Выбрать главу

—Sciu, frato, ke en Andaluzio, kiam oni duelas inter batalantoj, laŭkutime la sekundantoj ne devas stari kun krucitaj brakoj, dum iliaj ĉefoj atakas unu la alian. Tion mi diras, por averti vin, ke, kiam niaj mastroj batalos, ankaŭ ni devos batali kaj haki unu la alian en splitojn.

—Al tia kutimo, sinjoro ŝildisto —respondis Sancho—, teniĝu la friponoj kaj batalantoj, pri kiuj vi parolis, sed ne la ŝildistoj de la vagantaj kavaliroj. Mi neniam aŭdis mian mastron mencii tian kutimon, kvankam li scias parkere ĉiun regulon de la vaganta kavalirismo. Sed, eĉ se vere ekzistus difinita regulo ordonanta, ke ankaŭ la ŝildistoj batalu dum ilia sinjoro duelas, mi ne obeus ĝin, kaj anstataŭe pagus la punmonon trudatan en tiaj kazoj al pacaj ŝildistoj kiel mi, ĉar certe ĝi ne egalus al la kosto de du pundoj da vakso: kaj mi preferus pagi tiom, konsiderante, ke pli kostus al mi la ĉarpioj necesaj por kuraci al mi la kapon, kiun mi jam imagas fendita kaj splitita en du partojn. Krome al mi estas tute neeble batali: mi ne havas glavon kaj neniam en mia vivo portis ĝin.

—Mi konas bonan rimedon por tio —diris la ŝildisto de la arbaro—. Ĉi tie mi havas du tol-sakojn de la sama grando: vi prenos unu, mi la alian kaj ni faros sako-batalon per egalaj armiloj.

—Tiamaniere mi volonte konsentas —respondis Sancho—. La batalo pli taŭgos por deskui de ni la polvon ol por vundi nin.

—Ne estos tiel —diris la alia—. Por ke la vento ne efiku, ni metos seson da ŝtonoj glataj, nudaj kaj de egala pezo en ĉiun sakon, kaj tiamaniere ni povos bati nin reciproke per ili, sen fari al ni vundojn aŭ kontuzojn.

—Je Dio! —ekkriis Sancho—. Ĉu per tiaj feloj zibelaj kaj kotonaj flokoj vi volas eviti, ke ni frakasu al ni reciproke la kapon kaj la ostojn? Sed, eĉ se la sakoj plenus de silko-raŭpaj kokonoj, sciu, sinjoro, ke mi ne batalos; niaj mastroj batalu, la fortuno ilin akompanu, kaj dume ni trinku kaj vivu, konsiderante, ke la tempo faras al si la zorgon preni de ni la vivon, kaj ni ne bezonas klopodi ke ĝi finiĝu ekstersezone antaŭ ol atingi sian plenan maturiĝon.

—Tamen —respondis la ŝildisto de la arbaro— ni devas batali, eĉ se nur duonan horon.

—Tute ne! Mi ne estas tiel sendanka aŭ tiel senkonsidera, ke mi komencus eĉ la plej etan kverelon kun viro, ĉe kies flanko mi manĝis kaj trinkis; krome, kiel, je la diablo, mi povus sen kolero kaj ĉagreno batali fridsange?

—Ankaŭ por tio mi havas rimedon —respondis la ŝildisto de la arbaro—. Antaŭ ol ni komencos la batalon, mi ĝentile proksimiĝos al via moŝto, donos al vi du tri survangojn, kiuj faligos vin surteren, kaj tiel via kolero vekiĝos, eĉ se ĝi dormas pli profunde ol gliro.

—Kontraŭ tia artifiko mi konas alian ne malpli bonan —diris Sancho—. Mi prenos dikan vergon kaj, antaŭ ol via moŝto venos veki mian koleron, mi dormigos la vian per tiel forta draŝado, ke vi vekiĝos nur en la transa mondo, kie oni jam scias, ke mi ne estas tia viro, ke mi permesus al iu ajn pinĉi al mi la nazon. Ĉiu atentu siajn proprajn aferojn kaj prefere lasu sian koleron dormi, ĉar neniu konas la koron de la aliaj homoj; kiam oni iras preni lanon, ofte oni revenas pritondita, kaj Dio benis la pacon kaj kondamnis la disputojn. Se ajna kato persekutata, pelata kaj sieĝata en angulon, transformiĝas en leonon, nur Dio scias en kion povus ŝanĝiĝi mi, kiu estas homo; tial, sinjoro ŝildisto, mi deklaras, ke vi respondos pri la malbono kaj la damaĝo, kiuj povus rezulti el nia disputo.

—Tre bone —respondis la alia—. Ni atendu la tagiĝon, kaj tiam ni finos ĉi aferon.

Ĉe tio jam komencis trili en la arboj mil specoj de buntaj birdetoj kaj per siaj diversaj kaj gajaj kantoj ŝajnis bonvenigi kaj saluti la freŝan aŭroron, kiu jam ekmontris sian vizaĝon tra la pordoj kaj fenestroj de oriento, deskuante de siaj haroj senfinan nombron da likvaj perloj, en kies klara likvoro ankaŭ la herboj donis la impreson elverŝi blankan kaj fajnan roson; la salikoj distilis dolĉan sukon, la fontoj lirlis, la rojoj murmuris, la boskoj ĝojis kaj la herbejoj riĉiĝis per la alveno de la aŭroro.

Sed apenaŭ la helo de la tagiĝo permesis distingi la objektojn, la okuloj de Sancho vidis unue la nazon de la ŝildisto de la arbaro, tiel grandan, ke ĝi ĵetis ombron sur preskaŭ lian tutan korpon. Efektive, oni rakontas, ke ĉi nazo estis eksterordinare longa, kurba en la mezo, plena de verukoj kaj violkolora kiel melongeno; ĝi atingis ĝis du colojn sur lia buŝo kaj ĝis tia ekstremo turpigis lian vizaĝon per siaj grando, koloro, verukoj kaj kurbiĝo, ke, kiam Sancho vidis ĝin, liaj manoj kaj piedoj skuiĝis, kvazaŭ li estus infano en epilepsia kolapso; kaj li decidis en si, eventuale ricevi senproteste du cent survangojn, prefere ol veki sian koleron por interbatiĝi kun tia monstro.

Don Quijote observis sian kontraŭulon, sed ĉi lasta jam antaŭe surmetis la helmon kaj mallevis la vizieron, tiel, ke la hidalgo ne povis vidi al li la vizaĝon. Tamen li rimarkis, ke li estas viro fortika, kvankam ne altakreska. Sur la armaĵo li portis specon de kazako aŭ kuto teksita el fajna oro punktita per multaj disketoj el brila vitro, kio donis al li aspekton ekstreme luksan kaj elegantan; super lia helmo flirtis granda nombro da plumoj verdaj, blankaj kaj flavaj; lia lanco, apogita al arbo, vidiĝis granda kaj dika, kaj ĝin garnis ŝtala pinto pli ol unu spanon longa. Ĉion vidinte kaj rimarkinte, don Quijote pensis, ke ĉi kavaliro certe havas grandan forton; sed li ne sentis timon, kiel Sancho; male, li diris kun brava teniĝo al la Kavaliro de la Speguloj:

—Se via deziro dueli ne konsumis vian ĝentilon, sinjoro kavaliro, mi petas vin levi iomete vian vizieron, ke mi vidu, ĉu via vizaĝo respondas al la brilo de via aspekto.

—Ĉu vi venkos, ĉu ne, ĉe la fino de nia duelo vi havos pli ol sufiĉan tempon por rigardi min. Kaj mi ne kontentigas nun vian deziron, ĉar ŝajnas al mi, ke mi ofendus la belan Casildea de Vandalia, prokrastante per la levo de la viziero la momenton devigi vin konfesi tion, pri kio vi jam scias.

—Nu, dum ni surseliĝas —respondis don Quijote—, vi povus diri al mi, ĉu mi estas la sama don Quijote, kiun vi venkis laŭ vi.

—Al tio mi respondas, ke vi tiel similas lin, kiel ovo ovon, sed pro tio, ke vi diras, ke sorĉistoj vin persekutas, mi ne kuraĝas aserti, ke vi kaj li estas la sama persono.

—Tio sufiĉe montras al mi, ke vi trompiĝis —diris don Quijote—. Tamen, por ke vi tute konvinkiĝu, ke vi falis en eraron, ni surseliĝu kaj en malpli da tempo ol vi bezonus por levi vian vizieron, mi vidos vian vizaĝon (se Dio, mia damo kaj mia brako tion permesos), kaj vi konstatos, ke mi ne estas la venkita don Quijote, kiun vi imagas.

Senplie ili surseliĝis, don Quijote turnis Rocinante per la brido kaj rajdis kelkan spacon necesan por algalopi kontraŭ la oponanton. La Kavaliro de la Speguloj faris same, sed, apenaŭ la hidalgo distanciĝis dudek paŝojn, la alia vokis lin, kaj don Quijote returnis la duonon de la vojo.

—Ne forgesu, sinjoro kavaliro —klarigis la spegululo—, ke, laŭ la kondiĉo de nia duelo, la venkito devos submeti sin al la volo de la venkinto.

—Mi jam scias —respondis don Quijote—. Kaj mi konsentas, nur se oni ne trudos al la venkito ion kontraŭan al la leĝoj de la kavalirismo.

—Tiel mi komprenas la aferon —diris la Kavaliro de la Speguloj.

Tiam la stranga nazo de lia ŝildisto prezentiĝis al la okuloj de don Quijote, kiu miris ne malpli ol Sancho, ĝis la ekstremo, ke li juĝis la ŝildiston ia monstro, aŭ ia nova speco homa, rara en la mondo.

Sancho, vidante sian mastron ekiri, ne volis resti sola kun la nazulo; li timis, ke per unu sola frapo de tia nazo kontraŭ la lian, la batalo finiĝus, ĉar li falus sur la teron, ĉu pro la frapo, ĉu pro la teruro. Li do teniĝis apud sia mastro alkroĉiĝante al la piedinga rimeno de Rocinante, kaj, kiam ŝajnis al li, ke don Quijote tuj haltus por turniĝi kaj atake alkuri, li diris:

—Mi petas vian moŝton, sinjoro, helpi min grimpi sur tiu korkarbo, antaŭ ol vi turniĝos kaj algalopos. De tie mi povos vidi, pli bone ol de la tero, vian grandiozan duelon kun ĉi kavaliro.