—Li pravas —diris la majordomo—. Nun, sinjoro gubernatoro, decidu kion oni faru al ĉi homoj.
—Nu, jen mia verdikto —respondis Sancho—. Vi, kiu gajnis per honesta, artifika aŭ indiferenta rimedo, donu ĉi tie kaj nun cent realojn al via agresinto, kaj krome, tridek por la paŭperaj sidantaj en la karcero. Kaj vi, senmetia, senmona, neniofara vagulo, tuj prenu la cent realojn kaj jam morgaŭ foriru de la insulo por dekjara ekzilo; kaj se vi ne obeos mian ordonon, vi plenumos vian punon en la transa mondo, ĉar mi, aŭ la ekzekutisto, laŭ mia ordono, pendumos vin. Kaj neniu el vi kontestu min, se vi ne volas senti la pezon de mia mano.
Unu el la viroj elpoŝigis la monon, kaj la alia prenis ĝin. La unua sin direktis al sia hejmo, la dua ekiris la vojon por forlasi la insulon, kaj la gubernatoro daŭrigis:
—Nu, aŭ mi havas etan povon, aŭ mi eliminos la monludejojn, ĉar mi suspektas, ke ili tre damaĝas.
—Almenaŭ ĉi ludodomon vi ne povos elimini —rimarkis unu el la oficistoj—. Ĝi apartenas al eminentulo, kiu perdas per la kartoj ege pli ol li gajnas. Sed vi povos efike uzi vian povon kontraŭ ludejaĉoj de minora gravo, la plej nocaj kaj friponecaj. En la domoj de ĉefaj kavaliroj kaj altranguloj, la trompistoj konataj ne kuraĝas utiligi siajn ruzojn, kaj tial, ke la pasio monludi ĝeneraliĝis, preferindas, ke oni ludu ĉe kavaliroj, ne ĉe friponaj uloj, kie, post la noktomezo, oni senhaŭtigas la kompatindan tie manipulatan.
—Efektive, sinjoro oficisto, mi vidas nun, ke oni povus multe rakonti ĉi-rilate.
Tiam alvenis ĝendarmo, kiu firme retenis junulon per la mano, kaj diris:
—Sinjoro gubernatoro, ĉi knabo estis iranta al ni sur ĉi vojo, sed tuj kiam li ekvidis la reprezentantojn de la justico, li turnis la dorson kaj komencis kuri kiel damao, kio montras, ke certe li estas deliktulo. Mi persekutis lin, kaj tial, ke li stumblis kaj falis, mi povis lin kapti. Alie, mi neniam atingus lin.
—Kial vi forkuris? —demandis Sancho al la junulo.
—Por eviti al mi respondi la multajn demandojn de la ĝendarmoj.
—Kian profesion vi havas?
—Teksistan.
—Kion vi teksas?
—Ferajn lancopintojn, sinjoro, se tiel diri.
—Nu, vi ŝatas ŝerci, mi vidas… Tia mokemulo! Bone. Kien vi iris kun?
—Spiri liberan aeron, sinjoro.
—Kaj kie oni spiras en ĉi insulo liberan aeron?
—Kie ĝi blovas.
—Tre bone. Vi lerte respondas kaj spritumas, knabo. Sed imagu, ke mi estas la aero, ke mi alblovas vin sur vian poŭpon kaj puŝas vin en la karceron. Hej! Oni prenu lin tien, por ke ĉi-nokte li dormu sen aero.
—Je Dio —respondis la knabo—, tiel neeble estus al via moŝto igi min dormi ĉi-nokte en la karcero, kiel fari min reĝo.
—Kial mi ne igus vin dormi en la karcero? —demandis Sancho—. Ĉu mi ne havas la povon aresti kaj liberigi laŭvole?
—Eĉ se via povo estus plej granda, ĝi ne sufiĉus por igi min dormi en la karcero.
—Ĉu vere ne? —respondis Sancho—. Nu, oni tuj prenu lin tien. Li vidos per si mem, ke li trompiĝas. Kaj se la karcerestro volus propraprofite liberigi lin kontraŭ pago, mi anticipe avertas, ke mi kondamnos lin pagi du mil eskudojn, se li permesos, ke la knabo faru eĉ unu solan paŝon ekster la karcero.
—Kia ridindaĵo! —diris la junulo—. La esenco de la afero estas, ke nenia vivanta persono igos min dormi en la karcero.
—Diru, diablo —respondis Sancho—. Ĉu eble vi havas anĝelon kapablan liberigi vin de la katenoj, kiujn vi surportos, laŭ miaj ordonoj?
—Nu, bone, sinjoro gubernatoro —sprite respondis la knabo—. Ni rezonu kaj vidu la aferon deproksime. Ni supozu, ke vi sendis min en karceran ĉelon, ke tie oni ligis min per katenoj, ke oni ordonis al la ĉefo de la prizono, sub minaco je grava puno se li ne obeos, ke li ne permesu min eliri, kaj ke li plenumis la ordonon. Malgraŭ ĉio, se mi dezirus, ne dormi, sed teni min vekita la tutan nokton, kun la okuloj apertaj, ĉu via moŝto kapablus, eĉ per via tuta povo, igi min dormi?
—Certe ne —diris la sekretario—. Ĉi viro pravas.
—Ĉu vi do tenus vin vekita memvole, ne por kontraŭi min? —demandis Sancho.
—Efektive, eĉ ne en sonĝo mi oponus al via volo —respondis la junulo.
—Se tiel, iru dormi ĉe vi, kaj Dio donu al vi profundan dormon. Mi ne volas teni vin vekita. Sed mi avertas vin, ke de nun vi ne plu moku la justicon, ĉar iam vi povus renkonti iun, kiu reĵetus viajn ŝercojn kontraŭ vian propran kapon.
La junulo foriris, kaj la gubernatoro daŭrigis sian rundon; kaj iom poste alvenis du ĝendarmoj prenantaj kun si unu homon kaj diris:
—Sinjoro gubernatoro, ĉi homo, ŝajne viro, efektive estas virino, kaj ne turpa, en vira vesto.
Oni levis al ŝiaj okuloj du tri lanternojn, ĉe kies lumo montriĝis la vizaĝo de knabino proksimume deksesjara, bela kiel mil perloj kaj kun la haroj kuntenitaj en eta reto el ora kaj verda silko. Oni rigardis ŝin de la kapo ĝis la piedoj kaj rimarkis, ke ŝi portas ŝtrumpojn el ruĝa silko kun ĵarteloj el blanka tafto franĝe garnitaj per oro kaj perloj. Ŝia kuloto estis el verda brokaĵo, kiel ŝia loza kazako, kaj sub ĉi lasta vidiĝis sajo el tre delikata blank-ora ŝtofo. Ŝiaj ŝuoj, viraj, havis blankan koloron, kaj ŝi portis ĉe la zono, ne glavon, sed gemo-garnitan dagon, kaj sur la fingroj multe da riĉaj ringoj. Unuvorte, ĉiuj trovis la junulinon bela sed tute ne konis ŝin, eĉ ne la propraj insulanoj; kaj plej surpriziĝis la personoj sciantaj pri la ŝercoj farotaj al Sancho, ĉar ĉi incidenton oni ne antaŭvidis, do ili perpleksis kaj atendis, kiamaniere finiĝos la afero. Sancho miris je la belo de la knabino, kaj demandis al ŝi ŝian nomon, kien ŝi iras, kaj kio movis ŝin porti tian veston. Regata de pudora hontego, kun la okuloj fiksitaj al la tero, ŝi respondis:
—Sinjoroj, mi ne povas riveli publike kion mi tre deziris teni sekreta. Sed mi volas, ke oni bone komprenu unu aferon: mi estas nek ŝtelistino nek perversa persono, sed senfortuna pucelo puŝita de la ĵaluzo forgesi mian decosenton.
Tion aŭdinte, la majordomo diris al Sancho:
—Sinjoro gubernatoro, ordonu, ke ĉiuj personoj apartiĝu, por ke la sinjorino parolu kun malpli da embaraso kion ŝi volos.
La gubernatoro tion ordonis. Ĉiuj apartiĝis, krom la majordomo, la butlero kaj la sekretario, kaj la pucelo diris tiam:
—Sinjoroj, mi estas filino de Pedro Pérez Mazorca, kolektisto de la lanimposto en ĉi vilaĝo kaj ofta vizitanto de mia patro.
—Tio ne kredeblas, sinjorino —respondis la majordomo—. Mi tre bone konas Pedron Pérez kaj scias, ke li havas nek filon nek filinon. Krome, vi diris, ke li estas via patro, kaj poste vi aldonis, ke li ofte vizitas vian patron!
—Ankaŭ mi rimarkis tian absurdon —diris Sancho.
—Vere, sinjoroj, en mia konfuziteco mi eĉ ne scias kion mi diras —respondis la pucelo—. Efektive, mi estas filino de Diego de la Llana. Viaj moŝtoj certe konas lin.
—Nu, tio pli kredindas —diris la majordomo—. Mi konas Diegon de la Llana, kaj scias, ke li estas grava kaj riĉa hidalgo, kun unu filo kaj unu filino. De kiam li vidviĝis, neniu en ĉi loko povas aserti, ke li vidis la vizaĝon de lia filino, ĉar li tenas ŝin tiel kaŝita, ke eĉ ne la suno havas la ŝancon ŝin vidi. Tamen, ŝi tre belas, laŭ la famo.
—Efektive, mi estas lia filino —respondis la pucelo. Kaj rilate al la famo pri mia belo, certe vi jam elreviĝis, ĉar vi povis vidi min.
Tiam ŝi komencis kortuŝe plori, kaj la sekretario, tion vidante, flustris ĉe la orelo de la butlero:
—Sendube io grava okazis al ĉi kompatinda pucelo, se konsideri ke, malgraŭ sia rango, ŝi iras en tia vesto kaj ĉi-hore sur la stratoj, anstataŭ sidi hejme.
—Vi pravas —respondis la butlero—. Krome ŝiaj larmoj konfirmas vian opinion.
Sancho konsolis ŝin laŭpove kaj petis ŝin rakonti, sen ia timo, ĉion okazintan al ŝi. Kaj li aldonis, ke ĉiuj serioze klopodus ĉiel helpi ŝin.
—Sciu, sinjoroj —ŝi respondis—, ke mia patro tenis min enfermita dek jarojn, t.e. de kiam mia patrino komencis kuŝi en la tombo. Ĉe mi oni celebras la meson en riĉa kapelo, interne de la hejmo, kaj en la menciita tempo mi vidas nur la sunon en la tago kaj la lunon kaj stelojn en la nokto, kaj ne sciis kio estas stratoj, placoj, kirkoj, aŭ eĉ viroj, se escepti mian patron, mian fraton kaj la kolektiston de la lanimposto, Pedro Pérez, kiu nin vizitas tiel ofte, ke mi havis la ideon diri, ke li estas mia patro. Tia enfermiteco kaj la fakto, ke oni eĉ ne permesis al mi viziti la kirkon, tre ĉagrenis min jam de multaj tagoj kaj monatoj. Mi deziris vidi la mondon aŭ, almenaŭ, la vilaĝon kie mi naskiĝis. Kaj mi pensis, ke per tia deziro mi ne pekas kontraŭ la pudoro propra al la puceloj de moŝta nasko. En la okazoj, kiam mi aŭdis ion rilate al taŭrludoj, turniroj aŭ teatraĵoj, mi petis de mia frato, pli juna ol mi per unu jaro, ke li parolu al mi pri tiaj aferoj kaj pri multaj aliaj nekonataj al mi. Li klarigis ilin al mi kiom li sciis, sed liaj vortoj nur ekscitis mian deziron vidi la mondon per mi mem. Fine, por ne longigi la rakonton de mia misfortuno, sciu, ke mi petis kaj suplikis mian fraton… ho, kial venis tia ideo en mian kapon?