Выбрать главу

Kaj denove ŝi komencis plori.

—Daŭrigu, sinjorino, kaj finu vian rakonton —diris la majordomo—. Viaj vortoj kaj larmoj tenas nin en streĉa atendo.

—Apenaŭ iom restas por diri —ŝi respondis—. Sed multe da larmoj mi verŝos ankoraŭ, ĉar nedecaj deziroj povas alporti nur misfortunojn…

La beleco de la junulino faris profundan impreson en la koro de la butlero. Li denove proksimigis al ŝi la lanternon por revidi ŝin, pensis, ke el ŝiaj okuloj fluas, ne larmoj, sed roso, kaj eĉ orientaj perloj, kaj esperis, ke ŝia misfortuno ne estis tiel granda, kiel ŝiaj larmoj kaj veoj ŝajnis indiki. La gubernatoro senpacienciĝis pro la paŭzemo de la knabino en la rakontado de ŝia historio, kaj diris al ŝi, ke ŝi metu finon al ilia suspenso, ke jam estas tarde, kaj ke ili devas fari ankoraŭ grandan parton de la rundo. Tiam, inter plorsingultoj kaj sufokaj ĝemoj, ŝi respondis:

—Mia misfortuno kaj mia malfeliĉo estas, ke mi petis mian fraton prunti al mi unu el siaj vestoj kaj preni min kun si por vidi nokte la vilaĝon dum la dormado de mia patro. Tedate de miaj suplikoj, li fine konsentis, pruntis al mi ĉi veston kaj surmetis alian mian, kiu sidas sur li kvazaŭ fasonita laŭmezure, ĉar li havas la vizaĝon tute senhara kaj ŝajnas belega pucelo. Nu, ĉi-nokte, antaŭ proksimume unu horo, ni eliris kaŝe el la domo, kaj nia juna kaj senorda fantazio kondukis nin rondiri la vilaĝon. Kaj kiam ni volis reveni hejmen, ni vidis proksimiĝi grandan grupon de viroj, kaj mia frato diris al mi: «Fratino, tio sendube estas la rundo: metu flugilojn al viaj piedoj kaj kuru post mi, por ke oni ne konu nin: alie, ni trovos nin en embarasa situacio». Tion dirante, li turnis la dorson kaj komencis, ne kuri, sed flugi. Sed apenaŭ mi faris ses paŝojn mi falis pro la timo, kaj tiam alvenis la ĝendarmo, kiu prenis min antaŭ viaj moŝtoj. Kaj pro mia kapricemo kaj mava inklino mi vidas min ĉi tie, plena de honto antaŭ tiom da viroj.

—Sinjorino, ĉu efektive okazis al vi nenio malagrabla? —demandis Sancho—. Ĉu ne pro ĵaluzo vi forlasis la hejmon, kiel vi antaŭe diris?

—Nenio okazis al mi, nek ekzistis tia ĵaluzo. Mi deziris nur vidi la mondon, kiu por mi limiĝis al la stratoj de la vilaĝo.

La veron de ŝia rakonto plene konfirmis la alveno de du ĝendarmoj kondukantaj ŝian fraton, kiun unu el ili kaptis, kiam la junulo kuris de sia fratino. Li portis nur riĉan jupon kaj manteleton el blua damasko kun delikataj orfadenaj pasamentoj. Lian kapon kovris nenia ĉapelo, kaj ĝin garnis nur liaj propraj haroj, similaj al ringoj oraj pro ilia krispa blondo. La gubernatoro, la majordomo kaj la butlero apartiĝis kun li kaj, ekster la aŭdo de lia fratino, demandis lin, kial li portas tian veston. La junulo, same honte kaj embarasite kiel lia fratino, rakontis la saman historion, kiun ŝi antaŭe eldiris, ĉe la granda kor-faciliĝo de la am-tuŝita butlero. Tiam Sancho turnis sin al la geknaboj kaj diris:

—Vi faris veran infanaĵon, kaj ne necesis tiom da larmoj kaj longaj suspiroj por la rakontado de via stulta aventuro. Se vi dirintus: «Ni estas Tiu kaj Tiu kaj eskapis el la domo de nia patro pro nura scivolo, sen aliaj intencoj», nu, la rakonto finiĝus sen ĝemoj, ploroj kaj tiel plu.

—Vi pravas —respondis la pucelo—, sed viaj moŝtoj sciu, ke pro mia granda embaraso, mi ne povis teni min inter la ĝustaj limoj.

—Nenio bedaŭrinda okazis —diris Sancho—. Mi kondukos vin ambaŭ al via hejmo. Eble via patro ne rimarkis vian foreston. Kaj de nun ne kondutu tiel infanece, nek tiele sopiru vidi la mondon: ĉar virta virino straton ne konas; virino kaj kokino promenante trovas sian ruinon; kaj ino inklina ĉion vidi, deziras ankaŭ esti vidata… Kaj punkto.

La knabo dankis al la gubernatoro la favoron eskorti ilin al ilia hejmo, ne tre dista de tie. Alveninte antaŭ la domo, la frato ĵetis ŝtoneton al fenestro, kaj tuj poste unu servistino ilin atendanta descendis, apertis la pordon, la gefratoj eniris, dum iliaj akompanintoj staris senmovaj kaj miris ne nur je ilia belo kaj ĝentilo, sed ankaŭ je ilia deziro vidi la mondon en la nokto kaj sen eliri el la vilaĝo; sed oni tion atribuis al ilia frua juneco.

La butlero, vundita de la sago de Amoro, decidis en si ke, en la sekvanta tago, li petus de la patro de la junulino ŝian manon, kaj havis la certecon, ke oni ne rifuzus lin, tial, ke li estas servisto de la duko. Kaj eĉ Sancho karesis en si la ideon edzigi la knabon al sia filino Sanchica. En sia konvinkiĝo, ke nenia viro povus rifuzi edziĝi al filino de gubernatoro, li decidis aranĝi siatempe la aferon.

Per tio finiĝis la nokta rundo. Sed du tagojn poste finiĝis ankaŭ la gubernatoreco, kio, kiel oni baldaŭ vidos, renversis kaj vanigis la projekton de Sancho.

Ĉapitro 50

Kie riveliĝas la identeco de la sorĉistoj kaj ekzekutistoj, kiuj batis la duenjon, kaj pinĉis kaj gratis la hidalgon; kaj kie aperas la rakonto pri la paĝio portinta la leteron al Teresa Sancha, edzino de Sancho Panza

Diras Cide Hamete, ege skrupula esploranto de ĉia detalo de ĉi vera historio, ke, en la sama tempo kiam doña Rodríguez elglitis el sia ĉambro por direkti sin al la ĉambro de don Quijote, alia duenjo, kiu dormis kun ŝi, rimarkis ŝian eliron, kaj tial, ke ĉiuj duenjoj ŝatas scii, aŭskulti kaj flari, ŝi sekvis ŝin tiel silente, ke la bona doña Rodríguez nenion suspektis. Sed la alia, vidante ŝin enpaŝi en la ĉambron de don Quijote, kaj tenante sin fidela al la ĝenerala kutimo de la duenjoj, t.e. al la klaĉado, tuj iris komuniki al sia sinjorino la dukino, ke doña Rodríguez troviĝas en la ĉambro de la kavaliro.

La dukino informis al la duko kaj petis lin, ke li permesu ŝin kaj Altisidoran iri observi kion doña Rodríguez volas ĉe la hidalgo. La duko donis sian konsenton, kaj la du virinoj, kun granda singardo kaj silento, paŝon post paŝo sin ŝovis ĝis apud la pordo de la ĉambro, tiom, ke ili povis aŭskulti ĉion, kion oni diris interne. Kaj kiam la dukino aŭdis, ke doña Rodríguez rivelas la sekreton de ŝiaj fontoj, ŝi ne povis suferi tiajn konfidencoj, kaj des malpli Altisidora. Tiel do, plenaj de kolero kaj venĝemo, ili enrompis subite en la ĉambron, kaj pinĉis la hidalgon kaj batis la duenjon, kiel menciite: ĉar la ofendoj rekte tuŝantaj la belon kaj la vanton de la virinoj ĉiam vekas en ili ekstreman furiozon kaj la deziron venĝi sin. Poste la dukino informis al sia edzo pri ĉio okazinta, kaj la duko tre amuziĝis, aŭdante ŝian rakonton.

Tiam la dukino, en sia intenco plu distriĝi mistifikante la hidalgon, sendis la paĝion (la saman, kiu antaŭe ludis la rolon de Dulcinea en la komedio kie oni anoncis ke ŝia elsorĉo efektiviĝus nur per la rimedo, kiun Sancho tute forgesis pro sia okupateco kiel gubernatoro) al Teresa Panza kun la letero de ties edzo, kun alia letero skribita per ŝia propra mano, kaj kun granda koral-koliero kiel donaco.

Nu, rakontas la historio, ke la paĝio, inteligenta kaj sprita, deziris fari bonan servon al siaj gesinjoroj, kaj tre volonte entreprenis la vojaĝon. Kaj, kiam li estis rajdonta en la vilaĝon de Sancho, li vidis kelke da virinoj, kiuj lavadis sian tolaĵon en rojo. Li demandis al ili, ĉu ili povus informi lin, ĉu en la vilaĝo loĝas virino nomata Teresa Panza, edzino de Sancho Panza, la ŝildisto de kavaliro nomata don Quijote de La Mancha. Ĉe la demando, unu juna lavantino stariĝis kaj diris: