Don Quijote volis respondi sian ŝildiston, sed de tio lin detenis la apero, sur la vojo, de ĉaro ŝarĝita per plej diversaj kaj strangaj personoj kaj figuroj imageblaj. Kiel ĉaristo kaj kondukanto de la muloj funkciis hida demono. La ĉaro vidiĝis aperta sub la ĉielo, t.e. sen kovro aŭ tegmento. La unua figuro aperinta antaŭ la okuloj de don Quijote estis la Morto mem kun homa vizaĝo; apud ĝi staris anĝelo kun grandaj flugiloj pentritaj; flanke troviĝis imperiestro kun krono, ŝajne ora, sur la kapo; ĉe la piedoj de la Morto sidis la dio nomata Kupido, sen bendo sur la okuloj, sed kun sia arko, sagoj kaj sagujo; tie troviĝis ankaŭ kavaliro en kompleta armaĵo, sed kun ĉapelo abunde garnita per plumoj el diversaj koloroj, anstataŭ helmo aŭ ŝtala kapopeco; krome vidiĝis aliaj personoj kun diversaj kostumoj kaj aspektoj.
Ĉi spektaklo, absolute neatendita, agitis la hidalgon kaj metis timon en la koron de Sancho; sed don Quijote, kredante ke ia nova kaj danĝera aventuro prezentiĝas al li, tuj ĝojis. Kun ĉi penso, kaj kun la spirito preta alfronti ajnan danĝeron, li metis sin antaŭ la ĉaro kaj diris laŭte kaj minace:
—Ĉaristo, koĉero aŭ diablo, tuj diru, kien vi iras, kaj kiuj estas vi kaj la aliaj homoj portataj en la ĉaro, pli simila al la barko de Karono ol al ĉaro ordinara.
Ĉe tio, la diablo ĝentile respondis, deteninte la veturilon:
—Sinjoro, ni estas aktoroj de la kompanio de Angulo el Malo; ĉi matene ni ludis, okaze de la oktavo de Pasko, en vilaĝo sidanta trans la tiea monteto, la pecon La parlamento de la Morto, kaj ĉi-vespere ni reludos ĝin en la vilaĝo videbla tie for: kaj tial, ke ambaŭ lokoj tre proksimas inter si, ni iras en niaj aktoraj kostumoj por ŝpari al ni la ĝenon demeti kaj tuj denove surmeti ilin. La junulo tie figuras la Morton; la alia, anĝelon; tiu virino, edzino de la aŭtoro, faras la rolon de reĝino; la alia viro, la rolon de soldato; la alia estas la imperiestro; kaj mi, la diablo, t.e. unu el la ĉefaj roluloj de la peco, ĉar en ĉi kompanio mi ludas la ĉefajn personojn. Se via moŝto deziras koni ion plian pri ni, demandu min. Mi respondos kontentige, ĉar, kiel diablo, mi ĉion scias.
—Mi ĵuras je mia fido de vaganta kavaliro —respondis don Quijote—, ke, kiam mi vidis vian ĉaron, mi tuj imagis, ke ajna granda aventuro prezentiĝas al mi; kaj nun mi diras, ke, por ne fali en trompiĝon, necesas tuŝi per la mano la ŝajnon. Iru kun Dio, bonuloj, ludu vian pecon, kaj se mi povus iel utili al vi, sciu, ke mi volonte kaj plezure farus al vi ajnan servon, ĉar de miaj infanaj jaroj mi amas la teatron kaj, kiam knabo, sentis veran pasion por la sceno.
Kiam ili tiel babilis, kaj kvazaŭ la fato tion volus, unu aktoro en arlekena kostumo kun multaj tintiletoj proksimiĝis al don Quijote, kaj, svingante vergon, de kies ekstremo pendis tri plenblovitaj vezikoj bovaj, kaj frapante la teron per ili, komencis kaprioli, kio forte sonigis la tintiletojn; kaj ĉi aĉa vizio tiel multe teruris Rocinante, ke, sen ke don Quijote havus forton sufiĉan por bridi la ĉevalon, ĝi prenis la mordaĵon inter la dentoj kaj impetis tra la kampoj kun pli da rapido ol la ostoj de ĝia skeleto povus promesi. Sancho, vidante, ke lia mastro troviĝas en la danĝero fali teren, desaltis de la azeno kaj rapidis helpi lin; sed, kiam la ŝildisto atingis lin, li jam kuŝis sur la grundo, same kiel la ĉevalo, falinta kun sia mastro: ordinara fino kaj rezulto de la momentoj de ardo kaj kuraĝo de Rocinante.
Sed apenaŭ Sancho lasis sian rajdbeston por iri helpi don Quijote, la dancanta diablo saltis sur la azenon kaj instigis ĝin per la vezikoj. La bruo kaj la timo, multe pli ol la doloro de la frapoj, igis la bruton flugi tra la kampoj ale al la vilaĝo, kie devus havi lokon la ludo. Sancho rigardis la kuron de sia azeno kaj la falon de sia mastro, kaj ne sciis pri kio zorgi unue; sed, ĉar li estis bona ŝildisto kaj servisto, la amo al lia mastro regis fine super lia korinklino al la azeno, eĉ se ĉiufoje kiam li vidis la vezikojn leviĝi en la aero kaj fali sur la gropon de lia besto, li sentis la agonion kaj la angoron de la morto, kaj preferus senti la frapojn sur siaj propraj okulgloboj ol vidi ilin fali eĉ sur la plej eta haro de la vosto de la azeno. En ĉi stato de perplekso kaj ĉagreno li alvenis al la loko, kie don Quijote kuŝis pli muelita ol li dezirus, helpis lin suriri la ĉevalon kaj diris:
—Sinjoro, la diablo prenis kun si la azenon.
—Kiu diablo? —demandis don Quijote.
—La diablo kun la vezikoj —respondis Sancho.
—Do, mi reprenos la azenon eĉ se la diablo enfermos sin kun ĝi en la plej profundaj kaj tenebraj ublietoj de la infero. Sekvu min, Sancho, la ĉaro lantas kaj per ĝiaj muloj mi kompensos al vi la perdon de via azeno.
—Ne necesas tio, sinjoro —respondis Sancho—. Via moŝto bridu vian koleron, ĉar ŝajnas al mi, ke la diablo lasis la azenon, kaj ĉi lasta jam venas al ni.
Efektive, la diablo, falinte de la azeno, imite al don Quijote kaj Rocinante, plu iris piede al la vilaĝo, dum la azeno revenis al sia mastro.
—Malgraŭe, konvenos repagi la insolenton de tiu diablo, punante ajnan personon de la ĉaro, eĉ la imperiestron, se necese —diris don Quijote.
—Elprenu tian penson el via kapo —respondis Sancho—. Prefere sekvu mian konsilon: neniam spitu al farsistoj, ĉar ilin protektas la favoro de la homoj. Mi vidis iam aktoron arestitan pro du murdoj, kaj oni lin liberigis nepunite, kaj sen ke li pagus iom. Via moŝto sciu, ke, ĉar ili estas uloj gajaj kaj amuzaj, ili ricevas ĉies helpon, protekton kaj estimon, des pli se la aktoroj apartenas al la reĝaj kompanioj kaj posedas leĝan licencon. Kaj ĉiuj, aŭ la pli granda parto, ŝajnas princoj pro siaj kostumoj kaj teniĝoj.
—Tamen la farsisto diablo kun siaj ŝercoj ne eskapos de mi eĉ se la tuta homa gento lin favoros.
Kaj tion dirinte, li reiris al la ĉaro, jam tre proksima al la vilaĝo kaj kriis laŭte:
—Haltu, atendu, bando de bufonoj kaj amuzistoj! Mi volas instrui vin, kiel oni devas trakti la azenojn kaj animalojn, kiuj servas kiel rajdbestoj al la vagantaj kavaliroj!
Tiel multe kaj laŭte kriis don Quijote, ke la homoj en la ĉaro aŭdis kaj komprenis lin; kaj juĝante la intencon de la hidalgo per ties vortoj, la Morto tuj elsaltis el la ĉaro kaj lin sekvis la imperiestro, la diablo kaj la anĝelo, plus la reĝino kaj la dio Kupido; ili ĉiuj ŝarĝis sin per ŝtonoj, aranĝis sin formante vicon kaj pretis bonvenigi la hidalgon per la pintoj de la ŝtonoj. Sed, vidante ilin en tiel kuraĝa plotono, kun la brakoj levitaj por alĵeti la ŝtonojn, don Quijote bridis la ĉevalon kaj komencis pensi kiel li povus ataki ilin, riskante kiel eble plej ete sian personon. Dum li tion pensis, Sancho alvenis al li, kaj rimarkante lin inklina impeti kontraŭ la plotono aranĝita en batala formacio, diris:
—Egalus al granda frenezo, sinjoro, ĵeti sin en tian entreprenon. Via moŝto pensu, ke ne ekzistas en la mondo defenda armo kontraŭ hajlo da ŝtonaj kugloj, escepte se oni sin kaŝas kaj enfermas sub bronza sonorilo. Kaj ankaŭ oni devas konsideri, ke estas pli temerara ol kuraĝa la viro kiu, sola, atakas armeon, kie troviĝas la Morto, kaj kie batalas imperiestroj en persono, helpataj de bonaj kaj mavaj anĝeloj. Kaj se tia konsidero ne persvadas vin resti trankvila, pensu, ke, inter la homoj tieaj, ekzistas nenia vaganta kavaliro, kvankam ili ŝajnas reĝoj, princoj kaj imperiestroj.
—Sancho, vi ĵus faris la rimarkon kapablan deturni min de mia decido —respondis don Quijote—. Kiel mi jam diris al vi multfoje, mi povus kaj devas elingi la glavon nur kontraŭ kavaliroj. Se vi volas, Sancho, al vi koncernas venĝi vin kontraŭ la ofendo farita al via azeno; kaj de ĉi tie mi helpus vin per miaj krioj kaj konsiloj.
—Ne ekzistas ia kaŭzo por venĝo, sinjoro —diris Sancho—, ĉar ne apartenas al bonaj kristanoj venĝi kontraŭ la ofendoj, des pli, ke mi faros, ke la azeno lasu sian ofenditecon en la manoj de mia volo, kiu deziras vivi pace la tempon al mi destinitan de la ĉielo.
—Ĉar tia estas via decido, bona Sancho, saĝa Sancho, kristana Sancho kaj sincera Sancho, ni ignoru ĉi fantomojn kaj reiru serĉi pli bonajn kaj solidajn aventurojn; ĉar ŝajnas, ke, en ĉi regiono, ne mankos al ni multaj kaj plej eksterordinaraj.