Выбрать главу

—Silentu, amiko —respondis don Quijote—. Mi rezervas por vi pli grandajn sekretojn kaj eĉ pli grandajn rekompencojn. Sed nune mi flegu min, ĉar la orelo doloras min, pli ol mi volus.

Sancho elprenis el la dusako ĉarpion kaj ungventon. Sed kiam don Quijote rimarkis sian kaskon frakasita, li preskaŭ perdis la kapon kaj, metante la manon sur la glavon kaj levante la rigardon al la ĉielo, diris:

—Mi ĵuras je la Kreinto de ĉiuj aĵoj, kaj je la kvar sanktaj evangelioj en ties tuto, vivi la saman vivon, kiun la granda markizo de Mantua trudis al si, kiam li ĵuris venĝi la morton de sia nevo Valdovinos, t.e. ne manĝi el surtabla pano nek kuŝi kun la edzino, aparte de aliaj aferoj, kiujn mi forgesis, sed al kiuj mi same devontigas min, ĝis mi plene venĝos min kontraŭ la persono farinta al mi ĉi ruinon.

—Konsideru via moŝto, sinjoro don Quijote, ke se la kavaliro plenumis vian ordonon prezentiĝi antaŭ doña Dulcinea de El Toboso, li kvitiĝis; kaj li ne meritas alian punon, se li ne faris novan delikton.

—Vi parolis trafe kaj saĝe —respondis don Quijote—, do mi nuligas la ĵuron rilate la novan venĝon kontraŭ li, sed reĵuras kaj konfirmas, ke mi vivos la vivon menciitan, ĝis mi perforte prenos de kavaliro alian kaskon tiel bonan. Kaj kredu, mia ĵuro ne estos nura ŝaŭmo kaj fumo. Ekzistas la imitenda precedenco, ke tio sama okazis punkton post punkto rilate la helmon de Mambrino, kiu helmo tiel kare kostis al Sacripante.

—Prefere sendu tiajn ĵurojn al la diablo, sinjoro, ĉar ili difektas la sanon kaj damaĝas la konsciencon. Kion fari do, se ni ne renkontos dum longa tempo unu homon kun kasko? Ĉu observi la ĵuron, kaj ĝene kaj komfortomanke dormi vestita, ne kuŝi en loĝata loko kaj fari la aliajn mil pent-oferojn de la olda kaj freneza markizo de Mantua, kies ĵuron vi volas nun revalidigi? Konsideru via moŝto, ke sur ĉi vojo ordinare iras, ne armitaj kavaliroj, sed mulistoj kaj ĉaristoj, kaj aparte de tio, ke ili ne portas helmon, eble ili eĉ ne aŭdis tian vorton en sia tuta vivo.

—Vi ne pravas ĉe tio —diris don Quijote—, ĉar, antaŭ ol pasos du horoj, vidiĝos sur ĉi vojoj pli da kavaliroj, ol da ili sieĝis la kastelon Albraca por kapti la belan Angélica.

—Nu bone, estu tiel, kaj Dio volu, ke ni sukcesu, kaj ke baldaŭ alvenu la momento gajni la insulon, kiu tiel kare kostas al mi. Poste mi mortus kontenta.

—Mi jam diris, ke vi ne devas zorgi pri tio, Sancho, ĉar, manke de insulo, la regno de Danujo aŭ de Sobradisa konformus al vi kiel ringo al fingro, kaj eĉ pli plezurigus vin pro tio, ke ili situas sur firma tero. Tio okazos siatempe, sed nun prefere rigardu, ĉu vi havas en la dusako ion por manĝi. Ni devas baldaŭ serĉi kastelon, kie tranokti kaj fari la balzamon, ĉar, je Dio, la orelo tre doloras min.

—Mi havas unu cepon, unu pecon de fromaĝo kaj kelke da pankrustoj —diris Sancho— Ne tre valora viktualio por tiel brava kavaliro kiel via moŝto.

—Tre falsan opinion vi havas! Sciu, Sancho, ke la vagantaj kavaliroj rigardas afero de honoro fasti unu tutan monaton kaj, kiam ili manĝas, nutri sin per io ajn ĉe-mane. Vi bone komprenus ĉion ĉi, se vi estus leginta tiom da historioj kiel mi. En ties paĝoj mi ne trovis, ke la kavaliroj manĝis, escepte en okazaj kaj pompaj festenoj aranĝitaj honore al ili. La ceterajn tagojn ili nutris sin per floroj de la kampoj. Kompreneble ili ne povis vivi sen manĝi kaj sen kontentigi la aliajn naturajn bezonojn, ĉar ili estis homoj kiel ni, sed oni devas konsideri ankaŭ, ke ili pasigis la pliparton de sia vivo en boskoj kaj dezertoj kaj sen kuiristo, do ilia ordinara manĝo certe konsistis el simpla viktualio, kiel tio, kion vi ĵus proponis al mi. Tiel, do, amiko Sancho, kio min plezurigas ne devas vin aflikti, kaj bonvolu ne refari la mondon nova, nek elsvingi la vagantan kavalirismon el ties ĉarniroj.

—Pardonu via moŝto —diris Sancho—. Kiel dirite, mi scias nek legi nek skribi, do mi ne konas la regulojn de la kavalira profesio, sed de nun mi provizos la dusakon per diversaj specoj de sekaj fruktoj por via moŝto, ĉar vi estas kavaliro, kaj por mi, ĉar mi ne estas kavaliro, rezervos ion kun pli da substanco kaj da kortobirda viando.

—Mi diris —respondis don Quijote—, ne ke la vagantaj kavaliroj nepre devas manĝi nur fruktojn, kiajn vi menciis, sed ke ilia ordinara manĝo certe konsistis el fruktoj kaj el kelkaj herboj troveblaj en la kamparo, konataj de ili kaj ankaŭ de mi.

—Bone, se oni konas la herbojn, ĉar mi komencas suspekti, ke iam necesos profiti tielan scion.

Ĉe tio Sancho elprenis el la dusako kion li menciis, kaj ambaŭ manĝis en amika konkordo. Dezirante serĉi tranoktejon, ili baldaŭ finis sian mizeran kaj sekan manĝon, sursaltis la rajd-bestojn kaj ilin akcelis, intencante alveni, antaŭ la noktiĝo, al iu vilaĝo. Sed apud kelkaj kabanoj de kapro-paŝtistoj ili perdis la sunon kaj la esperon trafi kion ili deziris, do ili decidis tie tranokti. Kiom Sancho bedaŭris, ke li ne alvenis al vilaĝo, tiom ĝojis don Quijote, ke li dormos sub la libera ĉielo. Ĉar ŝajnis al li, ke tiaj okazoj donas al li la ŝancon pruvi sin inda je sia kavalireco.

Ĉapitro 11

Pri tio kio okazis inter don Quijote kaj kelkaj kapro-paŝtistoj

La kapro-paŝtistoj varme akceptis la kavaliron, kaj Sancho, kondukinte la ĉevalon kaj la azenon al la loko, kiun li trovis plej konvena, lasis sin altiri al la odoro de kelkaj pecoj de kaprida viando bolantaj en kaldrono super fajro. Li volis rigardi, ĉu ili jam taŭgas por pasi de la kaldrono al la stomako, sed ne povis, ĉar la paŝtistoj apartigis la pecojn de la fajro, etendis sur la grundon kelkajn ŝafajn felojn, tien rapide pretigis sian rustikan manĝon kaj sincerkore invitis la kavaliron kaj la ŝildiston dividi kun ili ties porciojn. La ses paŝtistoj tie tranoktantaj ronde sidiĝis kaj senceremonie petis de don Quijote, ke li sidiĝu sur trogo, kiun ili renversis por li. Don Quijote tion faris kaj Sancho restis stare por plenigi al li la kornon servantan kiel pokalo. Lia mastro, vidante lin stari, diris:

—Por ke vi vidu, Sancho, ke la vaganta kavalirismo havas multe da bono, kaj ke la apartenantoj al ajna branĉo ĝia povas rapide akiri la honoron kaj la estimon de la mondo, mi volas, ke vi sidiĝu miaflanke en la akompano de ĉi bonaj homoj, ke vi okupu la saman nivelon de via mastro kaj natura sinjoro kaj ke vi manĝu kaj trinku el miaj telero kaj glaso, ĉar pri la vaganta kavalirismo oni povas diri, same kiel pri la amo oni diras: ke ĝi ĉion egaligas.

—Mi tre dankas —respondis Sancho—, sed mi devas konfesi al via moŝto, ke, se mi havus abundan manĝon, mi plezure ĝin konsumus, tiel stare kaj solece, kiel side kaj apud imperiestro. Kaj, se diri la veron, nuraj pano kaj cepoj pli bongustas al mi en mia angulo, sen zorgoj pri ĉetablaj etiketoj kaj ceremonioj, ol la meleagro de aliaj lokoj, kie mi devus lante maĉi, ŝpare trinki, ofte viŝi al mi la buŝon, ne terni nek tusi, se mi tion dezirus, nek fari ĉion ceteran permesatan de la soleco kaj la libero. Tiel do, mia sinjoro, bonvolu anstataŭigi per alio pli profitodona kaj konvena la honoron, kiun via moŝto volas fari al mi asertante, ke, en mia ŝildista funkcio, mi estas membro de la vaganta kavalirismo. Mi tre dankas la honoron sed rezignas ĝin de nun ĝis la finiĝo de la mondo.

—Malgraŭ ĉio, sidiĝu, ĉar Dio levas la humiliĝantan.

Kaj preninte lin je la brako, don Quijote devigis lin sidiĝi apude. La paŝtistoj komprenis nenion el tia slango de ŝildistoj kaj migrantaj kavaliroj kaj limiĝis silente manĝi kaj rigardi siajn gastojn, kiuj kun granda senĝeno kaj apetito glutis pecojn de viando grandajn kiel la pugno. Kiam finiĝis la kapridaĵo, oni metis sur la felojn grandan kvanton da glanoj kaj la duonon de fromaĝo pli dura ol mortero. Dume la korno ne ripozis, ĉar ĝi ofte rondiris —jen plena, jen vaka— kiel trogo de norio, kaj baldaŭ elĉerpiĝis la enhavo de unu el la du videblaj felsakoj da vino. Ŝtopinte la stomakon, don Quijote prenis manplenon da glanoj kaj, rigardante ilin atente, eldiris la jenan paroladon: