Выбрать главу

Kaj oni notu ĉi tie, ke, kiam la aŭtoro de ĉi vera historio alvenis al ĉi epizodo, li ekkriis kaj diris: «Ho, brava kaj nekompareble kuraĝa don Quijote de La Mancha, spegulo, kie povas rigardi sin la kuraĝaj viroj de la mondo! Ho, dua kaj nova don Manuel de León, honoro kaj gloro de la hispanaj kavaliroj! Per kiaj vortoj mi rakontus ĉi teruran faron, aŭ per kiaj rezonoj mi igus ĝin kredebla al la futuraj epokoj? Kiaj laŭdoj povus respondi al via merito, eĉ se ili estus hiperboloj superaj al ĉiuj hiperboloj? Vi piede, vi sola, vi aŭdaca, vi grandanima, vi kun nur unu simpla glavo, ne el la famaj kaj tranĉaj de Toledo, kaj kun unu ŝildo el ne tre brila kaj pura ŝtalo, atendas la du plej sovaĝajn leonojn iam kreskintajn en la afrikaj savanoj. Viaj propraj heroaĵoj faru vian panegiron, kuraĝa manĉano, do, manke de vortoj por ilin laŭdi, mi prezentas ilin en ties tuta gloro».

Ĉi tie la aŭtoro finas sian eksklamacion kaj reprenas la fadenon de ĉi historio, dirante:

Kiam la leonisto vidis la hidalgon firma en sia sinteno, kaj komprenis, ke se li ne liberigus la leonon li altirus al si la danĝeran sekvon de la indigno de la kuraĝa kavaliro, li plene apertis la unuan kaĝon, kie, kiel jam dirite, troviĝis la virleono, kiu impresis pro sia eksterordinara grando kaj pro sia terura kaj minaca aspekto. Unue la besto ruliĝis en la kaĝo, eltiris la ungojn kaj sin streĉis en sia tuta longo; poste apertis la buŝon, oscedis longe, kaj, elpuŝinte preskaŭ du spanojn da lango, forlekis per ĝi la polvon el siaj okuloj kaj lavis al si la vizaĝon. Tion farinte, la leono elmetis la kapon el la kaĝo kaj rigardis ĉien kun okuloj ardaj kiel braĝoj: pozo kaj rigardo kapablaj teruri la temerarecon mem. Nur don Quijote observis atente la beston, dezirante, ke ĝi elsaltu el la ĉaro kaj venu en la atingo de liaj manoj, ĉar li havis la intencon dishaki ĝin en pecojn. Ĝis tia ekstremo lin puŝis lia neimagebla frenezo. Sed la nobla leono, pli sindetena ol aroganta, ne atendis ĉi infanan fanfaronaĵon, kaj, rigardinte al unu kaj al la alia flanko, kiel dirite, turnis la dorson, montris sian pugon al don Quijote kaj plej flegme kaj trankvile kuŝiĝis denove en la kaĝo. Ĉe tio don Quijote ordonis la leoniston frapi la beston, ke ĝi koleriĝu kaj eliru.

—Tion mi ne faros —respondis la leonisto— ĉar, se mi ĝin incitus, ĝi dispecigus min, la unuan. Via moŝto, sinjoro kavaliro, kontentiĝu per via ĵusa faro nesupereble kuraĝa, kaj ne defiu duafoje la sorton. La leono havas la pordon aperta, kaj povas decidi laŭvole, ĉu eliri, ĉu ne, sed, ĉar ĝi ne eliris ĝis nun, ĝi ne eliros en la tuta tago. La grando de via kuraĝo jam bone pruviĝis. Laŭ mia kompreno, neniu ĉampiono devas fari pli ol defii la malamikon kaj atendi lin en la batal-kampo. Se lia oponanto ne aperas, la infamio falas sur lin, kaj la defianto ricevas la honoron de la triumfo.

—Vi pravas —respondis don Quijote—. Fermu do la pordon, amiko, kaj atestu, kiom vi plej bone povas, ke ĉi tie okazis la jeno: vi apertis al la leono, mi atendis, la besto ne eliris, mi denove atendis, la leono ne volis ankoraŭ eliri kaj denove kuŝiĝis. Mi faris mian devon, ensorĉoj ne intervenu, kaj Dio helpu la juston, la veron kaj la aŭtentan kavalirismon. Fermu la pordon, mi ripetas, kaj dume mi signos al la forkurintoj, ke ili revenu kaj sciu de via buŝo ĉi faron.

La leonisto obeis, kaj don Quijote, fiksinte al la pinto de la lanco la tukon, per kiu li antaŭe forviŝis de sia vizaĝo la inundon de selakto, komencis laŭte voki al la aliaj, kiuj, en grupo pelata de la hidalgo en verdo, forkuris ankoraŭ kaj ĉiumomente turnis la kapon; sed Sancho atingis vidi la blankatukan signalon kaj diris:

—La diablo min prenu, se mia sinjoro ne venkis la sovaĝajn bestojn, ĉar li vokas nin.

Ĉiuj bridis, observis, ke don Quijote faras signojn al ili, kaj, perdante iom de sia timo, ili proksimiĝis iom post iom, ĝis ili povis aŭdi la voĉojn de don Quijote. Fine ili alvenis al la ĉaro, kaj tiam don Quijote diris al la ĉaristo:

—Frato, rejungu viajn mulojn kaj daŭrigu la vojaĝon; kaj vi, Sancho, donu unu or-eskudon al li kaj alian al la leonisto, rekompence por la tempo, kiun ili perdis pro mi.

—Tre volonte mi donos ilin —respondis Sancho—. Sed, kio okazis al la leonoj? Ĉu ili vivas ankoraŭ aŭ mortis?

Tiam la leonisto rakontis detale kaj vort-abunde la finon de la batalo, troigante, kiom plej bone li sciis kaj povis, la kuraĝon de don Quijote, ĉe kies vido la leono, timigite, nek volis, nek aŭdacis eliri el la kaĝo, kvankam ties pordo teniĝis aperta longan tempon; li aldonis, ke li diris al don Quijote, ke kolerigi la leonon por igi ĝin eliri, kiel la kavaliro deziris, egalus defii la providencon, kaj ke, fine, malgraŭvole kaj nevolonte, li permesis al la leonisto fermi la pordon.

—Kion vi opinias pri tio, Sancho? —demandis don Quijote—. Ĉu ekzistas ensorĉoj kapablaj elteni kontraŭ la vera kuraĝo? La sorĉistoj povas preni de mi la fortunon, sed absolute ne la energion kaj firmecon de la animo.

Sancho donis la eskudojn, la ĉaristo rejungis la mulojn, la leonisto kisis la manon de don Quijote por la donaco ricevita, kaj promesis rakonti lian kuraĝan faron eĉ al la reĝo mem, se li vidus lin en la kortego.

—Se okaze lia majesta moŝto demandos al vi, kiu do plenumis la faron, diru, ke la Kavaliro de la Leonoj, ĉar mi volas, ke mia ĝisnuna alnomo la Kavaliro de la Trista Mieno estu jam ŝanĝita, transformita kaj modifita en la alian: kaj ĉi-rilate mi sekvas la antikvan kutimon de la vagantaj kavaliroj, kiuj ŝanĝis al si la nomon, kiam ili volis, aŭ kiam prezentiĝis konvena okazo.

La ĉaro daŭrigis sian vojaĝon, kaj don Quijote, Sancho kaj la hidalgo en la verda kapoto la sian. Dumtempe don Diego de Miranda observis kaj aŭskultis tiel atente la farojn kaj la esprimojn de don Quijote, ke li diris eĉ nu unu vorton, kaj pensis, ke la kavaliro estas saĝa frenezulo, aŭ homo freneza ĉe la rando de la saĝo. Don Diego ne konis ankoraŭ la unuan parton de lia historio; ĉar, se li estus ĝin leginta, li ne mirus je liaj faroj kaj diroj, tial, ke li konus la naturon de lia frenezo. Sed, en sia senscio, li kelkfoje prenis lin por saĝa, kelkfoje por freneza, se konsideri, ke la diroj de don Quijote montriĝis koheraj, elegantaj kaj bone esprimitaj, kaj liaj faroj ekstravagancaj, absurdaj kaj temeraraj. Kaj la viro en verdo diris en si:

—Ĉu ekzistas pli granda frenezo ol tio, ke li surmetis helmon plenan de kazeaj fromaĝoj, kaj pensis, ke la sorĉistoj moligis lian kranion? Kaj, kio pli absurda kaj temerara ol insisti nepre batali kontraŭ la leonoj?

Sed don Quijote eltiris lin el ĉi pensoj kaj el ĉi monologo, dirante:

—Sendube, sinjoro don Diego de Miranda, via moŝto konsideras min absurda kaj freneza. Kaj ne strange, ĉar miaj faroj atestas nenion alian. Tamen, mi deziras, ke via moŝto sciu, ke mi estas nek tiel freneza, nek tiel absurda, kiel certe mi ŝajnas al vi. Bele aspektas brava kavaliro antaŭ la okuloj de la reĝo, kiam, meze de la areno, li sukcese lancas sovaĝan taŭron; bele aspektas kavaliro en brila armaĵo, kiam li galopas antaŭ la damoj en gajaj turniroj, kaj bele aspektas la kavaliroj, kiuj en militaj, aŭ en ŝajne militaj, ekzercoj, distras, amuzas kaj iasence honoras la kortegon de siaj suverenoj; sed pli bele ol la menciitaj kavaliroj aspektas la vaganta tra dezertoj, solejoj, apartaj padoj, arbaroj kaj montoj, kiam li serĉas aventurojn, celante meti al ili sukcesan kaj feliĉan finon nur por gajni daŭran kaj gloran renomon. Pli bele aspektas, mi ripetas, kavaliro, kiu helpas vidvinon en iu sovaĝa loko, ol kavaliro kortega, kiu amindumas pucelon en la urbo. Ĉiu kavaliro havas sian apartan funkcion: la kortega do servu la damojn, ornamu per siaj kostumoj la palacon de la reĝo, helpu al kavaliroj senhavaj per la riĉaj pladoj de sia tablo, organizu konkur-batalojn, aranĝu turnirojn, montru sin grand-anima, donacema, pompa kaj ĉefe bona kristano, kaj li plenumos tiel sian difinitan devon. Sed la vaganta serĉu la forojn de la mondo, penetru en la plej implikajn labirintojn, ataku ĉiupaŝe tion neeblan, eltenu en la dezertaj stepoj la ardan sunon meze de la somero, kaj la senkompatan rigoron de la vento kaj la frosto en la vintro, sen esti alarmita ĉe leonoj, nek terurita ĉe fantomoj, nek timigita ĉe drakoj, ĉar ili serĉi, ataki kaj venki estas lia ĉefa kaj vera funkcio. Kaj tial, ke mi havas la fortunon aparteni al la vaganta kavalirismo, mi ne povas ne entrepreni tion, kio, laŭ mia opinio, troviĝas inter la limoj de mia devo; tiel do, kiam mi ĵus atakis la leonojn, mi agis laŭdeve, kvankam, mi konfesas, kun troa temerareco, ĉar mi bone scias, ke la kuraĝo estas virto inter du mavaj ekstremoj: timemo kaj temeraro. Tamen, se la kuraĝa leviĝas al la nivelo de la temerara, malpli riproĉindas, ol se li descendas kaj falas en la abismon de la poltrona. Same kiel pli facilas al la prodiga descendi al la nivelo de la donacemo, ol al la avara ascendi al ĝi, same tiel pli facilas al la temerara veni ĝis la vera kuraĝo, ol al la poltrona proksimiĝi al ĝi. Kaj, rilate al ĉi afero de la aventuroj, kredu min, sinjoro don Diego, ke preferindas perdi pro troa ludkarto ol pro maltroa, ĉar sonas pli agrable en la orelo de aŭskultanto «Tia kavaliro estas temerara kaj kuraĝa» ol «Tia kavaliro estas timema kaj poltrona».