Выбрать главу

Ĉapitro 52

Kie oni rakontas la aventuron pri la duenjo Dolorida aŭ Afliktita, alinome doña Rodríguez

Rakontas Cide Hamete ke, kiam don Quijote resaniĝis de siaj grataĵoj kataj, li pensis, ke li vivas en la kastelo kontraŭ ĉiaj reguloj de sia ordeno kavalira. Tiel do, li decidis peti de la gedukoj ties permeson por ekiri al Zaragoza, kies festoj jam proksimiĝis, kaj kie li esperis gajni la armaĵon, kiun oni kutime donas kiel trofeon al la venkinto en la festaj turniroj.

Unu tagon, kiam li sidis kun la gedukoj ĉe la tablo kaj komencis vortigi sian ideon peti de ili la forpermeson, nu, subite, tra la pordo de la granda salono enpaŝis du virinoj —oni vidis poste, ke ili estas virinoj— kovritaj per longaj funebraj vualoj de la kapo ĝis la piedoj. Unu el ili aliris al don Quijote, ĵetis sin tute sur la plankon kaj, kun la lipoj ĉe liaj piedoj ekĝemis tiel profunde, triste kaj dolore, ke la ĉeestantoj konsterniĝis. Kaj, kvankam la gedukoj pensis, ke tio sendube estas alia mistifiko preparita de iliaj servistoj kontraŭ don Quijote, tamen ambaŭ dubis kaj perpleksis, vidante, kiel korŝire la virino suspiras, ĝemas kaj ploras. Fine, la hidalgo, kompatema, levis ŝin de la planko kaj petis ŝin demeti la vualon de sur sia larma vizaĝo. Ŝi obeis kaj rivelis ion tute nepenseblan: la vizaĝon de la duenjo doña Rodríguez. La alia virino en funebro estis ŝia filino, la junulino trompita de la filo de la riĉa kampulo. Kiuj konis la duenjon stuporis, ĉefe la gedukoj, ĉar, kvankam ili konsideris ŝin naiva kaj duonstulta, ne imagis ŝin kapabla fari frenezaĵon. Fine doña Rodríguez turnis sin al siaj gesinjoroj kaj diris:

—Viaj ekscelencaj moŝtoj bonvolu, ke mi parolu duope kaj aparte kun ĉi kavaliro, ĉar tio necesas, por ke mi eltiru min el la mava situacio, kie mi troviĝas pro la insolento de perfida fripono.

La duko donis sian konsenton kaj aldonis, ke ŝi povas paroli kun sinjoro don Quijote, tiel longe kiel plaĉos al ŝi. Ŝi turnis sian vizaĝon kaj sian voĉon al la hidalgo kaj diris:

—Ankaŭ kelkaj tagoj, kuraĝa kavaliro, mi informis vin pri la infamia perfidaĵo de malica kampulo kontraŭ mia kara, tre amata filino, kiu jen staras ĉi tie. Vi promesis okupiĝi pri ŝia misfortuno, kaj igi ripari la ofendon al ŝi faritan, sed nun venas al mi la sciigo, ke vi volas forlasi ĉi kastelon, serĉe al aventuroj al vi rezervataj de la bona Dio. Tiel do mi dezirus ke, antaŭ ol vi forperdiĝos sur la vojoj, vi defiu la obstinan ulon kaj devigu lin edziĝi al mia filino, kiel li promesis, antaŭ ol li kuŝis kun ŝi; ĉar pensi, ke mia sinjoro la duko farus al mi juston egalas peti de ulmo pirojn, pro la motivoj, kiujn siatempe mi sciigis al vi. Nu, Dio donu solidan sanon al via moŝto, kaj Li ne lasu min sen protekto.

Al tio respondis don Quijote emfaze kaj solene:

—Bona duenjo, moderigu vian ploron, aŭ pli ĝuste, viŝu la larmojn kaj ŝparu la suspirojn: mi surprenas solvi la problemon de via filino, kvankam ŝi ne devintus tiel leĝere kredi amĵurojn, preskaŭ ĉiam facile direblajn sed tre malvolonte plenumatajn. Nu, kun la permeso de mia sinjoro la duko, mi tuj iros serĉi tiun senprincipan junulon, renkontos kaj defios lin, kaj lin mortigos, se li rifuzos plenumi sian parolon: ĉar la ĉefa celo de mia profesio estas pardoni la humilajn kaj puni la orgojlajn, mi volas diri, helpi la mizerajn kaj detrui la kruelajn.

—Ne necesas —respondis la duko—, ke via moŝto faru al vi la ĝenon serĉi la kampulon, pri kies konduto ĉi bona duenjo plendas. Mi konsideras lin kiel jam defiitan kaj prenas sur min komuniki al li la defion, por ke li akceptu la duelon, prezentu sin en ĉi kastelo kaj respondu per si mem. Ĉi tie mi disponigos adekvatan kampon, observante la regulojn proprajn al ĉi defioj, kaj traktante vin ambaŭ per la sama senpartia justo, kiel devas fari la princoj kiam ili cedas en siaj regnoj la duelkampon al defiantoj.

—Nu, do, kun tia certigo kaj kun la permeso de via ekscelenco —diris don Quijote— mi deklaras ke, ĉi-foje, mi flanklasas mian hidalgecon, descendas al la ofendinto kaj fariĝas lia egalulo, por ke li povu batali kontraŭ mi. Tiel do, kvankam li forestas de ĉi tie, mi provokas kaj defias lin, tial ke li malice trompis kompatindan knabinon, kiu ne plu estas pucelo pro lia kulpo. Do, aŭ li tenos sian parolon, laŭleĝe edziĝante al ŝi, aŭ li pereos en la duelo.

Poste don Quijote detiris unu ganton, ĵetis ĝin en la mezon de la salono, kaj la duko ĝin prenis, dirante, ke, kiel menciite, li akceptas la defion je la nomo de sia servutulo, kaj ke la duelo okazos post ses tagoj en la korto de lia kastelo. Li aldonis, ke estos uzataj, sen artifikoj, trompoj aŭ superstiĉaj talismanoj, la bataliloj propraj el la kavaliroj: lanco, ŝildo kaj kompleta armaĵo, kaj ke ilin ekzamenos kaj kontrolos la duelo-juĝantoj.

—Sed unue —daŭrigis la duko— necesas, ke ĉi bona duenjo kaj ĉi mava knabino cedu sian rajton en la manojn de don Quijote; alie, ĉio vanus, kaj la defio ne povus efektiviĝi.

—Mi ĝin cedas —respondis la duenjo.

—Ankaŭ mi —aldonis la filino honte, ekscitite kaj kun la vizaĝo plena de larmoj.

Post ĉi formalaĵo, kaj dum la duko pensis, kiel li aranĝos la disvolvon de la afero, la du virinoj en funebro eliris, kaj la dukino ordonis ke, de tiu momento, ili estu traktataj, ne kiel servistinoj de la palaco, sed kiel vagantaj damoj venintaj peti juston ĉe ŝi. Tiel ke oni disponigis al ili specialan ĉambron kaj servis ilin kvazaŭ fremdajn gastojn, ĉe la granda miro de la aliaj ĉambristinoj, nekapablaj imagi, ĝis kia ekstremo irus la stulto kaj la aŭdaco de doña Rodríguez kaj de ties misvaginta filino.

Ĉe tio, kvazaŭ por kroni per ĝojo la spektaklon kaj meti agrablan finon al la manĝo-horo, subite eniris en la salonon la paĝio portinta la leterojn kaj donacojn al Teresa Panza, edzino de la gubernatoro Sancho Panza. Ĉe lia reveno tre ĝojis la gedukoj, ĉar ili tre deziris scii la novaĵojn de lia vojaĝo. Demandite ĉi-rilate, la paĝio respondis, ke li ne devus raporti publike kaj per resumaj vortoj; ke iliaj ekscelencoj eble bonvolus atendi ĝis li povus paroli private kun ili, kaj ke, dume, ili povus distri sin per la leteroj. Kaj, elpoŝiginte la du, li ilin transdonis al la dukino. La adreso de la unua tekstis: «Letero por mia sinjorino Tia de mi ne scias kie», kaj la alia: «Al la gubernatoro de la insulo Barataria, mia edzo Sancho Panza, kies vivon Dio longigu pli ol la mian».

Kiel ordinare diras, la dukino sidis sur pingloj, en sia deziro legi ŝian leteron. Ŝi ĝin apertis, traokulis ĝin, vidis, ke ŝi povas ĝin legi voĉe al la duko kaj al la ceteraj ĉeestantoj, kaj laŭtis:

Letero de Teresa Panza al la dukino

La letero de Via Grandeco, kara sinjorino, donis al mi multe da plezuro, ĉar vere mi tre deziris ĝin ricevi. La koral-koliero estas tre bona, kaj la ĉas-kostumo de mia edzo ne-malpli bona. La tuta vilaĝo ĝojas, ke via sinjorina moŝto faris mian edzon gubernatoro, kvankam neniu kredas tion, precipe la pastro, la barbiro majstro Nicolás kaj la bakalaŭro Sansón Carrasco; sed ilia opinio tute ne tuŝas min, ĉar se lia gubernatoreco veras —kaj ĝi efektive veras— ili povas paroli laŭplaĉe. Tamen mi konfesas, ke, se mi ne vidus la kolieron kaj la kostumon, ankaŭ mi ne kredus, ĉar la tuta vilaĝo konsideras mian edzon stulta, kaj ne imagas lin kapabla regi ion, se escepti gregon da kaprinoj. La ĉielo lin rekte gvidu por la bono de liaj infanoj!

De mia flanko, karega sinjorino, mi havas la ideon, kun via permeso, profiti la okazon, t.e. iri al la ĉefurbo paradi en kaleŝo, por ke suferu la okuloj de la multegaj personoj, kiuj jam envias vin. Tiel do mi suplikas, ke via ekscelenca moŝto ordonu mian edzon sendi al mi iom da mono, pli ĝuste, sufiĉe da iom, ĉar en la ĉefurbo oni devas multe elspezi: panbulo kostas unu realon kaj funto de viando tridek maravedojn… terure! Kaj se mia edzo ne volas, ke mi iru tien, sciigu min ĝustatempe, ĉar miaj piedoj jam volas peli sin sur la vojo. Miaj amikinoj kaj najbarinoj diras, ke se ni cirkulus pompe kaj parade en la ĉefurbo, mian edzon oni konus per mi, pli ol min per li, ĉar multaj demandus: «Kiuj estas la damoj tie en la kaleŝo?», kaj unu el miaj lakeoj respondus: «La edzino kaj la filino de Sancho Panza, gubernatoro de la insulo Barataria». Tiel Sancho estus konata, kaj mi estimata. Do… al la ĉefurbo! Mi plej bedaŭras, ke ĉi-jare ni ne havis rikolton de glanoj. Tamen mi sendas al via majesta moŝto proksimume duonbuŝelon da ili: mi mem iris al la monto elekti kaj pluki ilin, unu post la alia, kaj ne trovis pli grandajn: mi dezirus ilin tiel grandaj kiel strutaj ovoj.