—Vi pravas —diris Sancho—. Sendube temas pri enamiĝinta kavaliro.
—Ne ekzistas eĉ unu kavaliro ne amanta —respondis don Quijote—. Ni aŭskultu lin: se li kantos, la fadeno de liaj versoj kondukos nin ĝis la bobeno de liaj pensoj: ĉar, kiam la koro tro plenas, ĝi elverŝiĝas per la buŝo.
Sancho volis respondi al sia mastro, sed tion malhelpis la voĉo, nek tre bona, nek tre mava, de la Kavaliro de la Arbaro, kiu kantis jene, dum la hidalgo kaj Sancho aŭskultis atente:
La Kavaliro de la Arbaro finis sian kanton per suspiro ŝajne veninta de la profundo de lia koro kaj iom poste kriis kun trista kaj lamenta voĉo:
—Ho plej bela kaj sendanka virino de la universo! Ĉu eble konsentos Via Sereneco, Casildea de Vandalia, ke ĉi kavaliro sklavo via sin konsumu kaj pereu en senĉesaj vagadoj kaj en rigoraj kaj daŭraj entreprenoj? Ĉu ne sufiĉas al vi, ke mi igis konfesi al ĉiuj kavaliroj de Navarra, Andalucía, León, Castilla kaj fine de La Mancha, ke vi elstaras kiel la plej bela damo de la mondo?
—Ne tiel —diris don Quijote al Sancho—, ĉar mi estas de La Mancha kaj nek konfesis ion tian, nek povus konfesi aferon tiel ofendan al la belo de mia sinjorino. Vidu do, Sancho, ke ĉi kavaliro deliras. Sed ni aŭskultu: eble li diros ion plian.
—Sendube —respondis Sancho—. Li ŝajnas preta lamentadi almenaŭ unu tutan monaton.
Sed ne okazis tiel, ĉar la Kavaliro de la Arbaro, duonaŭdinte paroli proksime, ĉesis lamenti, stariĝis kaj diris kun voĉo sonora kaj ĝentila:
—Kiu iras tie? Kiu vi estas? Ĉu hazarde apartenas al la nombro de la feliĉaj, aŭ la la nombro de la afliktitaj?
—De la afliktitaj —respondis don Quijote.
—Proksimiĝu al mi —diris la Kavaliro de la Arbaro— kaj vi trovos, ke vi venas al la tristo kaj aflikto en persono.
Don Quijote, aŭskultinte tiel afablan kaj ĝentilan respondon, iris al li, Sancho faris same, la plendema kavaliro prenis la hidalgon je la brako kaj diris:
—Sidiĝu ĉi tie, sinjoro kavaliro vaganta; por kompreni ke vi estas tio, sufiĉas, ke vi troviĝas ĉi-loke en la akompano de la soleco kaj la roso de la nokto, naturaj litoj kaj sidejoj propraj al la vagantaj kavaliroj.
—Mi havas la profesion de vi menciitan —respondis don Quijote—, kaj, kvankam en mia koro sidas tristoj, misfortunoj kaj sortobatoj, tamen ili ne povis elpuŝi el ĝi la kompaton por alies malfeliĉo: el via ĵusa kanto mi komprenas, ke viaj misfortunoj havas la amon kiel kaŭzon, t.e. la amon al la sendanka belulino, kiun vi aludis en viaj lamentoj.
Jam side sur la dura tero ili plu babilis pace kaj konkorde, kvazaŭ poste, en la tagiĝo, ili ne rompus la kapon unu al la alia.
—Ĉu okaze, sinjoro, vi estas amanto? —demandis la Kavaliro de la Arbaro.
—Bedaŭrinde, jes —respondis don Quijote—. Tamen, la aflikton kaŭzatan de nobla sopiro ama oni devus prefere konsideri favoro, ne doloro.
—Vi pravus —diris la Kavaliro de la Arbaro— se la troaj disdegnoj ne konfuzus la racion kaj la juĝokapablon ĝis la ekstremo ŝajni venĝoj.
—Neniam mia sinjorino min disdegnis —respondis don Quijote.
—Ne, efektive —aldonis Sancho, sidanta apud li—, ĉar la sinjorino mildas kiel ŝafideto kaj molas kiel butero.
—Ĉu ĉi viro estas via ŝildisto? —demandis la Kavaliro de la Arbaro.
—Jes —respondis don Quijote.
—Neniam ĝis nun mi vidis ŝildiston, kiu kuraĝus paroli, kiam lia mastro parolas —diris la Kavaliro de la Arbaro—. Almenaŭ pri mia ŝildisto, granda kiel lia patro, neniam oni povos diri, ke li apertas la buŝon, kiam mi parolas.
—Nu, bone —diris Sancho—. Mi ja parolis, kaj povus paroli ankaŭ antaŭ persono tiel… Sed ni lasu ĉi aferon: preferindas ĝin ne tuŝi.
La ŝildisto de la Kavaliro de la Arbaro prenis Sanchon je la brako kaj diris:
—Ni ambaŭ iru al ia loko, kie ni povos paroli ŝildiste laŭ nia plaĉo, kaj ni lasu, ke ĉi mastroj niaj litaniu unu la alian rakontante siajn respektivajn am-aferojn; certe venos la tagiĝo, antaŭ ol ili finos rakonti siajn konfidencojn.
—Volonte —respondis Sancho—. Kaj mi diros al via moŝto, kiu mi estas, por vidi, ĉu mi povos konkuri kun la plej parolemaj ŝildistoj.
Ĉe tio ambaŭ apartiĝis, kaj ilia konversacio estis tiel amuza, kiel serioza estis la konversacio de iliaj mastroj.
Ĉapitro 13
Kun la daŭrigo de la aventuro de la Kavaliro de la Arbaro kaj kun la saĝa, stranga kaj agrabla konversacio inter la du ŝildistoj
La ŝildistoj, apartiĝinte do de la kavaliroj, rakontis unu la alian pri siaj respektivaj vivoj, dum la mastroj parolis pri siaj amoj; sed la historio registras unue la konversacion de la servistoj kaj poste la babiladon de la kavaliroj. Tiel do, ĝi klarigas, ke jam aparte, la ŝildisto de la arbaro diris al Sancho:
—Vere, amiko, ni, ŝildistoj de vagantaj kavaliroj, suferas rigoran vivon. Ni ja manĝas nian panon en la ŝvito de nia vizaĝo, kio estas unu el la kondamnoj de Dio kontraŭ niaj unuaj patroj.
—Oni povas diri ankaŭ —respondis Sancho—, ke ni ĝin manĝas en la frosto de niaj korpoj, ĉar, kiu suferas la varmon kaj la fridon pli ol la povraj ŝildistoj de la vagantaj kavaliroj? Kaj estus ne tiel mave, se ni almenaŭ manĝus, pro tio, ke la zorgoj malpli premas, se panon oni tenas; sed okazas, ke kelkfoje ni eĉ trapasas unu du tagojn, nutrante nin per nur la vento blovanta.
—Ĉion tian oni povas elteni kaj suferi —diris la alia ŝildisto— se oni esperas ricevi rekompencon. Kaj vere, se vaganta kavaliro nur ne havas tro mavan sorton, lia ŝildisto vidas sin rekompencita post nelonge per la gubernatoreco de bela insulo aŭ per tre konvena grafolando.
—Mi jam diris al mia mastro, ke mi kontentus per la gubernatoreco de ajna insulo —respondis Sancho—, kaj li estas tiel nobla kaj donacema, ke li promesis ĝin al mi en multaj kaj diversaj okazoj.
—Mi preferas ian kanonikecon por miaj servoj. Mia mastro jam rezervis unu por mi… vere impona!
—Certe via mastro apartenas al la eklezia kavalirismo, kaj tial li povas fari tiajn donacojn al siaj bonaj ŝildistoj; sed mia mastro estas nura laiko, kaj mi memoras, ke homoj saĝaj (kvankam ili ŝajnis al mi misvolaj) konsilis lin fariĝi ĉefepiskopo; li deziris nur esti imperiestro, tamen mi tremis de timo, pensante, ke li povus ŝanĝi sian opinion kaj eniri la Eklezion, kio tre damaĝus min, ĉar mi ne konsideras min kompetenta okupi religian postenon. Via moŝto sĉiu, ke, kvankam mi havas homan aspekton, mi estas tro besta por la ekleziaj aferoj.
—Ŝajnas al mi, ke via moŝto trompiĝas —respondis la ŝildisto de la arbaro—. La insulaj gubernatorecoj ne ĉiam konvenas: kelkaj estas tre feblaj; aliaj, paŭperaj; aliaj, deprimaj; kaj eĉ la plej firma kaj bona provizas per peza ŝarĝo da zorgoj kaj ĝenoj la kompatindulon, kiu fariĝis gubernatoro. Plej konvenus al ni, plenumantoj de ĉi servuta ofico ŝildista, reiri al niaj hejmoj kaj distri nin per pli agrablaj okupoj, kiel la ĉaso kaj la fiŝado, ĉar ne ekzistas en la mondo ŝildisto tiel paŭpera, ke li ne posedas ĉevalon, paron da levreloj kaj fiŝkanon por distri sin en sia vilaĝo.
—Nenio tia mankas al mi —diris Sancho—. Vere, mi ne havas ĉevalon, sed posedas azenon duoble pli valoran ol la ĉevalo de mia mastro. Aĉe traktu min Dio, jam de nun, se mi interŝanĝus mian azenon por lia ĉevalo, eĉ se plie li donus al mi kvar buŝelojn da hordeo. Eble via moŝto pensas, ke mi ŝercas, kiam mi taksas tiel valora mian grizulon: mi nomas tiel mian azenon pro ties griza koloro. Rilate al levreloj, ili ne mankus al mi, se konsideri, ke ili tro multas en mia vilaĝo: kaj la ĉasado pli agrablas, kiam oni ĝin faras je alies kosto.