Выбрать главу

—Nu, sinjoro gubernatoro! —diris alia—. Kial vi staras neniofare? Armu vin. Ĉi tie ni portas por via moŝto batalilojn por atako kaj defendo. Eliru al la placo kaj estu nia gvidanto kaj kapitano. Tion vi devas fari pro via karaktero de gubernatoro.

—Nu, bone do, armu min —respondis Sancho.

Tuj oni alportis al li paron da antikvaj ŝildegoj (la bruantoj intence provizis sin per ili jam pli frue) kaj, sen lasi lin surmeti ian veston, alpuŝis al li, en ĉemizo, unu ŝildegon antaŭe kaj la alian malantaŭe, eligis liajn brakojn tra du truoj jam faritaj al la ŝildoj, kaj forte ligis lin per ŝnuroj, tiamaniere, ke li vidis sin enpakita, kunpremita, rekta kiel ŝpinilo kaj nekapabla flekseti la genuojn aŭ fari unu solan paŝon. Oni enmanigis al li unu lancon, kaj li devis apogi sin sur ĝi por sin teni sur la piedoj. Post oni diris al li, ke li marŝu kaj kuraĝige gvidu ilin: ĉar, kun li kiel ilia lumo kaj poluso, ĉio irus bone.

—Kiel mi, kompatinda, povus marŝi? —respondis Sancho—. La ŝildoj tiel enpremas al mi la karnon, ke mi eĉ ne povas movi la artikon de la genuoj. Portu min do en viaj brakoj kaj lasu min en kuŝa aŭ stara pozicio en ia poterno: mi defendos ĝin, aŭ per ĉi lanco, aŭ per mia korpo.

—Nu, marŝu, sinjoro gubernatoro —diris alia—. La timo, pli ol la ŝildoj, paralizas vin. Movu vin, rapidu, ek! Estas tarde, la nombro de la malamikoj kreskas, la krioj pli laŭtas, kaj la danĝero minacas jam de proksime

La kompatinda gubernatoro, tiamaniere urĝata kaj incitata, provis movi sin, sed perdis la ekvilibron, peze falis, kaj tiel forte frapiĝis kotraŭ la plankon, ke li pensis, ke li dispeciĝis. Li kuŝis kiel testudo enfermita kaj kovrita de siaj karapacoj, kiel salita viando porka premata inter du tabuloj por ĝin fumaĵi, aŭ kiel boato renversita sur strando. Kaj kvankam la grupo por de mistifikantoj vidis lin falinta, tamen ĝi ne montris al li kompaton; kontraŭe, ili estingis la torĉojn, plilaŭtigis la kriadon kaj ripetis la alvokon urĝe preni la armojn, tretante super la povra Sancho kaj donante nekalkuleblan nombron da hakoj sur liajn ŝildojn; kaj dank’ al tio, ke li kumprenis sin kaj entiris la kapon sub la karapacoj, li ne vidiĝis en pli kompromita situacio. Kunstreĉita do en sia spaceto, li ŝvitis kaj reŝvitis kaj tutkore petis Dion liberigi lin de la danĝero. Kelkaj stumblis kontraŭ lin, aliaj falis sur lin, kaj unu eĉ stariĝis sur lia karapaco iom longan tempon, kaj de tie, kvazaŭ de gvato-turo, li komandis la armeon, kriante:

—Venu la niaj! Ĉi tie la malamikoj enpuŝas sin! Gardu tiun poternon! Tenu fermita la tiean pordon! Faligu ĉi eskalojn! Alportu grenadojn! Uzu la kaldronojn kun bolaj peĉo, rezino kaj oleo! Barikadu la stratojn per matracoj!

Efektive, li menciis plenvoĉe ĉian armon, rimedon kaj milit-maŝinon uzatan por la defendo de urbo kontraŭ sturmo. La trabatata Sancho aŭskultis kaj suferis ĉion kaj diris en si:

—Ho, Dio volu, ke jam baldaŭ forperdiĝu ĉi insulo, kaj ke mi vidu min, aŭ morta aŭ libera de ĉi angoro!

La ĉielo sendube aŭskultu lian suplikon, ĉar, subite, aŭdiĝis:

—Ni venkis, ni venkis! La malamiko dispeliĝas! Nu, sinjoro gubernatoro, leviĝu kaj venu ĝui la triumfon kaj disdoni la trofeojn konkeritajn de la forto de via nevenkebla brako.

—Levu min —petis kun dolora voĉo la dolorplena Sancho.

Oni helpis lin stariĝi, kaj, jam surpiede, li diris:

—Oni najlu al mi en la frunton la malamikon venkitan de mia brako! Mi volas, ne disdoni trofeojn de malamikoj, sed supliki al ajna amiko, se eĉ unu amikon mi havas, ke li donu al mi unu gluton da vino, ĉar mi mortas de soifo, kaj ke li forviŝu mian ŝviton, ĉar mi solviĝas en akvon.

Oni viŝis lin, alportis al li vinon, deligis de li la ŝildon, kaj, kiam li vidis sin en sia lito, li svenis pro la timo, la ekscitiĝo kaj la laco. La mistifikantoj komencis penti, ke ili faris la ŝercon tro peza, sed kiam la konscio revenis al Sancho, ilia zorgo pro la sveno de la gubernatoro mildiĝis. Li demandis pri la horo, kaj oni respondis al li, ke jam tagiĝas. Sen diri ion plian, muta, en tomba silento, Sancho komencis vesti sin, dum ĉiuj lin rigardis kaj scivole atendis, al kio kondukus lia subita decido leviĝi. Fine, jam vestita, li ekiris per paŝetoj (ĉar lia tuta korpo doloris, kaj li ne povis fari longajn paŝojn) trenis la piedojn ĝis la stalo, sekvate de la tuta grupo, alvenis al sia azeno, brakumis ĝin, donis al ĝi sur la frunto kison de paco kaj diris kun larmaj okuloj:

—Venu ĉi tien, amiko, kara kompano, kunsuferanto de miaj doloroj kaj mizeroj. Kiam ni iris kune, kaj miaj solaj zorgoj limiĝis al tio, nutri vian korpaĉeton kaj fliki vian harnison, feliĉe pasis miaj horoj, miaj tagoj kaj miaj jaroj; sed, de kiam mi forlasis vin kaj grimpis la turon de la ambicio kaj la orgojlo, mil mizeroj, du mil problemoj kaj kvar mil zorgoj penetris mian animon.

Dum li tiel parolis, li samtempe garnis la azenon per la ŝarĝo-selo, meze de la absoluta silento de la ĉeestantoj. Post ol fine li harnisis la bruton, Sancho, kun afliktita koro, sidiĝis sur ĝi kaj, turnante sin al la majordomo, la sekretario, la butlero, la doktoro Pedro Recio kaj al multaj aliaj tie troviĝantaj, diris:

—Sinjoroj, lasu min pasi kaj reveni al mia iama libereco. Lasu min iri retrovi la pasintan vivon, ke mi povu resurekti el ĉi nuna morto. Mi ne naskiĝis por esti gubernatoro aŭ por defendi insulon aŭ urbon kontraŭ malamikoj, kiam ajn ili volus ataki. Mi scipovas planti kaj pritondi vitojn, plugi kaj fosi pli bone ol dikti leĝojn kaj defendi provincojn kaj regnojn. Sankta Petro bone sidas en Romo; mi volas diri, ke ĉiu okupas sian ĝustan lokon, se li plenumas la metion por kiu li naskiĝis. Pli bone kongruas kun mi serpo enmane ol gubernatora sceptro. Mi preferas ŝtopi min per salato ol esti submetita al la kaprico de impertinenta kuracisto kapabla mortigi min de malsato; kaj mi preferas dormi, en la ombro de kverko en la somero, kaj kovri min per ŝafofela mantelo en la vintro, ol kuŝi inter holandaj litotukoj kaj surmeti zibelaĵon meze de la ŝarĝoj kaj la devoj de la regado. Dio donu sian protekton al viaj moŝtoj! Bonvolu diri al mia sinjoro la duko, ke mi naskiĝis nuda, kaj nuda mi troviĝas ankoraŭ, do neniom perdis aŭ gajnis. Mi volas diri, ke mi venis regi sen soldo en poŝo, kaj sen soldo en poŝo mi foriras, tute malsane ol kutimas la gubernatoroj de aliaj insuloj. Faru al mi vojon kaj lasu min pasi: mi iras plastri min, ĉar mi kredas, ke ĉiuj miaj ripoj rompiĝis, dank’ al la malamikoj, kiuj promenaĉis sur mi ĉi-nokte.

—Ne foriru, sinjoro gubernatoro —diris doktoro Recio—. Mi preskribos al vi pocion kontraŭ la sekvoj de faloj kaj batadoj, kaj ĝi plene redonos al vi vian antaŭan forton kaj energion. Rilate al manĝoj, mi promesas al via moŝto, ke mi ŝanĝos mian sintenon kaj permesos vin manĝi ĉion ajn, abunde kaj laŭ via plaĉo.

—Tro tarde jam por ŝanĝoj —respondis Sancho—. Tiom mi dezirus resti ĉi tie, kiom fariĝi turko. Ĉi mistifikoj ne tolereblas duan fojon. Je Dio, mi flirtus sen flugiloj tra la aero, antaŭ ol plu okupi la gubernatoran postenon aŭ akcepti alian similan, eĉ se oni proponus ĝin al mi en la plej favoraj kondiĉoj. Mi apartenas al la familio Panza, kaj ni ĉiuj estas obstinaj: se foje ni diras jes, eĉ se takte ni devus diri ne, estos jes spite al la tuta mondo. En ĉi stalo restu la flugiloj de la formiko. Ili levis min en la aeron, por ke min manĝu la hirundoj kaj aliaj birdoj. Mi revenu do al mia simpla piedirado sur la tero, ĉar, kvankam mi ne portos luksajn ŝuojn el kordova ledo, tamen ne mankos al mi kanabaj sandaloj. Ĉiu angulo kun sia sanktulo, kaj oni vivu ne kiel oni volas, sed kiel oni povas. Kaj lasu min pasi, ĉar estas tarde.

—Sinjoro gubernatoro, volonte ni lasus vin iri —respondis la majordomo—, kvankam ni tre bedaŭros perdi vin pro via talento kaj via kristana konduto. Sed, kiel sciate, la gubernatoroj havas la devon, antaŭ ol ili forlasas sian oficon, prezenti siajn kontojn. Prezentu do la kontojn rilate al la dek tagoj de via gubernatoreco, kaj poste iru en paco, kaj Dio vin akompanu.

—Nur persono rajtigita de mia sinjoro la duko povus peti de mi kontojn —respondis Sancho—. Tial, ke mi renkontos la dukon, mi prezentos la kontojn al li mem. Krome, mi foriras nuda, do ne necesas alia pruvo, ke mi regis kiel anĝelo.

—Je Dio, la granda Sancho pravas —diris doktoro Recio—. Mi opinias, ke ni devas lasi lin iri, ĉar la duko tre ĝojos revidi lin.

La ceteraj ĉeestantoj opiniis same kaj lasis lin eliri. Sed unue oni proponis al li sian kompanion kaj kion ajn li dezirus por la regalo de sia persono kaj por la komforto de sia vojaĝo. Sancho respondis, ke li deziras nur iom da hordeo por sia azeno kaj duonan panon kaj pecon de fromaĝo por si mem, ĉar la vojo estis tiel kurta, ke ne necesis pli abundaj aŭ pli bonaj provizoj. Ĉiuj brakumis lin, li reciprokis plorante, elrajdis kaj lasis ilin mirigitaj pro siaj vortoj kaj pro sia saĝa kaj firma decido.