—Nu, sinjoro, ne faru al vi zorgon, ĉar mi jam trafis la respondon al mia demando —diris Sancho—. La unua falinto en la mondo estas Lucifero, tial, ke, kiam oni lin elpuŝis aŭ elĵetis el la ĉielo, li falruliĝis en la abismon.
—Vi pravas, amiko —diris la kuzo.
—Nek la demando nek la respondo estas viaj —intervenis don Quijote—. Vi aŭdis ilin ie.
—Silentu, sinjoro —respondis Sancho—. Se mi volus demandi kaj respondi, mi ne finus ĝis morgaŭ. Kaj vere, por demandi absurdojn kaj respondi idiotaĵojn, mi ne bezonas ies helpon.
—Vi diris pli, ol vi scias —komentis don Quijote—, ĉar kelkaj ĝislace studas kaj pruvas aferojn, kiuj, kiam lernitaj kaj pruvitaj, neniel utilas al la saĝo aŭ al la inteligento.
Per ĉi agrabla babilado, kaj per aliaj similaj, ili pasis la tagon, kaj, por tranokti, loĝiĝis en eta vilaĝo situanta, laŭ diro de la kuzo, ne pli ol ses mejlojn for de la kaverno de Montesinos. Li rimarkigis al la hidalgo, ke se li tenas ankoraŭ la firman decidon penetri en la kavernon, necesus akiri ŝnuron por, per ĝi, helpi lin descendi en la abismon. Don Quijote respondis, ke li volas vidi la fundon, eĉ se por tio li devus sobiri ĝis la infero. Tiel do, ili aĉetis ŝnuron proksimume cent kvindek futojn longan, kaj la sekvantan tagon, je la dua posttagmeze, alvenis al la kaverno, kies buŝo estas larĝa sed kun tiom da licioj, rubusoj, kratagoj kaj sovaĝaj figarboj dense kunkreskintaj, ke ili ĝin tute kovras kaj obstrukcas. La kuzo, Sancho kaj don Quijote deseliĝis, kaj la du unuaj fortege alligis la ŝnuron al la hidalgo.
Kaj dum oni ĉirkaŭvolvis kaj zonis per la ŝnuro la talion de don Quijote, diris Sancho:
—Konsideru kion vi faras, sinjoro. Ne sepultu vin viva, nek eniru tien, kie vi aspektus kiel unu el la boteloj metitaj en la putoj, por ke ili pende fridiĝu. Vere, esplori ĉi truon ne tuŝas nek koncernas vian moŝton. Certe, ĝi pli teruras ol ublieto.
—Ligu min kaj ne parolu —respondis don Quijote—, ĉar ĉi entrepreno, amiko Sancho, al mi estas rezervita.
—Mi petas vian moŝton, sinjoro don Quijote —diris tiam la gvidanto—, ke vi observu kaj ekzamenu per cent okuloj la internon de la kaverno; eble vi trovos tie ion, kion mi povus mencii en mia libro de metamorfozoj.
—Lecionoj al profesoro estas vana laboro —sentencis Sancho Panza.
Ĉe tio kaj post ol oni finis ĉirkaŭligi la hidalgon (ne sur la armaĵo, sed sur la sajo), li diris:
—Ni ne havis la antaŭzorgon provizi nin per ia tintilo, kiu, se ligita al ĉi ŝnuro, apud mi, anoncus per siaj sonoj, ke mi descendas kaj vivas; sed, ĉar tio jam ne eblas, la mano de Dio gvidu min.
Tiam li genuiĝis kaj flustre preĝis al la ĉielo, petante la helpon de Dio kaj bonan sorton en ĉi ŝajne danĝera kaj nekutima aventuro. Poste li laŭtis:
—Ho, mastrino de miaj agoj kaj decidoj, glora kaj senegala Dulcinea de El Toboso! Se bonŝance alvenos al via orelo la suplikoj kaj preĝoj de via feliĉa amanto, bonvolu ilin aŭskulti je la nomo de via nekomparebla belo, ĉar ili humile petas nur, ke vi ne rifuzu al mi vian protektan favoron, nun tiel necesan. Mi tuj ĵetos min, plonĝos kaj descendos en ĉi abismon, ĉe kies faŭko mi staras, nur por ke la mondo sciu, ke, se vi favoras min, ekzistas nenio neebla, kiun mi ne povus entrepreni kaj sukcese fini.
Dirinte tion, li proksimiĝis al la fendego kaj rimarkis, ke nur per la forto de la brakoj aŭ per la hakoj de la glavo li povus fari al si vojon ĝis la faŭko kaj descendi. Tiel do li elingis sian glavon kaj komencis bati, tranĉi kaj faligi la erikojn, kiuj kreskis ĉe la buŝo de la kaverno; pro la bruego de lia dishakado, nekalkulebla nombro da egaj korvoj kaj monedoj eltorentis tiel dense kaj rapide tra la faŭko, ke ili renversis la hidalgon sur la teron; kaj se li estus superstiĉa, anstataŭ bona kristano, li konsiderus sian falon mava aŭguro kaj rezignus sian intencon penetri en tian lokon.
fine li stariĝis, ne vidis elflugi pli da korvoj aŭ da aliaj noktaj birdoj, kiaj la vespertoj same elirintaj inter la korvoj, kaj, per la ŝnuro iom post iom ellasata de Sancho kaj la kuzo, li komencis descendi al la fundo de la terura kaverno. Ĉi-momente Sancho sendis al li sian benon kaj diris, farante super li mil kruco-signojn:
—Dio vin gvidu, kaj ankaŭ la Virgino de la Roko de Francujo kaj la Triunuo de Gaeta, ho vi, floro, kremo kaj ŝaŭmo de la vaganta kavalirismo! Antaŭen, bravulo de la mondo, koro el ŝtalo, brakoj el bronzo! Dio vin gvidu kaj rekonduku vin sekura, sana kaj libera en ĉi vivon, kies lumon vi forlasas por sepulti vin en la tenebron, kiun vi serĉas!
La kuzo uzis preskaŭ la saman retorikon kiel Sancho, kaj de sia flanko don Quijote laŭtis, ke oni ellasu pli kaj pli da ŝnuro, kion la kuzo kaj Sancho faris poiome: kaj kiam liaj voĉoj, venantaj el la kaverno kvazaŭ tra tunelo, ne plu aŭdiĝis, la paro ellasis ankoraŭ la ŝnuron ĝis la lastaj futoj kaj fine opiniis, ke ili devus jam hisi la hidalgon tial, ke ili ne havis pli da ŝnuro disponebla. Tamen ili atendis proksimume duonan horon kaj, ĉe la fino de la dirita tempo, komencis suprentiri la ŝnuron; sed ĝi tiel facile kaj senpeze cedis al la ektiroj, ke la kuzo kaj la ŝildisto imagis, ke don Quijote restas en la fundo; kaj, tion kredante, Sancho komencis amare plori, kaj, senpacienca koni la veron, rapidege tiris je la ŝnuro. Sed, kiam ŝajne restis ankoraŭ okdek futoj suprenŝovotaj, la paro eksentis pezon kaj, kun ĝi, grandan ĝojon. Fine, je dek tri futoj ili klare vidis la hidalgon, kaj Sancho laŭtis al li:
—Estu bonvena en via reveno, sinjoro mastro! Ni pensis, ke vi decidis fondi vian familion tie sube!
Sed don Quijote respondis nenion, kaj, kiam oni lin tute eltiris, vidiĝis, ke li havas la okulojn fermitaj, kvazaŭ li dormus. Oni kuŝigis lin sur la teron kaj disligis lin, sed, malgraŭ tio, li ne vekiĝis. Fine tiel multe oni lin turnis, returnis, movis kaj skuis, ke post iom longa tempo li rekonsciiĝis sin streĉante, kvazaŭ li vekiĝus el profunda kaj peza dormo. Poste li rigardis mirokule al ĉiu flanko kaj diris:
—Dio vin pardonu, amikoj, tial, ke vi forprenis de mi la plej plaĉan kaj agrablan vivon kaj vizion, kian ĝis nun neniu homo ĝuis en la mondo. Mi nun vere komprenas, ke la plezuroj de ĉi vivo pasas kiel ombro aŭ sonĝo, aŭ velkas kiel floro kampa. Ho, povra Montesinos! Ho, grave vundita Durandarte! Ho, senfortuna Belerma! Ho, plorema Guadiana, kaj vi, kompatindaj filinoj de Ruidera, kies akvoj formiĝis el la larmoj de viaj belaj okuloj!
Sancho kaj la kuzo aŭskultis kun granda atento la hidalgon, kies vortoj ŝajnis dolorege elŝiriĝi el lia sino. Ili petis lin klarigi kion do li volas diri kaj kion li vidis en tiu infero.
—Ĉu infero? Ne nomu ĝin infero. Tian nomon ĝi ne meritas, kiel vi tuj vidos.
Li petis ion por manĝi, ĉar li tre malsatis. Do ili sternis la saktolon de la kuzo sur la verda herbo, helpis al si per la viktualio de siaj dusakoj, sidiĝis, kaj en harmonia kaj frateca rondo, konsumis en la sama tempo la kolazionon kaj la vespermanĝon. Fine oni demetis la saktolon kaj tiam diris don Quijote de La Mancha:
—Neniu leviĝu, filoj, kaj atente aŭskultu.
Ĉapitro 23
Pri la mirindaj aferoj rimarkitaj de la senegala don Quijote, laŭ lia aserto, en la profunda kaverno de Montesinos, sed tiel enormaj kaj neeblaj, ke ĉi aventuron oni rigardas apokrifa
Estis proksimume la kvara posttagmeze, kiam la suno, vualita de la nuboj, verŝis feblan lumon per apenaŭ varmaj radioj, donante al don Quijote la okazon rakonti al siaj du eminentaj aŭskultantoj, sen la ĝeno de la laciga varmo, kion li vidis en la kaverno de Montesinos. Kaj li komencis jene:
—Proksimume dek ok aŭ dudek futojn sube, en la profundo de ĉi ublieto, ĉe la dekstra flanko, troviĝas konkava spaco kapabla enteni grandan ĉaron kun ties muloj. Ioma lumo penetras en ĝin de tre fore tra kelkaj fendoj aŭ truoj irantaj ĝis la surfaco de la tero. Ĉi konkavan spacon mi vidis, kiam, laca kaj ĉagrenita pendi de la ŝnuro, mi descendadis tra tiu nigra regiono, sen sekvi difinitan aŭ konkretan vojon. Tiel do, mi decidis halti en la dirita spaco kaj iom ripozi. Mi laŭtis al vi, petante, ke vi ne ellasu pli da ŝnuro, ĝis mi sciigus vin denove, sed certe vi ne aŭdis min. Tiam, mi kunkolektis la ŝnuron, laŭmezure kiel vi sendadis ĝin, faris per ĝi volvaĵon, sidiĝis sur ĝi kaj, profunde enpensa, cerbumis kion mi devus fari por atingi la fundon, konsiderante, ke mi ne povus plu descendi retenate. En ĉi perpleksa meditado, mi falis subite kaj senvole en profundan dormon kaj, plej neatendite, sen scii kiel aŭ kial, mi vekiĝis meze de la plej bela, agrabla kaj delica herbejo iam naskita de la naturo aŭ imagita de la plej fantazio homa.