»Kaj turnante sin sur unu flankon, li refalis en sian kutiman silenton kaj ne diris eĉ unu plian vorton.
»Ĉe tio aŭdiĝis kriegoj kaj veoj akompanataj de profundaj ĝemoj kaj angoraj plorsingultoj. Mi turnis la kapon kaj rimarkis tra la kristalaj muroj, ke en alia salono paŝas procesio formita de du vicoj de belegaj puceloj en funebro, kun blankaj turbanoj turkstilaj sur la kapo. Ĉe la fino de la vicoj iris sinjorino —almenaŭ ŝi ŝajnis tion pro sia serioze digna aspekto— same en funebro, kun blankaj vualoj tiel longaj, ke ili treniĝis sur la tero. Ŝia turbano estis duoble pli granda ol la turbanoj de la aliaj virinoj; ŝiaj brovoj tre proksimis inter si, kaj ŝia nazo iom platis; ŝi havis la buŝon granda, sed kun ruĝaj lipoj; la dentoj, kiam ŝi ilin montris, vidiĝis disaj kaj miskreskintaj, sed blankaj kiel senŝelaj migdaloj; ŝi tenis en la manoj delikatan tolon, inter kies faldoj, kiom mi povis distingi, kuŝis koro ŝajne mumia, se konsideri ties ekstreme sekan kaj ŝrumpan aspekton.
»Montesinos diris al mi, ke la homoj de la procesio estas servistinoj de Durandarte kaj Belerma, ensorĉitaj same kiel iliaj mastroj; ke la lasta virino mane portanta koron inter la faldoj de la tolo estas sinjorino Belerma; ke ŝi procesias tiel kvar tagojn semajne kun siaj ĉambristinoj, kantante, aŭ pli ĝuste, ĝemante elegiojn super la korpo kaj super la povra koro de sia kuzo; kaj ke, se ŝi ŝajnis al mi iom turpa, aŭ ne tiel bela kiel la famo proklamas, tio ŝuldiĝas al la fakto, ke ŝi trapasas en sia ensorĉiteco multe da mavaj noktoj, kaj eĉ da pli mavaj tagoj, kiel montras ŝiaj forte bluringitaj okuloj kaj la malsaneca flavo de ŝia haŭto.
»—Je tiaj bluringoj kaj flavo —li aldonis— kulpas, ne la monata sang-elfluo propra al la virinoj —ĉar jam de multaj monatoj, kaj eĉ de multaj jaroj, ŝi ne havas ĝin, nek ĝi montriĝas ĉe ŝiaj pordoj— sed ŝia doloro enkora, kiun kaŭzas al ŝi la alia koro konstante tenata de ŝiaj manoj kaj konstante memoriganta al ŝi la tragikan finon de ŝia senfortuna amanto; alie, apenaŭ egalus al ŝi, rilate al belo, gracio kaj spirito, la granda Dulcinea de El Toboso, tiel fama en ĉi regionoj kaj eĉ en la tuta mondo.
»—Ne konkludu tiel rapide, sinjoro don Montesinos —mi diris tiam—. Rakontu vian historion, kiel decas, ĉar vi scias, ke ĉiaj komparoj estas abomenaj, do oni ne bezonas kompari personon kun persono. La senegala Dulcinea de El Toboso estas, kia ŝi estas, kaj sinjorino doña Belerma estas, kia ŝi estas kaj estis… kaj punkto.
»—Sinjoro don Quijote, pardonu min. Mi konfesas, ke mi ne faris bone, dirante, ke sinjorino Dulcinea apenaŭ egalus al sinjorino Belerma. Mi sciis, dank’ al ia intuo, ke via moŝto estas ŝia kavaliro, do tio devus sufiĉi al mi, por ke mi mordu al mi la langon, anstataŭ kompari ŝin kun io alia, se ne kun la ĉielo.
»Per ĉi ekskuzoj de la granda Montesinos, mia koro trankviliĝis de la ŝoko, kiun mi ricevis, kiam li komparis mian sinjorinon kun Berlema.
—Kaj mi tre miras —diris Sancho—, ke vi ne saltis sur la olduleton por trakalcitri al li la ostojn kaj elŝiri lian barbon ĝis la lasta haro.
—Ne, amiko Sancho —respondis don Quijote—. Mi ne rajtas tion, ĉar ni havas la devon respekti ĉian oldulon, precipe se li estas kavaliro kaj krome ensorĉito. Sed en la aliaj multaj demandoj kaj respondoj de nia konversacio ĉio iris glate inter mi kaj li.
—Mi ne komprenas, sinjoro don Quijote —diris tiam la kuzo—, kiel via moŝto vidis tiom da aferoj kaj aŭskultis kaj parolis tiel multe, se konsideri, ke via restado en la kaverno estis kurta.
—Antaŭ kiom da tempo mi descendis? —demandis don Quijote.
—Antaŭ iom pli ol unu horo —respondis Sancho.
—Tio ne eblas —respondis don Quijote— ĉar, tie sube, la nokto kaj la mateno trafis min trifoje, do, laŭ mia kalkulo, mi restis tri tagojn en tiuj foraj regionoj kaŝitaj al la homa rigardo.
—Certe mia sinjoro pravas —diris Sancho—. Ĉio okazas al li pere de ensorĉoj, sekve, kio al ni ŝajnas unu horo, tio eble egalas al tri tagoj kun ties noktoj tie sube.
—Tre eble —respondis don Quijote.
—Ĉu via moŝto manĝis en la menciita tempo? —demandis la kuzo.
—Eĉ ne unu plenbuŝon —respondis don Quijote—. Kaj ankaŭ ne sentis malsaton.
—Ĉu la ensorĉitoj dormas? —demandis la kuzo.
—Ne —respondis don Quijote—. Almenaŭ en la tri tagoj trapasitaj de mi kun ili, nenies okuloj fermiĝis. Ankaŭ mi ne dormis.
—Bone aplikiĝus al ĉi kazo la proverbo «Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas» —diris Sancho—. Se via moŝto kutime iras kun ensorĉitoj fastantaj kaj ne dormantaj, ne mirinde, ke ilia akompano ankaŭ vi nek manĝas nek dormas. Sed pardonu min, sinjoro mastro, kaj Dio prenu min kun si (ne la diablo, kiel mi preskaŭ diris) se mi konfesas, ke mi kredas nenion el via rakonto.
—Kial ne? —demandis la kuzo—. Ĉu vi kredas, ke don Quijote povus mensogi? Eĉ se li volus, li ne havus tempon sufiĉan por elpensi kaj komponi tian milionon da fikcioj.
—Mi ne kredas, ke mia sinjoro mensogas —respondis Sancho.
—Kion vi kredas, do? —demandis don Quijote.
—Mi kredas —diris Sancho—, ke, kion vi rakontis ĝis nun, kaj kion ceteran vi rakontos, enbatis en vian cerbon kaj imagon la saĝa Merlín aŭ la magiistoj ensorĉintaj la bandon, kiun, laŭ vi, vi vidis kaj alparolis tie sube.
—Tio, kvankam ebla, ne okazis —respondis don Quijote—, ĉar mi vidis per miaj propraj okuloj kaj tuŝis per miaj propraj manoj kion mi rakontis. Sed, kion vi opinios, se mi aldonas, ke inter la nenombreblaj mirindaĵoj al mi montritaj de Montesinos (pri ili mi rakontos al vi detale en nia vojaĝo, ĉar ne ĉiuj oportunas al la nuna momento) troviĝis tri kampulinoj, kiuj cerve saltis kaj kapriolis tra ravaj kampoj? Tuj mi rekonis en unu el ili la senegalan Dulcinea de El Toboso, kaj en la du aliaj la saman paron da kampulinoj, kiuj akompanis ŝin, kiam ni renkontis ŝin survoje, proksime al El Toboso. Mi demandis al Montesinos, ĉu li konas ilin; li respondis, ke ne, sed ke, laŭ lia opinio, sendube temas pri tri grandaj damoj ensorĉitaj; ke antaŭ nur kelke da tagoj ili aperis sur la herbejoj, kaj ke mi ne devus miri je tio, ĉar multaj aliaj sinjorinoj de la pasintaj kaj nunaj epokoj troviĝas tie transformitaj en plej diversajn figurojn. Kaj, inter ili, li konis la reĝinon Ginevra kaj ties duenjon Quintañona, kiuj verŝis vinon por Lanceloto alveninta de Britujo.
Aŭdante tion, Sancho pensis, ke li, aŭ perdos la saĝon, aŭ mortos de rido. Ĉar li sciis la veron rilate al la supozata ensorĉo de Dulcinea, tial, ke li estis ĝia aŭtoro kaj ĝia sola atestanto, li fine konvinkiĝis, sen ia dubo, ke lia mastro absolute perdis la racion kaj estas freneza de la kapo ĝis la piedoj. Li do diris:
—En mava tempo, en pli mava okazo kaj en fatala tago sobiris via moŝto al la alia mondo, kaj en missorta momento vi renkontis sinjoron Montesinos, tial, ke li tiel ŝanĝis vin. Vi bone fartis ĉi tie supre, kun via tuta saĝo, kian Dio donis al vi, kaj vi bele konsilis kaj sentencis ĉiumomente, anstataŭ rakonti, kiel nun, tiom da neimageblaj absurdoj.
—Ĉar mi konas vin, Sancho, mi ne atentas viajn vortojn —respondis don Quijote.
—Same mi ne atentas la viajn —diris Sancho—, eĉ se vi batos aŭ mortigos min kaŭze de miaj opinioj, aŭ kaŭze de tio, kion mi plu diros, se vi ne volas korekti viajn proprajn vortojn. Sed diru nun, kiam regas ankoraŭ la paco inter ni: kiel, aŭ per kio, via moŝto rekonis nian sinjorinon Dulcinea? Kaj, se vi parolis al ŝi, kion vi diris, kaj kion ŝi respondis?
—Mi rekonis ŝin —respondis don Quijote— ĉar ŝi portis la saman veston, kiel en la tago, kiam vi montris ŝin al mi. Mi alparolis ŝin, sed, anstataŭ respondi, ŝi turnis al mi la dorson kaj forkuris tiel rapide, ke eĉ ne unu sago atingus ŝin. Mi volis sekvi ŝin, sed Montesinos min konsilis rezigni la persekutadon, unue ĉar ĝi tute vanus, kaj precipe, ĉar jam baldaŭ sonus la horo de mia reveno el la kaverno. Li aldonis, ke iam en la futuro oni informus min pri kiel li, Belerma, Durandarte kaj la ceteraj personoj tie troviĝantaj devus esti elsorĉitaj. Sed el ĉio, kion mi vidis kaj rimarkis, plej afliktis min, ke, kiam Montesinos parolis al mi ĉi aferojn, unu el la du akompanantinoj de la senfortuna Dulcinea proksimiĝis al mia flanko, sen ke mi vidus ŝin veni, kaj kun la okuloj plenaj de larmoj, diris al mi en febla kaj vea tono: