĉielo ordoni, se ne tion, ke vi konsentu reveni kun ni? Alio ne eblas.

Aŭskultinte ĉi dialogon, la mul-knabo kuŝanta apud don Luis leviĝis kaj iris rakonti la aferon al don Fernando, Cardenio kaj la ceteraj, kiuj jam estis vestitaj. Li menciis, ke la viro sin turnis al la junulo titolante lin «don»; poste, la mulisto aldonis, ke li aŭdis ilian konversacion, ke la viro petis la junulon reveni hejmen, kaj ke ĉi lasta ne volis obei. Tiaj novaĵoj, kune kun ilia scio pri la bela voĉo donacita de la ĉielo al la junulo, kreskigis ĉe ili la deziron koni lin pli detale, kaj eĉ helpi lin, se oni iel volus lin perforti. Tiel do, don Fernando kaj la ceteraj sin direktis al la loko, kie la knabo diskutis ankoraŭ kun la servisto.

Ĉi-momente Dorotea eliris el sia ĉambro, kaj doña Clara, profunde agitata, sekvis ŝin; Dorotea vokis Cardenion alflanke kaj rakontis al li, per kelkaj resumaj vortoj, la historion de la muzikanto kaj doña Clara. De sia flanko Cardenio informis ŝin pri la trovo de don Luis fare de liaj servistoj, sed, ĉar li ne parolis sufiĉe softe, doña Clara, aŭdante lin, ricevis tian ŝokon, ke, se Dorotea ne subtenus ŝin, ŝi falus sur teron. Cardenio diris al Dorotea, ke ŝi revenu kun la knabino al la ĉambro, kaj ke li farus ĉion eblan por aranĝi la aferon. Ambaŭ virinoj, do, eniris denove.

Ĉe tio la kvar sekvintoj de don Luis estis jam interne de la gastejo kaj ĉirkaŭis lin, urĝante lin reveni tuj hejmen por konsoli sian patron. Li respondis, ke tion li ne farus, ĝis li plenumus ion, de kio dependis lia vivo, lia honoro kaj lia animo. Tiam la servistoj insistis pli energie, dirante, ke sub neniaj cirkonstancoj ili revenus sen li, kaj ke ili prenus lin kun si, ĉu li volus, ĉu ne.

—Tion vi faros —respondis don Luis— nur se vi portos min morta; kvankam kiel ajn vi kondukus min, mi irus senviva.

La pli granda parto de la gastoj jam proksimiĝis aŭskulti la diskutantojn, precipe Cardenio, don Fernando, ties kompanoj, la aŭditoro, la pastro, la barbiro kaj don Quijote, kiu pensis, ke oni ne plu bezonis gardi la kastelon. Cardenio, kiel konanto de la historio de la knabo, demandis al la servistoj, kian motivon ili havas por preni lin kun si kontraŭ lia volo.

—Nia motivo —respondis unu el la kvar— estas servi lian patron, ĉar la foresto de ĉi sinjoro metas lin en danĝero de morto.

—Ne rakontu ĉi tie pri miaj aferoj —rebatis don Luis—. Mi estas libera homo, kaj nur propravole mi revenus; se ne, neniu el vi povus devigi min.

—Vin devigos via propra prudento —diris la viro—, sed, se ĝi ne sufiĉus, ni estas ja sufiĉaj por plenumi la ordonon ricevitan kaj por fari nian devon.

—Nu, ni vidu, kio estas la esenco de ĉi afero —interrompis la aŭditoro.

La viro, kiu rekonis en li la najbaron de sia mastro, respondis:

—Ĉu via moŝto, sinjoro aŭditoro, ne konas ĉi kavaliron? Li estas la filo de via najbaro kaj forlasis sian hejmon en ĉi kostumo tute nedeca al lia rango, kiel vi povas vidi.

Tiam la aŭditoro rigardis pli atente la junulon, lin rekonis, kaj diris, brakumante lin:

—Pri kia infanaĵo temas, don Luis? Kian gravan motivon povus movi vin vojaĝi ĉi-maniere kaj en kostumo tiel ofenda al via rango?

Larmoj aperis en la okuloj de la knabo, kaj li ne sciis kion respondi al la aŭditoro; ĉi lasta diris al la kvar servistoj, ke ili trankviliĝu, ke ĉio iros bone; poste li prenis la manon de la knabo, kondukis lin flanken kaj demandis al li pri la motivoj de lia konduto.

Sed, dum la aŭditoro faris al li ĉi demandon kaj aliajn, aŭdiĝis laŭtegaj voĉoj ĉe la pordo de la gastejo: okazis, ke du viroj, pasiginte tie la nokton, kaj vidante, ke ĉiuj okupas sin nur pri la afero de la kvar servistoj, provis foriri sen pagi; sed la mastro, pli atenta al la propraj aferoj, ol al la fremdaj, kaptis ilin ĉe la pordo, petis ilin kvitiĝi kaj riproĉis ilian friponaĵon per tiel krudaj vortoj, ke la du viroj indigniĝis ĝis la ekstremo respondi per la pugnoj; kaj tiel fervore ili komencis tani al li la haŭton, ke la kompatinda mastro devis krii kaj peti helpon.

Liaj edzino kaj filino rimarkis, ke ĉiuj, krom don Quijote, ŝajnas tro okupataj por helpi la mastron, do lia filino kriis al nia hidalgo:

—Via moŝto, sinjoro kavaliro, helpu per via granda kuraĝo mian povran patron, kiun du fiuloj draŝas kvazaŭ grenon!

Al tio don Quijote respondis lante kaj flegme:

—Via peticio, bela pucelo, ne estos nun traktita, ĉar ne licas, ke mi miksu min en ajnan aventuron, ĝis okazos la sukcesa fino de la entrepreno, al kies plenumo mi min devigis. Sed, por servi vin, ni povus fari la jenon: kuru diri al via patro, ke li eltenu en la batalo, kiom li povas, kaj ke sub nenia preteksto li devas lasi sin venki; dume, mi petos de la princino Micomicona permeson por helpi lin en ties danĝera situacio, kaj estu certa, ke, se ŝi konsentos la peton, mi eltiros lin el ĝi.

—Tiel certe, kiel mi estas pekantino —diris Maritornes, kiu troviĝis tie—, oni ekspedos mian mastron al la alia mondo, antaŭ ol vi ricevos tian permeson.

—Atendu nur, sinjorino, ke mi havigu al mi la diritan permeson —respondis don Quijote—, kaj ne gravos, ĉu li sidos en la alia mondo, ĉar mi elprenos lin el tie, eĉ se la tuta tia mondo oponos; aŭ almenaŭ, mi venĝos vin tiel terure kontraŭ kiuj sendis lin tien, ke vi sentos vin pli ol sufiĉe kontentaj.

Senplie don Quijote genuiĝis antaŭ Dorotea, kaj petis de ŝi per kavalireskaj kaj romaneskaj esprimoj, ke ŝia moŝto bonvolu permesi lin helpi kaj defendi la kastelmastron, kiu troviĝas en grava danĝero. La princino donis volonte sian konsenton, kaj don Quijote rapide fiksis la ŝildon al la brako, prenis la glavon kaj kuris al la pordo, kie la du gastoj ankoraŭ regalis entuziasme la mastron; sed, tuj kiam li alvenis, li hezitis kaj staris senmova, kvankam Maritornes kaj la gastejestrino demandis lin, kial li haltas, anstataŭ helpi ilian sinjoron kaj edzon.

—Mi detenas min —respondis don Quijote— ĉar ne licas, ke mi uzu mian glavon kontraŭ senrangaj personoj. Voku ĉi tien mian ŝildiston Sancho, tial, ke ĉi defendo kaj venĝo propre lin koncernas.