—Certe jes! —interrompis Sancho—. Li ricevus hakon desupre kaj dissplitiĝus de la kapo ĝis la piedoj kiel granato aŭ kiel matura melono. Ne, sinjoroj, tiaj kavaliroj ne toleris, ke oni ilin tiklu. Je Dio, se Reinaldos de Montalbán aŭdus paroli la hometon, li donus al li sur la buŝon tian frapon, ke li ne plu parolus en tri jaroj! Li disputu kun ili kaj vidu, ĉu li povos eskapi el iliaj manoj!
La dukino ridis ĝislarme, aŭdante Sanchon paroli. Ŝi opiniis lin pli amuza kaj freneza ol lia mastro, kaj la samon opiniis en tiu tempo multaj personoj. Fine don Quijote tute trankviliĝis, finiĝis la manĝo, oni demetis la tablotukon, kaj eniris kvar puceloj: la unua kun arĝenta pelvo, la dua kun kruĉo el la sama metalo, la tria kun du riĉaj kaj blankaj mantukoj sur la ŝultro, kaj la kvara, kun la brakoj nudaj ĝis la kubutoj, portis en siaj blankaj manoj (sendube blankaj) rondan pecon de Napola sapo. La pucelo kun la pelvo metis ĝin senĝene kaj gracie sub la mentonon de don Quijote, dum la kavaliro, sen diri vorton, miris je tia ceremonio kaj pensis, ke en tiu lando ekzistas la kutimo lavi postmanĝe, ne la manojn, sed la barbon. Tiel do li elstreĉis sian mentonon kiom li povis; ĉe la sama momento komencis flui la akvo el la kruĉo, kaj la pucelo kun la sapo frotis al li la barbon, tiel energie, ke la sapo-ŝaŭmo, blanka kiel la neĝo, ŝmiris ne nur la barbon, sed la tutan vizaĝon de la obea don Quijote, tiom, ke li devis fermi la okulojn. La duko kaj la dukino, ne antaŭe informitaj pri ĉi farso, atendis por vidi, kian finon havos tiel eksterordinara lavado. Kiam la barbofrota pucelo kovris lian vizaĝon per dika tavolo da ŝaŭmo, ŝi ŝajnigis, ke mankas akvo, kaj petis la pucelon kun la kruĉo alporti pli, dirante, ke dume don Quijote atendos. La knabino eliris, kaj don Quijote vidiĝis kiel la plej stranga kaj ridinda figuro imagebla. La spektantoj —kaj ili estis multaj— rigardadis lin, kaj ĉe lia kolo duonulnon longa kaj pli ol ordinare bruna, liaj fermitaj okuloj kaj lia barbo plena de sapo, nur preskaŭ mirakle ili sukcesis reteni la ridon. La petolaj knabinoj tenis la okulojn nelevitaj kaj ne kuraĝis rigardi al siaj gemastroj, ambaŭ inklinaj furiozi kaj ridi ĉe la sama tempo, ĉar ili ne sciis kion fari, ĉu puni la knabinojn pro ties farso, aŭ ilin rekompenci pro la plezuro vidi don Quijote en tia stato. Revenis la pucelo kun la kruĉo, oni finis lavi la hidalgon, kaj poste la knabino kun la mantukoj zorge kaj longe viŝis lin. Poste la kvar puceloj faris samtempe grandan kaj profundan riverencon kaj pretis eliri; sed la duko, por eviti, ke don Quijote eventuale suspektu la ŝercon, vokis la pucelon kun la pelvo kaj diris al ŝi:
—Venu, lavu min kaj zorgu, ke ne manku al vi akvo.
La knabino, sagaca kaj rapid-pensa, metis la pelvon al la duko, same kiel ŝi antaŭe faris al don Quijote, kaj la kvar puceloj rapide lin lavis, sapis kaj viŝis, lasis lin pura kaj seka, kaj retiris sin riverencante.
Poste oni sciis, ke la duko ĵuris puni ilin, se ili ne estus lin sapinta same kiel la hidalgon por tiamaniere diskrete korekti sian tro petolan iniciativon.
Sancho observis atente la ceremonion de tia lavado kaj murmuris tra la dentoj:
—Je Dio! Ĉu eble ekzistas en ĉi lando la kutimo lavi la barbon, ne nur al la kavaliroj, sed ankaŭ al la ŝildistoj? Ĉar, je mia animo, lavadon mi bezonas, kaj se oni razus min, mi duoble dankus la favoron.
—Kion vi grumblas, Sancho? —demandis la dukino.
—Mi diras, sinjorino, ke mi ĉiam aŭdis, ke en la palacoj de la nobeloj oni donas, post la manĝo, akvon al la manoj, sed ne sapon al la barboj. Tial konvenas vivi longe, ĉar oni multon vidas. Kvankam oni diras ankaŭ, ke «kiu longe vivas, longe suferas», tamen suferi unu el ĉi lavadoj donas pli da plezuro ol da aflikto.
—Ne faru al vi zorgojn, amiko Sancho —respondis la dukino—. Mi ordonos, ke miaj ĉambristinoj lavu vin, kaj eĉ lesivu vin, se necese.
—Ili limiĝu al la barboj, almenaŭ por la momento —diris Sancho—. Kun la tempo, Dio disponos ĉion ceteran.
—Butlero —ordonis la dukino—. Metu vin je la servo de la bona Sancho kaj ĉiel komplezu al li.
La butlero respondis, ke oni plej atente servos sinjoron Sancho, kaj li prenis kun si la ŝildiston por iri manĝi. Ĉe la tablo restis la gedukoj kaj don Quijote parolante pri multaj kaj diversaj aferoj, sed senescepte rilataj al la profesio de la armoj kaj al la vaganta kavalirismo. La dukino petis la hidalgon, ke tial, ke ŝajne li havas bonan memoron, li skizu kaj priskribu la belon kaj trajtojn de sinjorino Dulcinea de El Toboso, ĉar, laŭ la proklamoj de la famo, certe ŝi estas la plej ĉarma virino de la mondo kaj eĉ de La Mancha. Don Quijote suspiris, aŭdante la peton de la dukino, kaj respondis:
—Se mi povus elŝiri mian koron kaj meti ĝin sur pladon antaŭ la okuloj de Via Grandeco, mi ŝparus al mia lango la penon diri kion oni apenaŭ povus pentri per vortoj: en mia koro Via Ekscelenco vidus ŝin plene portretita. Kiel mi skizus kaj priskribus punkton post punkto kaj parton post parto la belon de la senegala Dulcinea? Plenumi tiel altan taskon pli meritas aliaj talentoj, ne mi; tia entrepreno apartenas al la penikoj de Parasio, Timanto kaj Apelo kaj al la ĉiziloj de Lisipo, necesaj por pentri ŝin sur tolon kaj por ĉizi ŝin en marmoron kaj bronzon, same kiel estus necesaj la retoriko cicerona kaj demostena por inde ŝin prikanti.
—Kion signifas «demostena», sinjoro don Quijote? —demandis la dukino—. Neniam antaŭe mi aŭdis tian vorton.
—Retoriko demostena —respondis la hidalgo— signifas «retoriko de Demosteno», same kiel retoriko cicerona aludas la retorikon de Cicerono. Ambaŭ rangis kiel la plej bonaj oratoroj de la mondo.
—Efektive —diris la duko—. Kaj, vi, sinjorino, faris ne tre brilan demandon. Sed, malgraŭ ĉio, sinjoro don Quijote, vi farus al ni grandan komplezon, se vi priskribus ŝin al ni; eĉ se nur en ĝeneralaj linioj kaj sen detaloj, sendube vi pentrus ŝin tia, ke ŝin envius la plej belaj virinoj.
—Tre volonte mi komplezus al vi, sed la misfortuno, antaŭ nelonge min frapinta, tiel forviŝis ŝian figuron el mia memoro, ke mi pli inklinas plori ol priskribi ŝin. Viaj Grandecoj sciu ke, antaŭ kelkaj tagoj, kiam mi iris kisi ŝian manon kaj peti ŝian benon, permeson kaj bondeziron por ĉi tria eliro, mi trovis, ne ŝin, sed alian personon, ĉar oni ŝin ensorĉis kaj transformis de princino en kampulinon, de anĝelo en diablon, de bonodora en fetoran, de eleganta en krudan, de ĝentila en kaprioleman, de lumo en tenebron kaj fine, de Dulcinea de El Toboso en barbaran virinon de Sayago.
—Granda Dio! —ekkriis laŭte la duko—. Kiu povis fari tiel grandan malicaĵon? Kiu rabis de la mondo ĉi belon, ĉi gracion, ĉi virton, kiuj logis, ĉarmis kaj honoris la mondon?
—Kiu? —respondis don Quijote—. Kiu, se ne ia perversa kaj envia sorĉisto, el la multaj min persekutantaj? Ĉi damnita raso venis en la mondon por obskurigi kaj detrui la gloron de la bonaj kaj por briligi kaj ekzalti la farojn de la perversaj. Sorĉistoj persekutis min, kaj sorĉistoj min persekutas kaj persekutos, ĝis ili puŝos min kun miaj prodaĵoj en la profundan abismon de la forgeso. Ili frapas kaj vundas min en la parto plej sensiva, ĉar ŝteli de vaganta kavaliro ties damon signifas ŝteli la vidon de liaj okuloj, la nutron de lia korpo, kaj la lumon de la suno. Kaj mi diris ofte, kaj ripetas nun, ke vaganta kavaliro sen damo estas kiel arbo sen folioj, domo sen fundamento kaj ombro sen korpo.