»Ĉi evento kaŭzis konsternon en la tuta vilaĝo kaj eĉ inter la foranoj eksciintaj pri la novaĵo. Mi kaptiĝis de stuporo, Anselmo de miro, ŝia patro de aflikto, ŝiaj parencoj de honto; la justico intervenis kaj la taĉmentanoj viglis; oni blokis la vojojn, esploris la arbarojn kaj ĉion ceteran, kaj tri tagojn poste, oni trovis en kaverno de monto la kapriceman Leandra en ĉemizo nur, sen la granda kvanto da mono kaj valoregaj juveloj, kiun ŝi prenis kun si el la domo. Oni kondukis ŝin antaŭ ŝia afliktita patro, pridemandis ŝin, kaj ŝi spontane konfesis, ke Vicente de la Roca trompis ŝin; ke, ĵurante edziĝi al ŝi, li ŝin persvadis forlasi la hejmon, ke li promesis preni ŝin al la plej riĉa kaj delica urbo de la tuta mondo: al Napolo, kaj ke pro sia naivo kaj manko de sperto, ŝi kredis lin. Ŝi aldonis ke, en la sama nokto, kiam ŝi priŝtelis sian patron, ŝi konfidis sin al li, ke li kondukis ŝin al sovaĝa monto kaj ŝin enfermis en la kaverno, kie oni ĵus ŝin trovis. Ŝi diris ankaŭ, ke la soldato faris nenian perforton kontraŭ ŝia virto, kvankam li rabis de ŝi kion ŝi kunportis, antaŭ ol li forlasis ŝin en la kaverno: ŝia deklaro kaŭzis denove ĉies admiron, ĉar tia deteniĝemo de la junulo ŝajnis apenaŭ kredinda. Sed ŝi tiel insistis pri la vero de sia aserto, ke ŝia nekonsolebla patro parte konsoliĝis kaj apenaŭ bedaŭris la valoraĵojn forprenitajn, konsiderante, ke lia filino konservis ankoraŭ la juvelon, kiu, se perdita, ne plu retroveblas. En la sama tago de la apero de Leandra, lia patro denove igis ŝin malaperi el ĉies vido, enfermante ŝin en monaĥinejon de proksima vilaĝo, kun la espero, ke la tempo iel forgesigus la mavan reputacion, kiun ŝi akiris per sia konduto. La juneco de Leandra servis kiel ekskuzo de ŝia faro, almenaŭ ĉe la personoj ne interesataj juĝi ŝin bona aŭ mava; sed la konantoj de ŝia prudento kaj saĝo atribuis ŝian pekon, ne al manko de scio, sed al ŝia frivolemo kaj al la natura inklino de la virinoj, pliparte kapricaj kaj senprincipaj.
»Do oni enfermis Leandran, kaj Anselmo kvazaŭ blindiĝis, aŭ, almenaŭ, liaj okuloj vidis nenion plaĉan; la miaj, same en la tenebro, ne distingis eĉ unu lumeton, kiu gvidis ilin al pli agrablaj perspektivoj. Ĉe la foresto de Leandra, nia aflikto kreskis kaj nia pacienco elĉerpiĝis; ni malbenis la garnojn de la soldato kaj indignis pro la manko de antaŭzorgo de ŝia patro. Fine Anselmo kaj mi interkonsentis forlasi la vilaĝon kaj veni al ĉi valo, kie li paŝtas grandan kvanton da ŝafinoj siaj, kaj mi multenombran gregon da kaprinoj miaj, kaj tiel ni pasas la vivon inter la arboj, kie ni libere proklamas nian senton, foje kunkantante laŭdon aŭ riproĉon al la bela Leandra, foje suspirante solaj kaj aparte kaj konfidante niajn plendojn al la ĉielo. Multaj el la aliaj svatiĝintoj de Leandra, sekvante nian ekzemplon, venis al ĉi sovaĝaj montoj, imitis nian konduton, kaj tiel abundas, ke ŝajnas, ke ĉi loko ŝanĝiĝis en novan Arkadion, se konsideri, ke ĝi plenas de paŝtistoj kaj gregoj, kaj ke ĉie aŭdiĝas la nomo de la bela Leandra: unu viro ŝin malbenas kaj nomas ŝin kapricema, flirt-anima kaj senpudora; alia kondamnas ŝian frivolan kaj cedeman spiriton; pluraj absolvas kaj pardonas ŝin, kaj kelkaj ŝin akuzas kaj insultas; ĉi viro laŭdas ŝian belon, alia kritikas ŝian karakteron; kaj fine, ĉiuj abomenas kaj adoras ŝin, kaj la frenezo tiel penetris en ĉies koron, ke kelkaj plendas pro ŝia disdegno, kvankam ili neniam parolis kun ŝi; dume, aliaj lamentas sian faton kaj konsumiĝas de blinda ĵaluzo, pri kio ŝi ne kulpas, ĉar, kiel dirite, oni konis pli frue ŝian pekon ol ŝian enamiĝon.
»Ne ekzistas truo de roko, nek bordo de rojo, nek ombro de arbo, kie ne sidas iu paŝtisto diranta sian misfortunon al la ventoj; la eĥo, kie ajn ĝi povas formiĝi, ripetas la nomon de Leandra. «Leandra!», resonas la montoj; «Leandra!», murmuras la rojoj. Kaj Leandra tenas nin ensorĉitaj kaj konfuzaj, kaj ni esperas sen espero, kaj timas sen scii kion timi. Inter ĉi ekstravagancaj uloj, mia rivalo Anselmo estas la plej saĝa kaj samtempe la plej sensenca, ĉar, kvankam li povus plendi pri multaj aliaj aferoj, li plendas nur pri ŝia foresto kaj, akompanate de vjolo, kiun li mirinde ludas, li kantas sian bedaŭron per inspiritaj versoj. Mi sekvas alian vojon pli facilan kaj eble pli ĝustan, nome, paroli kontraŭ la frivolo, nekonstanteco, hipokrito, ĵurorompoj kaj ne plenumitaj promesoj de la virinoj, kaj kontraŭ ilia fuŝa juĝokapablo, kiam ili elektas la objekton de siaj pensoj kaj deziroj. Jen, sinjoroj, la kaŭzo de miaj vortoj al la kaprino, kiam mi alvenis ĉi tien; ĉar, kvankam ŝi estas la plej bona el mia grego, mi disdegnas ŝin pro ŝia sekso. Tia estas la historio, kiun mi promesis rakonti al vi. Se ĝi ŝajnis al vi tre longa, mi klopodos tre longe servi vin: mia kabano staras proksime, kaj tie mi havas freŝan lakton kaj ege bongustan fromaĝon kune kun aliaj diversaj kaj maturaj fruktoj, tiel agrablaj al la okuloj kiel al la palato.
Ĉapitro 52
Pri la lukto inter don Quijote kaj la kapristo, kun la rara aventuro de la flagelantoj, kiun la hidalgo pene sed sukcese plenumis
La rakonto de la kapristo tre plaĉis al la tuta kompanio, precipe al la kanoniko, kiu tre surpriziĝis de lia rakonta stilo, pli propra al rafinita kortegano, ol al kruda kapristo, kio movis lin diri, ke la pastro pravis, kiam li antaŭe asertis, ke la montoj naskas klerulojn. La tuta grupo metis sin je la dispono de Eugenio, sed la plej sinproponema ĉi-rilate estis don Quijote.
—Certe, amiko kapristo —li diris—, se mi rajtus entrepreni ajnan aventuron novan, tuj mi ekirus survoje por doni sukcesan finon al la via; mi elprenus Leandran el la monaĥinejo (kie nedubeble ŝi estas enfermita kontraŭ sia volo) spite al la abatino kaj al la ceteraj personoj pretaj oponi al mi; poste mi metus ŝin en viajn manojn, ke vi disponu ŝin laŭplaĉe, sed observante la leĝojn de la kavalirismo, kiuj prohibas fari perforton al ajna pucelo. Sed mi esperas al Dio, nia Sinjoro, ke la povo de malica sorĉisto fine cedos al la potenco de alia pli bonintenca, kaj tiam vi ricevos mian favoron kaj mian helpon, ĉar mia profesio devigas min protekti la feblajn kaj la misfortunajn.
La kapristo rigardis lin, kaj tial, ke li vidis la hidalgon tiel aĉ-aspekta, surpriziĝis, kaj demandis al la barbiro, proksima al li:
—Sinjoro, kiu estas ĉi viro tiel stranga kaj tiamaniere parolanta?
—Kiu povus esti, se ne la fama don Quijote de La Mancha, riparanto de arbitroj, ĉampiono de la ofenditoj, protektanto de la puceloj, teruro de la gigantoj kaj triumfa batalanto?
—Tio similas —diris la kapristo— al la materialo de la libroj kavaliraj, kies herooj faris kion, laŭ via moŝto, faras ĉi viro: tamen, mi supozas, aŭ ke via moŝto ŝercas, aŭ ke la kameroj de la kapo de ĉi bonulo estas tute vakaj.
—Vi, grandega fripono! —kriis don Quijote—. Vi estas vaka kaj idiota! Mia cerbo multe pli plenas, ol plenis la putino filino de putino vin naskinta!
Kaj, tion dirante, li subite prenis panon proksiman kaj ĵetis ĝin tiel furioze al la vizaĝo de la kapristo, ke ĝi enbatis al li la nazon; sed la kapristo, kiu absolute ne toleris tiajn ludojn, vidis, ke oni senkompate mistraktas lin, kaj ne donante atenton al la tapiŝo, al la tablotuko aŭ al la kunmanĝantoj, saltis sur don Quijote, stringis al li la kolon per la du manoj, kaj sendube lin strangolus, se Sancho ne intervenus en la ĝusta momento: li kaptis la kapriston je la dorso kaj faligis lin sur la tapiŝon, kio rompis telerojn, detruis tasojn kaj renversis kaj dispuŝis ĉion tie antaŭe metitan. Don Quijote, vidante sin libera, ĵetis sin sur la kapriston, kiu, kun la vizaĝo plena de sango kaj kun la korpo pistita de la kalcitroj de Sancho, serĉis kvarpiede ian tranĉilon sur la tapiŝo por fari sangan venĝon; la pastro kaj la barbiro lin retenis, sed la barbiro tiel manovris, ke la kapristo povis meti la hidalgon sub sin, kaj tiom batis lin, ke de ties vizaĝo fontis tiel multe da sango, kiel de la lia. La kanoniko kaj la pastro eksplodis per ridegoj, la taĉmentanoj saltis de ĝojo kaj oni incitis la du luktantojn, kvazaŭ temus pri du hundoj, kiuj mordas sin reciproke; nur Sancho desperis, ĉar unu el la servistoj de la kanoniko lin retenis, kaj li ne povis helpi sian mastron.