Выбрать главу

—Ĉu vi vidis ŝin ensorĉita, Sancho? —demandis la duko.

—Ĉu mi? Kompreneble! —respondis la ŝildisto—. Je la diablo, kiu, se ne mi, pensis la unua pri la afero de ĉi ensorĉo? Ŝi estas tiel ensorĉita kiel mia patro!

Kiam la kleriko aŭdis paroli pri gigantoj, latronoj kaj ensorĉoj, li suspektis, ke antaŭ li sidas don Quijote de La Mancha, kies historion la duko ofte legis, malgraŭ ke li riproĉis multfoje lian ekstravagancan inklinon legi tiom da ekstravagancoj. Kiam lia suspekto konfirmiĝis, la kleriko, kun granda kolero, diris aparte al la duko:

—Via Ekscelenco, sinjoro, devos iam respondi antaŭ Dio pri la faroj de ĉi bonulo. Mi pensas, ke ĉi don Quijote, aŭ don Idioto, aŭ kiel ajn li nomiĝas, ne estas ankoraŭ tiel stulta kiel Via Ekscelenco deziras, ĉar vi donas la li ĉian okazon, por ke li iri ĝis la ekstremo de siaj absurdoj kaj sensencaĵoj.

Poste, turnante sin al don Quijote, li daŭrigis:

—Kaj vi, simplulo… Kiu batis al vi en la kapon, ke vi estas vaganta kavaliro kaj venkas gigantojn kaj kaptas latronojn? Faru kion vi devas, kaj la sorto vin akompanu: reiru al via hejmo, zorgu pri viaj filoj, se vi havas ilin, mastrumu vian bienon, kaj ne plu vagabondu tra la mondo, glutante venton kaj turnante vin en rid-objekton de konatoj kaj eĉ de nekonatoj. Kie, kaj en kia aĉa momento, vi lernis, ke ekzistis aŭ ekzistas vagantaj kavaliroj? Kie ekzistas gigantoj en Hispanujo, aŭ latronoj en La Mancha, aŭ Dulcineaj ensorĉitaj, aŭ la ridinda aro de ceteraj absurdoj al vi atribuitaj?

Don Quijote tre atente aŭskultis la vortoj de la respektinda kleriko, kaj vidante, ke li ĉesis paroli, la hidalgo, senrigarde al la duko kaj la dukino, stariĝis kun furioza gesto kaj kolera vizaĝo, kaj diris…

Sed lia respondo meritas apartan ĉapitron.

Ĉapitro 32

Pri la repliko de don Quijote al lia admonanto kaj pri aliaj gravaj kaj amuzaj eventoj

Tiel do, stare, tremante de la kapo ĝis la piedoj, kiel vera hidrargo, don Quijote diris balbute, kun sinpela lango:

—La loko, kie mi troviĝas, la ĉeesto de la personoj, antaŭ kiuj mi staras, kaj la fakto, ke mi respektas kaj ĉiam respektis kion via ekleziula stato reprezentas, retenas kaj ligas la manojn de mia justa indigno. Tiel do, pro ĉi motivoj, kaj ankaŭ pro tio, ke, kiel sciate, la armo de la viroj en sutano kaj talaro, estas la sama armo de la virinoj, nome, la lango, mi uzos la mian por fronti, per egalaj bataliloj, kontraŭ vi, de kies stato oni devus atendi ne infamian insultadon, sed bonan konsilon. La riproĉoj bonintencaj kaj piaj postulas aliajn cirkonstancojn kaj alian trakton, dum la admonoj akraj kaj publikaj trapasas la limon de la justa kritiko, ĉar ĉi lasta havas kiel bazon, ne la aspron, sed la ĝentilon, kaj ne decas, kiam oni ne konas la pekon, senplie deklari la pekanton ŝtipo kaj idioto. Pri kia stultaĵo mi kulpas, ke vi riproĉas kaj kondamnas min, kaj ordonas, ke mi iru hejmen mastrumi mian bienon kaj zorgi pri miaj edzino kaj filoj, kvankam vi ne scias, ĉu mi estas edzo kaj patro? Ĉu sufiĉas eduki sin en mizeraj vivkondiĉoj, koni de la mondo nur la sesdek aŭ sepdek mejlojn de la distrikto, eniri senplie en alies domon kaj regi super ties mastro, por arogi al si juĝi pri la leĝoj de la kavalirismo kaj pri la vagantaj kavaliroj? Ĉu vere oni vane pasigas la tempon, kiam oni vagas tra la mondo serĉante, ne ties plezurojn, sed la rigorojn, kiuj kondukas la virtan homon al la eterna vivo? Se la kavaliroj, la nobeloj, la homoj grand-animaj kaj de moŝta nasko konsiderus min idioto, mi sentus min netolereble ofendita; sed ke la letruloj opiniu min freneza, lasas min absolute indiferenta, ĉar ili neniam iris sur la pado de la kavalirismo. Mi estas kavaliro, kaj mortos kavaliro, se la Altega permesos. Kelkaj personoj movas sin sur la vasta kampo de la orgojla ambicio; aliaj, sur la vojo de la basa kaj servila flatado; aliaj, de la trompa hipokrito; kaj kelkaj, de la vera religio. Sed mi, sub la influo de mia stelo, iras sur la streta pado de la vaganta kavalirismo, kies principoj instruas min disdegni la havon, sed ne la honoron. Mi riparis arbitrojn, korektis misojn, punis insolentojn, venkis gigantojn kaj submetis monstrojn; mi amas virinon, nur ĉar la vagantaj kavaliroj nepre devas ami; tamen, mi estas, ne lasciva, sed ĉasta kaj platona amanto. Mi ĉiam celas la virton, t.e. fari bonon, ne mavon. Kaj se la persono kun tiaj penso, celo kaj konduto meritas la nomon de idioto, tion decidu Viaj Ekscelencoj, noblaj duko kaj dukino.

—Brave, je Dio! —kriis Sancho—. Diru nenion plian por via defendo, ĉar ne eblas pli diri, pensi aŭ fari. Kaj tial, ke ĉi sinjoro negas la ekziston pasean aŭ nunan de la vagantaj kavaliroj, oni ne devas miri, ke li ne scias kion li parolas.

—Ĉu eble vi estas, frato, tiu konata Sancho Panza, kies mastro promesis insulon al li? —demandis la kleriko.

—Jes, mi mem —respondis la ŝildisto—, kaj la insulon mi meritas tiel multe kiel alia ajn persono en la mondo. Kaj sciu, al mi bone sidas tio pri: «Iru kun la bonaj, ankaŭ vi estos bona», kaj «kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas» kaj «se bonan arbon vi elektas, bona ombro vin protektas». Mi elektis bonan sinjoron, mi akompanas lin jam de multaj monatoj, kaj, se Dio volos, mi estos kiel li. Mi kaj li vivu, kaj ne mankos al li la okazo regi imperion, nek al mi estri insulon.

—Sendube ne, amiko Sancho —diris tiam la duko—, ĉar, je la nomo de don Quijote, mi nomas vin gubernatoro de unu insulo, al mi ne necesa, tamen ne de eta valoro.

—Genuiĝu, Sancho —ordonis don Quijote—, kaj kisu la piedon de Lia Ekscelenco por danki lian favoron.

Sancho obeis, kaj la kleriko stariĝis kolera de ĉe la tablo, dirante:

—Je ĉi sutano mia, mi devas diri, ke Via Ekscelenco tiel stultas kiel ĉi pekantoj. Kiel ili povus ne ekstravaganci, se la mense sanaj stimulas ilian frenezon? Via Ekscelenco restu kun ili, sed, dum ili loĝos en ĉi domo, mi sidos en la mia kaj detenos min riproĉi kion mi ne povas eviti.

Kaj, sen diri aŭ manĝi ion plian, li foriris ignorante la suplikojn de la gedukoj, ke li restu; vere, la duko apenaŭ insistis, ĉar li tiom ridis kaŭze de la impertinenta kolero de la kleriko, ke li preskaŭ ne povis paroli. Fine li ĉesis ridi kaj diris al don Quijote:

—Tiel noble vi respondis, sinjoro Kavaliro de la Leonoj, ke vi ne bezonas, ke li donu al vi kontentigon. Eĉ se liaj vortoj ŝajnis ofendaj, ili ne estis tiaj, ĉar, same kiel la virinoj, ankaŭ ne la ekleziuloj povas ofendi, kiel via moŝto certe scias pli bone ol mi.

—Vi pravas —respondis don Quijote—. Kaj tio venas de la fakto, ke la ne ofendebla ne povas ofendi. La virinoj, infanoj kaj ekleziuloj ne povas defendi sin, eĉ se oni ilin atakas, sekve ne povas ricevi ofendon. Kiel Via Ekscelenco bone scias, inter la insulto kaj la ofendo ekzistas la diferenco, ke la ofendo venas de la persono kapabla ĝin fari kaj subteni, dum la insulto povas veni de iu ajn kaj ne necese kunportas ofendon. Por ekzemplo, unu persono iras senzorge sur la strato, lin alsaltas dek armitaj viroj kaj batas lin; li elingas sian glavon kaj pretas laŭdeve sin defendi, sed la pli granda nombro de liaj malamikoj lin superas kaj ne permesas, ke li venĝu sin; ĉi viro do ricevis insulton, sed ne ofendon. Kaj jen alia konfirma ekzemplo: unu persono piediras, alia venas deposte, batas lin, tuj sekve forkuras, la batito persekutas lin, sed ne atingas lin. Tiam, la ricevinto de la batoj ricevis insulton, sed ne ofendon, ĉar la ofendo devas esti persista. Se la batinto, eĉ se li batis perfide, elingus sian glavon kaj alfrontus sian malamikon, ĉi lasta ricevus samtempe insulton kaj ofendon: insulton, ĉar oni lin batis perfide; ofendon, ĉar la batinto konfirmis sian faron ne turnante la dorson kaj tenante sin defia. Tiel do, laŭ la reguloj de la damninda duelo mi ricevis insulton, sed ne ofendon. La infanoj ne havas maturan konscion; la virinoj ne povas forkuri nek havas motivon por ataki, kaj en la samaj cirkonstancoj troviĝas la religiuloj. Al ĉi tri specoj de homoj mankas atakaj kaj defendaj rimedoj kaj, kvankam, kompreneble, ili devas defendi sin, ili ne povas ofendi pro sia stato. Antaŭ nelonge mi diris, ke mi ricevis insulton, sed nun mi diras, ke ne, ĉar, kiu ne povas ricevi ofendon, ne povas insulti de sia flanko; tial, mi nek devas senti min insultita, nek tia mi min sentas pro la vortoj diritaj de la bona kleriko. Mi bedaŭras nur, ke li ne atendis plu, do mi ne povis konvinki lin, ke li eraras pensante kaj dirante, ke ne ekzistis aŭ ekzistas en la mondo vagantaj kavaliroj. Se tion aŭdus Amadís, aŭ alia el la membroj de lia nekalkulebla familio, sendube lia moŝta kleriko kare pagus pro siaj vortoj.