Ĉapitro 25
Kie oni komencas la aventuron de la azenbleko kaj la amuzan historion de la marionetisto, kune kun la notindaj divenoj de la saĝa simio
Don Quijote sidis sur pingloj, kiel oni diras, atendante la momenton aŭskulti kaj scii la mirindaĵon promesitan de la viro de la halebardoj. Tiel do, la hidalgo iris serĉi lin al la loko indikita de la gastejestro, renkontis lin kaj petis, ke li bonvolu rakonti kion li promesis pli frue sur la vojo.
—La rakonton de ĉi mirindaĵo oni devas aŭskulti kun sufiĉa tempo kaj ne stare —respondis la viro—. Permesu, kara sinjoro, ke mi finu doni furaĝon al mia mulo, kaj mi diros al vi ion vere mirigan.
—Tio ne retenu vin. Mi helpos vin ĉiel ajn.
Efektive, don Quijote kribris la hordeon kaj purigis la kripon, kaj tia humilo movis la alian pli volonte cedi al la peto de la hidalgo. Tiel do, li sidiĝis apud don Quijote sur ŝtona benko, kaj antaŭ la kuzo, la paĝio, la gastejestro kaj Sancho kiel senato aŭ aŭdantaro, komencis la rakonton jene:
—Sciu, sinjoroj, ke, en vilaĝo dek kvar mejlojn for de ĉi tie, unu magistratano perdis sian azenon, kaŭze de ruza trompo plenumita de juna servistino lia (necesus tro da tempo por rakonti ĉi apartan epizodon), kaj, kvankam la magistratano faris ĉion eblan por retrovi la beston, li ne sukcesis. Jam de proksimume dek kvin tagoj mankis la azeno, laŭ ĝenerala kaj publika opinio, kiam la magistratanon, kiu troviĝis en la placo, alparolis alia kolego de la sama vilaĝo, dirante:
»—Gratulu min, kompano; via azeno jam aperis.
»—Mi vin gratulas plej kore, sed, kie ĝi aperis?
»—Ĉi-matene mi vidis ĝin en la mondo —respondis la alia— sen ŝarĝo-selo kaj harniso, kaj tiel skeleta, ke ĝi prezentis kompatindan aspekton. Mi volis alpeli ĝin al vi, sed ĝi kondutas nun tiel sovaĝe kaj apartiĝeme, ke, kiam mi proksimiĝis, ĝi forkuris en la denson de la monto. Se vi deziras, ke ankaŭ mi iru serĉi ĝin, permesu, ke mi prenu hejmen ĉi azeninon; baldaŭ mi revenos.
»—Vi faras al mi grandan favoron, kaj mi klopodos pagi vin en simila maniero —diris la perdinto.
»La konantoj de ĉi aventuro rakontas ĝin same kiel mi, kaj kun ties tutaj detaloj. Nu, la du magistratanoj iris piede al la monto kaj, alveninte al la loko, kie ili esperis trovi la azenon, ili vidis ĝin nek tie, nek ie ajn en la ĉirkaŭo, malgraŭ ke ili longe serĉis. Vidante do, ke la azeno ne aperas, la magistratano vidinta ĝin pli frue, diris al la alia:
»—Aŭskultu, kompano, ĵus venis al mi en la kapon unu ideo, kiu, sendube, kondukos vin trovi la azenon, eĉ se ĝi estus kaŝita, ne en la monto, sed en la interno de la tero. Mi scipovas iai ege bone, kaj se ĉi-rilate ankaŭ vi havas ioman sperton, tiam ni nepre sukcesos.
»—Ĉu vi diras «ioman sperton», kompano? Je Dio, neniu min superas, eĉ ne la azenoj mem.
»—Nun ni vidos —respondis la dua magistratano—. Mia ideo estas, ke vi traesploru sur unu flanko de la monto, kaj mi sur la alia, ĝis ni ĉirkaŭos la tuton; dum la iro vi iaos de tempo al tempo, mi faros same, kaj la azeno, se ĝi troviĝas en la monto, nepre aŭdos nin kaj iaos responde.
»—Kompano, via ideo estas tre bona kaj inda je via granda talento —diris la mastro de la azeno.
»Tiel do, kiel interkonsentite, ili disiris; sed okazis, ke la du iais preskaŭ de la sama momento, kaj ĉiu, trompita de la iao de la kunulo, serĉis lin, kredante, ke la azeno jam rivelis sian ĉeeston. Kaj kiam ili vidis denove unu la alian, diris la mastro de la besto:
»—Ĉu eblas, kompano, ke ne mia azeno iais?
»—Iais mi— respondis la alia.
»—Vere, mi konfesas nun —diris la mastro—, ke inter vi kaj unu azeno ekzistas nenia diferenco koncerne la blekadon. En mia tuta vivo mi vidis aŭ aŭdis nenion tiel perfektan.
»—Tian laŭdon kaj komplimenton vi meritas pli ĝuste ol mi, kompano —respondis la iniciatinto de la plano—. Ĉar mi ĵuras je Dio, nia Kreinto, ke en konkurso de azenblekoj, vi povus trankvile doni la avantaĝon de du iaoj al la plej bona kaj lerta blekanto de la mondo. Vi havas la tonon alta, la notoj sekvas sin laŭ ĝusta kadenco, kaj la moduloj estas multaj kaj rapidaj. Resume, mi konfesas min venkita kaj donas al vi la laŭron kaj la kronon de ĉi rara scio.
»—De nun do —respondis la mastro de azeno—, mi estimos kaj konsideros min pli ol antaŭe, kaj agnoskos, ke mi posedas ne ordinaran lerton; ĉar, kvankam mi sciis, ke mi bone iaas, tamen mi neniam supozis, ke mi faras tion, tiel perfekte kiel vi diras.
»—Kaj mi diras ankaŭ —aldonis la alia magistratano—, ke en la mondo ekzistas personoj kun kapabloj raraj, sed vanaj aŭ misuzataj, ĉar ili ne scias eltiri profiton el sia talento.
»—Nia speciala talento —respondis la mastro— nur en okazo kiel la nuna povas taŭgi al ni; kaj Dio volu, ke almenaŭ ĉi tie ĝi montriĝu utila.
»Tion dirinte, ili denove disiĝis kaj iais, sed ĉiumomente trompiĝis kaj renkontiĝis, ĝis fine ili interkonsentis, ke du sinsekvaj iaoj estu la signalo, ke ili mem blekas, ne la azeno. Tiel do, elpuŝante duoblajn iaojn ili ĉirkaŭiris la tutan monton, sen ke la perdita besto respondus eĉ per signoj. Sed, kiel povus respondi la kompatinda kaj missorta besto, se konsideri, ke ili trovis ĝin devorita de lupoj en la plej densa parto de la monto? Vidante ĝin, ĝia mastro diris:
»—Ege min surprizis ĝia silento, ĉar ĝi, se viva, aŭ blekus responde, aŭ ne estus azeno; sed tial, ke mi aŭdis vin iai tiel bele, mi ne bedaŭras mian penadon serĉi ĝin, malgraŭ ke mi trovis ĝin morta.
»—Via estas la honoro, kompano! —respondis la alia—. Ĉar, bele kantas la abato, sed egalas lin la meso-knabo.
»Nu, la paro, raŭka kaj afliktita, revenis al sia vilaĝo, rakontis al siaj amikoj, najbaroj kaj konatoj ĉion pri la serĉado de la azeno kaj emfaze laŭdis reciproke sian lerton en la iaado-arto. La historio disfamiĝis, atingis ĝis la ĉirkaŭaj vilaĝoj, kaj la diablo, ĉiam sendorma kaj inklina ĉie semi diskordon kaj kverelon, farante el muso elefanton kaj el nenio egan ĥimeron, ordonis, ke la homoj de la aliaj lokoj, vidante personon de nia vilaĝo, tuj komencu iai, kvazaŭ ili ĵetus al ni en la vizaĝon la iaojn de niaj magistratanoj. La knaboj entuziasme sin donis al ĉi ŝerco, kaj tiam ŝajnis kvazaŭ ĉiuj demonoj de la infero partoprenus en la amuzo, ĉar la iaoj famiĝis de loko al loko, kaj sekve la loĝantoj de nia vilaĝo estas tiel konataj kaj facile distingeblaj, kiel la negroj de la blankuloj. Kaj ĝis tia ekstremo oni puŝis ĉi mizeran ŝercon, ke multe da fojoj la mokatoj, armitaj kaj en batala formacio, eliris ataki la mokantojn, sen ke la reĝo aŭ la Turo, la timo aŭ la honto havus forton sufiĉan por eviti tion.
»Mi kredas, ke, morgaŭ aŭ postmorgaŭ, la viroj de mia vilaĝo, t.e. la blekantoj, lanĉos atakon kontraŭ alia vilaĝo, kie oni plej senkonsidere nin persekutas, proksimume ses mejlojn for; kaj por bone prepari nin, mi aĉetis ĉi lancojn kaj halebardojn. Kaj jen, ĉi tie finiĝas la historio pri la mirindaĵo, kiun mi promesis diri; kaj se ĝi ne ŝajnas al vi mirinda, mi ne konas alian pli bonan.
La bonulo finis tiel sian rakonton, kaj tiam eniris tra la pordo de la gastejo viro tute en ĉama ledo: botoj, kuloto kaj sajo, kriante:
—Sinjoro gastejestro, ĉu vi havas ĉambron por mi? Mi venas kun la divenanta simio kaj kun la trupo de marionetoj, kiuj ludas La liberigon de Melisendra.
—Grandioze! —ekkriis la gastejestro—. Jen majstro Pedro! Ni havos tre agrablan nokton.
Mi forgesis diri, ke ĉi majstro Pedro havis la livan okulon, kaj preskaŭ la duonon de la vango, kovrita per peco el verda tafto, kio supozigis la ekziston de ia damaĝo en tiu flanko de lia vizaĝo.