Выбрать главу

Carrasco do prenis sur sin ĉi entreprenon, kaj Tomé Cecial, viro de gaja kaj sprita karaktero, amiko kaj najbaro de Sancho Panza, sin proponis servi ŝildiste. Carrasco armis sin kiel menciite, kaj Tomé Cecial surmetis la falsan nazon maskan jam priskribitan, por ke lia amiko ne rekonu lin en ilia renkontiĝo. Tiel do, ili sekvis la saman vojon kiel don Quijote, preskaŭ ĉeestis la aventuron de la ĉaro de la Morto kaj fine atingis lin en la arbaro, kie okazis tio, kion la atenta leganto jam scias. Kaj se la eksterordinara fantazio de don Quijote ne konvinkus lin, ke la bakalaŭro ne estas la bakalaŭro, ĉi sinjoro bakalaŭro neniam povus plu studi kaj ricevi la diplomon de licenciulo pro tio, ke, kie li esperis trovi birdojn, li renkontis eĉ ne nestojn.

Tomé Cecial, vidante, kiel iliaj planoj fuŝiĝis, kaj kiel mizere finiĝis ilia vojaĝo, diris al la bakalaŭro:

—Certe ni ricevis kion ni meritas, sinjoro Sansón Carrasco. Tre facilas projekti kaj komenci entreprenon, sed ofte nur pene oni povas eltiri sin el ĝi. Don Quijote estas freneza, kaj ni prudentaj. Tamen li foriras nedifektita kaj ridanta, dum via moŝto statas muelita kaj trista. Diru do: kiu pli frenezas? La vere freneza aŭ la memvole freneza?

—La diferenco inter la du frenezuloj estas, ke la vera ne povas ne frenezi; kaj la memvola frenezas, kiam li deziras —respondis Sansón.

—Se tiel do, mi estis memvole freneza —diris Tomé Cecial— kiam mi fariĝis ŝildisto de via moŝto; sed same memvole mi deziras forlasi mian postenon kaj reveni hejmen.

—Tion vi povas fari —respondis Sansón—. Sed estus absurde imagi, ke ankaŭ mi revenos hejmen, sen antaŭe tradraŝi don Quijote. Ne la deziro, ke li retrovu sian racion, sed la deziro min venĝi puŝas min nune serĉi lin: la intensa doloro de miaj ripoj ne permesas, ke mi persistu en mia filantropia projekto.

Ili plu parolis tiel, ĝis ili alvenis al vilaĝo, kie bonŝance ili trovis kiropraktikiston, kiu resanigis la povran Sansón. Tomé Cecial ekiris hejmen, kaj la bakalaŭro restis tie kovante sian venĝon. Nia historio denove parolos siatempe pri li, sed nun ĝi devas ĝoji kun don Quijote.

Ĉapitro 16

Pri la renkonto de don Quijote kun saĝa kavaliro de La Mancha

Ĝoja, memkontenta kaj fiera, kiel dirite, don Quijote daŭrigis la vojaĝon; li imagis, ke pro sia ĵusa venko, li estas la plej kuraĝa kavaliro de sia epoko kaj de la mondo; konsideris, ke ĉiuj aventuroj de li entreprenotaj nepre havos feliĉan finon; disdegnis la ensorĉojn kaj la sorĉistojn; ne plu memoris pri la nekalkulebla nombro da vergoj ricevitaj en la sinsekvo de siaj kavaliraĵoj, nek pri la ŝtonbato renversinta la duonon de liaj dentoj, nek pri la sendankeco de la galeruloj, nek pri la insolento kaj la pluvo da vergoj de la janguanoj; fine, li diris en si, ke se li eltrovus la arton, sistemon kaj manieron elsorĉi sian sinjorinon Dulcinea, li ne envius la fortunon de la plej feliĉaj kavaliroj de la pasintaj epokoj.

Ĉio ĉi plene okupadis lian penson, kiam Sancho diris al li:

—Ĉu ne strange, sinjoro, ke mi vidas ankoraŭ antaŭ miaj okuloj la misproporcian kaj teruran nazon de mia najbaro Tomé Cecial?

—Ĉu eble vi kredas, Sancho, ke la Kavaliro de la Speguloj estas la bakalaŭro Carrasco, kaj lia ŝildisto via amiko Tomé Cecial?

—Mi ne scias kion kredi —respondis Sancho—. Mi scias nur, ke lia priskribo de mia domo, edzino kaj infanoj povus veni nur de li mem, kaj ke lia vizaĝo, kiam li demetis la nazon, estas la sama vizaĝo de Tomé Cecial, kiun mi vidis multe da fojoj en la vilaĝo, ĉar nur unu muro staris inter lia hejmo kaj la mia; kaj la tono de lia voĉo estis ankaŭ la tono de Cecial.

—Ni bone konsideru la aferon, Sancho —diris don Quijote—. Aŭskultu: ĉu havas logikon, ke la bakalaŭro Sansón Carrasco venus en la formo de vaganta kavaliro, kun atakaj kaj defendaj armiloj, batali kontraŭ mi? Ĉu mi estis iam lia malamiko? Ĉu iam mi donis al li motivon, por ke li sentu misvolon al mi? Ĉu mi estas lia rivalo? Ĉu ni pensu, ke li alprenis la profesion de la armoj, ĉar li ĵaluzas la gloron, kiun mi akiris per ili?

—Kaj kion diri, sinjoro, pri la venkita kavaliro, kiu ajn li estas, tiel simila al la bakalaŭro Carrasco, kiel lia ŝildisto al mia amiko Tomé Cecial? Kaj se temas pri ensorĉo, kiel via moŝto asertas, ĉu ne ekzistis en la mondo aliaj du personoj, kies aspekton la sorĉistoj povis uzi por fari la transformon?

—Temas nur pri artifikoj kaj maĥinacioj de la perversaj sorĉistoj, kiuj min persekutas —respondis don Quijote—. Antaŭvidante, ke mi venkus en la duelo, ili zorgis, ke la venkita kavaliro montru la vizaĝon de la bakalaŭro, por ke mia amikeco al li detenu la rigoron de mia brako kaj de mia tranĉa glavo kaj moderigu la justan koleron de mia koro; tiel li povis savi sian vivon, kvankam li klopodis preni de mi la mian per artifikoj kaj trompoj. Pruve de tio, vi mem, Sancho, scias per propra, netrompebla sperto, ke la sorĉistoj facile ŝanĝas ajnan vizaĝon en alian, turnante la belon en turpon kaj la turpon en belon. Antaŭ malpli ol du tagoj vi vidis per viaj propraj okuloj la belon kaj gracion de la senegala Dulcinea en ties plena kaj natura aspekto, dum mi vidis ŝin en la aĉa kaj plumpa figuro de naŭza kampulino kun okuloj mukaj kaj buŝo fetora. Do, se la maligna sorĉisto kuraĝis fari tiel abomenindan transformon, ne strange, ke li faris ankoraŭ alian, utiligante la eksteran aspekton de Sansón Carrasco kaj de via najbaro por forpreni de miaj manoj la gloron de mia venko. Malgraŭ ĉio, min konsolas la penso, ke, kies ajn figuron alprenis mia malamiko, mi venkis lin.

—Nur Dio scias la veron pri ĉio —diris Sancho. Kaj, ĉar la ŝildisto sciis, ke la metamorfozo de Dulcinea estis nur trompo kaj artifiko lia, la ĥimeraj rezonoj de lia mastro ne konvinkis lin; sed li ne volis respondi, pro la timo diri ion, kio povus riveli lian mistifikon.

Ili tiel babiladis, kiam, de malantaŭe, atingis ilin viro, kiu rajdis samvoje sur tre bela ĉevalino bruna, en kapoto el fajna drapo verda franĝita per ruĝa veluro, kaj kun ĉasista ĉapo el la sama veluro. La ĉevalina harniso, kun kampa selo kaj kurtaj piedingo-rimenoj, havis koloron violan kaj verdan. Araba cimitaro pendis de lia larĝa balteo ora kaj verda, kaj liaj botoj estis el la sama ledo kiel la balteo. Liaj spronoj, ne orkoloraj, sed kovritaj per verda lako tre polurita kaj brila, kongruis kun la tuto de lia kostumo kaj aspektis pli bele, ol se ili estus el pura oro.

Kiam li atingis ilin, la vojaĝanto ĝentile salutis, kaj, spronante la ĉevalinon, komencis ilin preterrajdi, sed don Quijote diris al li:

—Se via moŝto, brila sinjoro, iras nian saman vojon kaj ne havas urĝon, vi farus al mi favoron, se ni vojaĝus kune.

—Se diri la veron —respondis la alia—, mi ne devancus vin, se mi ne timus, ke la apudesto de mia ĉevalino povas disturbi vian ĉevalon.

—Sinjoro, tute ne zorgu bridi vian ĉevalinon —intervenis Sancho—. Nia ĉevalo estas la plej bone edukita kaj ĉasta en la tuta mondo; neniam en ĉi tiaj okazoj li miskondutis, kaj, kiam unu fojon ĝi translimiĝis fari nedecaĵon, mi kaj mia sinjoro pagis sepoble ĝian kapricon. Via moŝto haltu, se vi volas, ĉar, eĉ se oni proponus vian ĉevalinon inter du pladoj al nia ĉevalo, ĉi lasta tute ne atentus ŝin.