—Se tia, mi ne dubas, ke ĝi superas la ceterajn sciencojn —respondis don Lorenzo.
—Kiel, «se tia»? —demandis don Quijote.
—Mi volas diri —respondis don Lorenzo—, ke mi dubas, ĉu ekzistis aŭ ekzistas vagantaj kavaliroj kun tiel multaj virtoj.
—Kion mi asertas nun, mi jam diris antaŭe multe da fojoj. La pliparto de la homoj en ĉi mondo opinias, ke neniam ekzistis vagantaj kavaliroj, kaj, se la ĉielo ne plenumas miraklon por konvinki ilin pri la kontraŭo, fari ĉi-rilate ion alian tute vanus, kiel la sperto ofte montris al mi. Do mi ne volus klopodi nun eltiri vin el la eraro, kiun vi dividas kun la ĝenerala opinio; sed mi preĝos al la ĉielo, por ke vi vidu klare kaj komprenu, ke, en la pasintaj tempoj, la vagantaj kavaliroj utilis kaj necesis en la mondo, kaj ke nun, eĉ multe pli utilus, se ili aktivus; sed en la hodiaŭa mondo, kaj pro la pekemo de la homoj, triumfas la neniofarado, la pigro, la frandemo kaj la sinregalo.
—En la kapo de nia gasto jam zumas muŝo —diris en si don Lorenzo—. Sed li estas admirinda frenezulo, kaj mi stultus, se mi opinius alie.
Ĉi tie finiĝis ilia babilado, ĉar oni vokis ilin manĝi. Don Diego demandis al sia filo, kian konkludon li eltiris rilate al la mensa stato de la gasto, kaj don Lorenzo respondis:
—Ĉiuj kuracistoj kaj pelistoj de la mondo ne povus elkonduki lin el la korto de lia frenezo; sed li estas ŝanĝiĝema frenezulo, plena de lucidaj paŭzoj.
Oni sidiĝis ĉe la tablo, kaj la manĝo, pura, abunda kaj bongusta, estis tia, kian don Diego, kiel li antaŭe asertis sur la vojo, ĝenerale primetis por regalo de siaj gastoj. Sed plej plaĉis al don Quijote la mirinda silento, kvazaŭ kartuzia, reganta en la tuta domo. Oni demetis la tablotukon, donis dankon al Dio kaj akvon al la manoj, kaj tiam don Quijote insiste petis la junan don Lorenzo deklami la versojn de la literatura konkurso. Al tio li respondis:
—Mi legos mian gloson, por ne simili al certaj poetoj, kiuj ne konsentas legi siajn versojn, se oni petas ilin deklami, kaj, se ne petitaj, tiam ili vomadas senĉese siajn poemojn. Mi verkis la gloson nur por spertiĝi, sed ne esperas, ke ĝi ricevos ian premion.
—Unu saĝa amiko mia —respondis don Quijote— opiniis, ke ne valoras la penon komponi glosojn, ĉar, li diris, la gloso neniam povas adaptiĝi al la proponita teksto, kaj ĉiam, devias de la intenco kaj la celo de la temo glosenda. Li aldonis, ke la reguloj de la glos-arto tro severas, ke ili allasas nek demandajn formojn, nek «li diris» aŭ «li diros», nek la transformon de nomoj en verbojn, nek la ŝanĝon de senco, krom aliaj limigoj kaj restriktoj, kiel via moŝto certe scias.
—Vere, sinjoro don Quijote —diris don Lorenzo—, plaĉus al mi vidi vin foje fali en ian gravan eraron. Sed ne eblas, ĉar vi forglitas el inter miaj manoj kiel angilo.
—Mi ne komprenas kion vi volas diri per tio, ke mi forglitas el inter la manoj.
—Siatempe mi klarigos ĝin al vi —respondis don Lorenzo—. Sed nun, bonvolu atenti la gloson, kiu tekstas jene:
Gloso
Kiam don Lorenzo finis la gloson, don Quijote stariĝis, prenis lian dekstran manon kaj diris per voĉo laŭta, preskaŭ kria:
—Laŭdatu la alta ĉielo, nobla junulo! Vi estas la plej bona poeto de la mondo kaj meritas porti laŭrkronon, ne de Ĉipro aŭ de Gaeta, kiel diris certa poeto, kies animon Dio indulgu, sed de la akademioj de Ateno, se ili ekzistus hodiaŭ, kaj de la nunaj de Parizo, Bolonjo kaj Salamanca! La ĉielo disponu, ke Febo trapiku per siaj sagoj la korpon de la juĝistoj, kiuj rifuzos al vi la unuan premion, kaj ke la muzoj neniam transpasu la sojlon de iliaj hejmoj! Bonvolu, sinjoro, se vi deziras, deklami kelke de viaj versoj maĵoraj, ĉar mi volus palpi la pulson de via admirinda genio en ties diversaj partoj.
Ĉu ne amuze, ke, laŭdire, don Lorenzo aŭskultis kun plezuro la laŭdon de don Quijote, kvankam li konsideris la kavaliron freneza? Ho, forto de la flato! Kiel vi vastas, kaj kiel fore distas la limoj de via agrabla regno! Don Lorenzo konfirmis ĉi veron, ĉar, cedante al la peto de don Quijote, li deklamis la jenan soneton pri la fabelo aŭ historio de Piramo kaj Tisbe:
—Benata estu Dio! —diris don Quijote, aŭskultinte la soneton de don Lorenzo—. Inter la senfina nombro da poetoj de seka inspiro vivantaj en la mondo, elstaras la poezia talento da via moŝto, se juĝi la arton de via soneto!
Don Quijote gastis kvar tagojn ĉe don Diego, kie oni lin bele regaladis; ĉe la fino de la dirita tempo, li petis de don Diego permeson por foriri, dankis lin pro ties favoroj kaj pro tio, ke oni lin tiel afable akceptis; sed li aldonis, ke ne konvenas al la vagantaj kavaliroj dediĉi multe da horoj al la neniofarado kaj al la sinregalo, ke li volas denove iri plenumi sian devon serĉante aventurojn, abundajn laŭdire en la regiono. Tiel li pasigus la tempon, ĝis okazus la turniroj en Zaragoza, kien li rekte irus; tamen li intencis unue penetri en la kavernon de Montesinos, pri kies interno oni rakontis en la regiono tiom da mirindaj historioj, kaj samtempe li esplorus kaj eltrovus la originon kaj la veran fonton de la sep lagoj ordinare nomataj «lagoj de Ruidera».