Via pompa moŝto ne forgesu skribi al mi; certe mi respondos al vi kun informoj pri mia sano kaj pri ĉio direnda pri ĉi vilaĝo, kie mi restas, preĝante al Dio, ke li gardu vian moŝtecon, kaj ke Li ne forgesu min. Mia filino Sancha kaj mia filo kisas la manon de via moŝto.
Via servistino, kies deziro estas vidi vin, pli ol skribi.
La letero de Teresa Panza donis grandan plezuron al ĉiuj, precipe al la gedukoj. La dukino demandis al don Quijote, ĉu licus aperti la leteron adresitan al la gubernatoro, kaj aldonis, ke certe ĝi estas bonega. La hidalgo respondis ke, por komplezi ilin, li apertos la leteron. Tion li faris kaj legis la jenon:
Mi ricevis vian leteron, kara Sancho, kaj je mia katolika kaj kristana fido, mi asertas kaj ĵuras, ke nur iometo, apenaŭ du fingroj, mankis al mi por freneziĝi de ĝojo. Efektive, amiko, kiam mi aŭdis, ke mi vi estas gubernatoro, mi pensis, ke mi falos morta de plezuro, ĉar vi jam scias, ke, laŭdire, subita ĝojo tiel mortigas kiel granda doloro. Kaj via filino Sanchica senvole pisis sur sin el pura feliĉo. Mi havis antaŭ mi la kostumon de vi senditan; ĉe la kolo la koralojn de la dukino; en la mano la leterojn, kaj tie staris la mesaĝisto en persono: tamen mi pensis kaj kredis, ke, kion mi vidis kaj tuŝis, tio estas nur revo, ĉar, kiu imagi, ke paŝtisto de kaprinoj fariĝos gubernatoro de insuloj? Vi scias, amiko, ke mia patrino diris, ke por vidi multe oni devas longe. Kaj efektive, mi esperas vidi pli, se mi vivos pli longe, kaj ne ripozos ĝis mi vidos vin luigisto aŭ imposto-kolektisto, ĉar tiaj personoj havas kaj spezas multe da mono, kvankam la diablo prenas kun si la friponojn, kiuj misuzas la menciitajn profesiojn. La sinjorino dukino informos vin pri mia deziro iri al la ĉefurbo. Konsideru la aferon kaj sciigu al mi, ke vi konsentas: mi klopodus honori vin, irante ĉien en kaleŝo.
La pastro, la barbiro, la bakalaŭro kaj eĉ la sakristiano ne povas kredi vin gubernatoro kaj asertas, ke la tuta afero estas iluzio aŭ ia ensorĉo, kiaj ordinare trafas vian mastron don Quijote. Sansón diras, ke li iros serĉi vin por elbati la gubernatorecon el via kapo, kaj la frenezon el la cerbo de don Quijote. Mi nur ridas, rigardas mian kolieron, kaj pensas pri la vesto, kiun mi faros el via kostumo por Sanchica. Al mia sinjorino la dukino mi sendas nombron da glanoj: mi dezirus ilin oraj. De via flanko, sendu al mi kelke da perlo-koliero, se ili ekzistas en via insulo.
Jen la novaĵoj de la vilaĝo: Berrueca edzinigis sian filinon al fuŝa pentristo, kiu venis ĉi tien proponi sin por ajna pentrolaboro. La administrantaro de la vilaĝo komisiis al li pentri la blazon-ŝildon de lia Majesto super la pordo de la magistratejo. Li petis du dukatojn, ricevis ilin anticipe, laboris ok tagojn, sen efektive pentri ion, kaj fine diris, ke ne prosperas al li pentri tiom da stultaj detaloj. Li redonis la ricevitan monon, tamen li edziĝis pro sia famo de bona laboristo; vere li forlasis la penikojn kaj prenis la ŝpaton kaj nun brave laboras en la kampoj. La filo de Pedro Lobo ricevis la ordinojn kaj la tonsuron kaj intencas fariĝi pastro. Minguilla, la nepino de Mingo Silvato, aŭdis pri lia intenco kaj prezentis plendon kontraŭ li pro rompo de edziĝo-promeso, Klaĉemaj langoj diras, ke li gravedigis ŝin, sed li absolute negas tion. Ĉi-jare ne estas olivoj, kaj en la tuta vilaĝo troviĝas eĉ ne unu guto da vinagro. Kompanio de soldatoj preterpasis ĉi lokon kaj tri knabinoj de la vilaĝo foriris kun la trupo. Mi ne diras al vi iliajn nomojn, ĉar eble ili revenos, kaj sendube ne mankos viroj pretaj edziĝi al ili malgraŭ ties pli malpli grandaj makuloj.
Sanchica faras puntojn, per tio perlaboras ok maravedojn ĉiutage, kaj metas ilin ne ŝparmonujon, kiel helpon por la akiro de sia dotaĵo. Sed tial, ke nun ŝi estas filino de gubernatoro, vi donos al ŝi la dotaĵon, kaj ŝi ne bezonos labori tiucele. La fontano de la placo sekiĝis. Unu fulmo trafis la turon de la kirko… sed kio ne doloras, pri tio mi ne ploras.
Mi atendas respondon al ĉi letero kaj vian decidon, ĉu mi iru aŭ ne al la ĉefurbo. Kaj fine, Dio donu al vi pli longan vivon ol al mi, aŭ almenaŭ same longan, ĉar mi ne volus lasi vin sola en la mondo.
Via edzino,
Ĉi leteroj provokis multe de laŭdoj, ridoj kaj admiroj, kaj, kvazaŭ por ĉion kroni, alvenis mesaĝisto kun la letero de Sancho al don Quijote. Oni same legis ĝin publike, kaj ĝia enhavo ŝancelis ĉies ideon pri la stulto de la gubernatoro. La dukino retiris sin, por ke la paĝio rakontu al ŝi pri siaj travivaĵoj en la vilaĝo de Sancho. La paĝio raportis longe, sen preterlasi ajnan detalon, transdonis al ŝi la glanojn kaj ankaŭ unu fromaĝon, lastatempe aldonitan de Teresa, kiu estis dirinta al la paĝio, ke ĝi estas bonega, eĉ supera al la fromaĝoj de la vilaĝo Tronchón. La dukino ĉion akceptis kun ega plezuro. Kaj jam ĉi tie ni devas lasi ŝin por rakonti la finon de la granda Sancho, floro kaj spegulo de insulaj gubernatoroj.
Ĉapitro 53
Pri la agitata fino kaj pereo de la gubernatoreco de Sancho Panza
Estus absurde pensi, ke en ĉi vivo la aferoj daŭros senŝanĝe en la sama stato; male, ŝajnas, ke ĉio sekvas sin rondire: la somero la printempon, la aŭtuno la someron, la vintro la aŭtunon kaj la printempo la vintron, kaj tiel la tempo turniĝas ĉirkaŭ si mem kvazaŭ rado senhalta. Nur la homa vivo kuras, pli rapide ol la vento, al sia fino, sed sen espero de renoviĝo, se ne en la transa mondo, kie limoj ne ekzistas. Tion diras Cide Hamete, mahometana filozofo: ĉar multaj homoj, sen ricevi la inspiron de la fido, kaj nur per siaj naturaj lumoj, komprenas la rapidon kaj nestabilon de la nuna ekzisto kaj la eternan daŭron de la alia esperata vivo. Sed ĉi tie, la rimarko de Cide Hamete aludas nur al tio, kiel rapide finiĝis, konsumiĝis, detruiĝis, turniĝis en ombron kaj fumon la regado de Sancho Panza.
En la sepa nokto de sia gubernatoreco li kuŝis en la lito, sata, ne de pano aŭ vino, sed de tio, juĝi, soni opiniojn, fari leĝojn kaj dekretojn. Kaj kiam, malgraŭ lia granda apetito, la dormemo komencis fermi al li la okulojn, li aŭdis orelŝiran bruadon el sonoriloj kaj krioj, tian, ke ŝajnis, kvazaŭ la tuta insulo enabismiĝus en la maron.
Li sidiĝis en la lito kaj aŭskultis atente, kun la intenco eltrovi la kaŭzon de la bruego, sed vane, ĉar al la pandemonio de krioj kaj sonoriloj miksiĝis senfina nombro da trumpetoj kaj tamburoj. Sancho eĉ pli konfuziĝis kaj, plena de alarmo kaj teruro, saltis el la lito, surmetis paron da pantofloj, pro la humido de la planko, kaj, sen kovri sin per negliĝo aŭ io simila, apertis la pordon, ĝuste en la momento kiam pli ol dudek personoj, kun lumaj torĉoj kaj elingitaj glavoj, alkuris al li sur la koridoroj, laŭtege kriante:
—Al la armoj, sinjoro gubernatoro, al la armoj! Nekalkuleblaj malamikoj invadis la insulon, kaj ni estos perditaj, se via scio kaj kuraĝo ne helpos nin!
Brue, impete kaj tumulte ili alvenis al la loko, kie Sancho staris plena de stuporo kaj miro antaŭ ĉio, kion li vidis kaj aŭdis. Kaj unu el la bruantoj diris al li:
—Tuj armu vin, se vi ne volas perei kune kun la insulo.
—Ĉu armi min? —protestis Sancho—. Kiom mi scias pri armoj kaj helpoj? Prefere lasu ĉi aferojn por mia mastro don Quijote. En du palpebrumoj li solvos la situacion. Mi, kompatinda, komprenas nenion pri ĉi hasto.